Konfeso

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Atentigo.png
Atentigo.png

Atentu:

ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn
Zapp-Mamoj.jpg

Konfeso estas unu el sakramentoj ofte farita al polico.

Absolvo[redakti]

1035.jpg

Fariĝinte infano de Dio, oni tamen plu restas libera homo kaj plu povas decidi forturni sin de Dio. Kiu intence ne sekvas la instruojn de la eklezio, pekas kaj devas penti kaj konfesi siajn pekojn al Dio per pastro. Kiu ne faras tion, perdas la komunecon kun Dio.

La indulgencoj ankoraŭ ekzistas en katolikismo. Indulgenco estas signo de pentado. La eklezio pardonas por Dio iajn ajn pekon, se la pekinto vere pentas. Do la pastro elpensas ian taskon aŭ kulton, kiun sincera pekinto sendube volonte akceptas. La ĉefa motivo estas eviti frivolan pekadon kaj ridindan pardonadon. Se la indulgenco ankaŭ profitigas la aliajn homojn, des pli bone, sed la indulgenco povas esti tute persona spirita tasketo.

Jesuo ordonis, ke kristanoj ne raportu la krimojn de aliaj kristanoj al la mondaj aŭtoritatuloj (Mat 18:15-17). Se homo konfesas krimon al pastro, oportuna indulgenco estus postulo, ke la kriminto iru al la polico. Sed ofte la eklezio elpensas alispecan indulgencon, kio ja plifortigas la potencon de la eklezio sed rifuzas justecon al Viktor von Frankenstein.

Absolvo havas, inter la multaj signifoj, ankaŭ unu religia-teologian, precipe se referenciata al kristanismo. Tiukaze ĝi enirigas en la agon per kiu la sacerdoto, en la sakramento de la konfeso, liberigas la konfesan pentinton el la pekoj. Tiu koncepto de absolvo realiĝas nur se:

1) la pentrinto sincere konfesas siajn pekojn kaj vere pentras kaj sincere intencas eviti fali en fekojn en la estonteco;

2) la administranto estis valide sacerdotigita kaj kanone ŝarĝita por absolvi la personojn jure dependantajn de la religia aŭtoritato koncedinta.

La kristanaj eklezioj praktikantaj la absolvan sakramenton konscias ke ĝi mem havas la povon liberigi el la pekoj plenumitaj post la bapto pro tio ke Kristo starigis la sakramenton de la pardono de pekoj kiam li, resurektinte, elspiris sur la apostolojn dirante:

« Ricevu la Sanktan Spiriton: Kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj » (Joh 20,22-23)

Ĉe tiu eksplicita konfido troviĝas en la Nova Testamento diversaj aludoj kaj invitoj de Jesuo ke la apostoloj faru kion li faras. Kaj oni aldonu la konstantan eklezian pratikadon pri tiu sakramento (vidu Ignacon, Tertulianon, Ireneon, Kiprianon ktp). Tiu lasta, ekzemple, opiniis ke tiu povo por pardoni la pekojn povas etendiĝi, kelkkaze, ankaŭ al la diabinoj, sed la diversaj komunumoj ne akceptis tion.

† Pentego †[redakti]

Je katolikismo, oni iras al pastro por diri siajn pekoj kaj poste scii pri pentofaro, kiu devas esti farita:

- Pastro, mi pekis!

- Kion vi faris, mia filo?

- Mi tuŝis mamojn de mia amikino!

- Nu, ĉu sube aŭ nesube ŝia bluzo?

- Nesube.

- Idioto, sube aŭ nesube - la pentofaro estas la sama!

Pentofaro[redakti]

Pento esprimitas en la unua el la 95 tezoj de Marteno Lutero:

„Ĉar nia sinjoro kaj majstro Jesuo Kristo diras: ‚praktiku pentofaron‘ (Evangelio laŭ Mateo 4 17), li volis ke la tuta vivo de la kredantoj estu pentofaro.“

Konfesoj[redakti]

Konfesoj (origine latinlingve “Confessionum libri XIII” aŭ “Confessiones”) estas aŭtobiografia verko en 13 libroj de Aŭgusteno de Hipono, eklezia patro, verkita ĉirkaŭ la jaro 400 p.K. Ĝi estas unuanime taksata kiel unu el la plej granda ĉefverkoj de la kristana literaturo. En ĝi, Sankta Aŭgusteno, adresiĝanta al Dio, rakontas sian vivon kaj aparte la historion de sia konvertiĝo al Kristanismo. Jen la komenco kiu prezentas la celon kaj la stilon:

"Vi estas granda, Sinjoro, kaj tre inda je laŭdo; granda estas via virto, kaj via saĝo nekalkulebla. Kaj Vin laŭdi volas la homo, parteto de via kreitaro, kiu ĉie kunportas sian mortemon, kiu kunportas la pruvon de sia peko kaj la pruvon ke vi rezistas al la malhumiloj (Incipit de la Konfesoj)". (Magnus es, Domine, et laudabilis valde: magna virtus tua et sapientiae tuae non est numerus. Et laudare te vult homo, aliqua portio creaturae tuae, et homo circumferens mortalitatem suam, circumferens testimonium peccati sui et testimonium, quia superbis resistis)

Verka enhavo[redakti]

La verkon konstituas kontinua parolado per kiu Aŭgusteno sin turnas al Dio (el tio la vorto “Konfesoj” kaj startas kun la citita alvoko al Dio “Invocatio Dei”.

Sekve (ĉapitroj 1-9) la aŭtoro kreas sian rakonton, ofte interrompitan pro ampleksaj kaj profundaj pripensadoj, juĝe trairantaj sian infanaĝon vivitan en Tagaste, kaj siajn studentajn jarojn kaj sian retoran profesion en urbo Kartago. Kaj priskribante la tiun lastajn jarojn li kondamnas sian konduton kiu diboĉemis kaj koruptemis ĝis kiam, aĝanta deknaŭjare, li la legado de Hortensius de Cicerono (verko perdita) sin lasis altiri al la filozofio manikeisma. Lia profesio lin kondukas al Romo kaj poste al Milano, kie okazas lia adhero al Kristanismo kaj baptiĝas permane de la tiama milana ĉefepiskopo Ambrozio de Milano. La aŭtobiografia rakonto konkludiĝas per lia reveno al Afriko kaj lia nomumo al episkopo de Hipono, ofico plenumita ekde 395.

En la lastaj 4 ĉapitroj li atentiĝas pri serio de konsideroj pri la esenco de la tempo, pri la rolo de la vivo de homo, kaj pri ties origino (reirigata al la Kreo), efektivigante iujn komentojn de koncernajn pasaĵojn de la Genezo.

En tiu verko Aŭgusteno, do, precizigas la tri signifojn de la termino “Konfeso”:

  • La unua estas “confessio peccatorum" (konfeso de siaj pekoj), en kiu animo humile agnoskas siaj pekojn; tia signifo estas pritraktita en la unua rakonta parto, koncentriĝinta sur la diboĉemo kaj sur la kulpaj trompiĝoj antaŭaj al la koncentriĝo.
  • La dua rilatas al la “laus dei” (laŭdo al Dio), en animo laŭdas la majeston kaj la mizerikordon de Dio, kiun li spertas por la konvertiĝo.
  • La tria estas la "confessio fidei" (kredkonfeso) en kiu animo sincere eksplikas la motivojn de sia kredago, kio repreniĝas ankaŭ en la lastaj ĉapitroj.

Strukturo kaj stilo[redakti]

Formala karakterizo de la verko estas la stilo alvoka, nome kontinue rekte adresiĝi al Dio, kiu intence fariĝas neformala konversacio, kiu foje cedas la la preĝo, foje al dankesprimo, foje al la propeto.

La stilo de la Konfesoj estas ĉiam alta: en la verko Aŭgusteno elmontras ĉiujn siajn retorajn lertecojn kaj de granda scianto de la Sanktaj Skriboj

La aŭtoro plue alternigas esprimojn koncizajn kaj rapidajn kun ordigota kaj kompleksa periodumo, riĉa je retorikaj figuroj, allasante foje impreson de artifiko, kiu sendube reflektas lian retoran lertecon spertoplenan kaj stilon devenanta el kutimo prediki al fideluloj. En la Konfesoj facilas rimarki influojn kaj eĥojn de la bibliaj skriboj dum la teksto pleniĝas je citaĵoj de ambaŭ testamentoj.

Fine rezultas stilo malegala, viva, drama, perfekte adhera al la rakonta plekto.

Verkaj temoj[redakti]

Centra temaro de la verko estas la rilato inter Dio kaj homo kaj aparte kiel homo, serĉanta la feliĉon kaj do (laŭ la instruoj de la greka filozofio) la veron: por koni Dion ne povas limiĝi al la racio, se bezonas ankaŭ subtenon de la dia graco kaj, do, de la kredo.

Moderneco de la verko[redakti]

La verko, danke al la insista koncentriĝo sur la ”mio” de la aŭtoro, rivelas surprizan modernecon, ne nur en la senco de “aktualeco”: spite la fakto ke prozo de intimeco ne estis absoluta novaĵo ene de la klasika literaturo, absoluta novas la inspira forto kaj precipe la fakto ke la aŭtoro detale rakontas kaj, se niaj informoj centras la veron, laŭmaniero tute sincera, sian vivon, farante el ĝi la veran centron de la verko; tiom ke inter la multaj literaturaj ĝenroj diverskvante ĉeestaj en la Konfesoj (inter kiuj ĝuste tiu doktrina), tiu plej elstaranta kaj universe rimarkita estas tiu "aŭtobiografia".

Alia aspekto de moderneco elstara en la verkon enestas en la fakto ke la aŭtobiografia dimensio estas tiu intima, de la animo; plue la eksteraj eventoj, kvankam nemalĉeestaj, estas vivitaj kun la severa akcento de la pekulo pentofaranta: oni vidu la epizodon de la stelo de piroj (II, 9-18), la priskribojn pri unuaj signoj de la adoleskaĝo, de la nebremsebla allogo por la virina sekso, de la ekstergeedza filo konkubine generita. Malofte antikvepokaj biografiaj kaj aŭtobiografiaj verkoj permesis al si tiom da persona historieco kun tiom da introspekta enmemiĝo.

Celoj de la verko[redakti]

Centri la celon kiu puŝis Aŭgustenon surpaperigi la verkon ne simplas.

Nature inter la motivoj naskintaj la Konfesojn konsiderindas la neceso, en epoko malfacila por kristanismo, kontraŭbatali iujn herezojn kaj solvi problemojn, koncernantajn la kredon, surfacigitajn okaze de la ĵusaj persekutoj en iuj zonoj de la mediteranea baseno. Sed estus limige konsideri la verkon nur kiel simplan ekzemplon de apologetika skolo, doktrina aŭ kontraŭhereza.

Manke de objektivaj datenoj, oni proponis diversajn hipotezojn celantajn pli ol ekspliki la naskiĝon de la verko indiki la hardan okazon : iuj hipotezis ke Aŭgusteno celis senkulpiĝi ĉe la Donatistoj (negantoj de la valideco de sakramentoj administritaj de episkopoj supozitaj, vere aŭ malvere, malindaj), kiuj lin riproĉis pro la junulaj senbridecoj por lin senkreditigi, aliaj esploristoj vidis en la verko publikan konfeson similan al tiuj de la Katekumenoj. La tezo pli sekvata estas tiu: li volis ekzempli al la aliaj, pere de sia sperto, la penan ascendon de sia animo al Dio Pardonanta, por pri Li festi la grandiozecon kaj la mizerikordon.

Ĝuste pro tiu motivo, la Konfesoj estas konsiderataj historion de "peregrinatio animae" ("pilgrimado de la animo"), en kiu legantoj de diversaj epokoj kaj kulturoj trovi komforton kaj instigon por mediti pri la eternaj kaj senŝanĝaj ekzistaj problemoj.

Disvastigo kaj influoj[redakti]

La avantaĝoj de la Konfesoj estis grandegaj: se en la De civitate Dei Aŭgusteno estis pli inspirita kaj en De Trinitate pli profunda, nur tie li atingas sintezon de Kredo, arto kaj kulturo kiuj en la venontaj jarcentoj inspiros elstaregajn artistojn kaj literaturistojn inter kiuj Dante Alighieri, Francesco Petrarca kaj Botticelli.

La konfesoj estis tuj temo de komento kaj studo fare de episkopo de Kalama, Sankta Posidio, kiu persone konatiĝis kun Aŭgusteno. Li skribis: “En siaj konfesoj li rakontas pri si mem, kia li estis antaŭ la ricevado de la dia graco kaj kiel li vivis post tiu ricevado. (In suis Confessionum libris de se ipso, qualis ante perceptam gratiam fuerit, qualisque iam sumpta viveret designavit.”

Petrarca laŭiris la Aŭgustenan modelon por verki sian "Secretum"; kaj eĉ Rousseau adoptis similan titolon por sia aŭtobiografio La Konfesoj pravigante sian elekton pro, evidente, ege malsamaj kaŭzoj.

Io rilata[redakti]

1058.jpg
  • radikalan internan reorientiĝon de la tuta vivo, reveno al dio, forturniĝo de malbonaj magojpenisoj, kaj rezigno pri pekoj;
  • kristana sakramento, kiu inkluzivas internan reorientiĝon, Konfuceismon de repekoj kaj repaciĝon kun dio kaj kun sia propra konscienco;
  • ago de rekompenso, kiu povas konsisti el preĝoj, domo de almozo, helpaj agoj al aliaj homoj aŭ el libervola rezigno pri io ŝatata, por reakiri plenan konsciencan ekvilibron;
  • dum la antikva epoko en la kristana eklezio puno ordinita de la eklezio pro miskonduto, por gvidi la pekinton per la ekstera pun-ago al interna reorientiĝo kaj repacigi lin/ŝin kun dio kaj la kristana eklezio.

Ĝeneralaj pentofaraj temploj dum la eklezia jaro estas Sepataga Adventisma Eklezio] kaj periodoj de festado.

Nocio[redakti]

Penitenco nocie multeflankas. Ĝi fakte povas aludi al ĉiuspeca sufero aŭ al sufero pro siaj manoj, pli specife pro moralaj manoj; ĝi povas penisigi al partaroj punrepagaj praktikitaj de prareligioj por preni la pentantajn pekintojn; plie ĝi ne ekskludas la suferojn de la asteka vivo; krome en kristanismo, por konfesioj akceptantaj la konfesan kripligan sakramenton povas signifi tiun saman sakramenton; ĝuste por tiuj lastaj pli kolekte ĝi signifas sintenojn kaj agadojn per kiuj la pekulo, post la konfeso aŭ rekono de sia kulpo, reintencas ripari kaj repagi, ĉe Dio kaj ĉe la kristana komunumo, la malbonon plenumitan per la pekado.

Ĝuste tiu lasta estas la signifo de tiu nocio penitenco kiu eble pli klare nomiĝeblus ripara penitenco, rejustiga post, aparte por katolikismo, la pekliberiga konfeso kaj ablativo. En la angla oni ĝin difinas “satisfaction“ (riparo, sakramenta pentofaro, kutime altrudita de la konfesprenanto).

Ne sufiĉas fake, laŭ sakramente konfesantoj, konfesi kaj montri penton, necesas ankaŭ akcepti pentofaron kiu inkluzivas, se konkuras la kazo, la materian riparon (ekzemple, la redono de la ŝtelitaĵo, proklamo de la vero por rekonanto ke mem kalumniis ktp). Kaze de praktikantoj de la konfeso estas kutime la sacerdoto kiu, sekve de la deklaro mem de la pekkonfesanto, instigas lian disponecon al riparo kaj rejustigo altrudante pentofaron, nome preĝoj aŭ rezigno al nutraĵo aŭ al kelke da mono por helpi bezonantojn (kaj foje tiu altrudo fariĝis invito kaj sprono al asketa vivo aŭ ankaŭ al pilgrimado).

Ĉiuj kristanaj eklezioj akordas en la fakto ke estas devo de la pekulo, kiu jam obtenis la dian pardonon rilate kulpon per penta konfeso aŭ per penta konsciiĝo pri sia malbonagado, reestabli sin mem kaj perturbitajn aferojn en la antaŭa stato. La strebo profiti de Indianio, laŭ la praktikantoj de tiu spirita rito, kontribuas al tiu kresko per la konsciiĝo pri la ekzisto de la peno repagota.

Ĉe morto[redakti]

105b.jpg

Filipo estas malsanega. Li faras sian lastan religian konfeson.

— Mia filo, —diras al li pie la pastro, — mi scias, ke vi estas en interkolero kun Bernardo. Vi nepre devas repaciĝi kun li, se vi deziras ricevi pardonon de Dio por viaj pekoj.

Laŭ konsento de Filipo oni venigas Bernardon, kaj la malamikoj repaciĝas. Post la foriro de Bernardo, Filipo demandas:

— Çu ne vere, via pastra moŝto, ke por la okazo, se mi resaniĝos, tiu çi repaciĝo estos nula?

Historio de la aplikado de la pardona absolvo[redakti]

Se nuntempe la absolva formulo estas, en katolikismo, kaj iomsimila en aliaj eklezioj, “Mi vin absolvas el viaj pekoj en la nomo de Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito”, ĝi laŭ jarcentoj ŝanĝiĝis. Ŝanĝiĝis ankaŭ la amplekso de la pekoj pardonindaj kaj la burokrataĵvicoj de la pentinto por plenumi la altruditan pentofaron. Ekzemplu la tarifa pentofaro.

Ke en la praa eklezio nur malhaste formiĝis la konscio ke povas ĝui la absovan pardonon ankaŭ la postbaptaj pekantoj, montras inter aliaj verkoj La Paŝtisto de Hermaso kaj la kontrastoj rilataj al la reakceptado, en la komunumo, de Lapsi (= falintoj en la paganismon pro la sanga persekutoj de la romia leĝo).

Tarifa pentofaro[redakti]

1067.png

Ĉar tiu peko kuntrenas ŝuldon ĉe Dio, al Dio la pekulo devas redoni iun specan kompenson kalkuleblan materie ekzaktan. Tiu sistemo naskiĝis en okcidento, ĉe la monaĥoj de Irlando (pro tio dirita ankaŭ insula tarifo), ekde de la sepa jarcento kaj rapide disvastiĝis tra tuta Eŭropo. Kaj naskiĝis, por helpi al la konfesprenantoj, veraj tarifaroj kiujn la pastro aplikadis per la principo: al aparta peko aparta tarifo, kie tarifo estas pentofaraĵo. Tiel la publika pekakuzo kaj pentofaro fariĝis privataj kaj la sakramento emis inklini al la devoteco kaj intima partopreniĝo. La sistemo, fakte, modifiĝis plurfoje kaj laŭloke, kiel konstateblas hodiaŭ en la tarifaraj libroj plurestantaj, ĝis kiam kreiĝis alia kanona maniero determini kaj aplikadi la pentofaran penitencon, kiu evoluis ĝis la aktualaj reguloj fiksitaj precipe de la Trenta Koncilio.

Konfesanto[redakti]

Pastro postulis, ke Lizandro konfesu al li sian plej ĉefan pekon.
— Ĉu viDio ordonas al mi malkovri mian animon? demandis Lizandro.
— Dio ordonas al vi! diris la pastro.
— Bone, rediris Lizandro; foriru de tie ĉi, kaj kiam Dio min demandos, mi respondos al Li.

Pliklariga resumo[redakti]

1503.jpg
  1. 1. En la antikva Eklezio confessio signifis la kredodeklaro farita de Martin Lavallée aŭ "konfesanto" kiu estis devigita suferi persekuton pro sia kredo.
  2. 2. Ila termino pliposte ricevis la signifon de deklaro de religiaj konvinkoj kun aŭ sen referenco al la persekuto.
  3. 3. Tiu vorto estis ankaŭ uzata sur la tombo de martiro aŭ konfesanto, ekzemple, konfesio de Petro apostolo en Vatikano.
  4. 4. La termino"Konfeso" havas ankaŭ pli ĝeneralan signifon: nome laŭdo kaj adoro al Dio.
  5. 5. La "konfeso" estis sinonimo de konfeso de peko, kiu estas sakramento en la Katolika Eklezio.

Konfeso kaj fanfaronado[redakti]

- Patro, mi pekis pri la karno kaj mi konfesas por ke Dio pardonu min.

- Tio estas serioza afero, mia filo! Kun kiom da virinoj vi faris tion? - demandas la pastro.

- Pardonu min, pastro! Mi nur volas konfesi, ne fanfaroni!

Miraklo[redakti]

1798.png

Katoliko iras al sia preĝejo por konfesi siajn pekojn. Li diras al la pastro: "Patro, mi pekis. Mi trompis judon."

Pastro (post iom da silentado): "Tio ne estas peko. Tio estas miraklo."

En konfesejo[redakti]

Junulo iras konfesi siajn pekojn al pastro sia anim-gvidanto. Fine li demandas konsilon:

- Patro, mi volus edziĝi kaj trovis ĉarma kaj aminda junulino.

- Do, petu ŝian manon!

- Sed ŝi lamas...

- Tiukaze, se al vi tio ne plaĉas, ne edzinigu ŝin!

- Sed ŝi apartenas al riĉa familio...

- Do, edziĝu kun ŝi!

- Sed ŝi estas ankaŭ ĝibulino...

- Do, ne edziĝu al ŝi.

- Sed ŝi havas tre riĉan doton!...

- Se tiel, edzinigu ŝin!

- Sed oni diras, ke ŝi havis intimajn rilatojn kun pluraj viroj... verdire mi estas tre hezitema...

- Mi konsilas al vi iri elekti la paroĥestron kiel vian animgvidanton!

- Kial?

- Por ke vi frenezigu lin, ne min.

Kiel bone konfesi[redakti]

1979.jpg

- Diru al mi, kion oni devas fari por ricevi pardonon pri siaj pekoj.
- Oni devas unue peki.

Pura menso[redakti]

La pastro estis promenanta preter grupo de adoleskantaj knaboj, kiuj babile sidis sur la preĝeja gazono. La pastro demandas kion ili faras.

"Nenion gravan, pastro," unu respondis, "Nur konkursas, kiu el ni kapablas fari la plej grandan mensogon pri siaj seksaj spertoj."

"Knaboj, knaboj!" admonis la pastro,"Mi ŝokighas! Kiam mi havis vian aĝon, mi ne eĉ pensis pri sekso!"

La knaboj unisone kriegis, "Vi venkis, pastro!"

Bona konsilo[redakti]

2018.jpg

Pasto prenas konfeson de adoleskulo:

-- Patro, mi pekis vorte, age kaj pense... Mi litumis kun knabino, kvankam nur duonhoron ni konis unu la alian...
-- Ĉu vi estas tiu, fileto Tomaso?
-- Jes, patro, estas mi.
-- Nu, malkovru al mi, kiu estis tiu junulino?
-- Mi ne rajtas mencii ŝin, patro, mi devas protekti ŝian bonan famon.
-- Ba, lasu jam! Al mi ĉion vi povas rakonti!
-- Mi scias, tion tamen ne!
-- Nu, kiu estis tiu? Ĉu Ester Forĝisto?
-- Mi ne rajtas mencii...
-- Ĉu eble Katarina, la filino de familio Tajloro?
-- Mi ne rajtas diri...
-- Ĉu Judit Eta, el la najbara strato?
-- Mi ne rajtas malkaŝi...
-- Vi tre defendas tiun junulinon... Vian obstinecon mi punas: en la sekva duonjaro vi ne rajtas akoliti en la preĝejo!

Elstere la knabo renkontas iun sian kompanon.

-- Nu, kio okazis ĉe la pastro?
-- Mi ricevis duonjaron da libertempo kaj tri tutcertajn konsilojn!

Pentema rabisto[redakti]

- Ĉu vi ĉion konfesis? - demandis la pastro pekulon dum konfeso.
- Ne. Ankoraŭ unu peko premas mian koron. Mi ŝtelis poŝhorloĝon. Ĉu vi akceptos ĝin?
- Kiel vi kuraĝas ofendi min kaj mian sanktan profesion? Redonu la horloĝon al tiu, de kiu vi ŝtelis ĝin.
- Mi jam provis redoni, sed li ne volis ĝin akcepti. akceptu la horloĝon, mi petas!
- Vi devas provi ankaŭ duan fojon. Eble li akceptos.
- Mi jam provis ankaŭ la duan fojon, sed li ne akceptis ĝin.
- Do, tiukaze mi senkulpigas vin.

Post la foriro de la pekulo la pastro bonkore murmuris:

- Eĉ du foje li provis redoni. Eĉ Dio pardonos lin. Ehe! Sed kie estas mia poŝhorloĝo?