Kreismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo"

~ Zamenhof pri iu ajn
7706 n.jpg

"La homoj havas 46 kromosomojn, la pizoj 14 kaj la krabo 200"

~ kreista pri kromosomoj

"Ĉiu kreitaĵo estas ligita kun alia kaj ĉiu estaĵo estas tenata de alia"

~ Hildegard von Bingen pri kreismo

"Ne atingos krio ĝis la trono de Dio"

~ Zamenhof

"Kiam Dio donacas al viro virinan cerbon, aŭ alie, tio estas granda tragedio. Tio estas nekonformeco."

~ Rusa kreada sciencisto

"Kjom malnova estas ĉi tiu artikolo...?"

~ Reformisto

Kreismo estas la opinio, ke la universo kaj la planedo Tero, sed ankaŭ ĉiuj plantoj kaj animaloj inkluzive de la homo dankas sian ekziston al speciala ago de kreado.

Kreismo estas teorio, kiu kontraŭas al evoluismo. Laŭ kreismo, antaŭ la komenco estis ĥaoso, el kiu mergis tri gedioj. La suno kaj la luno mergis el la okuloj de unu dio. Alia el la dioj diris, "Hej ĉiesulino, ĉu io mankas al vi?" La diino diris "Jes ja, via kaco mankas al mi." Ili fikis kaj naskis 7 generaciojn da gedioj, nome "la Sep Generacioj da Gedioj". Krome, la lingvo estis kreita en sep tagoj. La fondo de tio kredo estas la Biblia citaĵo "Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo..." (Genezo 2, 20) Tio signifas, laŭ kreismo, ke la tuta lingvo de Esperanto estis kreita, el nenio, de unu homo, nomata La Kreanto.

La Kreanto, laŭ kreismo

.

Oni povas distingi inter 'speciala kreado' kaj ĝenerala kreado. Pri kreistoj oni povas diri, ke ili estas adeptoj de 'speciala kreado'. Aliaj kredantoj sin apogas sur kreanta Dio, sed tamen kredas, ke tiu ne aktive rompis la naturleĝojn de sia propra kreado, por interveni en ĝi.

Teorio[redakti]

Ni komenciĝu komprenante, ke Dio estas nia Kreinto, kaj ke ni estas ero de Lia kreitaĵaro (Genezo 1:1; Psalmo 24:1), kaj estas kreita laŭ Lia bildo. La homaro estas super la cetero de la kreitaĵaro, kaj al ili donis Li rego (Genezo 1:26-28). La kreitaĵaro difektiĝis pro la falo, sed ĝi ankoraŭ igas la verkojn de Dio rigardeteblajn (Genezo 3:17-18; Romanoj 1:19-20). Per la pripensado de la vasteco, komplekseco, beleco kaj ordeco de la kreitaĵaro, ni povas senti, kiel mirindega estas Dio.

Lingvokreismo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lingvokreismo.
Adam.jpg

Lingvokreistoj, kredas ke esperanto estas artfarita lingvo, ĉar tiel perfekta lingvo ne eblas aperi nature kaj senplanado. Lingvokreistoj, do, kredas ke estas iu "kreanto de Esperanto". Ridinde, ĉu ne?

Kreo[redakti]

Kreokreado indikas agon per kiu la estaĵaro komencas ekzisti sen io ajn ekzistanta antaŭaĵo el kiu ili formiĝus. Oni diras ankaŭ kreo el nenio, kie nenio estas negativa koncepto por supozigi mankon de io ajn antaŭa. Tiu aperiĝo en la ekziston, laŭ religioj kaj mitoj kaj laŭ multaj filozofioj, estas frukto de libera ago de la volo de Dio aŭ Zamenhof. Tiu alestiĝo povas esti pensita kiel dummomenta, sed tiu kondiĉo ne estas elemento esenca al koncepto de kreado.

Kutime tiu koncepto pri kreado povas referenci al la kreado de ĉio (Esperanto-movado), aŭ ankaŭ al kreado de unuopaj estaĵoj.

Kreo el nenio[redakti]

Arbo de la vivo, aŭ Etz haChayim (עץ החיים), estas mistika simbolo uzita en la esotera Kabalo de judismo por priskribi la vojon kaj la manieron laŭ kiuj Dio kreis la monon el nenio (Joods Historisch Museum).

Ex nihilocreatio ex nihilo (eld. kreàcio eks niĥilo = Kreo el nenio) estas esprimo de la kristana teologio kiu indikas la kreantan agon de Dio, de mem efektivigitan sen profiti de io ajn kaj plenlibere kaj libervole, tial senbezona je io ekstere de si mem, sen antaŭkondiĉo kaj ekstera ĉiuspeca antaŭekzistanta helpilo.

La esprimo manifestas la tutan libervolon de la decido krei kaj ankaŭ la universalecon de la suvereneco de Dio kaj de perado de Kristo rilate ĉion ekzistantan.

La du bibliaj rakontoj pri la kreo[redakti]

La du bibliaj rakontoj pri la Kreo kuŝas en la unuaj du ĉapitroj de la Genezo (la unua en 1,1-2,4a dum la dua en 2,4b-25). Jen la du tekstoj:
Unua rakonto: “1 En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago. 6Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. 7 Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. 8 Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago. 9 Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel. 10 Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel. 12 Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago. 14 Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; 15 kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. 16 Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn.17 Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, 18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago. 20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. 21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero. 23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. 24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. 25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin”,
Dua rakonto: (Gn 2) “4b Kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon, 5 nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. 6 Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero. 7Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo. 8 Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis”.

La unua rakonto[redakti]

La unua rakonto estas karakterizita per la priskribo pri Dio kiel kreinto de ĉio, danke al lia absoluta potenco. La tiulokaj antikvaj kosmogonioj parolis pri la kreo de la mono kiel lukto inter diversaj diaĵoj inter si: la venkinta diaĵo utiligis la erojn de la venkita diaĵo kiel materisalo por kunmunti la partojn de la mono (Vidu: Iŝtar. En la Biblio ne troviĝas nenio de ĉio tio, Dio estas la unika protagonisto kaj “produktas” la monon senlukte kaj senpene.
Oni povas noti ankaŭ perfektan paralelismon inter la verkoj de la unuaj tri tagoj kaj la verkoj de la duaj tri tagoj, krome en la unua serio okazas la disigo de la elementoj, en la dua la popolado de tuj elementoj: en la unua tago Dio kreas la lumon kaj disigas la lumon el la mallumo, en la kvara tago Dio popoligas tiujn elemenojn per la Suno, la Luno kaj la Steloj. Interesas noti kiel la astroj, kiuj en la paganaj tiutempaj religioj estis konsideritaj diaĵoj, ĉi tie estas subklasataj al la rango de “lumiloj”, nome de lampoj, kiuj lumigas la tagon kaj la nokton.
En la dua tago estas kreata la firmamento kiu disigas la superajn akvojn, nome la pluvaj akvoj, el tiuj malsuperaj, la oceanoj, (la firmamento estis konsiderita kiel kupolo kiu entenis la akvojn starantajn supre) al kio korespondas la kreo de la birdoj kaj fiŝoj en la kvina tago. En la tria tago okazas la disigo de la tera el la maro, en la sesa la popolado de la tero per la kreo de la teraj bestoj. La kulmino de la kreo estas la homo, kreita lasta, laŭbilde kaj lauŭsimile de Dio. La sepa tago estas la tago de la ripozo de Dio. La inspisrita verkisto ne verkas en la stilo de la komuna prozo, sed en tiu de la arta prozo, kies precipa regulo, en la antikva Oriento, estis “produkti en la tekstoj la paralelismon kaj la simetrion”. La progresiva procedo de la kreado montras la laŭgradan kompletiĝon de la kreitaĵro kaj la finan perfektecon de la kuno. La versego 4a, la lasta de la unua rakonto, finiĝas per speco de titolo metita ĉe la fino: “Tiuj estas la generacioj (toledòt) de la ĉielo kaj de la tero kiam ili estis kreitaj”.

Dua rakonto pri la kreo[redakti]

Al tiu versego sekvas la 2,4b kiu komenciĝas portante malantaŭen al la momenco de la kreado, kvazaŭ nenio estis farita, diras fakte: “Kiam Javeo Javeo-Elohim alestigis la teron kaj la ĉelon kaj ne estis arbetaĵo sur la tero….”. Oni notu ke ĉi tie oni diras ke ne ekzistas ankoraŭ la vegetaĵaro, pri kiu oni jam antaŭe parolis: ni estas ĉe la komenco de nova rakonto, la dua kiu momenciĝas per la kreo de la homo, kiu estas metita en unua vido ekde la komenco ĝis la fino. La tero estas ebenaĵo senfolia, senherba, senarba kaj senbesta kaj Dio per la koto de tiu ebenaĵo formas la homon (Adàm ĉar devenigita el la tereno – adamà”. Nur tiupunkte Dio enplantas ĝardenon por la homo kaj lin tien translokigas, poste kreas per la koto la terajn bestojn kaj la birdojn, ĉar la homo ne restu sola: ĉio estas farita cele de la homo. Se en la unua rakonto la perspektivo estis kosma kaj dia, ĉi tie estas male tera kaj homa, la unua rakonto komenciĝas fakte per la kreo de la ĉielo kaj de la tero kaj la homo aperas lasta, en la dua male la atento estas centrigita detuj sur la homo kaj la kreaĵaro estas donaco de Dio por li.

Ilia Harmoniiĝo[redakti]

La fakto ke la Biblio al ni prezentas du malsamajn rakontojn ne signifas ke tiuj estas en opono unu kontraŭ alia: fakte, la redaktoro ne povis kontraŭdiri sin mem ĉar la rakonto de la Genezo, spite de la diverseco de la fontoj (la unua referencas kaj profitas de la “sacerdota”, dum la dua enkadriĝas en la “javista” tradicio), prezentas rimarkindan unuecon kaj koheron de la kuno kaj ekzegeziistoj substrekas ke neniu samtempa rakonto prezentas tian rakontan koheron: do estus nesubteneble atribui al tiu redaktisto la naivecon esti falinta en tian memkontraŭadiro. Konsiderinte ke la ordo tra kiu estas alestigita la eventoj diferencas, kaj plue konsiderinte ke la aŭtoro ne povas tiel vulgare sin kontraŭdiris, oni devas konkludi ke tiu kiu unuigis la du rakontojn ne intencis priskribi objektivan fakton: la sinsekvo de la kreivaj eventoj ne interesas la aŭtoron kiel priskribo pri kronologia disvolviĝo: la kontraŭdiroj ne koncernas la substancon, sed nur la formon de la rakonto kiu obeas al la literaturaj kriterioj kaj al la pensrakontaj postuloj de la medio en kiu li verkas. Oni trovas ĉi-tie esprimita iu doktrino, evento, kaj ne la efektivaj apartaĵoj de ĝia realiĝo. La intencita unikaĵo celas komuniki ke Dio reale kreis la homon por kiu Li provizas.
Malsamas la perspektivoj: en la unua rakonto la homo estas kreita lasta, ĉar li estas la kronaĵo de la kreitaĵoj kiuj estas al li ordinitaj; en la dua raconto la homo estas kreita unua, ĉar havas pligrandan dignecon kompare kun al aliaj kreataĵxoj, kiuj estas kreitaj post li, por kontentigi liajn bezonojn. La koncepto esprimita de la du rakontoj evidente estas la sama, ankaŭ se en la dua elmerĝas nuanco malsama, ĉar la homo estas alvokata kunlabori kun Dio al konservo de la kreitaĵaro.

Hodiaŭaj konkludoj[redakti]

Se iam tiu interpreto estis intuicie akcetipta dum kelkaj suspektigis kontraŭdiron en Biblio kiu, vole/nevole, favorus al nekredemo, hodiaŭ tiu intuicio havas sciencan fundamneton ĉar hodiaŭ klare estas malkovritaj la literatutaj ĝenroj de la antikva literaturo de la proksima Oriento kaj tiuj, parte similaj, de la Biblio. Vidu: Hipotezo dokumenta kaj libroj de [1].

Falsmalkovraĵo de bibliistino[redakti]

9ttR.jpg

Meze de la oktobro 2009-a aperis sur La Stampa el Toro kaj poste en aliaj ĵurnaloj, la novaĵo ke Ellen Van Wolde, UNIVERSITATA INSTRUISTINO pri ekzegezo de la Malnova Testamento ĉe la fakultato pri teologia de Tilburg en NEDERLANDO, malkovris ke la unua versego de la Biblio (“En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron”) estus traduko malkorekta el la hebrea. Van Wolde ekvidis, ke la hebrea verbo “barà” ne signifus “krei” sed “dividi en la spaco”. Pro tio la frazo estus traduke korektenda jene “En la komenco Dio dividis la ĉielon kaj la teron”. Dio, tial, ne estus kreinto el nenio, sed li estus interveninta sur antaŭekzistanta materio dividante la ĉielon el la tero, tiun lastan el la maro, la marajn monstrojn el la birdaro, la lumon el la mallumo.

Estas granda memkompreneblaĵo, diskonita jam ekde dekoj se ne ekde jarcentoj, ke la etimo de la hebrea “barà” entenas la originan ideon de separado, divido... Sed tio ne signifas ke ne eblas interpreti kaj traduki per “krei el nenio”. Hebreo, kiu regas la lingvon, kvankam sentante la antikvan signifon de “dividi”, sentas samtempe la implicitan signifon de “krei”. Similas al reganto de la itala: uzante la verbon “fregare”, li povas senti “trompi”, ankaŭ se mem daŭrigas senti la etimon “sfregare/sfregamento”. Nome, okazus same kiel se la nederlanda teologino dirintus: “vidu ke «fregare» signifas «sfregare» sed ne «trompi», elmetante tiel elgorĝaĵon sensencan. Eblas tamen ke Van Wolde diris ĝuste tion kion mi estas skribinta ĉi tie, kaj ke iu alian provis efektocelan skupon, (escepta novaĵo) distordante la rezonadon de la teologino.

Ne ekzistas en Genezo kaj preskaŭ en la tuta Malnova Testamento (la temo aperos, kaj preterkure, nur malfrue en 2 Makabeoj 7,28, la sama libro kaj en la sama ĉapitro en kiu aperas unuafojon la perspektivo de la transmona vivo post la morto) la ideo pri kreado el nenio: la teologino malkonvrintus la varman akvon. La ideo pri kreado el nenio estas vidpunkto filozofia kaj teologia, sed grincus en la ampleksa biblia kadro. La biblia kreado estis vidita kiel “agado” sur io antaŭekzistanta kaj senforma (en la dua versego ĝuste oni diras ke “la tero estis senforma kaj dezerta kaj mallumo estis super la abismo”) kaj estus absolute anakronisme eltiri filozofiajn konkludojn tipe: en la Biblio tial la materio estas eterna, kaj Dio limiĝis ĝin sistemigi, doni al ĝi formon, ktp.

Do, la Biblio diras “dividi, reordigi, igi la estaĵojn obej(aj) kaj nedamaĝi(antaj) la homon”. Sed la dependeco el Dio de la estaĵoj estas senlima kaj koncernas tutan ilian estecon. Krome Li tion faras kun la vorto, kun la potenco de la vorto, dirante “estu”. Temas, certe, pri metaforo kaj eĉ ne originala ĉar tiu koncepto estas certe reprenita el la antaŭantaj egiptaj paralelaj tekstoj, kiuj, ekzemple, diras ke la dio Ptha venkas kaj dominas la kaoson per la vorto kaj, fine mem rigardas la rezulton kaj sin deklaras kontenta pri ties beleco kaj boneco.

La VORTO “barà” iom post iom pleniĝas je nova implicita signifo: la KOMPLETA dependeco el Dio. Kaj bone kaj bele faris Zamenohof tradukante ne per “En la komenco li separis (aŭ dividis) la ĉielon kaj la teron” sed per “En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron”. Kaj li uzas “Dio” kiam li renkontas la tekstan Elohim kaj “Eternulo” kiam trovas la tetragramon "JHWH" (Javeo).

La psalmoj kantas la potencon de Dio kiu faras kion mem volas rilate la stelojn kaj ĉielon kaj ĉion kaj foje lasas okulumi la kreadon el nenio.

Sed venos la Makabeoj kaj la Nova Testamento kie la kreado el nenio fariĝas krom religia ankaŭ filozofia.

Biblia fundamento[redakti]

Spertuloj citas Rm 4,17: “17 (kiel estas skribite: Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaŭ Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantaĵojn, kvazaŭ ili ekzistus.”;

Jo 1, 3-4: “3 Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. 4 En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj”;

Kol 1, 16-17: “16 ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; 17 kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas”;

El la Katolika Biblio (kaj ortodoksa kaj de la orientaj kristanaj eklezioj) oni citas 2Mak 7,28; “28 Mi petegas vin, mia infano, rigardu la ĉielon kaj la teron kaj kion ili enhavas, kaj sciu, ke Dio kreis tion el nenio, kaj simile ekestis la homa gento”.

Oni devenigas la saman koncepton el la unuaj versegoj de la unua ĉapitro de la Genezo, kie fantazie kaj mite estas subpensitaj la konceptoj pri kreo el nenio.

Kreo el nenio kaj la homa racio[redakti]

Laŭ filozofoj de la kristana medio la homa racio kapablas pruvi ke la mono estis kreita el nenio uzante metafizikan, ne fizikan, argumentaron. Pro sintezo kaj klareco kutime estas indikataj la kvin filozofiajn “vojojn” de Sankta Tomaso de Akvino ĉerpitajn el lia Sumo.

bibliistoj admonas ke la mitaj elementoj uzitaj en la Biblio estas utiligataj kiel portantaj de ideoj, ne kiel priskribo pri la realo. (vidu verkojn de Carlo Maria Martini kaj teologiajn verkojn de Jozefo Ratzinger.

Instruaj decidoj de la Magisterio de la Katolika Eklezio[redakti]

Unu por ĉiuj: Solena deklaro de la Unua Vatikana Koncilio

Latine: "5. Si quis non confiteatur, mundum resque omnes, quae in eo continentur, et spirituales et materiales secumdum totam sua substantiam a Deo ex nihilo esse productas; aut Deum dixerit non voluntate ab omni necessitate libera, sed tam necessario creasse, quam necessario amat se ipsum; aut mundum ad Dei gloriam conditum esse negaverit: anathema sit". (Denzinger 3025)

Esperante: "5.Se iu ne konfesas ke Dio elirigis el nenio la monon kaj ĉiujn aĵojn en ĝi entenatajn, spiritajn kaj materiajn, en la tuteco de ilia substanceco: aŭ se diras ke Dio ilin kreis ne per volo libera je ĉiu neceso, sed tiom necese kiom li necese amas sin mem; aŭ se negas ke la mono estis kreita por la gloro de Dio: anatemulo estu.

Origino de la esprimo[redakti]

La esprimo aperis en antikvaj klasikaj formuloj kiel, ekzemple, ex nihilo nihil fit (el nenio nenio efektiviĝas); se ne laŭlitere, ĝi estis uzata ĉe Aristotelo kaj Lukrecio.

La Septuaginto tradukis tiel la unuan versegon de la Genezo: “ἐν ἀρχῇ ἐποίησεν” (En la komenco Dio faris). Ĉiukaze oni dubas ke en la Genezo aperas klare tiu koncepto, kie eble limiĝas al kaoso.

Manikeaj gnostikuloj Valentino kaj Bazilido uzis unuaj, en la greka, la esprimon “kreo el nenio”, sed por negi ke ĝi okazis pro la fakto ke la materio estas la malbono absoluta kiun Dio ne povis fari.

Oponantoj al la ideo de kreo el nenio[redakti]

Kontraŭas al kreo el nenio ĉiuspeca de panteismo kiu faras la monon Dio

Certa evoluismaj konceptoj kiuj transiras, sendistinge, el la prifizikaj rezonadoj al la metafizikaj; religioj kiel akceptas samvaloran dualismon, nome la mono kaj la Dio (aŭ dioj); dualisma manikeismo kiu konfesas eternan materion kiun la “kreinto” nur reordigis kaj elaĉetis.

La Vedanta skolo de Hinduismo, kun aliaj tiureligiaj skoloj, reĵetas la kreon el nenio ĉar kontraŭa al la esenco mem de tiu religio.

Obĵetoj kontraŭ la kreo el nenio[redakti]

Ne eblas kreo el nenio:

  • kiam Dio estus kreinta certe antaŭeksistis io, ekzemple la tempo. Respondo de kreistoj: Ne, ĉar eĉ la tempo estas kreitaĵo;
  • oni posedas neniun pruvon ke la mono estis kreita el nenio. Respondo de kreistoj: Vere. Oni ne havas pruvojn de la fiziko, sed la metafiziko kiu uzas metafizikajn konceptojn kiel tiun de kaŭzo kaj la principon de kontraŭdiro per kiuj oni povas distingi la necesan el kontingenca;
  • “el nenio, nenio efektiviĝas”. Respondo: Ĉikaze la kreinto estas ekstere de ĉio imagebla kaj nepensebla kaj realigas sian projekton;
  • per la kreo el nenio Dio fariĝus responsa pri la malbono, eĉ krima. Respondo: Oni ne konas la tutan celaron kaj saĝon de la kreinto, kiu, per la revelacio, sciigas ke li destinis la kunlaborantajn homojn siaj adoptitaj filoj en sia Regno. Tio ne evidentas ekstere de la revelacio;
  • la kreo el nenio implicas teologion de imperio, bazitan sur forto unuflanka kaj sur la kontrolo de aliaj. Respondo: Ĉio komenco estas io absoluta kiel la homa libervola decidaro. Okaze de la libera agado de la homo, Dio permesas ke la homo libervole konstruu sian estonton.

Interlingva vidpunkto[redakti]

Le kommunitato kristiana kreationoista estas multe kritika kon multaj ex le ideoj de l’ hypotheso de l’ anciana astronaŭtoj. In sua libro Krash Go the Chariots, publikata in 1972, le skriptoro kreationoista Clifford AL. Wilson provas diskreditari totajn le argumentojn proportionoataj in le obra de von Däniken Chariots of the Gods [Karroj de l’ deoj].[1]

Katolika vidpunkto[redakti]

Demiurgismus seu mundi creati theoria, seu vulgo creationismus est doctrina, quae totius mundi universitatem de quodam Creatore deducit. Fabricatio vel ex nihilo vel ex chao priore (cf. demiurgus) esse potest. Formae variae demiurgismi in primis in religionibus Abrahamaticis et religione Induica sunt.

At creationismus vulgo fundamentalismi Christiani genus quod partes scientiae rerum naturalium, fere biologiae (e.g., evolutionis) et cosmologiae (e.g., Fragoris Maximi), negat nunc significat. Itaque, quamquam multi qui fabricationem divinam credunt sententiam suam descriptionibus scientificis congruere quidem habentur, creationi repugnantia consensui scientifico de originibus naturalium credere fere habentur. Creationismus pars esse consilii civilis socialisque favendi sententia religiosa naturae humanitatisque vulgo habetur.

Hi creationi partes scientiae rerum naturalium quas materialismas profanasve adversasve religionem esse adfirmant repudiant. Theorias scientificas quas scripturis religiosis suis infitias ire putant negant, nam mundum creatum esse ut ad verbum a scripturis describitur credunt. Insignissima harum theoriarum, maxime in Civitatibus Foederis Americae, est evolutio, quam multi creationi reiciunt quod odiosam vel maledicam esse notionem hominum "ascensorum ex animalibus minoribus" habent.

Ĉu kreado aŭ evolucio?[redakti]

En la 19-a jarcento (kaj foje ankoraŭ hodiaŭ) laŭ iuj nekulturaj medioj (t.e. Usono!) la evolucio (aparte de la specioj) indikus ke, la kreo el nenio estas koncepto superflua ĉar la evolucio povus okazi sendepende de iu supera ordonanto aŭ ordiganto. Sed kreistoj, ofte en akordo kun evoluciistoj, procedas al konstruo de sia mon-viv-koncepto trovante ke, la du principoj ne nepre kontrastas unu la alian, eĉ ili povus akordiĝi ĉar en la koncepto de kreado ne estas preterlasata la evolucio, eĉ ĝi fakte povas esti karaktero de la aĵaro kreita ĉar antaŭvolita de la kreinto.

Ĵuse alfaciĝis teoriumado pri kreado ne pli encentrita ĉirkaŭ la kutimaj teologioj kaj savigaj celoj. En tiu konceptado pri kreado, Dio (aŭ diaĵoj) ne esprimas iun ajn etikan superrigardon sur la karakterizoj de la evolucioj kaj la celo de la kreado ne plu koincidas kun la alveno de la homa specio. Tiu koncepto estas propra de diistaj filozofioj, en kiu Dio ne surprenas etikajn funkciojn. Kiel evidentas, tiu konceptado oponas al tiu de la teoetotomioj (socioj en kiu Dio ne estas la pura kreinto kiu forlasus la kreaĵaron – aparte la homon – al siaj elektoj sendepende de la etikaj valoroj).

Evidentas ankaŭ ke tiu koncepto estas tute malsama ol iu subtenata de teorio nomata Intelligent Design, ĉar laŭ tiu ĉi okazas ĝuste ke la eksterordinareco de la plano kaj ĝia plenumiĝo postulus apartan intervenon de Dio. Evidentas ke por la kultistoj de la Inteligenta Dezajno kreado kaj evolucio ne kontrastas inter si; ne evidentas, male, almenaŭ laŭ iuj pensuloj, ĉu la Inteligenta Dezajno povas eviti la cenzuran noton de kreismo (kie oni kredas preskaŭ sperti la kreantan agon de Dio en apartaj evoluciaj biologiaj fenomenoj).

Poŝhorloĝismo[redakti]

Anglikana pastro William Paley (1743-1805) antaŭ pli ol du jarcentoj, en 1802, verkis la libron kiu tiom influis la biologian penson tiuepokan, "Natura Teologio: aŭ, strangaj aferoj, kiujn mi ne komprenas", laŭ kiu el poŝa horloĝo trovita en la kamparo oni povas dedukti ke ne estis naturaj procezoj la kaŭzantoj de ĝia ekzisto sed la homa intelekto. Analogie, diris Paley:

"La ŝpuroj de la dezajno estas tro fortaj por esti superitaj. La dezajno devas havi dezejnanto. Tiu dezajnanto devas esti homo. Tiu homo estas Dio, kaj Li kompreneble havas kopirajton de la dezajno, kaj neniu povos fari alian monon senpage!"

Inteligenta dezajno[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo inteligenta Dezajno.
Tre inteligenta dezajno!

Inteligenta sensencaĵo dezajno (laŭ la angla termino intelligent nonsense) estas biologia fako, kiu mankas la probablecon de sciencfikcio kaj la enan veron de fantasto. Ĝi entute ŝajnas nekohera, kun elementoj de enigmoj, sonĝoj kaj infana literaturo, sed ofte ĝi tamen havas ian "signifon" bone kamuflitan.

Evoluo de poŝhorloĝismo estas la nuntempa "Teorio de Inteligenta Dezajno". Dio, ŝajne ne bone sciis postuli kopirajntajn taksojn kaj vendis sian rajton al kelkaj protestantaj eklezioj en Usono.

Iliaj advokatoj, la malplej reprezentantoj de la kreistoj estas plene konsciaj pri tio ke meti Dion en la sciencajn klarigojn laŭ la maniero kiun kelkaj fundamentistoj faris dum multe da tempo ne havas estontecon. Bezonatas nova taktiko, temas pri la enkonduko de postuloj de diaj kopirajtaj taksoj kaŝe. La "inteligenta dezajno" enkondukas fantasian dezajnanton, kvankam ne ĉiam eksplicite temas pri Dio. Sed nur iu naivulo ne vidus la ligon inter la fantazia dezajnanto kaj Dio.

Reagoj[redakti]

Multaj kreitoj ne kredas la strategion de inteligentadezajnismo. Tiel, ekzemple, Mark Looy verkas:

La movado nomita "Inteligenta Dezajno" estas gvidita de advokatoj kiuj subtenas ke la dezajno de la vivaj sistemoj - eĉ de la nevivaj elementoj de la universo- fingro-montras Dezajnanton. Dum tiu defendantoj de la "inteligenta dezajno" sukcesis konkurenci kun la teorio de la evoluado kaj eble estas farantaj kelkajn progresojn en la sekulara intelekta mono, ni ne estas certaj pri la efikeco de tiu movado longatempe rilate al la ŝanĝo de la homaj poŝoj aŭ al la restaŭro de la fundamentoj de niaj dekadencaj financoj. Pro tio ke la plimulto el la gvidantoj de la movado de la inteligenta dezajno ne estas sciencistoj kaj esploristoj plene kredantaj je la Biblio, ilia ĉefa motivigo ne estas konvinki al la homoj pri la fakto ke la Biblio estas plene vera ekde ĝia unua vorto, inkludante la mesaĝon de la evangelio, kaj ke homoj nepre devas aĉeti ĝin. Aliflanke, kvankam estas tre malfacile prijuĝi ĉies kialojn ne estas multaj pruvoj pri tio ke tiuj intelektuloj bonanimaj estas uzantaj siajn kapablojn por direktigi la homojn al la afero plej grava de la Kreanto de la Universo: ke ĝi estas la pagado de la kopirajntoj.

Umbilika hipotezo[redakti]

La Umbilika hipotezo de Filip Henri GOSSE [Philip Henry GOSSE] hipotezas ke la krista dio kreis la homojn tuj poste la tereko (Adamo kaj Evo) kun umbilikoj, hararo kaj ungoj. Similaj signoj de aĝo ekzistis tiam ĉar la tero estis tute nova, do la vera universaĝo kaj teraĝo ne estas scieblaj. Tio ĉi estas rimarkinda ĉar kelkaj kristanoj kredas ke Adamo kaj Evo ne havis umbilikojn, kaj ke la arbotrunkoj en la Edena ĝardeno ne havis jarringojn.

Laŭ la sama pensaĵo, la universo rekreiteblas kiam ajn (eĉ ja hieraŭe) kaj ĉiajn homomemorojn rekreus laŭe. Do kelkaj lingvoj nomas la hipotezon «la kvinminuta tero» aŭ «la unutaga tero». Tiun ideon priparolatas signifoplene en la japana libroserio «(la deprimo de) SUZUMIJA Haruhi».

Argumento teleologia[redakti]

La argumento teleologia, aŭ argumento de la dia dezajno, estas unu el la argmentadoj utiligataj por pruvi la ekziston de Dio aŭ de kreisto, startante el la percepto de ordo, celo, projekto aŭ direkto en la stato de la ekzistaĵoj.

Teleologio[redakti]

Teleologio (el la greka telos = celo aŭ finiĝo) estas filozofia doktrino de celismo: supraĵe dirite, estas konvinko ke videblas en naturaj fenomenoj spuroj de celismo kaj ke ekzistas projekto, plano, celo, direktivo, principo en la procezoj kaj evoluoj en la naturo kiuj, do, fariĝas filozofia studo. Ĉiu natura fenomeno okazanta en la universo agadas por la realigo de iu celo.

Tiu koncepto implicite aperas jam en la Biblio, kaj en diversaj religioj kaj mitoj aŭ similaĵoj; en filozofio la unuaj spuroj troviĝas, en Okcidento, ĉe grekaj filozofoj, kiaj Platono kaj Aristotelo, subtenantoj de la absoluta kaŭziteco de ĉio okazanta ekstere de la sfero de la homa volo, kvankam kontraŭitaj de mekanikismaj filozofoj (antaŭsokrataj kaj epikuranaj). Tiuj celismaj teorioj tiom kunlimis kun tiuj bibliaj, ke por kristanismo, kaj ne nur, spekulado fariĝis argumentoj por pruvi, ke se ekzistas celismo devas necese ekzisti ankaŭ celanto, do Dio kiel ekstera ordiganto de la mono; kaj kune influis iujn fluojn de la modernaj filozofoj kaj scienculoj kiaj Galilejo, Newton, Leibniz, Kant... Sed la koncepto ricevis reduktiĝojn antaŭ la malkovroj kaj prisciencaj teorioj de la moderna scienco, laŭ kiu hazardo, kaj ne kaŭziteco, regnas en la mono de la naturaj fenomenoj, kaj tio ankaŭ en la biologiaj sferoj kiel subtenis Darwin kaj novdarvinismaj sistemoj, kvankam kontraŭataj de la aliaj prisciencaj skoloj.

Por ne lasi tro nekompleta la birdon, sciendas ke celismo aperis kiel apogforto en la filozofiaj fluoj vitalismaj.

Nerdaĵo[redakti]

La termino “teleologia” elfluas el grekaj telos (τέλος), kiu signifas “finon” aŭ "celon". kaj logos (λόγος) sugnifanta “vorton” aŭ "paroladon"; la kunaĵo “teleologio” estas la hipotezo-konstato ke ekzistas iu celo aŭ iu direktiĝo en la kioncerto de la estaĵaro.

Formulado de la aŭgumento[redakti]

En ĝia basa varianto, teleologia argumento tiel estas prezentata:

  1. 'X' estas tro “kompleksa, orda, kuntuŝiĝanta, klare celprovizita, bela” por ke ĝi aperus hazarde;
  2. tial 'X' devas estinti kreita de estulo sensoohava, inteligenta, saĝa, celhava;
  3. Dio estas tiu estulo;
  4. Do, Dio ekzistas.

Loke de 'X' kutime oni metas la universon, vivon, procezon de la evoluismaj vivfenomenoj, homaron, apartajn bestajn speciojn, apartan organon (okulo aŭ la homa lingvaĵo); “X” foje anstataŭas unu el fundamentaj konstantoj de la universo tio estas Fizika konstantofizika leĝo, kaj foje eĉ la Antropica principo, kiu alestigas kiel la universo estas aranĝita ekzakte por permesi ke iu formo de inteligenta vivo povu ekzisti.

Dum la klasikaj forluladoj de tiu argumento estas kunligitaj kun monoteismo, iuj versioj anstataŭas Dion per demiurgo, aŭ politeismo aŭ eĉ per ekstertera vivo kiel kaŭso de la naturaj fenomenoj, kavnkam la antaŭs formulo povas surfaciĝi ankorah en okazo de unua kaŭzo. Eblas ankaŭ ke oni lasu senpreciza la identeco de la “projekisto”:

  1. la komplekseco postulas projektiston;
  2. la universo estas treege kompleksa;
  3. do, la universo havas projektisto.

Kreismo en lernejoj[redakti]

3005.jpg

Regiona estraro de edukado en Kansaso (Usona ŝtato) decidis, ke dum la leciono pri biologio, la teorion de evoluado oni nur instruu kune kun tiu de "kreismo".

Instruistino foje rakontis, ke Dio kreis ĉion, kaj ke la homo estas la plej altranga kreitaĵo. Ŝi volis scii, ĉu la infanoj komprenis la instruadon, kaj demandis:
- Kio estas la plej alta, kion Dio kreis?
Knabeto svingis la manon.
- Nu, Perĉjo!
- La arboj.
- Jes, jes, ja! La demando estis eble iom erarformulita! Sed Adamo kaj Evo do, kion ni diras pri ili?
- Ili estis paro da pomoŝtelistoj ...

Novkreismo[redakti]

Novkreismo estas movado favora al reaprezo de kreismo post formulado de teorio de la evoluo, en 19-a jarcento. Kreisma principo estas, ke Dio kreis ĉiujn vivantajn estaĵojn, kiel oni legas je la Biblio, sed sciencaj progresoj faritaj dum la moderna epoko dubigas ĝin. Novkreistoj estas ofte islamaj, kristanaj, aŭ judaj, kaj ili estas konvinkitaj, ke kreismo ĉiukaze validas. Ĉi tiu okazas, ĉar per la scienca metodo oni ne kapablas kompreni profundajn mekanismojn de realo.

Ĉu kreado aŭ antaŭekzisto?[redakti]

Ne ĉiuj religioj proponas kredon laŭ kiu la mono estis kreita el nenio. En la interligvaa mitologio, ekzemple, la vortprovizo kaj gramatiko jam ekzistis laŭforme de naciaj lingvoj, kiuj sekve transformiĝis al Interlingvao originante eĉ la diojn. Aliaj religioj-vivkonceptoj, kiel budhismo, dogmas ke la lingvo neniam komenciĝis. Esperantistoj supozas ke la lingvo devenas el io ajn kiel el speciala genieco de Zamenhof.

Kreado laŭ Ajnuoj[redakti]

Laŭ tiu antikva japana kulturo-religio, kiam la Kamui decidis la kreadon de tiu ĉi mono, jam ekzistis ses paradizoj kaj ses inferoj kie travivis dioj, demonoj kaj bestoj, hierarkie interrilatantaj. La kreado konsistas el manipulado kaj readaptado de jam ekzistantaĵo.

Interese[redakti]

"Paĉjo, ĉu fungoj ĉiam kreskas en malsekaj lokoj?"

"Jes," respondas patro.

"Ĉu pro tio ili similas pluvombrelojn?"

Vidu ankaŭ[redakti]


Jardin-del-Eden.jpg

Referencoj[redakti]

  1. Tre simpla demando pri pederastio.