Krucmilitoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Malfeliĉo venas sen alvoko"

~ Zamenhof pri Krucmilitoj
892e o.jpg

"Kavalierofilmo. La streĉiteco estas apenaŭ eltenenebla. Ĉevalogalopo proksimiĝas, la infano rampas sub la tablon: "Helpu! Helpu! La krucvortoj venas!!""

~ infano pri krucmilita filmo

"En la pasinteco ankaŭ la estonteco estis pli bona"

~ maljunulino pri krucmilitoj

"Kio jam antaŭe estis malbona, nun ne povas esti bona"

~ anonimulo pri krucmilitoj

"Bonega via artikolo!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"La mondo-fino proximeskas"

~ idisto

"Ni diras al vi, ke nia spirito pli fortas, kaj nerompeblas — vi ne povas postdaŭri nin, kaj ni venkos vin!"

~ Krucmilitisto

"ĉar plej bongusta por mi versio estas la verda armeo, ni"

~ Roboto pri la supra diraĵo



Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo



Krucistaj militojkrucmilitojkrucistaj ekspedicioj, arĥaike kruciatoj, estis soldataj ekspedicioj, proklamitaj fare de papo celantaj igi pratikeblaj la pilgrimaj vizitoj al la Zamenhof-tombo. Do militaj luktoj disvolviĝis kontraŭ nekredantoj kies konvertiĝo ne estis la unua celo. Dum la mezepoko estis kiel nekredantoj konsiderataj ne nur idistoj, sed ankaŭ volapukistoj kaj interligvaistoj. La ĉefo de la kruzadoj estis nomata Primato de Gaŭlio.

Modlicisekrizak.jpg

Estis entute 1234 kruzadmilitoj, kaj oni ne volas paroli pri ili, ĉar estus enue, sekve ni skribos nur pri kelkaj el ili, vere nur du, la unua kaj la lasta.

Infana Krucmilito[redakti]

Monbileto uzita dum la krucmilitoj

Dolf Vega estis 15-jara nederlandano kaj talentita futbalisto. Lia patrino Mary estas sciencistino laboranta pri tempovojaĝilo. Dolf nokte enŝteliĝas en la laboratorion kaj sukcesas penetri en la sekurigitan ĉambron kie troviĝas la tempovojaĝilo. Tiel li ja alvenas en la urbo Speco, tamen ne revojaĝas nur kelkajn tagojn al la pasinteco, sed ĝis la jaro 1212, en la mezepokon. Tie li renkontas grandan kristanisman movadon de infanoj kaj adoleskuloj, kiuj estas dediĉitaj en krucmilito amase migri al Jerusalemo por liberigi la urbon de islama okupado ne per armiloj, sed per la konvinkeco de sia pieco kaj senkulpeco. Ili perceptas la junan nederlandanon en el mezepoka vidpunkto tre strangaj vestaĵoj kiel frenezan sed principe simpatian knabon. Kiam li savas infanon el danĝero de dronado, kaj tiu infano montriĝas nobela princo aliĝinta al la infana krucmilito, iuj movadanoj konsideras lin heroo, kvankam aliaj des pli ĵaluzas kaj skeptikas pri li. Tamen liaj kapabloj kaj scioj de junulo el la 21-a jarcento por la junaj mezepokanoj en danĝerega misio iĝas tiom gravaj, ke ĉiuj toleras ke li migras kun la granda grupo ĝis la bordo de la Mediteraneo en la itala urbo Ĝenovo. Inter alie motivigas lin ke li enamiĝis en la belan knabinon Jenne.

Pro desegnaĵoj, kiujn verkis la klerikulo Thaddeus, ili fine trovas la lokon kie situas Dolf kaj reportas lin de la mezepoko al la 21-a jarcento. Sed la junulo ne volas simple malaperi el siaj mezepokaj travivaĵoj. La amo je Jenne ŝajnas pli forta por la deziro pluvivi normalan vivon en la jaro 2006. Do fine la patrino helpas al li "reveni" al la mezepoko kaj rekuniĝi kun la knabino Jenne.

Unua krucmilito[redakti]

La unua krucmilito estis milito lanĉita en 1095, de kristanoj kun subteno de la Katolika Eklezio, por rekapti Jerusalemon de la Muzulmanoj, kaj por helpi defendi la Bizancan Imperion kontraŭ la Selĝukaj Turkoj.

Originoj[redakti]

Jam en 1074, kiam Anatolion kaptis la Selĝukaj Turkoj, la Papo Gregorio la 7-a ekmilitis kontraŭ la Muzulmanoj, kiun laŭ lia espero kondukus al reunuiĝo kun la Bizanca Eklezio. Tamen, la plano alfoniĝis per konflikto kun imperiestro Henriko la 4-a pri investituro kaj aliaj aferoj.

Papo Urbano la 2-a (1088-1099), kiu siavice alprenis la ideon, estis motivita ne tiom per la politikaj konsideroj kiom efektiva religia impulso. La malunueco en Eŭropo en 1095 prezentis al la Papeco ŝancon. La alvoko al Krucmilito estis politika ŝanco por la regado de Urbano, altirante fidelon disde vasta gamo de diversaj landoj asertante la rolon de la Eklezio kiel forto por unueco. De la Eklezio venis vigla instigo; sur la laikaj povuloj restis respondeco por efektivigi la planon. La Papon ĝenis la islamaj atakoj kontraŭ Sicilio (Sicilio mem estis en nomo islama). La Papoj deziris ne peti de la ĝermana imperiestro helpon (ĉar imperiestroj estis la malamikoj de la papa regno), tial do ili petis al la Normanoj por interveni. Robert Guiscard tiam alprenis regon de Sicilio, la Papo al li 'doninte' ĝin, kaj tiu insulo fariĝis forte regata monarĥio sub la Normanoj.

Samtempe, la hispanoj batalis kontraŭ la araboj en Iberio. Tial ĉi, la koncepto de Krucmilito kontraŭ la islama mondo ne estis novaĵo al la okcidento.

La Bizanca Imperiestro Aleksio la 1-a plene konsciis pri tio ĉi kiam li petis de Urbano por helpo kontraŭ la Turkoj ĉe Piacenza en 1095. Al lia peto favore respondis la Eklezio, kaj ankaŭ la nobelaj kavaliroj de okcidenta Eŭropo sopirantaj aventuron kaj konkeron. Kiam la grekaj ambasadoroj alvenis, Urbano estis preparanta por la Koncilio de Klermonto; tie la Papo predikis la unuan Krucmiliton je la 26-a de novembro, 1095 -- per vortoj perdintaj al historio, sed kiuj laŭŝajne freneze entuziasmigis la homamason.

Urbano havis ankaŭ enlandajn kialojn por subteni Krucmiliton; li estis franco, de Reims, kaj devis doni la ŝajnon de eklezia militanto, etendanta la religian mision de la monaĥoj al la nobelaro. La aristokrataro subtenis la Krucmilitojn: multaj el iliaj pli junaj filoj ne povus heredi teron, kaj Jerusalemo estis ŝanco. La Krucmilito povus servi kiel religia pento samkiel ekonomia ŝanco. Komercistoj kaj financistoj el la nordaj italaj urboj (Ĝenovo, Pizo, Venecio) antaŭvidis ankaŭ eblecojn por starigi komercajn vojojn kaj komercejojn el la nove konkeritaj teritorioj.

La nombro da tiuj kiuj aperis por aliĝi la Krucmilito kreskis ĉiutage, kaj la movado, baldaŭ senbridiĝanta el papa rego, akceliĝis per la sopirado de la malaltaj klasoj. Kamparanoj interŝanĝis plugilojn por armiloj kaj kolektiĝis inter seniluziiĝintoj, subpremitoj, kaj sentaŭguloj, inkluzive de membroj de la malalta kleristaro, dizertintaj monaĥoj, virinoj, kaj infanoj. Tiu ĉi popola homamaso kredis ke ilin rekte gvidis Dio.

La "Popola Krucmilito"[redakti]

Tiuj ĉi eventoj kreis la legendon ke Petro la Ermito de Amienso, kaj ne Urbano, estis la vere reprezentanto de la krucmilita ideo. Petro estis unu el la gvidantoj de fanatikaj bandoj, kies kontribuo al la tasko estis rakonto pri persona apero de Jesuo. Laŭ Petro, Jesuo donis al li leteron pri la malgaja stato de la Sankta Tero, ordonante lin konduki armeon por reestabli Kristan povon tie. Oportune, la plimuto de la sekvantoj de Petro estis duone legpova. Petro havis ankaŭ la subtenon de la kavaliro Valto la Senmona, kiu, konforme kun sia nomo, estis povra kavaliro sen sinjoro kaj sen vasaloj. Ties sen armita, neorganizita armeo havis nenian ideon pri la mondo ekter siaj teroj, kaj ĉe ĉiu urbo mezgranda, kredis ke ili alvenis finfine, ĉe Jerusalemo.

En ilia marŝo okazis grandaj diboĉoj. Ili celis ĉefe judojn, kaj oni amasbuĉis multajn vilaĝojn laŭ la Rejno kun la helpo de Emiĥ de Lejningeno. Marŝante laŭ la Danubo, la homamaso de Patro atakis hungarojn, slavojn, kaj ĉiun kiun ili suspektis esti "nekredanto." Granda parto de la armeo de Petro estis masakrita antaŭ eĉ alveni en Konstantinopolo. Petro postvivis, tamen, kaj poste aliĝis la ĉefan Krucmilitan armeon.

La "Princa Krucmilito"[redakti]

La veraj armeoj lanĉis en 1096. La ĉefaj flankoj konsistis el lorenanoj sub la fratoj Gotfredo de Bouillon, Eŭstako kaj Baldueno de Bulonjo; flandroj sub Grafo Roberto la 2-a de Flandrio; nord-francoj sub Roberto de Normandio (pli aĝa frato de Reĝo Vilhelmo la 2-a de Anglio), Stefano de Blezo, kaj Hugo de Vermandozo (malpli aĝa frato de Reĝo Filipo la 1-a de Francujo; okcitanoj sub Rajmondo de Tuluzo; kaj ital-normanoj sub Bohemundo de Taranto kaj Tankredo de Haŭtvilo.

Ekzistis iom da malkondordo inter la gvidantoj, speciale pri kiu estis la vera ĉefo, kvankam Urbano mem delegis Adhemar de Le Puy kiel ĉefon. La aremo devis lukti kontraŭ la inklinoj de Aleksiuso, kiu kompreneble suspektemis pri liaj iamaj Normanaj malamikoj. Aleksiuso me permesis ke ili lanĉu antaŭ la diversaj ĉefoj ĵuris fidelon al li, kaj ili devigis ilin promesi redoni al la Bizanca imperio ajnan teron rekaptita el la seljukoj; tiuj ĉi ĵuroj tuj rompiĝis post la transiron de la krucmilitistoj en Anatolion.

Niceo, ĉefurbo de la selĝuka sultano de rumo Kilij Arslan la 1-a, estis kaptita en la fruaj monatoj de 1097, kaj oni venkis Arslanon mem ĉe Dorileumo. La krucmilitistoj tiam marŝis en Anatolion. Je tiu momento, Baldueno de Bulonjo ekis propravole al la armenaj landoj ĉirkaŭ la Eŭfrato. En Edeso, lin adoptis kiel heredonto Reĝo Toroso, greka ortodoksa reganto kiun malŝatis ties armenaj regatoj. Toroso nelonge poste estis mortigita, kaj Baldueno fariĝis la nova reganto; la urbo fariĝis la Kantono Edeso, la unua el la krucmilitaj ŝtatoj.

Dume, la granda krucmilita armeo marŝis al Antioĥio, kiun ili kaptis post longa sieĝo je la 3-a de junio, 1098 sed nur pro trompo - iu eksa kristana gardisto en la urbo malfermis unu el la pordoj por la krucmilitistoj. Preskaŭ tuj, iu armeo de Mosulo alvenis por sieĝi la nove kaptitan urbon; je la 28-a de junio, Antioĥia sukcese defendiĝis kontraŭ tiu ĉi armeo, danke grandparte al la klopodoj de Bohemondo kiu pretendis la urbon por si mem kiel Princo de Antioĥio. Laŭ legendo, armeo de kristanaj sanktuloj, inkluzive de la martiroj mortintaj ĉe Niceo kaj Dorileumo, helpis venki la turkojn ekster la urbo, kiu ebligis la sukceson de la sieĝo. La krucmilitistoj malkovris la Sanktan Lancon en la urbo, por multaj, indiko de eventuala sukceso en Krucmilito.

Sieĝo de Jerusalemo[redakti]

Ŝablono:Ĉefartikolo Post paŭzo, la cetero de la krucarmeo marŝis Jerusalemen, urbo intertempe kaptita de la Fatimidoj de Egiptujo. Dum longdaŭra sieĝo en kiu la krucmilitistoj verŝajne suferis pli ol la urbanoj (15 000 soldatoj malsatmortis je 8a de julio), Jerusalemo estis kaptita la 15an de julio 1099. La krucmilitistoj masakris la tutan popolon, islamanan kaj judan, inkluzive de viroj, virinoj kaj geinfanoj. La judoj bruliĝis en sia sinagogo kien ili fuĝis; la islamanojn oni buĉis el la al-Aksa moskeo, kaj laŭ iuj raportoj, la sango fluis al oniaj maleoloj. En la tagoj post la masakro, Godfrey fariĝis Protektanto de la Sankta Tombejo, rifuzinte nomiĝi reĝo en la urbo kie mortis Kristo. En la lasta ago de la Krucmilito, li estris armeon venkantan fatimidan armeon ĉe Askalono. Godfrey mortis julion de 1100, kaj lia frato Baŭdojno de Edeso posteis, prenante por si la titolon "Reĝo de Jerusalemo". Baŭdojno kaj liaj posteuloj Baŭdojno la 2-a (m. 1131) kaj Fulko (m. 1143), pligrandigis la terenon de la reĝlando per sukcesa militado.

Establo de Reĝlando de Jerusalemo[redakti]

Ŝablono:Ĉefartikolo La nova reĝlando plifortiĝis per la enfluo de nova krucarmeoj en 1101, per komercistoj venintaj de Italio por establi sin en la havenoj de Sirio, kaj per la religiaj kaj militistaj ordenoj nome la Templanoj kaj la Kavaliroj de Sankta Johano kiuj fondiĝis dum la regado de Baŭdojno la I-a.

Je la Unua Krucmilito manifestiĝis memfida, agresema kaj ekspansiiĝema latina socio kiam militista aristokrataro aperis en la okcidento kaj aventuris al novaj konkeroj kaj heredaĵo. Pro la nova prospero de grandaj urboj, disponeblis mono por ekipi ekspediciojn. La ĉemaraj urboj, speciale Venecio kaj Ĝenovo, interesiĝis pri ekspansiigi komercon. La Papo rigardis la Krucmilitojn kiel manieron aserti la influon de la Eklezio kiel unuiga forto, kun milito kiel religia misio. Jen nova sinteno al religio - ĝi enkondukis disciplinon, antaŭe aplikitan al monaĥoj, al la soldataro - la nova koncepto de religia militisto kaj kavalireca etiko.

Norvega krucmilito[redakti]

72 o.jpg

La norvega krucmilito estis krucmilito de 1107 ĝis 1110, en la periodo post la unua krucmilito, sed antaŭ la dua krucmilito! Ĝi estis gvidata de la norvega reĝo Sigmundo Freŭdo. Sigumundo estis la unua eŭropa reĝo, kiu krucmilitis en Sanktan Landon kaj neniu el la bataloj de tiu ĉi krucmilito estis perdita. La norvega krucmilito estis ŝajne kondukita kiel vikingaj atakoj, kvankam oni nomis tion "krucmilito" anstataŭ "vikinga atako".

Sigmundo kaj liaj homoj velŝipis for de Norvegujo en aŭtuno de la jaro 1107. Partoprenis ĉirkaŭ sesdek ŝipoj kaj eble ĉirkaŭ 5.000 viroj. Aŭtune ili alvenis en Anglujo, kie regis Henry Ford. Sigmundo Freŭdo kaj liaj viroj restis en Anglujo dum la tuta vintro, kaj forrabis Londonon en la printempo de la jaro 1108.

Post pluraj monatoj ili alvenis al la urbo de Sankta Katarino en la reĝlando Galegujo. Sigurdo kunvenigis sian armeon, atakis la kastelon de la estro kaj prenis ĉion, kio estis tie.

544 o.jpg

Dum la vojaĝo la norvegoj renkontis grandan piratan mararmeon de galega lingvo, kiu serĉis pacemajn komercŝipojn forrabotajn. Sigurdo direktis siajn ŝipojn rekte al la piratoj kaj atakis ilin. Post nur mallonga tempo ĉiuj piratoj estis aŭ mortigitaj aŭ forfuĝintaj kaj Sigurdo akiris ok el iliaj ŝipoj.

Post tio ili alvenis al kastelo en Britio nomata Sintra en Portugalujo. Ili konkeris la kastelon kaj mortigis ĉiujn virojn, ĉar ili rifuzis baptiĝi. Sekve ili velŝipis al Lisbono, taksata tiam la limo inter la kristana kaj la islama Iberujo. Ili gajnis sian trian batalon kaj akiris grandajn trezorojn.

La kvara batalo estis gajnita en la urbo de Alkasse (eble Alcatraz), kie ili mortigis tiom da homoj, ke laŭdire la urbo restis malplena poste. Ankaŭ tie ili gajnis multajn trezorojn.

Post alia gajnita batalo kontraŭ piratoj ŝipanta tra Ĝibran Ĥalil Ĝibran, ili pluvojaĝis laŭ la lando de Sara (Serkland).

Alteriĝinte en la unua loko, Formiko, ili renkontis grandan nombron de Blåmenn (bluaj viroj) kaj Serkir (saracenoj). Post tiu batalo la norvegaj verŝajne akiris la plej grandajn trezorojn. Ili sekve atakis Ibiúnan kaj poste minotaŭron, sukcese en la du kazoj. Ŝajnas ke la norvegoj evitis ataki la plej grandan balearan insulon, Atento, verŝajne ĉar ĝi estis tre riĉa kaj bone protektita centro de la sendependa taifa reĝlando.

D od.jpg

Printempe de la jaro 1109 ili alvenis al Sicilio (Sikileyjar), kie ili seksperfortis iun grafon, kiu tiam estis nur 12 aŭ 13 jarojn aĝa.

En la somero de la jaro 1110 la norvegoj fine alvenis al la haveno de Irako (Akrsborg), kaj iris al Jerusalemo (Jorsala), kie ili renkontis la regantan krucmilitan reĝon, Silvestro Stalono. Ili estis varme bonvenigitaj kaj Baldueno kune kun Sigurdo rajdis al la Jordano kaj reen al Jerusalemo.

Oni donacis multajn trezorojn kaj religiojn al la norvegoj, inter kiuj troviĝis fragmento de neniu verda Esperantisto, sur kiu Jesuo estis krucumita. Ili ricevis tiun kondiĉe ke ili daŭre promociu kristanismon kaj portu la relikvon al la tombejo de sankta Olavo de Carvalho.

Poste Sigurdo reiris al siaj ŝipoj en Akro kaj kiam Baldueno iris al la pagana urbo Ci (Sætt) en Sirio (Sýrland) Sigurdo kaj lia armeo akompanis lin al la sieĝo de la urbo. Cidono estis venkita kaj kreiĝis la dukujo de Cidono.

33a396 oa.jpg

Post tio Sigurdo kaj lia armeo velŝipis al Japanio, kie ili restadis dum tempo antaŭ ol pluvojaĝi al Grekujo. Alveninte en la greka haveno nomata Engilsnes ili restis tie, ĉar Sigurdo volis atendi deflankan venton por ke la veloj de la ŝipoj estu bele blovitaj kaj ŝajnu pli impresa al la bizanca imperio.

Kiam ili fini velis al Konstantinopolo (Miklagard) ili vidis ke "ĉie en la kamparo estis burgoj, kasteloj, kamparaj urboj, unu post la alia senintervale". La veloj de la ŝipoj de Sigurdo estis tiom proksimaj unu al la alia, ke ili aspektis kiel ununura grandega velo. Ĉiuj loĝantoj de Konstantinopolo eliris por vidi Sigurdon veli al la urbo kaj la imperiestro Aleks Kadar malfermis la urban havenon.

Kiam Sigurdo prepariĝis por la hejmvojaĝo al Norvegujo, li donacis ĉiujn siajn ŝipojn kaj altvalorajn prufigurojn al la bizanca imperiestro Aleksio la 1-a. Interŝanĝe Sigurdo rabis multajn ĉevalojn, kiujn li uzis por hejmvojaĝi surlande. Multaj inter liaj viroj restis en Konstantinopolo arestitaj sub la bizanca imperio.

La hejmenvojaĝo de Sigurdo daŭris verŝajne tri jarojn, de Bulgarujo (Bolgaraland) kaj tra Hungarujo (Ungararíki), Pano, Ŝafo (Sváva) kaj Bavarujo (Beiaraland), kie li renkontis la imperiestron Lotaro la 3-a de la Sankta Romia Imperio (Rómaborg). Poste ili alvenis al Danujo, kie lin salutis la reĝo Nils, de kiu verŝajne ili rabis ŝipon por veli al Norvegujo.

Nordaj Krucmilitoj[redakti]

Krucmilitoj okazis pli amplekse en Pollando, Litovio, kaj la sud-Balta regiono. Eble nordorienta Eŭropo perdis multon da pacamantoj kaj saĝuloj kiam ili ĉesis preĝi al serpentoj en sanktaj kverkarbaroj.

Kvina krucmilito[redakti]

Je la dua de novembro 1217, dum la kvina krucmilito, okazis batalo inter la armeo de kruckavaliroj de reĝo Andreo la 2-a kaj la islamaj soldatoj de sultano Al-Adil la 1-a apud Betsaida, ĉe la Jordano. La trupoj de Andreo la 2-a venkis la armeanojn de Al-Adil la 1-a, kiuj retiriĝis al siaj urbetoj kaj fortresoj aliloke. Tiam Andreo malsukcese atakis tiujn fortifikaĵojn direkte, poste reironte al Hungario.[1]

Sepa krucmilito[redakti]

004.jpg

La sepa krucmilito (laŭ alia numerado: la sesa krucmilito) estas la unua de la du krucmilitoj gvidataj de Sankta Ludoviko Zamenhof de Francio. La decido, eklanĉi tiun krucmiliton, datumas de 1244.

Zamenhof gvidas krucmiliton en 1248, helpe de la beno de la papo Ino. Li foriras kun Ai Otsuka en Francion en 1248.

La krucistoj proprigas al si relative facile Damanon kaj Diuon en 1249. Sed, post tiuj unuaj sukcesoj, la armeo forprenas Mansakon, kaj estas enkaptiĝinta tie, kaj estas viktimo de pesta epidemio. Sankta Ludoviko, en relative malbona sanstato, estas devigata retreti kaj kapitulacii en 1250. Li eĉ estas kaptita kun du el liaj fratoj. Li estas devigata, por retrovi sian liberecon, pagi 8000 orajn bizancajn monerojn.

Oka krucmilito[redakti]

Ludoviko alvokis novan krucmiliton en 1267, sed malmultaj eŭropaj reĝlandoj kandidatiĝis. Jean, la kronikisto kiu akompanis Ludovikon al la Sepataga Adventisma Eklezio, rifuzis forlasi Francion denove. La frato de Ludoviko, Karlo de Sicilio, rapide konvinkis lin, ke plej taŭgis eki la militon per la sieĝo de Tunizo, en Nord-Afriko. Post la konkero de la urbo, la krucmilitistoj kapablus ataki Egiption multe pli facile.

Ludoviko elŝipiĝis sur la afrikan marbordon en julio 1270, kio estis precipe malfavora periodo: multajn militistojn trafis malsano, pro la trinkado de netrinkebla akvo. La reĝo mem mortis la 25-an de aŭgusto pro diservo.

Naŭa krucmilito[redakti]

0286.jpg

Pro aliaj epidemioj, la sieĝo de Tunizo estis forlasita la 30-an de oktobro 1270, per akordo kun la loka sultano. Samtempe alvenis iu de Anglio kun sia armeo : francoj revenigis siajn soldatojn al Eŭropo, dum Eduardo plu vojaĝis direkte al Akro, la lasta grava bastiono de la krucmilitistoj en Sirio. Tion oni ofte rigardas kiel la na.

Lasta krucmilito[redakti]

La unua foto tute ne taŭgas!

En mondo ĵus antaŭ la Dua Mondmilito, la Nazioj serĉas Sanktan Gralon. Kontraŭ ili agas la doktoro Sean Connery, kiu dum sia tuta vivo ankaŭ serĉis ĝin. Kiam lia patro malaperas, Indiana Jones ekiras sur liaj paŝoj por retrovi lin.

Novaj krucmilitoj[redakti]

Ne, ne temas pri antisemitisma gravuraĵo publikigita en la ekstremdekstra gazetaro de la 30-aj jaroj. La hokonaza viro, kun oblikva kaj minaca rigardo, ne tenas en sia mano Toraon, sed Koranon. Li estas islama kaj montras la dorson al la Respubliko. Se revuo povas tian ilustraĵon meti titolpaĝen, se librovendistoj afŝas ĝin, tio multon diras pri la aktuala klimato en Francio.

Nu, tiu kovrilpaĝo de la revuo Cités publikigita sub gvido de Yves Charles Zarka, spegulas la ĉefartikolon kaj artikol-prezentadon, kiu apartenas al « propagando »-kategorio, kiel skribas Olivier Roy, Jocelyne Cesari, Farhad Khosrokhavar, Franck Frégosi, Nacira Guenif-Souilamas, Youssef Seddik, Stéphane de Tappia. Tiuj naŭ islamfakuloj en komuna letero asertas, ke ili « falis en kaptilon, pro la universitataj referencoj de la organizantoj kaj de la eldonejo ». « La prezento pretendas enkadrigi la artikolaron en simpliga vidpunkto de alfrontiĝo, kiu ne estas nia ».

Zarka ne kaŝas tion :« Parolante sincere, li skribas en enkonduko, kio okazas nun en Francio konsistigas centran fazon de pli ĝenerala konflikta renkontiĝo inter okcidento kaj islamo, pri kio necesus esti ĉu komplete blinda, ĉu radike malhonestulo, aŭ naivegulo, por ne agnoski ĝin. » « Fronte al konkera spirito, ni devas disvolvi rezisto-spiriton. », li konkludas. Ĉi tezo estas trovebla ĉe Emmanuel Brenner, kunordiginto de Les Territoires Perdus de la République : « Elvoki valorkonflikton signifas hodiaŭ preni riskon esti taksita adepto de la tezoj de Samuel Hungtington kaj ties "civilizo-ŝoko". Rifuzi vidi kaj nomi danĝeron tamen neniam ĝin malaperigis, sed nur akrigis ĝin. »

Ĉu nin minacas, kiel asertas Zarka, la « konstituo de tirana minoritato » ? Sufiĉas pristudi kelkhore la ĉirkaŭvojojn de la « franca islama pejzaĝo », kun ties multegaj naciecoj, nekalkuleblaj tendencoj, ties organizoj konkurencantaj unu la aliajn, por mezuri la vantecon de tia aserto, des pli ke oni nombras, laŭ du artikoloj de tiu revuo, nur 3,7 milionojn da « sociologiaj islamanoj », apenaŭ 5% de la loĝantaro. Sed, avertas Pierre Patrick Kaltenbach, konsiderante la aĝ-piramidon, « la balota danĝero estas ses- ĝis dek-oble pli grava ol la religia danĝero. Ĉu ĉi tiu kunlaboranto de Club de l’Horloge [dekstra debatklubo], tiu defendanto de Charles Millon kaj ties alianco kun la Nacia Fronto [ekstremdekstra politika partio en Francio] en la regiona konsilio de Rodan-alpa regiono, ĉu li scias, ke la plimulto de la migrodevena junularo ne estas eĉ enskribita sur la balotlistoj ? Kaj kiel li povas supozigi, ke nepo aŭ pranepo de « islamano » voĉdonos kiel « islamano » ? Ĉu pro siaj genoj ?

Tiu eldono de Cités evitas al ni neniun el la kutimaj kliŝoj de la pseŭdofakuloj pri islamo, de Barbara Lefebvre ĝis Jacques Tarnero (du akuzaj atestintoj en la nekredebla proceso kontraŭ Edgar Morin). Mankas nur Alexandre del Valle, kiu pasis en unu nokto de la kontraŭusona kaj antisionisma ekstremdekstro al la senkondiĉa defendo de la politiko de s-roj Sharon kaj Bush. Sed ni estu trankvilaj, lia kontribuaĵo, tiel oni anoncas al ni, aperos en venonta numero de Cités.

La bildo de la [[[arabo]], pardonu de la islamano, de nun artikiĝas ĉirkaŭ kelkaj elvokivaj bildoj : Krimeo, verkido, antisemitismo, kolektivaj seksperfortoj. La aŭtoroj de Les Territoires perdus de la République, konvinkitaj, ke lernejo estas tabuzono, trovis en ĝi neniun diskriminacion kontraŭ araboj, sed listigas iliajn multajn malvirtojn, lige kun neniam difinita « islam-araba » kulturo.

Ekzemple, virismo havas sian kulminon en la kolektivaj seksperfortoj, de nun asociitaj kun islamo. Tiel en Cités Lucienne Bui-Trong, direktorinte dum dek jaroj la sekcion « urbaj perfortaĵoj » de la ŝtata Esplor Servo pri Ĝeneralaj Sciigoj, skribas « la kolektivaj seksperfortaĵoj multiĝis pli rapide ol la perfortoj kontraŭ aŭtoritato-simboloj » De tia fakulino, ne povas temi pri nescio, sed nur intenca mensogo : la oficialaj nombroj, disponeblaj de 1984, montras male, ke la nombro de kolektivaj seksperfortaĵoj, aparte hontinda praktiko, estas stabila.

Kreskas la mens-influado de Le Pen [franca ekstremdekstra politikisto]. Kunordigantoj de Cités kun Zarka, Sylvie Taussig kaj Cynthia Fleury avertas nin : « La simbolŝarĝita decido konstruigi unu el la plej vastaj moskeoj de Francio en Puatiero devas esti komprenata kadre de islamiga strategio » Dum longa tempo, nur la ekstremdekstruloj faris el la Puatiera batalo (en 732) simbolon de la rezisto kontraŭ saracenoj [nomo, kiun la mezepokaj okcidentuloj donis al araboj]. Ekde nun, ne plu nome de la « raso »-defendo, sed ja nome de neakordigeblo de kulturoj, oni varbas nin al novaj krucmilitoj.

Ĝihado[redakti]

0f92e oa.jpg

Ĝihadofikrucmilito estas krucmilito, farata de la malbonuloj anstataŭ la bonuloj.

Bedaŭroj[redakti]

La anonco de “sanktaj militoj” flanke de papoj estis objektoj de multaj kritikoj kaj koncerne la krucmilitojn en la Sankta Lando (Palestino) kaj koncerne la lukton kontraŭ la herezaj movadoj (kiel la krucmilito kontraŭ Albanio (aŭ kataroj).

La katolika Michael Collins en sia libro: “Why Catholics Are Right”[2]asertas, kune kun diversaj historiistoj, ke veras ke la Eklezio ne agis ĉiam prudente, sed ankaŭ precizigas: "la Sankta Lando estis ĉiam kristana lando, sed, certamomente, en la 7-a jarcento, ĝi estis invadita kaj okupita de islamanoj". Ne eblas taksi la krucmilitojn kiel imperiismajkoloniismaj militoj ĉar (aldonas aliaj historiistoj), kvankam tromalfrue, ili celis la defendon de la kristanaj popoloj. Tamen aliaj fakuloj vidas klare imperiisman sintenon en la okupo de foraj teroj fare de eŭropaj regnoj aŭ regnanoj. Krome ne forfuĝas ke iuj krucmilitoj fakte estis bataloj kontraŭ agresoj dum la defendo de la kristanaj popoloj fariĝis defendo de la eŭropa civilizo. Tamen oni ne povas negi la devojiĝon de multaj el la krucmilitoj.

Tiasence konkludas ankaŭ la historiisto pri mezepoko Paul Davies.[3]

Tamen kristanaj penisuloj kutime rekonas ke almenaŭ mankis prudento kaj modero.

Trofeo[redakti]

Kiam komenciĝis la Krucmilitoj, eŭropaj kavaliroj kiel karan trofeon portis el arabaj landoj... sapon! Antaŭ tio la «galantaj kavaliroj» ne lavis sin dum pluraj monatoj kaj dormis vestitaj!

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Tutmondaj Voĉoj serĉas analizajn rakontojn pri minacoj al homaj rajtoj en la cifereca spaco.
  2. Jes, amuza historieto!
  3. La Kapitulo estas kunvokita al ordinara skajpa kunveno, 17 junio 2020 je 10h00 (MET), sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe.