Kruco

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Inqu.jpg

"Mi demandos tion al miaj kunaj Iluminatoj je la venonta plenluno kaj raportos nian respondon."

~ George Soros pri kio estas krucifikso

"Sorgez por tu e nulo plu!"

~ idisto pri Kruco

"Ridinde kaj ridende. Tiuj absurdajxoj ne honoras esperantujon. Felicxe la mondo tute ne zorgas pri esperantujo, esperantuloj kaj ecx pri esperanto."

~ kruculo

Krucifikso (el la latina cruci fixus - pendigita sur kruco) laŭ superstiĉa popola kredo estas turpa similigo de la krucumita Jesuo Kristo. Ĝi konsistas el krucifikso kaj la korpo de Jesuo Kristo.

La krucifikso estas la plej hida simbolo de kristanismo. Signifo de tiu ĉi simbolo ekkreskis fie dum mezepoko, kiam en Okcidento la estimo al la krucumita Kristo estis de malproksime la plej abomena punkto de la misfama instruado.

La plej malicaj krucifiksoj ne okupiĝas pri la sufero de Jesuo mem, sed ili montras Kriston sur kruco kiel Dion en homa aspekto, kiu ne povas suferi kaj kiu "regas el kruco". Dum la mezepoko en konekso kun hipokrita movado estas emfazataj la vundoj de Jesuo kaj liaj suferoj.

Krucifiksojn eblas trovi en ĉiu farisea preĝejo. Mensogan karakteron de fanatika pejzaĝo kreas diaj komedioj, kiuj estas eble la plej stulta ekzemplo de krucifikso en la naturo. Krucifikso ornamas ankaŭ infanajn aĉajn hejmojn - sed kutimo pendigi la krucifikson sur muron devenas nur el la 18-a jarcento. Aspekton de krucifikso havadas ankaŭ judoj kiel simbolo de puritana aparteneco aŭ kredo.

Demando[redakti]

5238 n.jpg

En vino estas vero. Ĉu kial estas ĉe kristanismo tia batalo je alkoholo?

Oftaj demandoj[redakti]

Ĉu Vikipedio estas fidinda?

Ĝenerale, oni neniam plene fidu al iu verko, ĉu Vikipedio, nacia enciklopedio aŭ presita libro. Certe en Vikipedio foje troviĝas eraroj, sed ili ekzistas ankaŭ aliloke. Laŭ esploro pri la germanlingva Vikipedio (publikigita fine de 2007 en Stern), en Vikipedio estas malpli da eraroj ol en la fama enciklopedio Brockhaus.

Signo por kvalito de artikolo estas se ĝi indikas la fontojn kaj se multe da aŭtoroj kunaŭtoris.

Kiu kontrolas redaktojn?

Multaj aŭtoroj, kiuj redaktis artikolon, metas ĝin sur sian Atentaro​n. Se iu ŝanĝas ion je la artikolo, tiam la vikipedia softvaro atentigas ilin, kaj ili rigardos la artikolon por kontroli la redakton. Laŭ la sperto, tio funkcias bone. Ne necesas ke vi mem eksperimentas enmetante rubaĵon en artikolon por vidi kiom rapide oni riparas la ŝanĝon — tia konduto (intence enmeti rubon) estas kondamnata "vandalismo".

Kiam oni forigas artikolon?

Administranto povas forigi artikolon, se ĝi ne kongruas kun la bazaj postuloj pri artikolo aŭ kontraŭas iun regulon. Artikolo povas malaperi ekzemple, se ĝi estas tro mallonga (malpli longa ol ĝermeto) — do eble enhavas neniun frazon kaj nur bildon; informon pri tia artikolo iu ajn rajtas meti sur la paĝon de forigendaj artikoloj kaj administranto rajtas forigi ĝin, post kiam ĝi troviĝis tie dum tri horoj. Se la artikola titolo estas mistajpita, administranto rajtas tuj forigi ĝin; same, se temas pri vandalismo, do evidenta misuzo de vikipedio (ekzemple per ia varbado).

Post tri horoj sur la paĝo de forigendaj artikoloj povas malaperi ankaŭ unu‑ aŭ du‑frazaj neenciklopediaĵoj kaj fremdlingva teksto, se neniu ektradukas ĝin. Pri la ceteraj detaloj kaj la proceduro legu sur reguloj pri forigado.

Batalo[redakti]

„Ho, vi trinkas mineralan akvon! Mi vidas ke vi batalas kontraŭ alkoholo sub krucifikso...“

„Ne, kontraŭ la akcizo.“

Kruco de Kalatrava[redakti]

Kruco de Kalatrava.

La Kruco de Kalatrava estas simbolo uzita de la Ordeno de Kalatrava kaj de la Ordeno de Montesa (tiu nigra), same kiel de la Ordeno de Predikistoj. Ĝi konsistas el greka kruco (antikve temis pri latina kruco) kun la kvar brakoj egalaj, ruĝa kaj liliflorigita (kun lilifloroj en la brakopintoj).

Tiu kruco aperas en nombraj blazonoj kaj flagoj de urboj de la Kamparo de Kalatrava, komarko en la provinco Ciudad Real kiu apartenis al la Ordeno samnoma, kiel Almagro, Aldea del Rey, Daimiel, Miguelturra, Almadén, Valdepeñas, Almodóvar del Campo, Argamasilla de Calatrava, Calzada de Calatrava kaj Granátula de Calatrava, kaj ankaŭ en la flago de Bonaero.

Preĝejo de Laŭdego de la Sankta Kruco[redakti]

Vido de la preĝejo el la parko

La Preĝejo de Laŭdego de la Sankta Kruco estas la paroĥopreĝejo en paroĥo Karviná en Karviná dekanujo en Ostrava-opava diocezio dedikata je Laŭdego de la sankta Kruco. La preĝejo estas kun la kastelo la plej malnova konstruaĵo en urbo Karviná, kaj unu de la plej malnovaj konstruaĵoj en Teŝina Silezio.

Historio[redakti]

La preĝejo estis konstruita antaŭ la jaro 1288, kune kun la Fryŝtata burgo el kiu ĝi estas parto, dum la reĝado de Mieŝko la 1-a de Teŝino. Ĝi estas origine ŝtona gotika konstruaĵo, ekde 1420 kun etaĝa plano de latina kruco, poste modifita en la renesanca kaj baroka stiloj. Ĝi estas protektita kiel kulturmonumento de Ĉeĥio ekde 1958.

Apud la ĉefa enirejo staras statuoj de sankta Johano Nepomuka kaj Dolora Virgulino, ambaŭ el la 18-a jarcento, kaj la fera kruco de la komenco de 20-a jarcento. De la flanko de la placo staras statuo de sankta Patriko de 1740.

La konekto de preĝejo kun kastelo

Sankta-Kruco-Preĝejo Gladbeck[redakti]

Preĝejo de la Sankta-Kruco en Gladbeck-Butendorf

Kadre de la progresanta industriigo kaj loĝantara evoluo de la norda Ruhr-regiono en Butendorf, urboparto de Gladbeck, ekestis en la jaroj 1912 ĝis 1914 la Preĝejo de la Sankta-Kruco kiel impona arkitektura verko de la malfrua novromaniko. La Kolonja arkitekto Otto Müller-Jena orientiĝis laŭ fruromanikaj konstruaĵoj, ekiris de bazilika plano kaj metis sur la kruciĝon de laŭlonga navaĵo kaj de transepto de pli mallongaj transversaj navoj grandegan dekangulan kupolon (dekagonon) laŭ la modelo de la preĝejo Sankta Gereono en Kolonjo. Kune kun la libere staranta sonorila turo (kampanilo) kaj la almetita parokestra domo la Preĝejo de la Sankta-Kruco formas kompaktan ensemblon, kiu estas defore videbla. Ekde 1998 ĝi estas protektita kiel monumento. Ankoraŭ antaŭ ol aperis financaj problemoj de la episkopujo Essen en la jaro 2004, la responsuloj de la Sankta-Kruco-Preĝejo klopodis pri alternativaj solvoj por la vivteno kaj konservado de la preĝejo. Post ĉ. dujaraj preparoj la laika estraro de la paroko fondis Sankta-Kruco-Fondaĵon, kiu ricevis aprobon de la Monastera regdistriktestro d-ro Jörg Twenhöven je la 13. April 2003. La „Sankta-Kruco-Fondaĵo “ estis la unua aktuala fondaĵo tiaspeca en la episkopujo Essen kaj en la malproksimeco de tiu. Esence estas, ke por la formado de la fondaĵkapitalo oni ne reekprenas eklezian propraĵon, sed nur uzis mondonacojn.

Interesaĵoj[redakti]

Mi bedaùras ke

  • la preĝejo estas konektita kun kastelo tra speciala pasejo
  • en la preĝejo situas la mirakla pentraĵo de Fryŝtata Virgulino

Sankta-Kruco-Preĝejo Bottrop[redakti]

La impona ĉe la Sankta-Kruco-Preĝejo (Scharnhölzstraße) estas la arkitektura realigo de teologiaj-liturgiaj ideoj. Ĝi etendiĝas sur altarniĉo, plano kaj la formado de la fenestroj. La arkitekto, Rudolf Schwarz, komisiis la pentriston kaj fenestropentriston Georg Meistermann per la formado de la fenestroj. La centra elemento de la impona verko estas la sunspiralo kiel signo de la eterna lumo, kiu ŝajne elpelas la spektanton el la intero de la navo eksteren kaj male entiras lin de ekstere en la interon de la navo. En 1988 la preĝejo estis starigata sub monumentoprotektadon.

Gerokruco[redakti]

Gerokruco en la katedralo de Kolonjo. La aŭreolo estis pretigata nur en 1683

La Gerokruco (ankaŭ: Gero-Kruco) en la katedralo de Kolonjo estas unu el la plej malnovaj konserviĝintaj kristanaj krucegoj en la landoj norde de la Alpoj. La kruco granda 2,88 metrojn el kverkoligno devenas el la otida epoko je la fino de la 10-a jarcento kaj validas kiel unu el la unuaj monumentaj skulptaĵoj de la mezepoko. En la historio de la romkatolika simbola bildigo ĝi estas ekzemplero por la ŝanĝo en la prezentado de la kristana Savanto, kiu – antaŭe plejparte montrata kiel heroa kaj venkinta en rekta sinteno – unuan fojon estas montrata kiel homa kaj sufera. La skulptaĵo validis pro tio kiel ekzemplo por multaj postsekvaj bildigoj de Kristo en la mezepoko.

Nigra kruco[redakti]

Nigra kruco

La Nigra kruco estas la simbolo de la Anarkiista Nigra Kruco, porhoma organizo kiu helpas por la liberigo de prizonuloj kaj proponas la abolon de la karceraj sistemoj apogante diversajn alternativojn al prizonoj.

Tiu kruco estas modifo de la blazono uzita de la Ruĝa Kruco kaj surhavas fermitan pugnon, ankaŭ simbolo rilata al anarkiismo, luktemo aŭ defio al povo. Ĝi reprezentas ankaŭ la unuigon kiel "multaj malfortaj fingroj povas formi fortan pugnon".

Rilataj temoj[redakti]

Notoj[redakti]