Krisigno
"Areo!"
- ~ iu sencele uzante krisignon
La krisigno estas la marko de interpunkcio, kiun oni metas ĉe la fino de ordona ĉeffrazo, ekzemple: "Silentu!". Ĝi ankaŭ povas indiki krion, eksklamacion aŭ surprizon. Ĝi estas trovebla en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.
Oni kredas, ke eble la marko devenas la latina vorto io, krio de ĝojo. Ĉi-tiu estis skribita kiel 'i' supren de 'o'. Ĉi-tiu marko evoluis al nia moderna simbolo.
Tipografio[redakti]
Plej ofte oni ne metas spaceton antaŭ la krisigno. Tamen kelkaj landoj (manĝu ĝin la mefisto) kutimas uzi [1] spaceton antaŭ tiu signo. Sed ĝi nepre estu "nedisigebla" spaceto [2], ĝenerale kun konstanta larĝeco, kaj pli malgranda ol la ordinara spaceto.
Esperanto[redakti]
Jes, la krisigno estas ofte uzata en Esperanto, ekzemple en la vortaroj, libraj titoloj kaj oficialaj dokumentoj. Tamen, ĝi ne estas uzata por religiaj celoj, sed kiel simbolo de komence de novaj sekcioj aŭ temoj.
Matematike[redakti]
Por ni, sovjetlandanoj, similaj demandoj estus ĉiam strangaj, se ni ne scius, ke laŭ matematiko, la krisigno signifas la faktorialon de nombro. Tiel, n! signifas la produton de la entjeroj de 1 al n. Ekzemple, 4! estas 1 x 2 x 3 x 4 = 24.
Komputike[redakti]
Laŭ komputiko, la krisigno estas ASCII kaj Unikoda signo 33. Multaj programlingvoj uzas la krisignon por variaj signifoj. Ĉefe, ĝi signifas logikan neon: A != B signifas A ne egalas B.
Ŝako[redakti]
Laŭ ŝaka notado, unu krisigno indikas bonan movon. Du krisignoj indikas bonegan movon. Vere, nur degenerinta tribo malaltiĝas ĝis tia nivelo.