Jesuo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Kristo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Jen la homo!"

~ Pontio Pilato pri Jesuo Kristo
La vizaĝo de Kristo, laŭ Louis Farrakhan

"Tre taŭga por Romo!"

~ Konstantino pri Jesuo

"Amo pli kora, disiĝo pli dolora"

~ Zamenhof pri Jesuo
6429.jpg

"Jesuo estas mia amiko."

~ Usonano pri Jesuo

"Jesuo estas la vojo,la vero kaj la vivo!"

~ Pastro pri Jesuo

"kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke Jesuo estas la Kristo?"

~ Paŭlo la Apostolo pri Jesuo

"Chiuj profetoj estas judoj eĉ profeto Jesuo Alaj he salam"

~ Saidnabi Saidilhomzoda pri Jesuo

"Pro la dieca inteligento donita al la homo, oni diras ke ni estas kreitaj laŭ la bildo de la Eternulo, sed tio estas tre fora de la nocio, ke la Superulo havas korpon aŭ materian formon."

~ Rabeno pri Jesuo

"Krucifikson kun pentrita Jesuo mi ne jam renkontis"

~ turisto pri memoraĵoj

"Jesuo ne estis krucumita sur krucifikso!"

~ Bertilo Wennergren pri morto de Jesuo

"Protestantoj preferas simplan krucon sen la korpo de Jesuo"

~ protestanto pri kruco

"Cetere historie verŝajnas ke Jesuo nek naskiĝis je "kristnasko", nek mortis sur kruco"

~ Ronaldo pri pri la vivo de Jesuo


Unu el la pentraĵoj, por kiu li pozis.

† Jesuo Hussein Kristo † (bonalingve La Eternulido, hebrelingve ימח שמו וזכרו, naskiĝis la 25-a de Decembro, 1859 a.Z., mortis la 3-a de Aprilo, 1826 a.Z.), pri kiu rakontas la † evangelioj †, estis ĉarpentisto, rabeno kaj kred-sanigisto. Li estas tamen plej memorata por sia rolo kiel belarta modelo.

Li pozis kaj por pentraĵoj kaj por statuoj. Tiuj verkoj uziĝis kiel idoloj en la temploj de Romio, kaj kelkaj ĝis nun tie travivis.


BuddyChristTheRedeemer.jpg

Atentu! (عنوان سيء)[redakti]

Amazonialauidistoj.png

Sankta testa demando: kiom da voloj, kiom da mensoj havas Jesuo (kaj sekve dio)?

(Atenton! Diri ke Jesuo havas nur unu volon estas la herezo monotelisma!)

Genealogioj de Jesuo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Genealogio de Jesuo.
Genealogio de Jesuo laŭ la Evangelio laŭ Luko, el la Libro de Kells kopiita de keltaj kristanaj monaĥoj de la 8-a jarcento.

La genealogio de Jesuo estas raportata en la Evangelio laŭ Mateo (1,1-16) Kaj en la Evangelio laŭ Luko (3,23-38).

† Antaŭnasko †[redakti]

Oni pli bone silentu pri diversaj tabuaj temoj.

La koncipiĝo de † Jesuo † okzis artefarite. Li estis nur duone homo diras la iniciatinto, profesoro Bernhard Struck, en intervjuo de Libera Folio.

† Naskiĝo †[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo kristnasko.

Jesuo naskis ekzate en la kristnaska tago kiel knabo Jesuo.

En Nazareto[redakti]

  • 25. Anĝelo ensonĝe diras al Jozefo ke ĉiuj establiĝu en Nazareto kun la dekdŭjaraĝa Jesuo. Tie Jesuo repacigas du interk lantojn.
  • 26. Jesuo sanigas sirian Hiram, kiu konvertiĝas al la Plejalta Dio, Patro kreinto kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
  • 27. Jesuo sanigas almozulon kiu konvertiĝas al la Triunuo.
  • 28. Jesuo renkontas du soldatojn Khoiratar kaj Gohartar de la sekvantaro de la Tri Reĝoj, kaj ilin ‘evangelizas’.

Nekonataj jaroj de Jesuo[redakti]

La nekonataj jaroj de Jesuo (ankaŭ nomata silentaj jaroj, perditaj jaroj, aŭ mankantaj jaroj) ĝenerale rilatas al la periodo inter lia infanaĝo kaj la komenco de lia ministerio (instruoj kaj paroloj), periodo ne priskribita en la Nova Testamento.

La koncepto "perditaj jaroj de Jesuo" estas kutime renkontita en esotera literaturo (kie foje ankaŭ aperas lia ebla post-krucuma aktivado) sed ne estas kutime uzita en scienca literaturo, ĉar oni supozas, ke Jesuo probable laboris kiel ĉarpentisto en Galileo, almenaŭ parte kun Sankta Jozefo, de la aĝo de dek du ĝis tridek, do la jaroj ne estis "perditaj jaroj", kaj ke li mortis sur Kalvario. En la malfrua mezepoka periodo, aperis Artur-legendoj, en kiuj la juna Jesuo estis en Britio. En la 19-a kaj 20-a jarcento aperis teorioj, laŭ kiuj inter la aĝoj de 12 kaj 30 Jesuo vizitis Kaŝmiron, aŭ studis kun la esenoj en la Judea dezerto. Modernaj gravaj kristanaj kleruloj ĝenerale malakceptas tiujn teoriojn kaj asertas, ke nenio estas konata ĉirkaŭ tiu tempoperiodo en la vivo de Jesuo.

La uzo de la "perditaj jaroj" en la "svena hipotezo", sugestas ke Jesuo postvivis sian krucumon kaj daŭrigis sian vivon. Ĉi tio, kaj la rilata vido, ke li evitis krucumon entute, okazigis plurajn spekuladojn pri kio okazis al li en la supozitaj restantaj jaroj de sia vivo, sed ĉi tiuj tute ne estas akceptitaj de gravaj fakuloj.

Historia fono en Galileo kaj Judeo[redakti]

La historia rekordo pri granda nombro da laborantoj dungitaj en la rekonstruado de Sepphoris kondukis Batey (1984) kaj aliaj sugesti, ke kiam Jesuo estis en sia adolesko, ĉarpentistoj trovis pli facile dungadon ĉe Sepphoris ol en la malgranda urbo de Nazareto.

Oni provis rekonstrui la teologiajn kaj rabenajn cirkonstancojn de la "nekonata jaroj", ekz., baldaŭ post malkovro de la Manuskriptoj de la Morta Maro, tiel romanverkisto Edmund Wilson (1955) sugestis Jesuo eble studis kun la esenoj, sekvata de la unitaria Charles F. Potter (1958) kaj aliaj. Aliaj verkistoj prenis la vidpunkton, ke la dominado de fariseoj en Judeo dum tiu periodo kaj Jesuo propra poste registrita interago kun la fariseoj, igas fariseajn fonojn pli verŝajna, kiel en la registrita kazo de alia Galileano, Jozefo Flavio studis kun tri grupoj: la fariseoj, sadukeoj kaj esenoj.

Betsaida kaj Jesuo[redakti]

Betsaida estis la naskiĝloko de Simon Petro, Andreo kaj Filipo, apostoloj de Jesuo, laŭ la Evangelio laŭ Johano 1,44 kaj 12,21. De ili Simon kaj Andreo estis fiŝkaptistoj.

Laŭ la Evangelio de Marko (8,22-26), Jesuo plenumis la miraklon de la sanigo de blindulo. Maurice Casey skribis ke la sanigo estis kompleksa ago, kaj se la blindeco estis akirita, la sanigo estus natura.[1] Similaj agoj estis uzitaj de aliaj resanigistoj.

En alia ekstrakto, Mateo 11,21, Jesuo riproĉas Betsaidan, kun Ĥorazin, ĉar ĝi ne konvertiĝis malgraŭ ke ĝi spertus diversajn miraklojn.

Scienco[redakti]

Jesuo estis kristana scienculo.

Susana.jpg

† Scienca studado †[redakti]

Valchjo.jpg

Kiel junulo, Jesuo estis interesita pri astronomio. Dum la nokto, li rigardis la stelojn tra teleskopo, dum la tago ripozis, kaj neniam akiris suntanon. Pro ke li ofte parolis pri la freneza sciencisto Galileo, oni nomis Jesuon "la pala galileano".

† Persona Grata †[redakti]

Post la miraklo de la akvo iĝinta vino, farita de Jesuo, kelkaj flustris:

- Jen ulo nepre invitenda ankoraŭ.

Jesuo kaj virinoj de la Evangelio[redakti]

Krom Maria, en la Evangelio multaj aliaj virinoj okupas la scenon kaj montras kia estis la sinteno kiun Jesuo uzis, do, la konsidero en kiu li ilin tenis. Magdalena kies pasinto ne tro kongruas kun la biblia moralo, pri kiu Li faras eĉ la unua atestanto pri la resurekto, rompante la tabuon kiu neis la validecon al la virinaj atestaĵoj.

La du du fratino de Lazaro, Marta kaj Maria, en kiuj Li montras la saman amikecom kiu li havis kun la frato. Sed ankaŭ, kaj eble precipe, en la renkontiĝo kun ili metas al lumo kiel ankaŭ la virino havas malfermitaj antaŭ si, sen iu ajn diskriminicio, la mistikajn profundecojn de la renkontiĝo kun Dio. Neniam tio aperas en la Malnova Testamento aŭ en la paralela hebrea tradicio.

Inkluzive, do, la vojon de tiu “virgeco pro la regno” kiu estis novaĵo por Izraelo, kaj kiu malfermas la horizontojn trans la paro kaj por la viroj kaj por la virinoj. Kondiĉe, tamen, ke la virinoj, unuaj, ekvidas sen sin perdi tra tio kio estas relativa kaj efimera: “Marta, Marta, vi zorgas kaj agitas por multaj, sed nur unu estas la afero pri kiu oni bezonas: Maria elektis por si la plejbonan parton” (Lk 10,41).

Sama parolado pri la virino Samaria ĉe la puto de Jakobo. En mondo en kiu “multe parolanto kun virino, estas kaŭzo de danĝero al si mem, neglektas studon pli la leĝo kaj ekaliras al Geeno”, la revolucia normaleco per kiu Jasuo rilatis kun virinoj ne povis esti simpatie rigardata, kiel aperas en la Evangelio de Johano kie la disĉiploj surprizas Jesuon parolanta kun virino ĉe Samario: “27 Kaj ĉe tio venis liaj disĉiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris: Kion vi volas? aŭ: Kial vi parolas kun ŝi? (4, 27)”.

Kial ne paroli kun virino? Kion faras Jesuo? Al kiu Jesuo malkaŝas eĉ la misterojn plej altajn ligitajn al sia alveno kiel Mesio?

Sed ankaŭ la multaj aliaj virinoj kiuj preĝpetas sanigajn miraklojn por si mem aŭ por siaj karuloj kaj kiuj, tuŝinte la koron pro sia fido kaj kapablo ami, ilin obtenas. Jesuo lasas ke ĉiuj, inkluzive infanojn, alkuru al li por ke lia sava anonco ne konas iun ajn diskrimini-nacion.

Tiu sama Jesuo kiu, kiam venas eksplicite provokita koncerne la rilatojn viro/virino, deklaras kun granda klareco: La adulto estas grava peko kiu ne koncernas certe nur virinojn: “kiu senpekas lanĉi la unuan ŝtonon”. Koncerne poste al la geedziĝo ne aperas elirvoj: Veras, Moseo pro la malmoleco de la koroj permesis la ripudion. Sed nun la aferoj korektiĝas. Necesas reveni al la komenco. Al la dia origina plano en kiu la amo kaj la respekto inter viro kaj virino geedziĝe unuiĝintaj devas eksludi ne nur la konkretajn gestojn, eksterajn, kontraŭ la amo sed devas eniri ĝis la intimon. Ili devas atingi la pensojn mem, la intencojn mem.[2]

Digneco kaj funkcio[redakti]

Kutime Teologoj katolikaj distingas en la kristana alvoko la dignecon de la fidelulo el la funkcio en de la eklezio. La unua fondiĝas sur la bapto kiu igas ĉiuj “filoj de Dio en Kristo”, la dua, portempa kaj valida nur sur tera, estas pura momenta funkcio kiu ne pliigas la dignecon. Jŭs tiu distingo trovis konsenton ankaŭ ĉe la “magisteriaj” dokumentoj kiel legeblas en la encikliko Evangelii Gaudium (vidu en Virina sacerdoteco kaj Papo Francisko.

† Transfiguriĝo †[redakti]

Transfiguriĝo de la Sinjoro
(Teofano la Greko, ĉ. 1400)

En kristanismo, la Transfiguriĝo de la Sinjoro (greke Μεταμόρφωσις τοῦ Κυρίου) estas dekduopa festo establita rememore pri la apero de Jesuo Kristo en glora supernatura aspekto sur la monto Tabor[3]:

1 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;

2 kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo;

3 kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li;

4 kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. 5 Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin. 6 Kaj aŭdinte tion, la disĉiploj falis sur sian vizaĝon, kaj timis.

† Aresto de Jesuo †[redakti]

Aresto de Jesuo

La Aresto de Jesuo estas okazaĵo registrita en la kanonikaj evangelioj. La okazaĵo finfine kondukas al la krucumo de Jesuo. Jesuo estis arestita de la soldataro de la Sinedrio en la Ĝardeno Getsemano, baldaŭ post la Lasta Vespermanĝo (dum kiu Jesuo donis sian finan predikon), kaj tuj post la kiso de Judaso, kiu tradicie estis ago de perfido. La aresto tuj kondukis al lia proceso antaŭ la Sinedrio, dum kiu ili kondamnas lin al morto. En kristana teologio, la okazaĵoj de la Lasta Vespermanĝo ĝis la morto kaj resurekto de Jesuo estas referitaj kiel Pasiono.

La feston oni celebras je la 6a de aŭgusto laŭ la koncerna eklezia kalendaro (julia aŭ gregoria).

Proceso kontraŭ Jesuo[redakti]

Mihály Munkácsy, Jesuo antaŭ Pilato, 1881.

La proceso kontraŭ Jesuo estas evento priskribita en la kvar kanonaj evangelioj: Evangelio laŭ Mateo (26, 57-27, 26), Evangelio laŭ Marko (14, 53-15, 15), Evangelio laŭ Luko (22, 54-23, 25), Evangelio laŭ Johano (18, 12-19, 16).

Motivoj[redakti]

Mihály Munkácsy, Kristo antaŭ Pilato (apartaĵo), 1881.

Ĝenerale, laŭ la kristanaj historiistoj kaj la Eklezio, la motivoj kiuj puŝis la hebreajn aŭtoritatojn dekreti la morton de Jesuo estis pluraj:

  • dum la predikado de Jesuo stariĝas konstanta atako kontraŭ la fariseoj [4] kiuj reprezentis la religiajn aŭtoritatojn ligitajn al la sinagogoj vastiĝintaj precipe en periferiaj teritorioj foraj el la Templo de Jerusalemo, Jesuo aperte kaj publike kritikis la eksterismon kaj formalismon, akuzante la sacerdotaron pri hipokriteco, [5] ilin difinante "blinduloj kaj gvidoj de blinduloj" (Mt 15, 14), "Serpentoj, vipuridoj! (Mt 23,33) lanĉante sur ilin la faman insultan epiteton de " Serpentoj, vipuridoj!" (Mt 23, 27).
  • ankaŭ la sadukeoj, nome la sacerdota kaj aristokrata klaso kiu mastrumis la kulton kaj la ekonomiajn aferojn de la templo, estis objekto de la kritikoj de Jesuo kiu ilin komunigis al la fariseoj (Mt 16, 6; 22 29). La kulmino de tiu kolizio estis la epizodo de la tieldirita purigado de la templo.
  • Jesuo kelkfoje rompis la precepton de la sabata ripozo (Mt 12, 11-12, 13; 12, 11-13; Jo 5, 9;9, 14-16). Tiu akuzo, tamen, ne aperas eksplicite en la evangeliaj raportoj pri la proceso.
  • dum la pridemandara fazo ĉe Pilato aperas motivo de psikologia naturo: la hebreaj aŭtoritatoj enviis Jesuon (Mt27, 18; Mk 15, 10).
  • la Evangelio laŭ Johano raportas pri kromaj elementoj (Jo 11, 47-48}}): la movado origininta el Jesuo povintus kaŭzi la renverson de la delikata ekvilibro regulanta la rilatojn inter la romiaj okupantoj kaj la hebrea popolo, nome inter la sadukea klaso kaj la popolo.
  • krom sin proklami Mesio, evento punenda per la morto, en diversaj evangeliaj lokoj Jesuo sin metas je nivelo de Dio (Mt 11, 27;Jo 5, 17; 8, 19; 10, 30; 15, 23, kaj precipe en (Mt 26, 64; Mk 14,62; Lk 22, 69): estas tiu la formala motivo kiu permesas al la Sinedrio dekretis la morton pro blasfemo.

Laŭ la evangelioj la religiaj aŭtoritatoj jam dekretis la eliminon de Jesuo malmultajn tagojn antaŭ lia morto, kaj laŭ Johano, aparte kiel sekvon de la resurekto de Lazaro (Mt 26, 1-5; Mk 14, 1-2; Lk 22, 1-2; Jo 11, 45-53). Tamen, jam antaŭe estas menciitaj provoj lin elimini (Mk 3, 6; Mt1 2, 14; Jo 7, 30; 7, 44; 10,3 9}}).

Personecoj de la sinedrianoj kondamnantaj[redakti]

Sed kiu sidas en tiu Sinedrio de la fatala jaro? Ĉeestas uloj kiel Joazar, sacerdoto kaj filo de sacerdoto. Lia patro, Simon Boeto, membras, kune kun aliaj siaj filoj, en la Snedrio. Li estis ĉefsacerdolo ĉar patro de Mariamme, la plej bela virino de la tuta Judujo: por ŝin igi sian, Herodo la Granda estis seniginta je ĉefsacerdoteco Joŝua ben Fabes kaj ĝin estis doninta al li. Anania ben Nebedai (kiu poste estos ĉefsacerdoto kaj porjuĝe sendos Sanktan Paŭlon al la prokuroro Feliĉo, famas pro speciala frandemo kaj pantagruelaj bankedoj. Kelkia, gardisto de la trezoro de la Templo, estas tiu kiu transdonas la tridekajn arĝentajn monerojn al Judaso (precize perprofete antaŭsciigitaj ankaŭ rilate la nombron).

Estu dirate ke la juĝoj konigitaj en la libro, kaj ankaŭ tiuj malmultaj kiujn ĉi tie oni citos, estas eltiritaj el la Talmudo, ĉar la juda tradicio, ankaŭ estonta, havas nenian estimon pri tiuj uloj. Jonata ben Uziel estas la skribisto kiu tradukas ĉiujn Profetojn krom Danielo ĉar la priskribo kiun tiu ĉi faras pri la Mesio ŝajnas la portreto de Jesuo el Nazareto. Ismael ben Eliza estas la belulo de la grupo: iun tagon lia patrino lavis al li la piedojn post lia reveno el rabena skolo kaj devote trinkis la lavakran akvon. Estu plue dirate: estis tiuj homoj la enkondukintoj de uzo sin nomiĝi rabbi (majstro), uzo kiu antaŭe ne ekzistis kaj kiun Jesuo se riproĉis kiam malpermesas al siaj disĉiploj sin nomigi ĉe la popolo tiamaniere, ĝuste por ilin disingigi el gisto de tiuj fariseoj. Zachai estas tiu kiu post la detruo de la Templo flanke de estonta imperiestro Tito translokigas la Sinedrion al Jafne; sed tio ne malpermesis al li fariĝi “unu el la plej neimitindaj korteganoj de Tito mem, kvankam ankaŭ li, kiel ĉiuj en Jerusalemo, vidis la grandan templan kupran pordon (por ĝin movi necesis la forto de dudek viroj) malfermiĝi tutsole kun granda frakaso. Pri Ben Tsitsit Haccassat Talmudo informas pri la ekĉesa pompo de la vestoj kaj pri lia amo al la lukso sembremsa. Doras fariĝos unu el korteganoj de prokuroro Feliĉo, kiu konfidis ĝuste al li la ŝarĝon mortigi la ĉefsacerdoton Jonathas.

Eblas daŭrigi kun la priskribo de la personecoj de tiuj sinedrianoj. Sed oni proponu la demandon: kial ili tiom malamis Jesuon? Oni ne forgesu ke, post kelkaj jaroj, ili ne hezitis aklami du supozitajn mesiojn, kiuj uzis armilojn, inter kiuj tiun kiu kaŭzos la finan ruinigon de Israelo. Tiamaniere ili klarege kontraŭdiris tion kion ili estis dirintaj pri Jesuo ĵus kiam tiu resurektigis Lazaron: ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. (Joh 41, 50)

La aŭtoroj fratoj Lémann elmontras ke la homo kiu ili estas juĝantaj estis senmaskiginta ilian ŝajnan piecon kaj malpliiginta la publikan konsideron de ili ĝuitan. Li reĵetas krome, la senrajtajn preskribojn kiuj ili volus meti super la Leĝo de Moseo mem; kaj volus abolicii la kontraŭleĝajn dekonaĵojn per kiuj ili oprimas la popolon...

Ascendo al la Kalvario[redakti]

Pieter Bruegel la pliaĝa, Ascendo al Kalvario de Bruegel.

La ascendo al Kalvario estas epizodo de la Pasiono de Jesuo rakontata en la kvar kanonaj Evangelioj: Mateo (27, 31-34); Marko (15, 20-23), Luko (23, 26-33); kaj Johano (19, 17-18).

La evento estas rakontata en sinteza maniero en la Evangelioj, nur Luko aldonas pluan apartaĵon (la dialogo kun la virinoj). Nur Johano asertas ke Jesuo portis la krucon dum la sinoptikoj diras ke la kruco estis portata de Simono el Cireno. Ĉiukaze la kondamnito ne portis la krucon, sed nur la horizontan foston. Oni aldonu ke Johano eble volis dementi disvastiĝintan onidiron laŭ kiu sur la kruco oni najlis Simonon, ĉar portantan la krucon, kaj ne Jesuon. Tiu ideo estis decide misfamiga por Jesuo. Eblas tial hipotezi ke Jesuo ascendis Golgoton sen apartaj suferoj, sen la kruco kaj ankaŭ sen la dornokroneto kiu, eble, estis forprenita kiam oni lin revestis per lia tuniko por lin enkonduki al la loko de la krucumo. La tri faloj de la Via crucis estas frukto de la kreeco de devotuloj kaj apologetoj kiuj intencis reprezenti la suferojn de la Mesio por igi pli draman evento kiu en la Evangelioj estas rakontata sentragike.

† Ekzekuto †[redakti]

La "mirakloj" ĉiam funkciis efike. Kontraŭ tio † Jesuo † devis morti sur krucoligno. Sed, ĉu li mortis?

Jesuo estis ekzekutita, sed la kialo de la ekzekuto estas temo de historia disputo. Laŭ malnova teorio, judaj gvidistoj kondamnis lin pro blasfemo. Tamen laŭ pli nova teorio (bazita sur nuntempa historia esploro sed ankoraŭ ne pruvita), lin ekzekutis la romiaj artistoj, post kiam la artaj modeloj faris strikon.

Certas almenaŭ tio, ke la artistoj ĉeestis la ekzekuton, kaj tie faris pluajn bildojn.

Kristo1.jpg

Sep Lastaj Eldiroj[redakti]

Krucumado, fresko de Gaudenzio Ferrari

La Sep Lastaj Eldiroj de Jesuo Kristo venas el la tri evangelioj de la nova testamento. Tiuj dum la krucumado eldiritaj frazoj kaj vortoj havas en la kristana religio apartan signifon. La romkatolika eklezio nomas ĉi tiujn eldirojn oficiale sep lastaj eldiroj, kaj starigas ilin paralele al la pasiona historio en tempan sinsekvo.

Jen la sinsekvo de la Lastaj Eldiroj laŭ la traduko de Zamenhof:

  1. „Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras.“ Lk 23|34
  2. „ mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.“ Lk23|43
  3. „Virino, jen via filo!“ kaj: „Jen via patrino!“ Joh 19|26-27
  4. „Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?“ Mk 15|34
  5. „Mi soifas.“ Joh 19|28
  6. „Estas finite.“Joh 19|30
  7. „Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton.“ Lk 23|46

La Sep Lastaj Eldiroj estas ankaŭ temo de multaj komponaĵoj.

Unuaj taktoj el la sepa sonato el Die Sieben letzten Worte unseres Erlösers am Kreuze (ardĉkvarteta versio) de Joseph Haydn

† Elkrucigo †[redakti]

Elkrucigo de Fra Angelico, (1432-1434).

La Elkrucigo de Jesuo estas la epizodo de la pasiono de Jesuo okazinta post lia morto sur la kruco. Temas pri epizodo kiu havis laŭlonge de la jarcentoj multegon da arta reprezentaĵoj.

En la Evangelio laŭ Marko la epizodo okazas la vesperon, tiun de la Paraskevo ("Preparado", nome la vigilo de la sabato; Jozefo de Arimateo, pri kiu oni diras ke estis influa membro de la Sinedrio kaj atendanta la regnon de Dio, aliris ĉe Pilato por peti la korpon de Jesuo. Pilato, surprizite ke Jesuo estus jam mortinta, petis konfirmon pri tia forpaso al la centestro: post tio li disponigis la korpon al Jozefo. Tiu ĉi, post akiro de taŭga tolaĵo, elkrucigis la korpon kaj ĝin kuŝigis en la mortotuko kaj lokiĝis en tombon fosita en la roko tiun fermante per rulanta ŝtono. Maria el Magdalo kaj Maria de Klopas, patrino de Ioses, restis rigardi kie oni entombigas la korpon. (Marko 15, 42-47). [6]

En la Evangelio laŭ Mateo, vesperon post la krucumo de Jesuo, riĉulo Jozefo de Arimateo, sekrete disĉiplo de Jesuo, petis la korpon al Pontio Pilato, kiu tiun liverigis. Jozefo metis la korpon en blanka tolaĵo, ĝin kuŝigis en sian novan tombon, kiu li fosigis en la roko kaj fermigis ruligante antaŭ ĝia pordo grandan ŝtonon, kaj foriris. Rigardis la scenon de la elkrucigo Maria Magdalena kaj la alia Maria. (Mateo 27, 57-61). [7]

La Evangelio laŭ Luko prezentas Jozefon de Arimateo membro de la Sinedrio, kaj persono bona kaj justa, kiu "atendadis la dian regnon": tiu Evangelio precizigas ke Jozefo estis siadecide nepartopreninta en la decido de siaj kolegoj. Jozefo elkrucigis la korpon de Jesuo, ĝin envolvis en mortotuko kaj ĝin lokigis en tombon fositan en roko, «en kiu neniu ankoraŭ estis kuŝigita»; la evangeliisto ĉipunkte precizigas ke estis la tago de la Paraskevo (Preparado) kaj ke jam ekaperis la lumoj de la sabato. Iom fore virinoj, “venintaj kun Jesuo el Galileo, estis rigardantaj la tombon kaj la entombigon de la korpo; ili foriris por pretigi parfumojn kaj ŝmiraĵojn por la korpo, sed observis la ripozon de la sabato (Luko 23, 50-56). [8]

Ena la Evangelio laŭ Johano estas rakontate ke Jozefo de Arimateo estis disĉiplo de Jesuo, sed ke tanadis tiun adheron sekreta pro timo de la Judoj. Jozefo kune kun Nikodemo disĉiplo de Jesuo petis la korpon de Jesuo al Pontio Pilato, kiu ĝin al ili transdonigis. Jozefo aliris Golgoton kune kun Nikodemo, kiu kunportis mirhon kaj aloon. La du elkrucigis la korpon kaj ĝin ĉikaŭvindis en bendoj kaj aromaj oleoj. En la loko de la ekzekuto estis ĝardeno kun ene tombo neniam uzita; tie ili kuŝigis la korpon de Jesuo ĉar estis Paraskevo (Preparado) kaj la tombo estis proksima (Johano 19, 38-42).[9]

La evento konsistigas objekton de la kristana arto, kie estas reprentata Jesuo kiam oni lin elkrucigas (elnajligo el la kruco) aŭ kiam lin oni lokigas en la tombo (entombigo). Al la magra priskribo de la Evangelioj, artistoj inspiriĝis por senmezura produkto de pentraĵoj, bareliefoj, statuoj kaj poetaj priskriboj kiuj akompanis la kristanaron laŭlonge de la du mil jaroj de sia historio.

Komerca listo de artaj elkrucigoj

† Reviviĝo †[redakti]

5439 n.jpg

La pruvo subtenanta la resurekton de Jesuo estas nerefutebla. Unue, ekzistas pli ol kvincento de atestantoj, kiuj propra-okule vidis la resurektitan Kriston! Tio estas sufiĉe da okul-atestanto. Kvincent voĉoj ne povas esti ignorataj. Tie ĉi estas ankaŭ la malplena tombo; la malamikoj de Jesuo povus haltigi ĉiujn parolojn pri la resurekto, se ili povus montri Lian mortan, putriĝantan korpon, sed ne ekzistis iu ajn morta korpo, kiun ili povus montri! La tombo estis maplena! Ĉu povis la disĉiploj ŝteli Lian korpon? Por preventi tian ĉi eventualaĵon, la tombo de Jesuo estis se gardita per armita soldatoj. Konsiderante, ke Liaj plej proksimaj sekvantoj fuĝis kun timo, post kiam Li estis arestita kaj krucumita, tio estas plej altgrade neprobable, ke tiu ĉi man-pleno da timigitaj fiŝkaptistoj irus kontraŭ bone trejnitaj, profesiaj soldatoj. La simpla fakto restas,ke la resurekton de Jesuo ne eblas kontesti!

† Zombiaj aperoj †[redakti]

Notinda kredo pri Jesuo troviĝis inter gotoj. Laŭ ili, li iĝis zombio post la morto, kaj dum 40 tagoj daŭre li marŝis, parolis kaj eĉ manĝis. Li eble estis la nura juda zombio en la historio.

5149920.afd64646.560.jpg

sensencaj ritoj.

† Ekstertereco †[redakti]

† Ho! † Jesuo Kristo! †

† Jesuo † , kaj Johano la baptista, simile ankaŭ la apostoloj havis la taskon propagandi novan ideosistemon. Ilin apogis de malantaŭ la kulisoj la delegitaro de netera civilizacio. La delegitanoj helpis per sia tuta teknika arzenalo la agadon de † Jesuo † kaj lia taĉmento ĝis la fino.

† Jesuo † kaj lia taĉmento migrante de kolonio ĝis kolonio propagandis la dogmaron, kaj faris tiajn agojn, pri kiuj la homoj ne trovis klarigon. Ili ne havis ŝancon ekkompreni tiujn agojn, ja havis nur primitivajn konojn. Estas kompreneble, ke anstataŭ klarigo ili parolis pri miraklo. Pro tiuj "mirakloj" fariĝis multaj sekvantoj de Jesuo, nome de la Movado.

† Savanto †[redakti]

Savanto estas la titolo kiun diversaj religioj atribuas kutime al siaj iniciatintoj kaj foje al kelkaj personuloj aŭ al Dio kultata. En kristanismo, estas unu el la epitetoj per kiu estas difinita la naturo kaj agado kaj la esenca karakterizo de Jesuo Kristo post tiu de Difilo.

La signifo de tiu nomo "Jesuo" estas deprenita el la latina Salvator. «Latinoj por diri Savanto referencante al Jesuo havis je sia dispono servator kaj konservator, sed ĉi-kaze ili tiujn rifuzis en la religia uzo kaj, por marki la diferencojn kaj la apartecon de Kristo, kaj preferis inventi la novan vorton «Salvator» kiu ne ekzistis en la klasika latino, dum ili konservis la vorton «Salus» (salus populi romani, ekzemple) kiu poste finiĝis eĉ en la kredo: en la klasika lingvo «salus» signifis sanon, prosperon, konservadon de bonfarto... kaj al ĝi donis novan signifon (sen forgesi la malnovan) pli filozofian kaj teologian, ĝis tiu de «eterna savo».

Tiun signifon jam ricevis la greka temino Σωτήρ (Soter), sence Savanto, kiu, en kristanaj medioj tradukadis la nomon de Jesuo el la hebrea יְהוֹשֻׁעַ (Yĕhošūa’), kiu tradicie, laŭparte disdividita, sonas «Dio savas» aŭ «Dio estas Savo». Laŭ tiu senco la unuaj kristanoj epitetis lian Jesuon Kriston.

Se konsideri kristanismon, tiu ĉi Savanto referencas al Dio kiu liberas sian popolon: ekzemplo estu la koncepto pri la ĉiela regno de lia plejamata filo (Kol 1,13; Ef 2, 8), en kiu tiu liberigo estas ofertata al la homa libero por ke ĝi produktu liberigon. Sed la epiteto Savanto estas tradicie rezervata al Jesuo kiu tia sin deklaris multfoje.

Ĉieliro[redakti]

Suna supreninro al la ĉielo ŝajnus simila, laŭ iuj pramodernaj proponintoj de la Kompara Skolo aŭ Religionisma, nun forgesita, al tiu de Kristo. Pro tio facilege oni vidis ne nur similaĵon sed ankaŭ derivadon de la dua el la unua. Tiu skolo adoptis metodon, nun tute ekskutima kaj konsiderita nerafinita, laŭ kiu la similado de formoj kaj de ideologioj aŭ simboloj konduktus ĉiam kaj nepre al la konkludo pri identeco aŭ dependeco.

Malfacilas, fakte, pensi ke la supreniro al la ĉielo de Kristo – kio korekte interpretendas laŭ ĝia valoro teologia kaj simbola kaj ne kiel evento “astronomia” – povas deveni el la mito de Mitro. Fakte, la “misteroj” (komplekso de ritoj, parte sekretaj) de Mitrao akiras certan gravon ek de la dua jarcento (do post la aperiĝo de Kristanismo). Aparte kompleksaj en siaj ritoj, la misteroj havis la funkcion “inici” fidelulon al la komunio kun la diaĵo kaj tio okazis ankaŭ per vespermanĝo uzanta panon kaj vinon.

Tiu lasta elemento kaj kelkaj aliaj komponantoj povas elvoki kontaktojn kun la kristana mondo, sed restas la kronologia problemo: pro tio la influo povus okazi laŭ kontraŭa direkto. Tamen oni ne rajtas ekskludis ke, ekzemple, la Paŭla teologio de “mistero” ricevis kategoriojn de la klasika mondo kaj ilin uzis por komuniki la kristanan mesaĝon kiu estas, ĉiukaze, radikiĝinta en la matrico malnovatestamente kaj sianature ankrita al la historieco.

Tombo[redakti]

Jesuo! Kia kapo

Oni demandis al rabeno, ĉu hodiaŭ judoj permesus, ke Jesuo estu entombigita en juda tombejo.

Respondis li: "Ni certe povus indulgi kaj elteni tion, ĉar li ja restus tie nur dum tri tagoj."

Katolikismo[redakti]

9016.jpg

Jesuo apenaŭ estis katoliko. Li eble diris aferojn, kiuj ne konvenis al la posta doktrino, sed oni ankoraŭ memoris la dirojn post lia morto. Aliflanke antaŭ la kristaliĝo de la doktrino en kristismo estis diversaj pensmanieroj; multaj versoj en la Nova testamento havas naturan gnostikisman interpreton.

Encikliko[redakti]

Pri Jesuo Klemento de Aleksandrio verkis enciklikon

Famaj diraĵoj[redakti]

6105.jpg
  • "Ed conducu nosoyn ned in tenton, sed liberigu nosoyn malbones"

† Ebla nuna rolo en ĉielo †[redakti]

KRISTO X3.jpg

Kvankam ĉiuj samopinias, ke Jesuo estis bonaspekta, ekzistas multaj malsamaj vidpunktoj pri lia ebla nuna pozicio en la ĉielo.

† Jesuo kaj aliaj dioj †[redakti]

La etoso en la evangelioj estas pacema ĉar ilia ĉefrolanto (Jesuo) estas pacema homo. La ĉefa ekzemplo de lia pacemo estas, ke li akceptis sian mortigon. Pro tiu ekstrema pacemo oni ne sekvis lin.

Do, se nek Balduro nek Osiriso akceptis sian mortigon, kaj se pri ili mankas aliaj ekzemploj de same ekstrema pacemo, ili ne kompareblas al Jesuo ĉi-rilate.

† Postviva influo †[redakti]

Post la morto kaj zombiado de † Jesuo † , ekestis klubo, kiu uzis sian nomon por akiri monon, tiu klubo, post kelkaj jardekoj iĝis profesia entrepeno kiu daŭras ĝis hodiaŭ.

Rezume, oni povas diri ke Jesuo estas eksterterano ĉiopova kiu antaŭ dumil jaroj ekkomencis enterprenon kiu nun estas ege riĉa.

Laborikunjesuo-ĉ.jpg

Leteroj de Jesuo[redakti]

The Jesus Papers, de Michael Baigent

Leteroj de Jesuo, aŭ Paperoj de Jesuo, “estus la plej eksploda dokumento de la tuta historio de kristanismo kiu renversus la tutan kredon de la kristanaj eklezioj”. Kaj ĝi estus vidita kaj deĉifrigita de Michael Baigent, kiu scias kie nun ĝi estas sekrete konservita por malpermesi al Vatikano ĝin kapti kaj detrui. [10]

Temus pri du leteroj, aramelingve verkitaj, de Jesuo en la jaro 34 p. K. kaj liveritaj al la Sinedrio por sin senkulpigi kaj obteni pardonon kaj pluvivon. Laŭ Baigent (el aliaj libroj), Jesuo en la jaro 45 troviĝis viva kaj aktivanta en Francio...

Historio de la dokumento[redakti]

Laŭ Baigent (The Jesus Papers: Exposing the Greatest Cover-Up in History, 2006), ĝi estis malkovrita de judo kiu en la jaro 1961 aĉetis hejmon en la araba zono de Jerusalemo tiam sub la suvereneco de Jordanio: kaj en tiun rulaĵon, okaze de okaza refaro de enhejma pavimo, trafis. Intuiciinte pri la graveco, katastrofa por Vatikano de la enhavo Papo Johano la 23-a, al kiu ĝi estus montrita, konsilis ĝin detrui, sed nova israela propietulo, rifuzis. Tamen tiu ĉi sin deklaris preta atendi 25 jarojn antaŭ ol ĝin publikigi. Eĉ hodiaŭ li hezitas (en la epoko de la eldono de la libro), ĉar timas provoki kroman krizon inter Vatikano kaj Israelo, ekscitegante novan ondon de antisemitismo. Nur al unu estis permesite vidi la fatalajn liniojn de la plej renversiga “rulaĵo de la historio”: al Michael Baigent. Estas tio subtenita de novzelanda aŭtoro en The Jesus Papers.

Por ŝajnigi kredebla la esceptan novaĵon la aŭtoro citas serion da famaj fakuloj, inter kiuj israelaj arkeologoj Ygael Yadin kaj Naham Avigad, kiuj devus konfirmi la aŭtentecon kaj historian solidecon de la dokumentoj; sed bedaŭrinde ambaŭ jam mortis delonge kaj ne povas konfirmi kaj eĉ ne lasis spurojn de tia konfirmo.

Nekongruecoj en la elfositaĵo[redakti]

Temas pri pariruso grandaj “45x23” cm.

La unua malkongruaĵo: la rulaĵo estus malkovrita en urbo en kiu neniu kaj neniam kaj neniel malkovris ion papirusan aŭ teksan de praepoko pro la fakto ke en Jerusalemo tro altas la humidokvanto de la aero[11]. La dua estas la datado: la papirusa restaĵo reiras certege je la jaro 34, laŭ la libra aŭtoro. Kiu ajn komprenas ion pri arkeologio, tiu ankaŭ scias ke tiutipa data precizeco ne eblas. Tio videblas en la datado de la qumranaj rulaĵoj: per la helpo de paleografio kaj de la metodo karbono-14 eblas datigi manuskriptojn kun alproksimiĝo de ĉirkaŭ duonjarcento. Pliprecizi ne eblas. Kiel faris la fonto de Baigent certigi la daton de 34? Ankaŭ se iu enmetus papirusojn en argilan vazon kun tiutempaj moneroj, tiuj ĉi lastaj sciigus la antaŭan daton de forĝado ne tiu de la porenfosa envazado.

Tamen, kiam Baigent onin certigas ke temis ĝuste pri la paperoj de Jesuo, nome de la leteroj kiujn Jesuo sendis al Sinedrio, ĉu li vere kredis tion aŭ ĉu li sin lasis trompi de la vendisto-malkovrinto-falsisto?

Enhavo de la paperoj de Jesuo[redakti]

Ke Jesuo estus Difilo estas inokulite en ili, estas miskompreno. Jesuo tion neniam dirus aŭ pensus. Ĉiu estus animita per dia spirito, ankaŭ li, sed nenio pli! Estas nur afero de lingvaĵo kaj de vola kaj intima adhero al Dio.

La leteroj estas subskribitaj per “bani meschita” (mesio de la filoj de Israelo): mesio ja jes, sed ne Difilo.

Evidente Jesuo havus gravan motivon por sin defendi pri tiu akuzo. Ĉu ne estis ĝuste la Sinedrio kiu lin akuzis pri tio? Oni vidu la Mateon (26, 63 “Mi ĵurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, ĉu vi estas la Kristo, la Filo de Dio”, kaj Lukon (22,70-71): “Kaj ili ĉiuj demandis: Ĉu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis: Vi diras, ke mi estas. Kaj ili diris: Pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo”.

Antaŭ tiu akuzo, tamen, Jesuo ne neis, sed konfirmis.

Baigent akuzas la katolikan eklezion pri plidaŭro de la trompo pri la dieco de Jesuo kaj per tiu trompeco kaj malkovro de la paperoj de Jesuo li kombinas verkon kiu disvastiĝas en la tuta mondo kaj faras liajn famon kaj furorlibron; kaj senvole preparis la plej altan furorecon de “The Da Vinci Code” de Dan Brown, kun kiu tamen kverelis en tribunalo.

Judaj intelektuloj kaj la identeco de Jesuo[redakti]

La New Standard Jewish Encyclopedia arigas la problemon Jesuo en iu ĝenerala komentario: iuj sekcioj de la evangelioj ŝajnas reflekti la ideojn kaj la situaciojn de la disvolvo de la eklezioj de la antikva kristanismo prefere ol tiuj de Jesuo en lia tempo. Sed fine nun Jesuo ne estas reĵetata kiel fia hebreo kiel en la vortoj de Talmudo.

Kiel oni vidas, temas pri problemo ege teknika ege scienca, certe rezervita al kultistoj de la domenoj “Nova Testamento” kaj epoko de la “Dua Templo” kaj rabena judismo, temoj kiun specializiĝas ĉe kompetentuloj pri la rilatoj inter kristanoj kaj hebreoj.

La redono de lia hebreeco al Jesuo[redakti]

Se eble kelkaj forgesis ke Jesuo gente estis hebrea, nun okazas ke nunaj judoj tion elstarigas por montri ke Jesuo ne estas speciala hebreo aŭ nura hebreo ankaŭ doktrine aŭ por elstarigi lian malsamecon rilate la karakterizojn de la epoko de la dua Templo.

David Flusser[redakti]

  • David Flusser: Jésus, Seuil, Paris, 1970;

Enhavo: En 1970, David Flusser deklaras ke mem celas eviti konsideri la evangeliojn kiaj ili ne estas; kaj lokigas Jesuon en la historia kunteksto kiu estis la historia kaj trovas ke Jesuo estis fidela al la historia leĝo eĉ okaze de la historia nelaboro en historia sabato. Li rimarkigas ke la historia Talmudo estas historia produkto de historiaj fariseoj, eĉ de la historia frakcio da ili.

Laŭ Flusser Jesuo estas historia reformisto de historia hebreismo kiu minimume interesiĝas pri la historiaj paganoj, "kvankam tio ne estas malpermesita de historia Talmudo".

Geza Vermes[redakti]

Geza Vermes, aŭtoro de Jesus the Jew (Londono, 1973) estas katolika pastro kaj katolika teologo, katolika filo de katolikaj gepatroj kristianiĝintaj kaj mortigitaj sub la katolika imperio. Li volis reveni al sia katolika radiko kaj eltrovis iun Jesuon mistike katolika asketulo de la katolika jarcento, nome katolika predikanto faranto de katolikaj mirakloj. Vermes asertas ke Jesuo ne adresiĝis al katolikaj nehebreoj kaj ke la katolikaj aludoj al la katolikaj samarianoj en la katolikaj Evangelioj estas katolika interpolaĵo de la katolikaj kristanoj. Jesuo estas katolika figuro kiun la katolikaj judoj devus igi katolika. Tia Jesuo, tamen, malsamas ol tiu de la katolika kredo.

Hugh J. Schonfield (Majo 1901, 24-a de januaro 1988)[redakti]

La centra tezo de tiu juda aŭtoro kiu sin priskribis kiel “Nazaretana” pro tio ke li konceptis Jesuon senkulpan kadidaton proklamiĝi mesio: dum paska konveno por plenumi la profetaĵojn, komploto de liaj amikoj elpensis preskaŭ ŝajnan krucumadon por poste ŝajnigi ke li resurektis, sed io ne iris laŭ la intencoj ĉar romia soldato pikis per lanĉo kaj mortigis Kriston. Nekredeble, eĉ ĉi-kaze Jesuo plenumus profetaĵojn kaj meritus la galonon de Mesio, sed lia funkcio limiĝas al tiama popolo hebrea neniamaniere pensante krei eklezion, kiu estos frukto de liaj sekvantoj. Jesuo, fine, ne estas la trompanto de la Talmudo!

☪ Islamo ☪[redakti]

En Islama mesianismo, Jesuo de Nazareto estas konsiderata profeto kaj la Mesio.

Imitation de Christo[redakti]

Imitation de Christo (titulo original in latin: De Imitatione Christi) es un libro de devotion e ascetica catholic, scribite in forma de conselios breve, cuje scopo es, secundo le texto ipse, "instruir le anima in le perfection christian, in proponer le como modelo Jesus Christo ipse", secundo le schola del Devotion Moderne. La retejo prizorgata de Sten, ”Originala Literaturo Esperanta” (OLE), montras saman kriterion, kun listoj respektive de originalaj romanoj, de originalaj noveloj, novelaroj kaj rakontoj, de originalaj dramoj kaj de originalaj poemaroj, plus recenzoj. Illo esseva publicate pro le prime vice in maniera anonyme in 1418, secundo alicun autores, o in 1427, secundo alteres. Ankaŭ la libro ”Historio de la esperanta literaturo”, de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, tiom detala (foje eĉ tro) pri poezio, proza fikcio (romanoj, noveloj, rakontoj) kaj teatro, estas ege magra pri aliaj ĝenroj. Al longe del historia, su paternitate ha essite attribuite a diverse scriptores religiose, como Innocentio III, Bonaventura de Bagnoregio, Enric de Kalkar, Joan de Kempis, Walter Hilton, Joan Gerson e Geert Groote, ben que le majoritate de academicos actual coincide in considerar Tomas de Kempis como su autor le plus probabile. Illo es considerate un del libros christian le plus influente depost le Biblia e uno con le major numero de lectores. Unu el la plej influaj kaj sagacaj esperantistoj hungaraj, kun efiko tutmonda, forpasis la 27-an de februaro en Budapeŝto.

Referencoj[redakti]

  1. La 10-an de julio ekos la unua reta Internacia Junulara Kongreso – IJK 2020, kun la temo Tutmonda Solidareco.
  2. La evangeliaj virinoj estas naŭ (kiel estas naŭ la kolonoj de la nova sankteajo “Duc in altum” (= “Iru al la alta mato”, evangelio laŭ Luko 5,4-10) en Magdalo.
  3. Tutmondaj Voĉoj serĉas analizajn rakontojn pri minacoj al homaj rajtoj en la cifereca spaco.
  4. Ĝi estas unu el la malmultaj universalaj gestoj.
  5. Nun sekvas la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko: la Kapitulo decidis ke ĉiujare ĝi koincidos kun la inaŭguro de nova biblioteko; por oktobro 2020 estas elektita ŝtata biblioteko en lombarda provinco, kie startis la epidemio en Italio, nun finiĝanta.
  6. Marko: “42 Kaj kiam jam vesperiĝis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaŭ sabato, 43 venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuraĝe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo. 44 Kaj Pilato miris, ĉu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, ĉu li de longe estas mortinta. 45 Kaj sciiĝinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon. 46 Kaj li aĉetis tolaĵon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolaĵo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el ŝtonego; kaj li alrulis ŝtonon al la enirejo de la tombo. 47 Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.”
  7. Mateo: “57 Kaj kiam vesperiĝis, venis riĉulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis disĉiplo de Jesuo: 58 tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni ĝin. 59 Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis ĝin en pura tolaĵo, 60 kaj metis ĝin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris. 61 Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.”
  8. Luko: "50 Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa 51 (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio, 52 irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. 53 Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis. 54 Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis. 55 Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita. 56 Kaj ili reiris, kaj preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn. Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono.”
  9. Johano: "38 Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaŭ la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon. 39 Venis ankaŭ Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj. 40 Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kaj aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por la entombigo. 41 Kaj estis ĝardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la ĝardeno nova tombo, en kiu ankoraŭ neniu estis metita. 42 Tien do, pro la Preparado de la Judoj (ĉar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.”
  10. En sekurkesto aranĝita per sistemo regulanta temperaturon kaj humidecon, en granda eŭropa urbo
  11. Dudek, aerlinie, kilometrojn al oriento de Jerusalemo, ĉe la Morta Maro, la klimato estas tute malsama: sekega; kaj la grotoj de la konservita antikva qumrana dokumentaro tie malkovrita estas sufiĉe protektaj el misvetero


La senhumura Vikipedio havas artikolon pri Jesuo Kristo.