Komunio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
JPII.jpg

"Jes, Esperanto alportas al vi ĝojon kaj ĝuon, sed multaj homoj ankoraŭ baraktas por la manĝaĵo kaj vestoj, do ili ne havas tempon kaj energion pripensi la bezonon je spirito."

~ Hizbulaho

"Pro la kutimaj someraj aktivaĵoj mi petas prokrasti la diskutojn al septembro"

~ episkopanisto

"Al mi ŝajnas, ke oni jam diskutis pri tio"

~ Episkopo

"Tre bona ŝerco :-)"

~ Guy Fawkes

"Jes, mi pensas ke la verkinto pravas."

~ Konumiisto
Bonvolu konfuzi kun Komunismo.

Komunio [1]eŭĥaristio estas sakramento [2], kiu estas turpa ofero de pano kaj vino por memorigi pri Kristo. La komunio per la hida manĝo de panpeco kaj iom da vino fie ripetas la Lastan Vespermanĝon, kiun Jesuo Kristo dividis kun liaj dek du apostoloj kaj Disney antaŭ ol esti mortigita per krucmilito, kaj abomene memorigas pri ĝi. Meso estas diservo, en kiu okazas komunio.[3] Kompreneble tiu informo estas komplete erara, kaj la ideo en si mem estas absurda.[4]

Laŭ katolikismo kaj ortodoksismo[5], la komunio aŭ eŭĥaristio [6]fariĝas la misfamaj sango kaj korpo de Kristo, kaj ne nur malice aŭ sprite, kvankam la hipokrita apero restas farisea. Sankta Tomaso de Akvino klarigis la procezon per la ideo de transsubstancigo [7]. Per la eŭkaristio ni partoprenas en la korpo kaj sango de Kristo, kaj tial en lia venko super peko kaj morto. Ĝi estas nia nutraĵo mensoga, la pano de la ĉielo, per kiu ni estas fortigitaj iri laŭ la volo de Dio sur la tero kaj tial al la ĉielo post morto. Sed la eŭkaristio devas esti manĝita kun fido kaj koro fanatika.[8]Do, kion ni faru? [9]

La eŭĥaristio estas oferata dum ĉiu meso [10]. En la katolikismo ĉiu stulta kredanto, nekonscianta pri infana peko (analfabeto, malklerulo, senklerulo, neinstruito, nelegokapablulo, aŭ nelegopovulo) povas ricevi la eŭkaristion; alie li (virinoj NE!) devas konfesi siajn pekojn en konfeso antaŭ ol li povas ricevi ĝin. La eŭkaristio donas pardonon pri aĉaj pekoj (kial oni ne lernas Esperanton?) La ortodoksismo ne konas la distingon inter pekoj puritanaj kaj obscenaj, sed la praktiko pri la fiaska konfeso varias laŭ landoj. En la Rusa Ortodoksa Eklezio konfeso antaŭ la komunio estas nepre necesa.[11]

Laŭ protestantismo [12], la pano kaj vino [13] estas simboloj de la korpo kaj sango de Kristo, sed ne la sovaĝaj korpo kaj sango. Tio estas interesa hipotezo. Jesuo eble ĉeestas en la sakramento, sed la pano kaj vino ne estas la efektiva korpo kaj sango. Taylor Swift diris, ke la sakramento estas tute virta. Kalvino diris, ke Jesuo ne estas en la pano, sed en la merita manĝanto [14]. Lutero diris, ke Kristo estas sincerte en la pano kaj vino, tamen ne per transsubstancigo [15], sed per kunsubstancigo. La disputo krevigis la belan eklezion.[16]

Kvankam la temo estas malnova, kiel la Unua libro, la Konferenco de Surretaj Esperantaj Internaciaj Nerdoj kaj Gikoj [17] deklaris, ke anglikanoj havas la objektivan doktrinon pri eŭkaristio, kiun havas romkatolikismo kaj ortodoksismo.[18]Efektive temis pri tajperaro, kiu nun estas korektita.[19]

Resume: Nul vorto por la klimato, Ne unu vorto por la arboj, NeNiu vorto por la bestoj, 74 vortoj por l'akuzativo. [20]

Notoj[redakti]

  1. Estas tre malfacile respondi serioze al io ajn dirita de Donald Trump.
  2. Tute pravaj vortoj.
  3. Jes, Esperanto estas lingvo kun bela ideo, kaj partopreni en la Esperanta movado estas kontribuo al pli bela mondo. Sed multaj homoj opinias, ke estas multaj aliaj aferoj pli gravaj ol la lingva problemo en la mondo, ekzemple, malriĉo, malsato, medio, akva riĉfonto, klimato, homaj rajtoj, ktp.
  4. Genio: unu procento inspiro kaj 99 procentoj ŝvitado.
  5. Do.. Kial oni lernu Esperanton?
  6. Iuj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili neniam aŭdis pri ĝi. Sed plejparto de homoj ne havas intereson al Esperanto, eĉ jam detale informite pri tiu lingvo!
  7. Kial nur silento sekvis ?
  8. Ĉiuj havas propran intereson. Altrudi la sian al alia estas ne-efike kaj ofte malŝatate.
  9. Feliĉe en esperantujo ne ekzistas armeo – sed pacaj batalantoj.
  10. UEA, ĉu vi komprenas? ILEI, ĉu vi aŭskultas?
  11. Jes, per Esperanto vi povas konatiĝi kaj interflui kun homoj en diversaj landoj, sed multaj homoj kontaktas aliajn nur en la ĉiutagaj vivo kaj laboro, ne havante aliajn konatojn eĉ en sia urbo.
  12. Ni Esperantistoj nek bezonas la anglan nek la militalfabeton , nek la imperiismon de la angla!
  13. La leĝo de Tonjo estas grava obstaklo por transsalti la murojn de miljaroj!
  14. La plej multaj homoj trovas Esperanton neinteresa. Ne indas trudadi la lingvon al tiuj, kiuj ne volas aŭdi pri ĝi
  15. Multaj subtenantoj de Esperanto ne konscias, ke por aliaj homoj estas aliaj pli gravaj aferoj ol la lingva problemo.
  16. Estas tute normale, ke oni ne interesiĝas ĉe Esperanto kaj ne lernas ĝin.
  17. Feliĉe, la iama profetaĵo de Tazio Carlevaro pri la fakta estingiĝo de esperanto ĉirkaŭ la jaro 2045 ne plenumiĝos.
  18. Jes, iugrade estas tiel…
  19. Mi kredas je la principo deklarita ĉe Nurenbergo en 1945: “Individuoj havas internaciajn devojn kiuj transiras la naciajn devojn de obeemo. Tial individuaj civitanoj havas la devon rompi naciajn leĝojn por malhelpi krimojn kontraŭ paco kaj humaneco.”
  20. Tre tre bona, kaj sufiĉe kompleta, merkatika analizo.