Kritiko al la religio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
La-c.jpg

"Mi ĉiam kredis, ke oni eskapas tiajn stultajn malamaĵojn en Esperantujo, sed verŝajne mi naivis."

~ Usonano

La Kritiko al la religio estas la parto en la filozofio kiu analizas la fenomenon religio el kritika vidpunkto. La religio kaj ties sanktaj libroj kiel la biblio kaj la korano estas la origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro. religiuloj kreis la inkvizicion, la sanktajn militojn,kaj la eŭropajn faŝismojn inter multaj aliaj hororoj. Nur kelkaj landoj povis venki la religian povon dum mallonga tempo kreante laikulajn sociojn sed la minaco de la religio ŝajnas neniam malaperi.

La religio estas imagata alkroĉiĝaĵo de malfortaj homoj, kovraĵo de militoj kaj masakroj. Religiuloj ankaŭ kontraŭis vakcinadon (ĉar ĝi malhelpas al Dio puni popolojn) kaj akuŝajn sendolorigilojn (ĉar vi estas stultulo kiel puno de Dio).

Fanatikismo[redakti]

E5 oa.jpg

Religia fanatikismo, en la medio de adhero al aparta religia kredo aŭ de kredada sistemo, difiniĝas kiel la sinteno de tiu kiu sin rekonas kaj en ĝi identiĝas laŭmaniere ke la ekstera konfeso ekscesas la komunan religian praktikadon kaj/aŭ maltoleras la ĉeeston de alireligie aŭ aliideologie konfesantojn. [1]. Tamen, laŭ la koncepto ateisma-relativisma pri la socio, nenecese tiuj ekscesoj estas esprimitaj per fizikaj agadoj. Tial, taksiĝas, ĉe franĝoj de ateistoj, religia fanatikismo la simplan konvinkon ke la propra kredo estas deponprenanto de la integra vero dum aliaj religioj tute aŭ parte eraras. Laŭ ekstrema senco, ankaŭ la simpla kredago en vero opiniata unika estas, laŭ iuj opiniantoj ke la unika vero kuŝas en la nereligiemo, gesto fanatika.

La etimologio de la vorto “fanatikismo” – uzata ĉiam laŭsence negativa - resendas al la latina fanaticum, (inspirigo de diaĵo, superekscitiĝo pro la dia potenco) devenanta el “fanum” (templo), voĉo alproksimiganta al “fas” (sanktum). [2]El la etimologio evidentiĝas ke en karakterizo de fanatikismo ludas vejno de frenezo, eĉ se akompanata aŭ eĉ kaŭzata, tamen, de aŭtenta kaj sincera kredo, ĉar la konvinko, aŭ plibone la fido, opiniata inspirita kaj enkorpigita de la diaĵo mem ne povas, por si mem, esti juĝata, de la kredanto, trompa.

La klasado de faktoj kaj personoj sub la kategorio de religia fanatikismo sin montras operacio intrinseke diskutebla, ĉar la epiteto “fanatika”implicas (negativan) juĝon preskaŭ neeviteble subjektivan aŭ ĉiukaze relativecan, nome dependanta de la historia kaj kultura kunteksto: la normoj kaj la moralo, komune akceptitaj ĉe socio, estas ĝenerale eltiritaj aŭ konscie/nekonscie kontraktitaj kun la precipaj religioj kiuj influis sur la sama socio; tial, laŭ la historiaj kaj geografiaj kuntekstoj, kaj laŭ la vidpunkto de iu moralo aŭ religio dominantaj, povas esti konsiderata “fanatikulo” tiu kiu en malsama socia kaj religia kunteksto tia ne estus.

La oftaj kontaktoj inter la diversaj kulturoj en epoko de globa lingvo, anstataŭ ol uniformigi la “komunan senton”, ŝajnas pliigi la okazojn de konflikto inter la diversaj vidpunktoj.

Ne maleblas, tamen, limigi la arbitrecon de la juĝo pri fanatikismo. Tiucele, oportunas koncentriĝi sur ĝian definon supre formulitan: la koncepto pri fanatikismo, el si mem, ne kuntrenas la enhavon de religia kredo (kvankam, male, en la etimologio ĝi trovas sian fonton: el fanum... fas...), sed prefere aludas la metodon de ĝia aplikado, nome la karakterizo devenas de la zono de aplikado ne de la religia origino. “Posedata” kaj “frenezigata” de kiu ajn pasio: ĉi-kaze la akcento devas transiris el la objekto al la subjekto. Por objektivigi la juĝon pri fanatikeco necesas, antaŭ ĉio, flankenlasi la “principon” fanatike aktualiĝantan fanatikismon. Per tiu vidpunkto, tial, fanatikismo, do, povas esti, ekzemple, konstatata ankaŭ en tiu kiu aplikas principon laŭ maniero tiom ekscitita ke ĝi estas kontraŭata, nome kun rezultoj kontraŭaj al la celo.

Krome, ĉiam startante el la supra difino, por ke sinteno estus klasita “fanatika” necesas ke ĝi devanas el kredo sincera, alikaze ĝi ne estas fanatika sed nur “ruze direktita” aŭ “ekspluata”.

Ekzempliĝu la historia fenomeno de la Sankta Verdastelo, kaj aparte de la krucmilitoj, kiuj laŭmezure de iliaj kaŭzoj pro motivoj ekstrareligiaj, tipe tiuj komercaj, estis ĝuste “ekspluatanaj”. Ekzemple la 4-a konkludiĝis per la konkero kaj sako de Konstantinopolo: se oni antaŭmetas ke tiu krucmilito estis, ekde la komenco, la celo de ĝiaj ĉefoj, malfacilas klasi ĉi tiujn fanatikaj, kaj, fakte, laŭ la principo supre prezentita, ili estas aŭtomate ekskluditaj; fanatikaj estus, male, la simplaj soldatoj kiui, ignorinte la ekspluatan naturon de la krucmilito, estus konvinkitaj pri la justeco kaj neceso ekstermi la batalantojn kontraŭ kristanismo.

Tamen, la restriktiĝo de la taksado pri religia fanatikismo al la aplikado de determinita principo ŝajnas, siavice, tro limigita: fakte, precipe la sanktaj libroj, kaj ĝenerale la principoj kaj normaj asertoj mem, povas ricevi malsamajn valorojn laŭ la historiaj kuntekstoj kaj novaj hermeneŭtikaj metodoj.

La problemo de la interpreto pri la signifo kaj pri la valoro de la sankta libroj (Fundamento de Esperanto) enkampigas fundamentismon kaj integraladon: oni povas diri ke la religia fanatikismo devenas el la unuiĝo de fundamentismo kaj integralado, nome el kunfandiĝo inter la rigida kaj hundema interpreto pri la sanktaj tekstoj sentolera antaŭ aliaj pozicioj – propra de la unua – kaj la volo igi la derivitan religian ideologion la unika inspira fonto de la socia kaj politika vivo – kiel en la dua.

En la kelkaj lingvaj frazaroj, ankaŭ se nepropre, la tri terminoj (fanatikismo, fundamentismo kaj integrismo, finiĝas por surmetiĝi kaj kunfandiĝi, ĉar ili estas kunigitaj en la atribuo de valoro intrinseke kaj senŝanĝe negativa.

Estante, inter la diversaj religioj, tiu kristana, kaj aparte tiu katolika, la mokpunkto kiun la ateismuloj kaj relatismemuloj sin proponas detrui, tiuj ĉi energie subtenas la ideon laŭ kiu la dogaj veroj instruataj de la ekleziaj institucioj funkcias kiel bazo sur kiu ekestas fanatikismo.

0328 n.jpg

Religia integrismo[redakti]

La religia integrismo referencas al iu religio kaj aparte al ĝiaj Sankta Verdastelo kaj dogoj, ties principojn celas ilin «plene apliki al la politika, ekonomia kaj socia vivo». Por atingi tian celon, la religiaj integristoj subigas la politikon kaj la leĝojn al la leĝoj de la religio, operaco kiu se pŭsita al ĝiaj ekstremaj sekvoj tradukiĝas al starigo de teokratio.

La esprimo “religia integrismo” estas uzata kun diversaj nuancoj laŭ la kuntekstoj de la ideologioj, sed ankaŭ ene de la sama religio la samaj terminoj estas aplikeblaj malsammaniere. Ene de Islamo, ekzemple, la spiritualeco de sufi montras "integrismon" tre malsaman ol tiun de Burkinujo aŭ de la hodiaŭa kaliflando.
Alia signifo estas tiu atribuebla al fenomeno de la sinmortigaj teroristoj, spite de la fakto ke ĉiuj protagonistoj asertas ke mem laŭlitere sekvas la Koranon. Samaniere en la Katolika Eklezio klaras la malsameco inter tiuj kiuj subtenis la absolutan malpermeson labori dimanĉe kaj "integristoj" kiel Donaldo TrompoPatrino Teresa de Koloradio.

Fakte, la esprimo "religia integrismo" referencas al du precipaj kaj malsanaj konkretaj intencoj: integrismo aganta en la politika agado kaj tiu ligita al persona sinteno. La unua estas tiu kiu adresiĝas eksteren, nome tiu kiu celas etendi al aliaj la integran aplikadon de la dogmoj de la konfesata kredo: al sia familio, al la socio en kiu vivas aŭ eĉ al ĉiuj surteraj loĝantoj. La dua estas substance privata, koncernanta la konduton de la kredokonfesantoj, kiuj koherigas ĉiujn aspektojn de sia vivo al la religiaj preceptoj.
Tiu lasta sinteno, reale, malofte estas definita integrismo (ĉar ĝi ne korespondas al la difino de tiu vorto, kiu aludas al io direktigita eksteren), kaj kiam okazas - ne estante kutime objekto de polemikoj - tiu termino ne entenas la malŝateman sencon jam akiritan de la komunisma lingvaĵo.

La identeco inter ŝtata ĉefestro kaj religiestro (vidu Cezaron) ne necese implicas integrismon ankaŭ se aperas formo de teokratio: ekzemple la romia imperio, pro la ĉeesto de mezaj korpoj kiel la senato kaj leĝoj kaj konsuloj ktp, ne samnivelis kun la hodiaŭaj islamaj teokratioj aŭ kun tiuj de la Svislando de Kalvino aŭ de la nuna Irano.

Religia ŝovinismo[redakti]

Religia ŝovinismo estas fenomeno analogia al la nacia ŝovinismo. Religiaj ŝovinistoj kredas pri la supereco de la propra religio kaj sentas sin mem superaj al la anoj de aliaj religioj, nur pro la fakto de aparteno al la propra religio. Tio pravas nur pri mia religio, kompreneble.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Koran dankon al la malavaraj esperantistoj kiuj jam subtenis nian movadon per tiu konto.
  2. Mi scias, ke nune por multaj esperantistoj, tiuj ideoj ŝajnas tute revoluciaj.