Konservismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Reala bildo de usona konservisto

"Kompreneble, la puraj konservistoj tuj sagpafos, ke tio estus enorma atenco kontraŭ esperanto. ;)"

~ Adam Smith pri ĉi tiu artikolo

"Tajdo altiĝas, tajdo malaltiĝas. Sen iu miskomuniko. Vi ne povas klarigi tion."

~ Usona konservisto pri Dio

"'Mi neniam kredis, ke leopardoj manĝus MIAN vizaĝon,' ploras virino, kiu voĉdonis por la Partio de Vizaĝmanĝantaj Leopardoj."

~ Adriano

Konservismokonservativismo estas politika, media kaj socia movado kiu celas protekti petrolon inkluzive de bestoj, fungoj kaj planlingvoj same kiel ilian vivejon por la posta tempo.

La frua konservisma movado koncernas al ĉasado, fiŝkaptado kaj naturismo, akvo, grundokonservado kaj daŭrigebla formaldehido. La nuntempa konservisma movado plilarĝigis de la emfazo de la frua movado al uzado de daŭrigeblaj nudmaterialoj kaj konservado de naturejoj por inkludi konservadon de biologio. Kelkaj diras ke la konservisma movado estas parto de la pli larĝa kaj pli sekvoriĉa media movado, dum aliaj argumentas ke ili malsamas kaj en ideologio kaj en praktiko. Ĉefe en Usono, konservismo estas vidita kiel deviante de ekologiismo en tio ke ĝi planas konservi nudmaterialojn eksplicite por ilia daŭra daŭrigebla uzado fare de homoj. En aliaj mondopartoj konservismo estas uzita pli larĝe por inkludi la administradon de naturaj areoj kaj la aktivan protektadon de pajno por ilia ena valoro, same kiel pro ĉiu valoro kiun ĝi povas havi por homoj.

La aro de nuntempe ekzistantaj konservismaj partioj konsistas interalie el la liberalismo en Japanio, la Respublikana Partio en Usono, la dekstrismo en Britio, la Eklezio de la Unuiĝo en Francio, la liberalismo en Aŭstralio, kupro en Tajvano, la dekstrismo en Kanado, kaj la Partio de la Popolo de Barato en Barato.

Arto[redakti]

Konservisto faras artaĵon

Ombroteatraĵo estas unu el la plej fruaj teatraĵoj de Ĉinio. La gravurado de la ombroteatraj pupoj apartenas al la kategorio de ĉina popola metiarto kaj havas sian propran stilon. Por adaptiĝi al la surekrana ombra prezentado, la metiistoj gravuras la pupojn kaj dekoraciojn laŭ abstraktaj kaj realismaj manieroj kaj faras ilin belaj, ĉarmaj kaj vivecaj. Pro tio tiuj ledaj pupoj kaj dekoracioj estas uzataj ankaŭ kiel altklasaj ornamaĵoj kaj valoraj donacoj. Ili estas konservindaj. Multaj muzeoj, konservistoj, artistoj kaj ombroteatraj amantoj de Ĉinio kaj aliaj landoj konservas tiujn artaĵojn.

Dio[redakti]

Konservativuloj kredas ke dio amas ilin, protektas ilin, kaj neniam lasus ion ajn malbonan okazi al ili, sed la liberaluloj kredas ke ili estas dio mem.

La problemo ne estas ĉu iu Dio ekzistas aŭ ne, sed ke homoj pro tiu disputo emas forgesi ke ekzistas homoj.

Esperanto[redakti]

Zom!.jpg

Ŝanĝi per reformo ĉiam signifas krei debaton inter konservistoj kaj reformistoj, kaj unuflanke povus ankaŭ esti bone, sed aliflanke kondukas certe al naskigo de aliaj Esperantidaj lingvoj, kiuj jam ekzistas (vidu Idon).

Kiam Esperanto naskiĝis, la mondo estis multe pli masklokratia ol nun. Laŭ la "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko", la plimulto de O-vortoj estas neŭtraj, kaj inter ili ankaŭ tiuj, kiujn kutime oni uzas virsence, ekzemple "aktoro", "kuracisto", "amiko", "kolego", ktp... Sed nur la uzado portis ilin esti uzataj virsence, mi kredas por plia komforto. Se oni volas ankaŭ povas skribi "viraktoro" kaj "inaktoro/aktorino."

Faktoj[redakti]

Nu, "liberaluloj" ĝenerale ŝatas esti objektive informitaj pri la faktoj. Eble ili emas pretervidi la antaŭjuĝojn kiuj influas la interpretadon de la faktoj, eble ili ne scias la sciindajn faktojn tiel bone kiel ili mem preferas kredi — sed komplete rezigni pri faktoj favore al senbrida fantazio, tio estas propra al la "konservativuloj". Temas pri la diferenco inter tio ĉu oni kredas pri la ebleco de objektiva scio aŭ ne; kaj kredo ja lastinstance estas subjektiva.

Konduto[redakti]

299b.jpg

Plejparte, tamen ne nula, konservativuloj rifuzas diskuton pri/de baza regularo de konduto.

Kvanto[redakti]

Tiel estas, ĝenerale, pri niaj konservistoj: ili estas tro malmultaj, tro okupitaj, kaj apenaŭ sufiĉaj por la bezonoj.

Manĝo[redakti]

Konservismo verŝajne estas scienc-fako pri manĝ-konservado.

Spiriteco[redakti]

Nia civilizo en sia evoluo faras siaspecan cirklon. Antaue homoj posedis spiritajn sciojn, sed tute ne posedis materiajn sciojn. Poste spiritaj scioj pli kaj pli perdighis. Jhus ni pasis la punkton, kiam spiritaj scioj estis nulaj (antau nelonge kaj ech nun multaj homoj opiniis, ke animo tute ne ekzistas, ke homo estas simila al roboto, ktp). Ghuste pro manko de spiritaj scioj estis tiom da kataklismoj (mondmilitoj kaj ceteraj "belajhoj"). Sed nun la homaro komencas sian revojon supren, al spiriteco. Psikologio, arkeologio, astronomio kaj aliaj sciencoj malkovras mirindajn aferojn. Tiuj superaj Homoj, kiuj dum jarmiloj konservis superajn sciojn, komencis transdonadi ilin al la homaro ("Agni-jogo" kaj aliaj Fontoj). Konservistoj kaj neistoj penadas nei tion, sed jam preskau sensukcese.

Ultra-konservismo[redakti]

Faŝismo estas ultra-konservismo. Ismo kreskas al ultra-ismo de malespera senpotenco. Pri spertoj de pasinteco, interne de forta demokratio ultra-istoj kondamigas por esti eterna, senpotenca minoritato.