Kuklando

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Pano estas alportita, korbo estu forĵetita"

~ Zamenhof pri Kuklando
Jauja.png

"Tie oni manĝas delikataĵojn kaj trinkas fajnajn trinkaĵojn kaj amoras laŭvole, unuvorte, en Kuklando, oni feliĉas, envere konas la feliĉon."

~ Oni pri si mem

Kuklando estas lando, kie ĉiaj mirindaĵoj povas okazi, por bono kaj malbono de ĝiaj loĝantoj. Kiu povus diri tion en niaj landoj? Eble neniu.

Geografio[redakti]

Images.jpg

Apartenas al tiu lando insulo Hi-Brasil de germanaj popoloj kaj la ĝardeno de Hisperidoj de la grekaj.

Nomo de la lando[redakti]

Ĉi tiu lando havas aliajn nomojn laŭ la malsamaj lingvoj de la mondo. Tiel, per kelkaj ekzemploj: en la franca oni diras "Pays de Cocagne" kaj en la angla samdevene "Land of Cockaigne" (Lando de Kokaino), en la germana "Schlaraffenland", en la itala "Paese di Cuccagna", en la hispana "Jauja" kaj en la kataluna samdevene "Xauxa".

Urboj[redakti]

Oni ne devas forgesi, ke la kuklandaj urboj renomas pro ilia riĉeco kaj trezorabundoj, do pro ilia feliĉo.

Historio[redakti]

M-EcologyFlag.gif

La deveno de Kuklando estas obskura. En la dua libro de la Biblio (Eliro, 3,8) oni parolas pri «lando, kie fluas lakto kaj mielo», eble tiu citaĵo influis konceptoj pri Kuklando. En Brazilo, tupioj nomis ĝin "Lando Senmalbonoj" kaj dum Ribelo en Canudos, ĝia estro, Antonio Conselheiro vojaĝis al tiu landon, kie la montetoj estis el kuskuso kaj la riveroj el lakto.

Politiko[redakti]

La Ĉaro regas Kuklando kiel konstitucia monarko pere de sia guberniestro kaj la senato nomumita de li. Laŭ la konstitucia saĝeco la parlamento kunvenas regule ekde 1863.

Religio[redakti]

Nu, oni ne scias, por bono kaj malbono en Kuklando oni feliĉas kaj faras kion ajn oni volas, kaj tio ja gravas.

Lingvoj[redakti]

La latina, la lingvo de la romia imperio antaŭ ĉ. 2000 jaroj, estas sufiĉe populara en Kuklando. Eĉ la publika radio havas programon en la lingvo.

Ekonomio[redakti]

En tiu lando oni ne laboras, ĉar ne necesas. Kaj iuj el ni, tre konvenciaj, diras, ke ili estas "mallaboremaj".

Kulturo[redakti]

Oni tie manĝas delikataĵojn kaj trinkas fajnajn trinkaĵojn, unuvorte, en Kuklando, oni feliĉas, envere konas la feliĉon.

Seksuma vivo[redakti]

Oni tie amoras laŭvole.