Koramikino

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"La plej danĝera homo -- malbona in' en domo"

~ Zamenhof pri via koramikino
Via koramikino

"Esperanto example sentence: Mia koramikino foriris al Kanado"

~ Usonano

"Mi estas Aŭstraliano kaj mia koramikino estas Ĉinino. Mi parolas Esperante"

~ aŭstralia esperantisto

"Mi ne komprenas mian koramikinon"

~ iu ajn pri koramikino

" Mi pensas ke mi estas homo ne bone komprenita de mia koramikino"

~ iu ajn (denove) pri koramikino

"Se vi parolas la universalan lingvon, vi devas amikiĝi kun mi. Se vi ankaŭ estas bela virino, vi devas esti mia koramikino"

~ Mi

"Plej bona estas trovi koramikino normala, kaj influu ŝin lerni esperanto."

~ Komencanto

Estas almenaw tri signifoj/interpretoj por koramikino (艾薇儿•拉维尼:女朋友):

1 iu kun kiu oni kisas, kolombumas,langumas,amoras, evt seksumas (grava nocio, sed al ĝi mankas kontentige konvena vorto);

2 iu kun kiu oni priparolas la plej intimajn aferojn, sed kun kiu oni ne seksumas (Japanio, Nederlando);

3 iu kun kiu oni ripete seksumas sen ke alia seksumpartnero tion sciu (Rusio)

Law vikipedio iuj uzas por tio la vorton "umik(in)o".

4033.jpg
Wuey.jpg

Romantike[redakti]

ESPERANTO1.jpg

Koramikino. Ĉu tio ne simple signifas virinon kun kiu oni havas amikecon el la koro ? Intiman amikecon, sen iu ajn seksuma kromsignifo ?

Demando[redakti]

— Ĉu vi havas nudfotojn de via koramikino?

Ne.

— Ĉu vi volas?

Ido[redakti]

Mia koramikino

Kurtezar Esforcar obtenar favoreso (da ulo) per anuncar oŭ dicar a lu ulo qua interesas lu ed efikas a lua vanitato.

Amdeklaro[redakti]

– Fraŭlino, mi amegas vin, mi adoras vin freneze.

Parolu kun mia patro.

– Kial?

– Li estas psikiatro.

Laktaĵoj[redakti]

Amatino estas lakto, fianĉino butero, edzino fromaĝo.

Inter amikinoj[redakti]

Kial jam ne volas edzinigi vin Jimmy? Ĉu vi ne parolis al li pri via riĉa onklino?

— Jes, mi parolis pri ŝi.

— Kaj ĉu tio ne efikis?

— Jes, ĝi certe efikis, ĉar li edzinigis mian onklinon.

KIOM DA ŜANCOJ?[redakti]

Kruko daŭre provas amindumi la junan, belan Jasminon; sed ŝi multe malpli entuziasmas.

Kruko: Jasmino, mi scivolas: se mi invitus vin al vespermanĝo, kiom da ŝancoj estus ke vi dirus 'jes'?

Jasmino: Unu ŝanco el mil!

Kruko: Ĉu? Do, se mi ĉiutage petus vin eliri kun mi, ĉu vi dirus 'jes' antaŭ la paso de du jaroj kaj tri kvaronoj?

Jasmino rapide respondas: Mi celis diri 'nul'! Nul ŝancoj!

ĈU RENDEVUO?[redakti]

Kruko denove provas amindumi junan, belan Jasminon: Ĉu vi estas libera por rendevuo ĉisemajnfine?

Jasmino: Ne. Mi eble havos aferon.

Kruko: Ĉu «eble havos»? Kiam mi povos ekscii?

Jasmino: Mi ne scias.

Kruko: Ĉu mi restu optimisma?

Jasmino: Jes. Tio estus pli amuza....

Iu sendis al mi tion[redakti]

Renkontiĝas du amikinoj, kaj unu el ili diras al la alia:

3592.jpg

— Mi abomenas mian edzon...

— Pro kio do?

— Hieraŭ mi petis, ke li donu al mi cent dolarojn por belec-salono.

— Ĉu li ne donis al vi ĉi-monon?

— Estis eĉ pli malbone! Li atente pririgardis min kaj donis tri-cent dolarojn.

Biblie[redakti]

1: Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela; Viaj okuloj estas kolombaj, malantaŭ via vualo. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead. 2: Viaj dentoj estas kiel tondotaj ŝafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; Ĉiuj estas en paroj, Kaj ne mankas eĉ unu el ili. 3: Viaj lipoj estas kiel ruĝa fadeno, Kaj via elparolado estas bela; Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaŭ via vualo. 4: Via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo; Mil ŝildoj pendas sur ĝi, Ĉiuj ŝildoj de la potenculoj.(Alta kanto de Salomono 4:1).

8161 n.jpg

Floroj[redakti]

Esperanto07.jpg

Jozefino rakontas al Kruko: Mia amikino Anjo ĵus revenis de sessemajna vojaĝo.

Kruko: Do?

Jozefino: Ŝia koramiko atendis ŝin en la flughaveno kun enorma florbukedo!

Kruko: Ha, bone.

Jozefino insistas: Kaj estis ankoraŭ pli da floroj kiuj atendis ŝin en ŝia apartamento!

Kruko: Bone, mi komprenis. Kredu min -- se vi forvojaĝos por ses semajnoj, mi aĉetos

Inter amikinoj[redakti]

- Finfine, post multaj jaroj, mia edzo enŝovis iom da sorĉo en nian vivon.

- Ĉu vere! Kio okazis?

- Hieraŭ li sukcesis malaperi.

Logiko[redakti]

Garanca Carmen Met.gif

Koramikino poŝtelefone: Kiam mi diras ke mi alvokos vin kaj mi ne alvokas vin, mi ne komprenas ajn kial vi ne alvokas min por demandi kial mi ne alvokis vin!

Timo[redakti]

Du gejunuloj revenas de kampo, vojo iras preter arbaro.

- Majno, iru ni laŭ arbaro!

- Ne, vi min flirt-atakos!

- Iru, mi ne faros.

- Do tiel por kio?

Promiso[redakti]

Ŝi ankaŭ estas mia koramikino

„Kara Denisa, pro vi mi irus eĉ ĝis la fino de la mondo.“

„Do feliĉan vojaĝon!“

Mallume[redakti]

- Junulo, ĉu vi povas al mi klarigi, - furiozas kolerega patro de iu junulino - kial vi kisis mian filinon en tiu malluma angulo?

- Jes-jes, paĉjo, kiam mi ŝin vidis ĉe la lumo, mi mem demandis min pri la samo.

Vino[redakti]

-- Karulino! Estas mirinde, kiel ŝanĝiĝas vi.

-- Du boteloj da vino!

-- Mi eĉ ne drinkis tiom.

-- Sed mi jes!

Dibujo.gif

Alie[redakti]

- Mi ekvidis vian koramikinon hieraŭ, sed ŝi ne vidis min !
- Mi scias, ŝi diris tion al mi.


Ĉu umikino? Ĉu tio estas tajperaro?[redakti]

Vidu ĉefartikolon umiko.

Ne tajperaro. Sufiĉe multaj uzas tiun vorton. Laŭ Bertilo Wennergren ĝia signifo tamen estas iom pli speciala. Umiko aŭ umikino estas - laŭ Bertilo Wennergren - persono, kun kiu oni havas ian neklaran kaj ne tre stabilan (sed ja ne tute momentan) aman/seksuman... rilaton (eble la envolvitaj personoj ankoraŭ ne scias, kion ili volas kaj celas). Krome tiu vorto ne estas tute serioza. Se la afero iom pli stabiliĝas kaj pli longe daŭras, oni parolu (parolas) pri koramik(in)o (Bertilo Wennergren preferus "amamik[in]o"). Kaj se la afero eĉ pli serioziĝas kaj celas (ge)edziĝon, temas pri fianĉ(in)o. K.t.p.

Laŭ la inventinto Jorge Camacho (kaj ankaŭ laŭ la Esperanta Vikipedio), "umiko" estas tute samsignifa kun la amrilata senco de "koramiko". La solaj kialoj, pro kiuj Camacho inventis "umiko," estis ke "koramiko" havas ankaŭ alian signifon ("intima amiko") kaj ke "umiko" malpli longas ol "koramiko".

KLAĈI[redakti]

5897 n.jpg

Jozefino kafumas kun amikino Glorino. Ili klaĉas ĉiujn najbarojn kaj amikojn.

Glorino paŭzas momenton: Fakte, mi ne tre ŝatas ripeti ĉiujn klaĉojn.

Jozefino: Ankaŭ mi ne. Sed kion alian oni faru per ili?

Virgeco[redakti]

La knabo timida ĵus alvenis al seksumado kun sia koramikino:

- Ne postulu de mi tro da sperto pri seksumado, mia amatino.
- Jes, amato, sed vi ankaŭ ne postulu de mi tro da virgeco...
8331.jpg

Kulpo[redakti]

Geamikoj diskutaĉas.

"Vi mensogis al mi!" plendas koramiko.

"Nu, ja," agnoskas ino. "Sed estis via kulpo."

"Kiel tio, mia kulpo!?"

"Vi faris demandon al mi."

Homofobio[redakti]

Via koramikino

Se junulo prezentas al mi sian "koramikinon", mi plene komprenas pri kio temas, kaj tute aprobas la vortouzon. Sed evidente vi ne komprenas se mi diras ekzemple: "Hieraŭ vizitis nin NN, kiu jam ekde elementa lernejo estis kaj daŭre estas koramikino de mia edzino." Krome vi malaprobu tion.

La ĝusta kuracilo[redakti]

— Ĉu ekzistas kuracilo kontraŭ la amo vekiĝinta je la unua rigardo?

— Jes, ... la dua rigardo.

Malfacileco[redakti]

Junulo: „Fraŭlino, ĉu mi povas akompani vin?“

Fraŭlino: „Ne, hejmen mi iradas principe sola. Se vi ne kredas al mi, vi iru konvinkiĝi.“

Ĉu amantino?[redakti]

56 N.jpg

Oni anoncas ke Anna Lowenstein pensas, ke la vorto “amat(in)o” estas tro serioza. Ankaŭ (sed ne nur) dekkelkjarulo povas havi koramik(in)on: temas pri la junul(in)o, kun kiu li/ŝi eliras vespere, kisas, eventuale amoras (sen scio de la gepatroj!) Almenaŭ se ili estus de malsamaj seksoj.

Se temus pri du junulinoj, Anna naive komprenus “koramikino” kiel “plej intima amikino”. Sed ŝi ne uzus ĝin por du junuloj, krom se ili estus gejaj. Mi ne scias kial: ĉu ĉar knaboj kutime ne havas inter si tiel intimajn rilatojn kiel knabinoj?

“Amat(in)o” aliflanke ŝajnas al Anna pli plenkreska koncepto. Kompreneble oni povas kompreni ĝin en la pure gramatika senco kiel “homo kiun oni amas”. Sed ŝi uzus ĝin specife por la homo, kun kiu oni rilatas ekster geedzeco. Ekzemple edziĝinta viro povus ankaŭ havi amatinon, aŭ diboĉanto povus havi multajn amatinojn.

Ŝi donis la ekzemplon “Fama artistino havis multajn amatojn”, sed kutime en tiu kunteksto oni dirus “amantojn”, ne “amatojn”. Supozeble tio fontas el tradicio laŭ kiu virino ĉiam estas la pasiva objekto de amrilato ankaŭ en la negramatika senco.

Foto[redakti]

— Ĉu vi havas nudfotojn de via koramikino?

— Ne.

— Ĉu vi volas?

Krokodila koramikino

Aŭto[redakti]

Inter amikinoj: „Tiu mia karulo havas en la kapo nur aŭton.“

„Estu kontenta. Almenaŭ vi havas malmultekostan garaĝon.“

Naskiĝtago[redakti]

Shaun.jpg

Galanta viro estas tiu, kiu neniam forgesas naskiĝtagojn de siaj amikinoj, sed ĉiam, kiomajn naskiĝtagojn ili havas.“

Pento[redakti]

AMIGOS.jpg
Kara Joĉjo,
Bonvole legu ĉi tiun pasian leteron de korŝirita virino. Mi ne povas dormi aŭ ripozi post kiam ni eksiĝis! Ĉio estas malluma, ĉio estas malĝoja...
Ĉu vi ne povas pardoni kaj forgesi? Kiu estas perfekta? Kiu neniam peketas? Via foresto krevas mian kompatindan koron. Mi ne povas ĉesi plori, tage kaj nokte.
Mi estis stulta. Mi nun tiom klare konscias ke vi estas la sola viro por mi. Neniu alia povas anstataŭi vin, karulo.
Mi amas vin.
Via Stefania.
P.S. Gratulojn pro via gajno de ĉi monata loterio.

Amamikino[redakti]

Marcos Cramer vidas neniun kialon por anstataŭigi la jam tre kutiman esprimon "koramik(in)o" per io alia kiel "amamik(in)o". Kvankam "amamik(in)o" eble estas iom pli logika (aŭ, alimaniere dirite, ne bezonas metaforan interpreton), ĝi tamen preskaŭ certe estus malpli bone komprenata, simple pro tio ke la Esperantistoj jam konas "koramik(in)o" kaj ne konas "amamik(in)o".

Malbonŝanco[redakti]

Babilaĉis du amikinoj:

-Ĉu vi scias kio estas malbonŝanco?

-Eble mi scias,tamen vi respondu ...

-Malbonŝanco estas kiam vi en dormoĉambro trovas viajn pantalonojn sed ĝi al vi mallarĝas!

Memoro[redakti]

"Karulo, vi devas helpi min!" petas viro.

"Kio okazas, amiko?" scivolas ulo.

"Ĉu vi konas senmankan manieron por memori la naskiĝdaton de mia koramikino?"

"Jes," certigas ulo. "Forgesu ĝin unufoje."

8365.JPG

En Japanio[redakti]

En Japanio la uzo de "koramiko" ĉiam indikas intiman amikon. Pluraj esperantaj vortaroj en Japanio, precipe du plej grandaj, registras ĝin. Ankaŭ la ĉina-esperanta vortaro registras "koramikon" kaj "intiman amikon" sub la sama kapvorto "zhixing pengyou". Baldaŭ venos iu por diri al ili, ke "intima amiko" signifas kaj signifu nur seksumajn rilatantojn...

Fenestro[redakti]

1'pn.jpg

Frapas junulo sur fenestron de sia amatino: „Malfermu, mia karulino!“

„Mi ne povas.“

„Kial?“

„Mi estas malvestita.“

„Ne gravas, mi estas ĉi tie sola.“

„Sed mi ne.“

Aliaj gravaj inoj[redakti]


Vidu ankaŭ[redakti]


Bc oss.jpg