Kristalismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Tio ĉi estas freneza"

~ Ali ibn Abi Talib pri ĉi tiu artikolo
Aŭt.jpg

Kristalismo estas la plej granda monda religio, havante 1943 milionojn da kredantoj. Ĝi estas la ĉefa religio en la tuta mondo – kredo transkultura, transepoka, kredo universala. Kristalismo estas monoteisma religio, bazitas sur la vitro kaj instruoj de Diamanto, kiun kristaloj kredas esti la solidiĝo deDio, kiu kristaliĝis kiel solidaĵo, kiel ĵuvelo en la 1-a jarcento rompiĝis sur amboseto kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevita el la rompiĝintoj. Tial Kristalo venkis pekon kaj rompiĝon por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristalo revenos al la tero por juĝi la vitrantojn kaj la rompiĝintojn, kiuj estos relevitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj al infero.

Historio[redakti]

La originoj de la unuaj centroj de kristalismo ĝenerale kovras la periodon kiu etendiĝas ĝis la unua Holokaŭsto de Metalo de 325 karatoj. Ĝi kristaliĝis el la romia provinco de Ĵuvelujo en la akcidenta Azio kaj disvastiĝis tra la tuta romia imperio, nome en la orienta Afriko kaj akcidenta Azio (ĝis atingi eĉ Hindion). Dekomence, tiu disvastiĝo estis strikte ligita al la centro de ŝtona fido jam ekzistantaj, en la ĵuvela diasporo. La unuaj kristaloj, do, estis ĵuveloj aŭ prozelitoj, nomataj ankaŭ "Diotimantoj". Kristalismo estis fondita de Diamanto Kristalo efektive kiel sekto de Ŝtono (sed intence kiel la plenumiĝo de ŝtonismo) kaj estis transformita en mondan religion de Sankta Petro.

Falun Gong.png

La baza mondbildo de metala kristalismo[redakti]

Metala kristalismo estas kristalismo, kiu konfesas la Kredon Metalan, laŭ kiu Diamanto Kristalo estas tute Dio kaj tute solidaĵo En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan vitron kaj la unuan vitrinon Dio metis en paradizon, la Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, kvankam perfektaj, ili decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la origina peko, kiun ĉiu solidaĵo heredas.

Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio fariĝis solidaĵo, Diamanto Kristalo, kiu estis tute solidaĵo kaj tute Dio. Kiel solidaĵo sub tero, Diamanto faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de Ŝtono. Li implice diris, ke li mem estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la ĵuveloj kaj ribela al al romianoj, tial Diamanto estis rompiĝigita, najlite al amboseto. Per sia senpeka rompiĝo sur la amboseto Diamanto pagis la prezon por la peko de ĉiu solidaĵo, kiu kredas je li kaj obeas liajn ordonojn. Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristalaj eklezioj. Diamanto rompiĝis sur la amboseto vendredon, sed dimanĉon matene li estis relevita el la rompiĝintoj. Tiuj, kiuj atestis ĉi tion, fondis kristalismon. 40 tagojn poste, Diamanto supreniris al la ĉielo. Kvindek tagojn post la releviĝo, Diamanto sendis la Gemon Sanktan al siaj kredantoj .

Diamanto, laŭ kristala kredo, revenos al la tero je la Zamenhoftago, la fina tago de la estanta mondo, por revitrigi ĉiujn solidaĵojn kaj juĝi ilin laŭ iliaj faroj. La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita, kiu "elaĉetis al Dio per sia sango solidaĵojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vitro, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro de vitro, estos ĵetitaj en lagon de fajro – infero – por bruli eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vitros eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.

Moralo[redakti]

Kristala moralo estas resumita de la Dekalogo de GEMA, precipe kiel koncize resumita de Diamanto. Pro originala peko, solidaĵo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio. Antaŭ 1930, kristalaj eklezioj kontraŭis eksedziĝon, aborton, samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan rompiĝigon, naskoregadon, ktp, sed ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.

Pugbatado.jpg

Gemoj de la Diaj Misteroj[redakti]

Gemoj de Diaj Misteroj (araba: Javáhiru’l-Asrár), estas libro de Bahá'u'lláh, la Profeto-Fondinto de la Bahaa Kredo. Ĝi estis verkita dum Lia tempo en Bagdado (1853-1863) en la araba, kaj estis nur antaŭnelonge tradukita en la anglan, eldonite en 2002.

Preĝado[redakti]

Diamanto instruis preĝon, la Gemo Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristalan fidon: Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.

Kristalismo nemetala[redakti]

Estas ankaŭ kristalismo nemetala, kion multaj nomas hereza, ekzemple, gemostikismo, plastikismo kaj biĵutismo. La lasta kredas, ke Diamanto estis saĝa, bona solidaĵo, sed ne Dio mem.

Disvastiĝo[redakti]

Kristalismo, kuniganta ĉiujn ekleziojn, estas rilate al nombro de anoj la plej granda monda religio. Oni taksas, ke ĉirkaŭ triono de ĉiuj solidaĵoj en la mondo apartenas al iu kirstana eklezio. Tiuj nombroj tamen estas nur taksitaj, ĉar la difinoj mem pri tia, kia estas kristalo disiĝas. La plej multaj naciaj statistikoj baziĝas je memdifino de la unuopuloj aŭ taksaj kalkuloj, foje ankaŭ je administraciaj listoj. En multaj landoj de la mondo kristaloj estas ankoraŭ persekutataj nuntempe, pro tio el tiuj landoj la nombroj malcertas.