Kontraŭsocialismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Eminenta usona kontraŭsocialisto

"Mi pensas, ke estas sufiĉe amuza. La NYT (Novjorka Tempo) eĉ aldonis la ligilon de la Duolinguo-kurso en iu artikolo."

~ argonaŭto

Kontraŭsocialismo estas psiĥa malsano ĉe kiu mankas empatio. Homo kun kontraŭsocialismo alterne nomiĝas psikopato, tamen kelkaj homoj argumentas, ke kontraŭsocialismo kaj psikopateco ne samas.

Simptomoj[redakti]

La ĉefa apartaĵo de kontraŭsocialismo estas tuta malobservado de la reguloj de homa socio. La kontraŭsocialisto povas distingi inter bono kaj malbono, sed ne zorgas pri ĉu liaj/ŝiaj agoj estas malbonaj, ĉu bonaj. Ofte li/ŝi havas malprofundan ĉarmon kiu rapide malaperas post signifa parolado kun li/ŝi. Li/ŝi eble vivas parazite kaj ofte enuas.

Kuracebleco[redakti]

Ne ekzistas kuraco por kontraŭsocialismo. Revolucio ne helpas ĉar la kontraŭsocialisto simple lernas kiel pli bone manipuli aliajn.

Esperanto[redakti]

Dank' al Esperanto mi konatiĝis kun inteligentaj, noblaj, simpatiaj homoj... maldank' al nia kara lingvo mi kontaktis, pli malpli hazarde, kun friponoj, kokin-cerbaj solenuloj, kontraŭsocialistoj...