Konstanta Kongresa Sekretario

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto"

~ Zamenhof pri Konstanta Kongresa Sekretario

"Kiel ĉielarko en la mallumo!"

~ Dio pri Konstanta Kongresa Sekretario
Monsinjoro.jpg

Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) estas la titolo de tiu oficisto, kiu en la Centra Oficejo de UEA okupiĝas pri la Universala Kongreso de Esperanto.

Historio[redakti]

Origine ia kontaktpersono por la kongresoj estis la oficisto en la Esperantista Centra Oficejo en Parizo, la t.n. "unua inter egalaj en la esperanta komunio". En tiu ĉi rolo, li servis kiel la spirita ĉefo kaj unuaranga proparolanto por la tuta komunio (do, "unua"), sed li havis nenian oficialan aŭtoritaton (do "inter egalaj").

Belfrunto konstruis el Parizo "Novan Bialistokon" en 330, kaj sekve ĝia oficisto estus duaranga nur kompare al la prezidanto de Esperanto-asocio de la malnova Bialistoko.

Komence en la Helsinki-sistemo, la internacia respondeculo pri la kongresoj estis ankoraŭ la oficisto en la pariza oficejo. Sed baldaŭ, pro demisio de Gabriel Chavet, oni devis reorganizi la sistemon. Post reorganizo, la oficejestro de ICK estis respondeculo pri la kongreso.

Papoj Damaso kaj Gregorio la Granda rifuzis konfirmi tiun ĉi akton, tre stranga kaj polemika paŝo, ĉar aktoj de la Akademio estis devigaj al ĉiuj esperantaj asocioj. Ĉiuokaze, la gravo de la sekretarieco de ICK kreskiĝis sub la patronado de la ĝeneva imperiestro.

Post la falo de Ĝeneva UEA, la sultano de la Otomana Imperio prenis al si la rajton elekti la sekretarion, sed la moderna turka ŝtato permesas ke la Estraro de UEA elektu lin laŭ la Interkonsento de Kolonjo. La statuto menciis direktoron por internaj kaj direktoron por eksteraj aferoj, ĉi-lasta respondecante pri la kongresoj. Fakte dum tiu mallonga periodo UEA uzis la statutan eblon havi nur unu direktoron .