Kotono

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Robo el kotono

"Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn"

~ Zamenhof pri koto

"Certe mi kundividas vian pesimismon"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"No, ne vere"

~ idisto

"En kotonlando mi volus esti
kaj pasintajn tempojn festi -
vidu jen, vidu jen, vidu jen, Dixie-land'!"

~ KKK-ano kotonlando

"Ve! Kion mi faris!?"

~ Pingveno pri tute alia afero

"Laŭ mi ĝi estas nepre leginda"

~ Andreas Kueck ne pri ĉi tiu artikolo, kompreneble

"mia frato rapide signalis per la postaĵo, ke mi nur tial donis al vi la sonon"

~ Roboto pri ĉi tiu artikolo

" Que es tu real motivation pro isto? De que tu time in me?"

~ Interlingvaisto
Saint.October.290255.jpg

Kotono (el la japana 三石 琴乃) estas ono de koto. Normale en la socio la homaro konsideras ke koto estas malpura, sed ke ĝia ono, la kotono, estas pura kaj eĉ manĝebla. Per koto, oni faras brikojn, per kotono, oni faras vestojn, sekve, vestoj estas brikonoj.

Ekologie la intensa agrikulturo de kotono estas la plej problema, ĉar ĝi uzas multe da agrotoksaĵoj, kiuj malpurigas la koton.

Dolĉa kotono estas manĝebla, ĝenerale infanoj tre ŝatas ĝin, sed iliaj patrinoj malamas, ĉar dolĉaj kotonoj malpurigas kotonajn teksaĵojn.

Oro kaj kotono[redakti]

Iam antaŭe, du komercistoj faris sian propran negocon en la sama loko. Unu el ili vendis oron, dum la alia vendis kotonon. Klientoj kutime ardigis la orajn ingotojn de la orvendisto por taksi ilian verecon. La vendisto de kotono hazarde ŝtelis ĵus ardigitan ingoton, kaj kaŝis ĝin en kotonon. La kotono forbruliĝis pro la ardo de la oro. La priŝtelo estis malkaŝita, kaj anstataŭ havigi al si la oran ingoton, la ŝtelisto perdis ankaŭ sian kotonon.

106.jpg

Ne vidu ankaŭ[redakti]