Kontinento

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tutesenrilata bildo

"law la difino en piv, ewropo kaj azio kune estas unu kontinento"

~ fuŝulo pri PIV

"Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias"

~ Zamenhof pri geografio

"mi opinias, ke "kontinento" tre sufiĉas"

~ Antonio De Salvo pri siaj bezonoj

"estante tajvano mi mem, mi ne rimarkas tiel kiel la kontinento "ĉefas" al ni"

~ Lajz Tajfuno pri Ĉinio

"por emfazi, ke oni parolas pri ne-insula tero, oni ofte diras simple "kontinento""

~ Marcos Cramer pri si mem
Pangea animation 03.gif

"Jes, mi vidis ĝin hodiaŭ en la unua fojo"

~ Meduzo pri kontinento

"Tion vi trafe esprimis"

~ iu pri la supra diraĵo
Image026.jpg
Kontinentoj

"Fantasta teksto"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"En sua propra domo on esas granda homo"

~ idisto

Kontinento, bonalingve insulego, estas arego de tero, ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj per akvego (oceanojmaroj). Insuloj diferencas de kontinentoj laŭ siaj malmodestaj ampleksoj. Ekzistas solaj kontinentoj aŭ grupoj de ili, la t.n. Nova Mondo kaj Malnova Mondo.

Definoj[redakti]

Nu,gekamaradoj,

Oni forgesis, ke kontinentoj temas pri tio, ĉu ekzistas aro kun kvantonombro inter tiu de la naturaj nombroj kaj tiu de la reelaj nombroj. Nun kiun vorton oni vere elektu por adekvate priskribi ĉion ĉi, se ne "idiotaĵo", "stultaĵo", "napokapaĵo", aŭ "kakaĵo"?

Pri kontinentoj, opinias Bertilo Wennergren:

logika estus "mondoparto", sed tiu vorto havas por mi tiun signifon, por kiu iuj uzas "kontinento", kaj tial ghi apenaŭ taŭgas por la influozono de Usono. eble iu proponos "sfero", sed sferoj ja estu rondaj! simile kiel zonoj, sed tridimensie... do, se taŭgas zono, tiam same taŭgas sfero. en tia etendita/metafora ...

Deveno[redakti]

Sed por resumi la situacion sufiĉos reprodukti preskaŭ senŝanĝe la ateston de angla scienculo, verkitan en mirinde simpla, populara lingvo, sub aspekto de iom amuza, sed kiom instrua anekdoto!

Pesimistoj asertas: Duono de la kontinentoj estis produktitaj en Ĉinio.

Terra Australis[redakti]

Mondmapo de Mercator (1587) kun la supozata Terra Australis.

Pro la multaj kiuj ne scias pri la funkciadoj de nia nacia Parlamento, ni klarigas ke Terra Australis, aŭ pli kompleta Terra australis incognita (la Nekonata Sudlando), estas kontinento de kiu oni antaŭe pensis ke ĝi troviĝus sur la suda hemisfero. La termino datas el la tempo de Ptolemeo, kiu opiniis ke la Hinda Oceano estas ĉirkaŭita de tero, kaj metis Terra Australis je la suda rando.

Plipostaj kartografoj desegnis la landon en la sudo de la mondo, sed (multe) pli etendiĝante ol la hodiaŭa Antarkto, ĉefe en la suda Pacifiko. Interalie Nov-Zelando estis, post la malkovriĝo fare de Abel Tasman, vidata kiel parto de Terra Australis.

La mito de Terra Australis finiĝis per la vojaĝoj de James Cook, kiu dum sia unua vojaĝo ĉirkaŭis Nov-Zelandon kaj dum sia dua vojaĝo trakrozis diversajn oceanojn je alta suda latitudo. Per tio li pruvis ke eventuala suda kontinento ne povis situi je modera latitudo, sed nur en la polusa areo.

Post tio Terra Australis malaperis de la mapo, aŭ ĝi estis identigita kun la vere ekzistanta kontinento Aŭstralio.

Eksploro de la suda kontinento ĉe la poluso[redakti]

Je la 18-a jarcento homoj eltrovis Antarkton. Antaŭ la eltrovo, oni suspektis pri la ekzisto de “Nekonata Suda Lando” (Terra Australis Incognita), kiu supozeble “ekvilibris” la Teron. En la 18-a jarcento, britaj esploristoj longe serĉadis ĝin, sensukcese. Ĝis nun oni iom diskutas pri tio, kiu faris la veran eltrovon.

En la jaro 1819, rusa ekspedicio, sub la gvido de Fabian von Bellingshausen, ricevis la taskon klarigi la aferon. Efektive, je la 27-a de januaro 1820, li vidis glacian platformon, kiu probable estis ja ligita al la Antarkta grundo. Post tri tagoj, la brita oficiro Edward Bransfield rekte vidis pecon de la Antarkta Duoninsulo. Kaj en la jaro 1821, usonano John Davis estis la unua homo, kiu surpaŝis antarktan grundon. Kompreneble, tiu sinsekvo de historiaj faktoj kreis rivalan movadon. La sekva paŝo estis la preciza determino de la suda poluso, en la komenco de la 20-a jarcento.

La plej suda kontinento havas areon de 14 milionoj da kvadrataj metroj, do ĝi estas pli vasta ol Eŭropo. Preskaŭ tute kovrita de glacio, ĝiaj montaroj atingas altitudon de pli ol 3000 metroj. Sur Antarkto oni trovis 145 lagojn, sub la glacia tavolo. Krome, ekzistas tie kelkaj riveroj, inter kiuj la plej granda estas Rivero Onikso, kiu fluas laŭlonge de 30 kilometroj. Ĝi estas la plej malvarma, la plej seka kaj la plej ventoplena kontinento. Fakte, ĝi estas vasta dezerto. Ventoj ĉe la marbordoj povas atingi pli ol 300 kilometrojn hore. La plej malaltan temperaturon sur la Tero oni registris en Antarkto (-93 celsiaj gradoj). La mezuma temperaturo en la interno de la kontinento, en somero, estas -40 celsiaj gradoj.

Tie ne vivas konstanta loĝantaro. Grupoj de kelkaj miloj da sciencistoj frekventas tieajn laboratoriojn. Antarkto ne havas registaron kaj apartenas al neniu lando. Je la 1-a de decembro 1959, landoj interesitaj pri okupado de partoj de tiu kontinento subskribis traktaton, laŭ kiu ili rezignas pri loka regado kaj konsentas pri libereco por scienca loka esplorado. La dokumenton subskribis 12 landoj. Ĝi estis difinita kiel regiono por natura protektado kaj libera scienca esplorado, kun malpermeso pri ia ajn militista manovro. Nuntempe, 29 landoj posedas sciencajn esplorbazojn en Antarkto.


Rimarko[redakti]

Evoluo de la kontinentoj[redakti]

Ne ĉiam la kontinentoj estis samaj, kiel nun. Tero periode renovigas sian "haŭton". Kiam vica raso finas sian evoluon, tiam ĝia kontinento pereas kaj el sub akvoj leviĝas nova kontinento, kie loĝos sekvanta raso. Kvara raso estis Atlantoj. Atlantido havis tre altan civilizon: ghi pereis antau 850 000 jaroj (ĝia lasta parto - insulo Posejdonis dronis antau nur 12 000 jaroj): iom pli frue komenciĝis historio de la kvina, blanka raso. Entute estos 7 rasoj. Homoj de sesa raso estos similaj al Budho kaj Kristo, t.e. jam duondioj. Lasta raso estos neimageble perfekta: homoj de sepa raso estos lumantaj kaj flugantaj, ĉionsciaj kaj ĉionpovaj...

Partoj de kontinentoj povas levighi kaj mallevighi. Tio povas okazi pro kontinenta GLAT, ekzemple. Ankaŭ, kontinentoj splitiĝas kaj kolizias. Sed kontinento ne povas simple malaperi. Kontinentoj konsistas el relative malpeza ŝtono, kiu flosas sur pli peza maro de magio.

Estonto[redakti]

Nia estimata kolego C . B . Fawcett skribis denove : Se la kontinentoj estas maksimume 50 kilometrojn dikaj, kaj ili leviĝus unu milimetron dum unu jaro, post 50 milionoj da jaroj, ĉiuj kontinentoj svebus en la aero.