☭ Komunismo ☭

El Neciklopedio
(Alidirektita el Komunismo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


☭ Komunismo ☭
☭ Komunismo Leninismo ☭
Marxismo, Maoismo, Socialismo

Hammer and sickle.svg.png
Simbolo
Devizo: "Tradukistoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!"
Dioj Karlo Markso; Frederiko la granda
Sanktuloj Lenino; Stalino;Mao Zedong; Hoa Ĉimino ("Onklo Ho"); Fidela Kastro ("La maksimuma Ĉefo")
Sanktaj Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Ĉina lingveto; antaŭe la Rusa
Nuna Papo Xi Jinping
Profetoj Antonio Gramsci; Alexei Leontiev;
Herezuloj Eduard Bernstein; Jean Jaurès; Lev Trockij; Imre Nagy; Władysław Gomułka; Nikita Ĥruŝĉjov; Miĥail Gorbaĉov
Martiroj Che Guevara ; Roza Luksemburg;
Sanktaj libroj La Kapitalo; Komunista Manifesto
Kredantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?

""Sanguis martyrum semen communistorum est." - "Sango de martiroj estas spermo de komunistoj""

~ Tertuliano .

"Rilatoj en socialisma aŭ en komunisma socio, t.e. en la plej evoluonta etapo de socia evoluo, estos tute travideblaj kaj ne bezonos helpajn metodojn de trompado, mensogado, falsigado, kaj perfidado"

~ Trockij

"Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, -- kiu mem ne penas, nenio al li venas"

~ Zamenhof pri komunistoj

"Nia patro estas komunismo. ĉiuj ni estas ĝiaj idoj"

~ Idisto pri komunismo

"Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras"

~ Zamenhof pri komunismo

"komunista partio: partio de la komunistoj"

~ Antonio Vergara pri komunismo

"Ĉiu progresema agento aŭ movado konsiderotas senkulpa ĝis plena detruo de la lando"

~ sovetano pri komunismo

"Diri ke iuj estas bonuloj kaj aliuloj estas malbonuloj irigas nenien bonan."

~ Riĉulo pri komunismo

"Socialismo estas opio de studentoj kaj aliaj pseŭdo intelektuloj"

~ Markso pri socialismo

"Socialismo funkcias nur en du lokoj: en paradizo, kie oni ne bezonas ĝin, kaj en infero kie oni jam havas ĝin."

~ Ronald Reagan pri socialismo

"In nuy komunitaa oni diskusi sey nosion duran mucho yar."

~ Lingvadeplanetisto

☭ Komunismo ☭ estas stranga religio kreita en Mezepoko de Karlo Markso kaj divastigita de ruza misiisto Lemingo.

En la frua kaj meza periodo de Mezepoko, oni opiniis, ke ĉiuj homoj estas sklavoj, tiu principo estis nomita komunismo, Markso metis tiujn principon en la sankta Libro ☭ "Das Kapital" ☭ ("La Ĉefurbo"). En la lasta periodo de Mezepoko, naskiĝo de kapitalismo kaŭzis la finon de komunismo kaj la mezepoko, kiel ĝi, devis esti estinta.

Tutmondaj verduloj unuiĝu!

☭ Historio ☭[redakti]

Tute rilata bildo
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de komunismo.

Komunismo evidente estas tre malnova nocio, jam ekzistis la vorto ☭ komunismo ☭ en epoko de Platono, sed antaŭ Markso, neniu plene komprenis la komunismon kaj ĝi estas obskura aro de mistikaj nocioj. La ☭ Manifesto de la Komunista Partio ☭ redaktita de Karl Marx por la Ligo de Legendoj estas la historie baza dokumento por komunistoj.

☭ Ido ☭[redakti]

Dum la yari 1920 existis revuo editita da komunistaj Idistoi kae titulizita : "Revuo Internaciona". Krom tio, kion rakonti al vi?

☭ Bovinoj ☭[redakti]

Vi havas du bovinojn.

La ŝtato forprenas ambaŭ bovinojn kaj donas al vi iom da lakto.

P.jpg

† Ideologio †[redakti]

Jesuo estas la Ekumena Kristo, la Plejalta Ŝtatestro, ĉar nur diece universalisma penso povas proponi la ekziston de ia socio, en kiu la homoj respektu unu la alian en tia grado de Frateco.

Jesuo estis kaj pacismano ("Prezentu la alian vangon !") kaj komunisto (Li kaj liaj proksimaj disĉiploj havis komunan monsakon, pri kiu Judaso zorgis -- t.e. Judaso ŝtelis el la komuna monsako.). Cetere Jesuo volis etendi sian komunismon al ĉiuj sekvantoj : pro tio li aranĝis la "multobligadon" de la panoj (la disĉiploj kolektis ĉies panojn kaj disdonis ilin al ĉiuj por manĝigi ilin).

Se Jesuo sukcesus fondi sian komunisman teologion en Palestino, neniu nun povas scii, per kiaj principoj li regus ĝin. La Nova Testamento komprenigas, ke Jesuo regis sian movadon absolutisme kaj per absoluta potenco.

Jesuo estas la Plejalta Reganto de la planedo Tero, kaj en Sia Unua Videbla Alveno al ĉi tiu mondo, Li okazigis ankaŭ verajn socispiritajn miraklojn.

Movado[redakti]

Jesuo diris, ke aparteno al la movado estas pli grava ol la parencaj rilatoj. Se okazas konflikto, oni devas elekti la movadon. La nova kredo estis ne hobia religio sed la ĉefafero de vivo. Estas simple kaj klare, ĉu ne ?

☭ Marksismo ☭[redakti]

Schwaller de Lubicz rimarkis, ke Marksismo estas politika ideologio, bazita sur la verkaro de Karolo Markso kaj Frederiko Engelso, kaj evoluigita de iliaj disĉiploj (interalie grave de V. I. Lenino), kiu konsistigas la sistemon de filozofiaj, ekonomikaj kaj soci-politikaj ideoj, kiu inkludas:

Karolo Markso(1818–1883)
Frederiko Engelso (1820–1895)

La materiisma kompreno de historio (historia materiismo)[redakti]

Ŝablono:Ĉefartikolo Ŝablono:Citaĵo

Marksismo traktas la homon kiel derivaĵon de la socio, kiel produkton kaj subjekton de la socia labora agado. La homo estas aro de ĉiuj sociaj rilatoj.

Marksismo opinias la laboron la determina kondiĉo de transformiĝo de la homsimila simio en la homon. La bestoj ne kapablas fari radikajn ŝanĝojn en kondiĉoj de sia ekzisto, ili adaptiĝas al la ĉirkaŭanta medio, kiu determinas ilian vivmanieron. Sed la homo ne simple adaptiĝas al donitaj kondiĉoj, sed, unuiĝante en komuna laboro, transformas ilin konforme al siaj konstante evoluantaj bezonoj, kreas mondon de materia kaj spirita kulturo. La kulturo estas kreata de la homo en la sama grado, en kiu la homo mem estas formata de la kulturo.

Historie kreiĝintaj normoj de juro, moralo, ĉiutaga vivo, reguloj de pensado k.t.p. formas konduton kaj menson de homo, faras el aparta homo reprezentanton de certa vivmaniero, kulturo kaj psika tipo. Homo ne estas izolita estaĵo, li estas ĉiuflanke engaĝita en kontakton, komunikadon kun la socio, eĉ kiam li restas sola kun si mem. Konscio de homo pri si mem kiel pri homo ĉiam efektiviĝas pere de lia rilato al aliaj homoj. Ĉiu aparta homo estas neripetebla individuo, kaj samtempe li portas en si iun genran (gentan) esencon.

Antaŭ la apero de marksismo en ideoj pri la socio plene regis ideismo. Eĉ materiistoj antaŭ Markso ne estis materiistoj en kompreno de la socia vivo.

La plej gravaj principoj de historia materiismo estas jenaj:

  • marksismo agnoskas primarecon de la materia vivo de la socio — de la socia estado — rilate al la socia konscio, kaj aktivan rolon de la dua en la socia vivo;
  • marksismo apartigas el la tuta aro de sociaj rilatoj la produktadajn rilatojn kiel ekonomian strukturon de la socio, kiuj determinas, finfine, ĉiujn ceterajn rilatojn inter homoj, kaj donas objektivan bazon por ilia analizo;
  • marksismo historie aliras al la socio, t.e. ĝi agnoskas evoluon en historio kaj komprenas ĝin kiel laŭleĝan naturhistorian procezon de moviĝo kaj ŝanĝiĝo de soci-ekonomiaj formacioj;
  • marksismo konceptas, ke la historion faras homoj, laborantaj amasoj, kaj la fundamenton kaj la fonton de instigaj motivoj de ilia agado oni devas serĉi en materiaj kondiĉoj de socia produktado de ilia vivo.

Markso formulis la leĝon, ke produktadaj rilatoj (rilatoj de homoj pro produktado de materiaĵoj) konformas al nivelo de evoluo kaj al karaktero de produktivaj fortoj (aro da produktorimedoj kaj homoj, okupitaj en produktado).

Ŝablono:Citaĵo

Produktivaj fortoj determinas produktadajn rilatojn. La konformo de produktadaj rilatoj al nivelo de produktivaj fortoj necesas por normala funkciado kaj evoluo de la produktivaj fortoj. Tamen, evoluante en kadroj de la donitaj produktadaj rilatoj, la produktivaj fortoj sur certa ŝtupo de sia evoluo komencas kontraŭi al ili. "El formoj de disvolviĝo de produktivaj fortoj tiuj rilatoj transformiĝas en iliajn katenojn. Tiam venas epoko de socia revolucio. Kun ŝanĝiĝo de la ekonomia bazo pli aŭ malpli rapide okazas renverso en la tuta grandega superkonstruaĵo"[1].

Tamen historia materiismo tute ne konceptas ekonomion la sola aktiva forto en historio. Historia materiismo postulas konsideri relativan memstarecon de diversaj sociaj fenomenoj. La dependo de la spirita vivo — de la materia, de la superkonstruaĵo — de la bazo tute ne estas unuflanka. Historia materiismo pruvas grandegan rolon de ideoj, de la subjekta faktoro en la evoluo de la socio. Historio estas rezulto de komplika interagado de diversaj sociaj fenomenoj, sociaj fortoj. Sed la maniero de materia produktado ĉiam estas la bazo de interagado de ĉiuj flankoj de la socia vivo, kaj finfine determinas karakteron de la socio kaj ĝeneralan direkton de la historia procezo.

La plej grava kategorio de historia materiismo estas la nocio de soci-ekonomia formacio — historie determinita ŝtupo en evoluo de la homa socio, karakterizata per specifa nur por ĝi maniero de produktado kaj per kondiĉitaj de tiu maniero sociaj kaj politikaj rilatoj, juraj normoj kaj institucioj, kaj ankaŭ per ideologio. Tiu nocio permesas apartigi tion komunan, kio ekzistas en ordoj de diversaj landoj, troviĝantaj sur sama ŝtupo de historia evoluo, kaj per tio apliki en historia esploro tutsciencan kriterion de ripeteblo, aliri al ekkono de objektivaj leĝoj de evoluo de la socio. Ĉiu soci-ekonomia formacio estas siaspeca "socia organismo", kies specifecon determinas, unuavice, materiaj produktadaj rilatoj, konsistigantaj la bazon de la formacio. La bazo kreas kvazaŭ "ekonomian skeleton" de la socia organismo, kaj ties "karnon kaj sangon" konsistigas aperanta sur tiu ĉi bazo superstrukturo (aro da ideologiaj, politikaj, moralaj, juraj, t.e. sekundaraj, rilatoj; da ligitaj kun ili organizaĵoj kaj institucioj — la ŝtato, la justico, la eklezio k.t.p.; da diversaj emocioj, humoroj, ideoj, teorioj, sume konsistigantaj socian psikon kaj ideologion de tiu ĉi socio). La bazo kaj la superstrukturo kun sufiĉa difiniteco kaj kompleteco karakterizas specifecon de ĉiu formacio, ties kvalitan diferencon disde aliaj formacioj.

Marksismo distingas jenajn soci-ekonomiajn formaciojn:

Post la prakomunuma formacio rezulte de divido de laboro kaj apero de privata proprieto kreiĝis kontraŭeco de ekonomiaj interesoj de individuoj, socia neegaleco, la socio evoluis spontanee. Ĝi eniris en la antagonisman periodon de sia historio. Homoj estis fiksataj ĉe certaj laboriloj kaj ĉe diversaj specoj de ĉiam pli diferencanta agado preter ilia volo kaj konscio, pro blinda neceso de disvolvo de produktado. La antagonisma divido de laboro kondukas al la forfremdigo for de homo de ĉiuj aliaj specoj de agado, krom relative malvasta sfero de lia laboro. Kreataj de homoj materiaj kaj spiritaj valoroj, kaj ankaŭ la sociaj rilatoj mem foriras el sub ilia rego kaj komencas domini ilin.

Ĉiuj sociaj formacioj, post la prakomunuma (krom la estonta komunisma) baziĝas sur antagonisma divido de laboro, sur ekspluatado kaj antagonismo de klasoj.

Laŭ difino de Lenino, klasoj estas "grandaj grupoj da homoj, diferencantaj laŭ ilia loko en historie difinita sistemo de socia produktado, laŭ ilia rilato (plejparte fiksita kaj formaligita en leĝoj) al produktorimedoj, laŭ ilia rolo en socia organizo de laboro, kaj, sekve, laŭ manieroj de ricevado kaj ampleksoj de tiu parto de socia riĉo, kiun ili disponas. Klasoj estas tiaj grupoj da homoj, el kiuj unu povas al si alproprigi laboron de la alia, pro diferenco de ilia loko en certa sistemo de ekonomio"[2].

Laŭ Markso, ĉia historia batalo en ajna ideologia sfero estas pli aŭ malpli klara esprimo de batalo de sociaj klasoj.

La fonto de klasbatalo estas kontraŭeco de interesoj de klasoj. Depende de karaktero de tiu kontraŭeco oni distingas klasojn antagonismajn (nepacigeblajn) kaj neantagonismajn. Antagonismaj estas, unuavice, rilatoj inter la ĉefaj klasoj de ĉiuj formacioj, baziĝantaj sur ekspluatado de homo fare de homo: la sklavoj — la sklavposedantoj, la kamparanoj — la feŭdoj, la proletaro — la burĝaro. Antagonismaj povas esti ankaŭ rilatoj inter dominantaj klasoj de formacioj, anstataŭantaj unu la alian (ekzemple, inter la feŭdoj kaj la burĝaro), se iliaj radikaj interesoj estas nekunigeblaj. Transiro de unu formacio al alia realiĝas per socia revolucio, kiu ĉiam estas rezulto kaj supera manifestiĝo de klasbatalo.

Scienca komunismo[redakti]

Scienca komunismo (aŭ scienca socialismo) estas unu el la tri konsistigaj partoj de marksismo, esploranta socian movadon, strebantan al likvido de kapitalismo kaj al konstruo de komunisma socio. Scienca komunismo montras realan, bazitan sur scienco vojon al likvido de ekspluatado de homo fare de homo kaj al enkonduko de nova, sen kapitalismaj kontraŭecoj, organizo de la socio, pri kiu revis adeptoj de Utopia socialismo (nome Owen, Saint-Simon, Fourier).

Kiel parto de marksismo, scienca komunismo apogiĝas al konkludoj de du aliaj ĝiaj partoj — marksismaj filozofio kaj politika ekonomio. Speciale grandan signifon por scienca komunismo havas la teorio de klasbatalo kaj la teorio de plusvaloro.

Neeviteblon de transformiĝo de la kapitalisma socio en la socialisman Markso deduktas tute kaj senescepte el la ekonomia leĝo de moviĝo de la moderna socio. Kolektivigo de laboro, en miloj da formoj iranta antaŭen ĉiam pli kaj pli rapide... — jen la ĉefa materia bazo de la neevitebla veno de socialismo. La intelekta kaj morala motoro, la fizika plenumanto de tiu transformiĝo estas la proletaro, edukata de kapitalismo mem. Ĝia batalo kontraŭ la burĝaro, manifestiĝante en diversaj kaj ĉiam pli enhavriĉaj formoj, neeviteble iĝas politika batalo, direktita al konkero de politika potenco fare de la proletaro ("diktatoreco de la proletaro"). Kolektivigo de produktado ne povas ne kaŭzi transiron de produktadaj rimedoj en proprieton de la socio... Grandega kresko de rendimento de laboro, redukto de labortago, anstataŭigo de restaĵoj, ruinoj de eta, primitiva, diserigita produktado per kolektiva perfektigita laboro — jen rektaj konsekvencoj de tiu transiro.[3]

Klasbatalo[redakti]

Marksismo opinias klasbatalon la movanta forto de evoluo de socio, dividita al antagonismaj klasoj.

Ajna historia batalo — ĉu ĝi fariĝas en politika, religia, filozofia aŭ ajna alia ideologia sfero — reale estas nur pli aŭ malpli klara esprimo de batalo de sociaj klasoj, kaj la ekziston de tiuj klasoj kaj samtempe ilian kolizion inter si siavice kondiĉas grado de evoluo de ilia ekonomia stato, karaktero kaj maniero de produktado kaj determinata de ĝi interŝanĝado|F. Engelso [4].

Laŭ marksisma vidpunkto, kapitalismo simpligis kaj nudigis klasajn kontraŭecojn, kontraŭstariginte unu al la alia du grandajn klasojn — la burĝaron kaj la proletaron. La proletaro estas la unua el la subpremataj klasoj, kies klasbatalo ricevas vere internacian karakteron kaj tutmondan skalon.

Ĉefaj formoj de la proletara klasbatalo estas la ekonomia, la politika kaj la ideologia.

  1. La ekonomia klasbatalo estas batalo por profesiaj interesoj de laboristoj (altigo de salajro, redukto de labortago, plibonigo de laboraj kondiĉoj k.t.p.). Ĝi kontraŭagas al ofensivo de entreprenistoj al vivaj kondiĉoj de laboristoj, preparas laboristojn al batalo por pli vastaj celoj, helpas al ilia revolucia eduko kaj organizo.
  2. La politika klasbatalo estas la plej alta formo de la proletara klasbatalo. Specialaĵoj de tiu formo konsistas, unue, en tio, ke ĝi signifas batalon por la radikaj interesoj de la proletaro. Due, la politika klasbatalo estas tutklasa batalo; ĝi signifas jam ne batalon de laboristoj de apartaj entreprenoj kontraŭ sia mastro, sed batalon de la tuta proleta klaso kontraŭ la klaso de kapitalistoj. Trie, en la politika batalo kreiĝas partio — la plej alta formo de klasa organizo de la proletaro. La plej ĉefa en la politika klasbatalo de la proletaro estas batalo por establo kaj firmigo de sia potenco.
  3. Atingo de tiu celo ne eblas sen la ideologia klasbatalo, kies unua tasko estas liberigi la proletaron el sub influo de burĝa ideologio. La ideologia batalo devas enporti en proletajn amasojn socialisman ideologion, kio estas necesa por transformo de spontanea klasbatalo en ties konscian formon.

Socialisma revolucio kaj transiro al komunisma socio[redakti]

Transiro de unu formacio al alia realiĝas per socia revolucio, kiu en tuta diverseco de ĝiaj formoj ĉiam estas rezulto kaj supera manifestiĝo de klasbatalo.

Socia revolucio estas radika renverso en vivo de la socio, kiu signifas faligon de la kadukiĝinta kaj establon de la nova, progresa sociordo. Socia revolucio finas procezon de evoluo, de poioma maturiĝo en profundo de la malnova socio de elementoj aŭ premisoj de la nova sociordo; ĝi solvas kontraŭecon inter novaj produktivaj fortoj kaj malnovaj produktadaj rilatoj, rompas la kadukiĝintajn produktadajn rilatojn kaj fiksantan ilin politikan superstrukturon, malfermas liberan vojon al plua evoluo de la produktadaj fortoj. La malnovajn produktadajn rilatojn subtenas iliaj portantoj — la regantaj klasoj, kiuj gardas la kadukiĝintan ordon per forto de ŝtata potenco. Tial, por malbari la vojon al la socia evoluo, progresemaj klasoj devas renversi la ekzistantan ŝtatan ordon.

Lenino difinis revolucian situacion kiel aron da objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj, kreiĝantaj en socio antaŭ revolucio:

  1. krizo de la supraj tavoloj, t. e. neeblo por regantaj klasoj konservi sian regadon en senŝanĝa aspekto, la situacio, kiam la supraj tavoloj ne povas, kaj la malsupraj tavoloj ne deziras vivi malnove;
  2. abrupta akriĝo super ordinara nivelo de mizero kaj suferoj de subpremataj klasoj;
  3. grava kresko de aktiveco de popolamasoj, ilia preteco al memstara revolucia kreado.

La profunda bazo de revolucia situacio estas konflikto inter produktivaj fortoj kaj produktadaj rilatoj, sed senpere ĝin kaŭzas interrilatoj de klasoj.

Tempo de apero de revolucia situacio, ties formoj kaj rapideco de ties disvolviĝo dependas de la tuta sistemo de soci-politikaj rilatoj: de stato de la ŝtata maŝino, de firmeco de pozicioj de la reganta klaso, de forto de la revolucia klaso, de ties ligoj kun aliaj tavoloj de la popolo, de akumulita de ĝi politika sperto. Se progresemaj klasoj pro iuj kaŭzoj ne estas pretaj al aktivaj kaj organizitaj agoj, tiam en disvolviĝo de revolucia situacio okazas malkresko, amasa revolucia ekscitiĝo estingiĝas, la reganta klaso trovas rimedojn por reteni la potencon en siaj manoj.

Socialisma revolucio estas la plej alta tipo de socia revolucio kaj radike diferencas disde ĉiuj revolucioj de pasintaj epokoj, ĉar ĝi faras plej profundajn ŝanĝojn en la vivo de popoloj. La antaŭaj revolucioj nur anstataŭigadis unu formon de ekspluatado per alia; socialisma revolucio likvidas ekspluatantajn klasojn kaj elradikigas ajnan ekspluatadon de homo fare de homo.

Socialisma revolucio komenciĝas en kondiĉoj de malesto de pretaj formoj de la nova maniero de produktado, kaj tial ĝi havas krean karakteron. Preno de la potenco fare de la proletaro estas nur komenco de revolucia transformado. Konstruado de la nova socio okupas tutan historian periodon de radikaj sociaj transformoj, kiun Markso difinis kiel specialan transiran periodon de kapitalismo al komunismo (al ties unua fazo, nun nomata socialismo). La transira periodo estas kvalita salto el kapitalismo al komunismo.

Ilo de konstruado de la nova socio dum la transira periodo en la politika sfero estas diktaturo de la proletaro.

La historie unua formo de proletara diktaturo estis la Pariza komunumo, kiu riĉigis marksismon per valorega sperto, permesinta al Markso fari konkludon pri ŝtata formo de la estonta socialisma socio.

Proletara diktaturo estas ŝtata potenco de la proletaro, establata rezulte de likvido de la kapitalisma sociordo kaj detruo de la burĝa ŝtata maŝino. La proletaro uzas sian potencon por subpremado de rezisto de ekspluatantoj, por firmigo de venko de la revolucio, por prevento de penoj restarigi potencon de la burĝaro, por defensivo kontraŭ agresaj agoj de internacia reakcio. Tamen proletara diktaturo signifas ne nur perforton kaj precipe ne perforton. Ĝia ĉefa funkcio estas krea, konstrua. Diktaturo servas al la proletaro por altiri al si vastajn amasojn de laborantoj kaj entiri ilin en socialisman konstruadon, por revoluciaj transformoj en ĉiuj sferoj de la vivo: en ekonomio, kulturo, ĉiutaga vivo, por komunisma edukado de laborantoj kaj por konstruado de la nova, senklasa socio.

En la ekonomia sfero al la transira periodo respondas kunekzisto de socia kaj privata proprieto de produktadaj rimedoj, kunekzisto de plano kaj de var-monaj rilatoj, ĉe poioma redukto de la unuaj kaj kresko de la duaj.

Socialismo kaj komunismo[redakti]

Socialismo oni konvencie nomas la unuan, malsupran stadion de la komunisma soci-ekonomia formacio.

La komunisman soci-ekonomian formacion entute (kaj sekve, ankaŭ socialismon, kiel ĝian malsupran stadion) karakterizas socia proprieto de produktadaj rimedoj, malesto de var-monaj rilatoj kaj de klasoj, plana mastrumado. Komunismo estas "unio de liberaj homoj, laborantaj per komunaj produktadaj rimedoj kaj laŭplane elspezantaj siajn individuajn laborfortojn kiel unu socian laborforton" [5].

La ŝtato, kiel aparato de perforto de reganta klaso, plu ekzistante dum la transira periodo, kiel diktaturo de la proletaro, kun malapero de klasoj devas formorti.

Ŝablono:Citaĵo

Tamen la malsupra stadio de la komunisma formaciosocialismo — ankoraŭ nur eliras el profundo de la kapitalisma socio, kaj tial ĝi konservas distribuadon laŭ laboro. Ŝablono:Citaĵo

Ŝablono:Citaĵo

La antagonisma divido de laboro povas ĉesi nur ĉe du nepraj kondiĉoj:

  1. kiam produktadaj rimedoj transiras el privata al socia proprieto kaj venas fino al spontanea evoluo de la socio;
  2. kiam produktadaj rimedoj atingos tian ŝtupon de evoluo, ke homoj ĉesos esti alkatenitaj al strikte difinitaj laboriloj kaj specoj de agado, ĉesos esti rektaj agentoj de produktado.

Kun tio estas ligitaj du radikaj ŝanĝoj: unue, ĉesas apartigo de homoj en laboro, la laboro plenskale iĝas senpere socia; due, la laboro ricevas vere krean karakteron, iĝas teĥnika aplikado de scienco, kiam subjekto agas apud la procezo de produktado mem, ekposedas, regas ĝin. Tio estas du nepraj kondiĉoj de atingo de vera libero, de ĉiuflanka evoluo kaj firmiĝo de la homo kiel racihava estaĵo de la naturo.

Marksisma kompreno de la homo baziĝas sur tio, ke la homo povas esti libera nur en libera socio, kie li ne nur estas rimedo de realigo de sociaj celoj, sed estas antaŭ ĉio la celo mem. Idealon de tia socio marksismo vidas en komunisma socio, ĉar nur en ĝi la homo ricevos rimedojn, donantaj al li eblon plene manifesti sian individuecon.

Markso indikis, ke produktada laboro devas iĝi samtempe ankaŭ realiĝo de la subjekto. Certe, specialigo de laboraj procezoj neeviteble plu daŭros kune kun vastiĝo de influo de la homoj al la naturo. Ekzemple, biologo ĉiam diferencos laŭ objekto kaj speco de la agado disde geologo. Tamen ili ambaŭ, samkiel ĉiuj aliaj anoj de la socio, okupiĝados per libere elektita krea laboro. Ĉiuj homoj kunlaboros, kompletigante unu la alian kaj agante kiel subjektoj, racie regantaj fortojn de la naturo kaj de la socio, t. e. kiel veraj kreantoj.

Redukto de labortago kaj ega pligrandigo de libera tempo ebligos al homoj kune kun profesia krea laboro konstante okupiĝi per ŝatataj specoj de agado: arto, scienco, sporto k. t. p. Tiel estos plene superita la unuflankeco, kaŭzata de la antagonisma divido de laboro, estos realigita ĉiuflanka kaj libera evoluo de ĉiuj homoj.

Aŭstromarksismo[redakti]

Aŭstromarksismo estis marksisma teoria tendenco, gvidata de Victor Adler, Otto Bauer, Karl Renner kaj Max Adler, membroj de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio-Hungario kaj la Unua Respubliko Aŭstra (de 1918 ĝis 1934). Ĝi estas konata pro sia teorio pri nacio kaj naciismo kaj ĝia provo akordigi tiujn kun socialismo en la imperia kunteksto. Tial, Otto Bauer elpensis la principon pri "nacia propra aŭtonomeco" kiel manieron kolekti la geografie disigitajn membrojn de la sama nacio.

Marksismo en la socio[redakti]

Marksisma feminismo estas skolo de feminismo, kiu koncentras sin al la enketado kaj klarigado de la manieroj kiel virinoj estas subpremitaj per sistemoj de kapitalismo kaj privata proprieto. Laŭ marksismaj feministoj, la liberiĝo de la virino eblas nur per radikala rekonstruo de la hodiaŭa, kapitalisma ekonomio, en kiu la plimulto el la laboro de virinoj estas nekompensita.

Marksismaj penisuloj[redakti]

☭ Bolŝevismo ☭[redakti]

1015 n.jpg

Bolŝevismo estas politika tendenco, naskiĝinta en la rusia socialdemokrata partio sub la influo de Lenino kaj konkerinta la ŝtatan potencon en Rusio dum la jaro 1917. Kaj bolŝevismo kaj faŝismo, du politikaj “novaĵoj”, aperintaj en Eŭropo kaj najbare al ĝi, klare prezentas moviĝon en rea direkto. Socialismo de Markso kaj bolŝevismo estas du historiaj fenomenoj, kiuj apenaŭ havas komunajn tuŝpunktojn. Eĉ la bolŝevismo[6], kies radikalismo estis ekstrema, balzamis Leninon kaj el Karolo Markso faris la Savinton. La idealo de individuo estas la neelradikigebla bezono de la homa animo, kiu protektas ĝin kun fanatikeco kies grandeco kreskas kun ĝia malgracio.

Tro akra fajro estas sen daŭro.

☭ Juda bolŝevikismo ☭[redakti]

Juda bolŝevikismojud-bolŝevikismo estas fakto ke la judoj inĝenieris la rusan revolucion kaj havis la ĉefan potencon inter la bolŝevikoj. La simile "juda komunismo" referas, ke judoj dominis ĉiujn komunismajn movadojn en la mondo. Ĝi similas al la "cionisma okupa registaro," t.e, judoj regas la mondan politikon. La esprimoj estis uzataj alude al la fakto, ke komunismo estas juda konspiro. Ĝi ofte koincidis kun naciismaj tendencoj en la 20-a kaj 21-a jarcentoj.

En Pollando, "jud-bolŝevikismo" estis konata kiel "Żydokomuna" .[7]

La esprimo estis la titolo de broŝuro, La juda bolŝevikismo, kaj aktualiĝis post la oktobra revolucio de 1917 en Rusio, kiam ĝi elstare rolis en la informado de la kontraŭkomunisma blanka movado dum la rusa enlanda milito.

La fakton poste propagandis la Nazia Partio kaj usonaj samideanoj.[8][9][10][11]

Komunisma loĝado[redakti]

2.png

— Nun mi havas bonan loĝejon. Mi devas nenion pagi por ̧ĝi.

— Nenion, kamarado? Kiel tio povas esti?

— Nu, mia dommastrino diris, ke mi tiel sentu min en ŝia domo, kiel hejme. Sed çiu scias, ke hejme oni ne pagas por la loĝado

☭ Ritoj kaj kredoj ☭[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Komunismaj ritoj kaj kredoj.
280.png

La komunismo estas la forigo de homekspluatado. Vi ne povas nomi komunismo praktikon fremdan al tiu difino. La "Nigra Libro de la Komunismo" en unu kilogramo da papero neniel montris, kaj ne provis montri, ke la forigo de homekspluatado _en praktiko_ kaŭzis la morton de _unu_ persono.

☭ Komunismo en la naturo ☭[redakti]

- Mi timas, ke nia nova kato estas komunisto.

- Kial?

- Ĉar li ripete diras, "Maŭ."

Florado[redakti]

Amazonialauidistoj.png

Ekzistis tro da malliberaj socioj kun komunisma reĝimo. Ekzistis tro da malliberaj socioj kie la komunismo floris. Ekzistis -k en Kubo k N. Koreio ankorau ekzistas - komunismaj socioj tute malliberaj kie la homoj ne havas sufiĉe da mono.

Marksisma vidpunkto pri koloniismo[redakti]

Marksismo rigardas koloniismon kiel formo de kapitalismo, substrekante espluatadon kaj socian ŝanĝon. Marx pensis, ke funkciante ene de la tutmonda kapitalisma sistemo, koloniismo estas proksime asocia kun malegala disvolviĝo. Ĝi estas "ilo de absoluta detruado, dependeco kaj laŭsistema espluatado produktanta misajn ekonomiojn, socio-psikologian misorientadon, amasan malriĉon kaj novkolonian dependecon."[12] Kolonioj estas konstruitaj kiel sistemoj de produktado. La serĉado de krudaj materialoj kaj la nuna serĉado de novaj investadaj oportunoj estas rezulto de inter-kapitalista rivaleco por la kapitala akumulado. Lenino konsideris koloniismon kiel radika kaŭzo de imperiismo, ĉar imperiismo distingiĝas el monopola kapitalismo pere de koloniismo kaj kiel Lyal S. Sunga klarigas: "Vladimir Lenin advokatis forte por la principo de mem-determinado de popoloj en siaj "Tezoj pri la Socialisma Revolucio kaj la Rajto de Nacioj al Mem-Determinado" kiel integra platformo en la programo de socialisma internaciismo" kaj li citas Leninon kiu diris, ke "La rajto de nacioj al mem-determinado implicas eksklusive la rajton al sendependeco en la politika senco, la rajto al libera politika separado el la subpremanta lando. Specife, tiu posrulo por politika demokratio implicas kompletan liberon por agiti por secesio kaj por referendumo pri secesio el la secedanta nacio."[13] Ne rusiaj marksistoj ene de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj poste de Sovetunio, kiel Sultan Galiev kaj Vasil Ŝaĥrai, dume, inter 1918 kaj 1923 kaj post 1929, konsideris la Sovetan Reĝimon renovigitan version de rusia imperiismo kaj koloniismo.

En sia kritiko de koloniismo en Afriko, la gujana historiisto kaj politika aktivulo Walter Rodney asertis:

"La gravo de tiu mallonga periodo de koloniismo kaj de ties negativaj konsekvencoj por Afriko devenas ĉefe el la fakto ke Afriko perdis povon. Povo estas la lasta determinilo en homa societo, baza por rilatoj ene de iu ajn grupo kaj inter grupoj. Ĝi implicas la kapablon defendi proprajn interesojn kaj se necese trudii la propran volon per iu ajn disponebla resurso. Ĉe rilatoj inter popoloj, la afero pri povo determinas manovreblon en negocado, la etendo laŭ kiu unu popolo respektas la interesojn de alia, kaj eventuale la etendo laŭ kiu popolo survivas kiel fizika kaj kultura ento. Kiam unu societo troviĝas devigita rezigni sian povon tute al alia societo pli ol al si eme, tio estas formo de subdisvolviĝo... Dum la jarcentoj de antaŭkolonia komerco, ioma kontrolo super socia politika kaj ekonomia vivo estis retenita en Afriko, spite la malavantaĝa komerco kun eŭropanoj. Tiu malgranda kontrolo super internaj aferoj malaperis sub koloniismo. Koloniismi iris multe pli for ol komerco. Ĝi signifas tendencon al rekta alproprigo fare de eŭropanoj de la sociaj institucioj ene de Afriko. Afrikanoj ne plu konstruis indiĝenajn kulturajn celojn kaj standardojn, kaj perdis kompletan regadon por trejnado de junaj membroj de la socio. Tiuj estis sendube ĉefaj paŝoj malantaŭen... Koloniismo ne estis simple sistemo de espluatado, sed io kies esenca celo estis repatriigi la profitojn al la tiel nomita 'patrina lando'. El afrika rigardo, tio supreniris al konsista ekspatriigo de la riĉo produktita de la afrikana laboro el afrikaj resursoj. Ĝi signifas la disvolvigon de Eŭropo kiel parto de la sama dialektika procezo per kiu Afriko estis subdisvolvigita."
"Kolonia Afriko falis ene de tiu parto de la internacia kapitalisma ekonomio el kiu oni prenis profiton por nutri la metropolitan sektoron. Kiel jam oni vidis antaŭe, espluatado de tero kaj laboro estas esenca por homa socia antaŭeniro, sed nur por akcepto, ke la produkto disponeblas ene de la areo kie la espluatado okazas."[14]

☭ Lukso ☭[redakti]

Komunista civitano trovas sur la vojo eluzitan dentobroson. Li ̧in levas kaj mirigite rigardas, dirante al sia kamarado:

Kio povas esti tiu strangaîo?

—Verŝajne ia luksa sinamuzilo, kiun eltrovis la super-klaso

Rusia amo.jpg

☭ Demando ☭[redakti]

Komunismo estas sufiĉe bona ideologio; ĉu kaj kiel ĝi povus funkcii praktike estas alia demando.

Usona komunismo[redakti]

1031.jpg

- Laŭ mi Usono estus la perfekta lando por okazigi komunisman revolucion.

- Ĉu? Kial?

- Ĉar Usono ne povas invadi ĝin.

✡ Judismo kaj Komunismo ✡[redakti]

Afe.jpg

Komence, komunismo estas rigardata simple kiel sekto de judismo, kiuj kunigis en la Unua Internacio, sed dum la Koncilio de Jerusalemo, Markso estis krucumita de judoj. Liaj disĉiploj fondis la Duan Internacion. Sed en Dua Internacio aperis la herezio de Gnomoj, kiuj estis socialdemokratoj.

Simbolo[redakti]

- Estas supozo, ke serpo kaj martelego estas kaŝa signo de cirkumcido.

- Serpo klaras, sed martelego por kio?

- Evidente por anestezio.

☭ Poemeto ☭[redakti]

LL-Demo.jpg

Kioskoj, multe da butikoj
Amasas en niaj bazaroj.
En ili agas spekulistoj
Kaj kapitalo ne hazarde.

Diable tedas la reklamo,
Alvokas ĉiujn al Edeno
Sinjoroj - viroj, ankaŭ damoj,
Al sudaj landoj venu, venu!

Ĉu povas veni al Edeno
Doktorojinstruistoj?
Al mizeruloj apartenas
Ne ili nur, sed laboristoj!

De Gorbaĉova la perfido
Florado de Kapitalismo.
Ĝi estas por riĉuloj ido,
Ni kredu al socialismo.

Konstruu novan ni socion,
Sen iuj ajn la plutokratoj.
Ektondru la revolucio,
Pereu fiaj burokratoj!

Aleksandra VERĤOVA

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

K1948-sokol-nov.jpg
  1. Citaĵa eraro: Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj r3
  2. V. I. Lenino. "La granda iniciato".
  3. Citaĵa eraro: Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj r2
  4. F. Engelso. Antaŭparolo al tria germana eldono: K. Markso. "La dek-oka de Brumero de Luiso Bonaparto".
  5. K. Markso. La kapitalo. Vol. I.
  6. Dando el reĝa hundejo.
  7. Krzysztof Szwagrzyk, "Żydzi w kierownictwie UB. Stereotyp czy rzeczywistość?", Biuletyn IPN (11/2005), pp. 37-42
  8. Partridge, Christopher and Ron Geaves. (2007). Antisemitism, conspiracy culture, Christianity, and Islam: the history and contemporary religious significance of the Protocols of the Learned Elders of Zion. En: James R. Lewis kaj Olav Hammer (red.) The Invention of Sacred Tradition. pĝ. 75-95. [Enreta]. Cambridge: Cambridge University Press. Disponebla de: Cambridge Books Online
  9. Ŝablono:Citaĵo el gazeto
  10. Ŝablono:Citaĵo el libro
  11. Ŝablono:Citaĵo el libro
  12. Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.
  13. Ekflugos ni el sama kajo kun okuloj fiksegitaj al samaj rebriloj Por tiu-ĉi viv' kaj la posta Vin mi amis, mi amas, kaj mi amos.
  14. Ankaŭ ni hejme nomas ilin aŭdiloj, sed nun ŝajnas al mi, ke aŭdiletoj estas eĉ pli trafaj …