Kolonio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kolonio is on Facebook"

~ Facebook pri Kolonio
Tiu ĉi bildo ne havas rilaton al tiu ĉi artikolon

"Batita komprenas aludon"

~ Zamenhof pri Kolonio

"Vjetnam iam estis franca kolonio, ĉu?"

~ usonano pri Vjetnamo

"Tajvano estis kolonio de multaj nacioj, de Nederlando inkluzive!"

~ Lajz Tajfuno pri Tajvano

"Efetive, la malo povus esti vera"

~ mi
1364117440 n.jpg

"Ne insultu islamanojn! "

~ iu

Kolonio (Sancta Colonia Dei Gratia Romanae Ecclesiae Fidelis Filia) estas "kolonlando", t. e., lando de kolonoj. Kolono estas rekta, precipe premata vertikala aŭ oblikva verga elemento, kiu transprenas efikojn de ŝarĝo el la apudaj partoj de strukturo, kiujn ĝi subtenas. Ia speco de kolonio estas pilastrio. Militkolonio estas lando de formiĝo de soldataro kunmarŝanta en unu aŭ pluraj vicoj, en kiu la vicaro evidente pli longas ol larĝas.

Koloniano estas mizera civitano de malmoderniĝonta Retlando, kiu laŭdire ankaŭ en 2009 foje blogos pri eble ne tute tedaj temoj (http://kolonjano.blogspot.com)

Baza ideo[redakti]

La klasika koloniigisma ideo:

Jes, ni perforte rabas viajn rimedojn, sed ni ankaŭ repagas al vi per nia bena, civiliza influo. Jes, ni perforte regas vin, sed nia regado estas bonvola, klera kaj milda. Kredu nin, nia supereco estas al vi pli bona ol sendependeco, kiun via sovaĝa kulturo nur difektus.

Oni ne povas simple forbalai tiun ideon. Ĝi intelekte allogas multegajn homojn, ĉar ĝin ŝajnas konfirmi realo.

Elektoepiskopujo Kolonjo[redakti]

Vi, azenoj, cetere nenion komprenus el ĝi.

La Elektoepiskopujo KolonjoElektoprinclando Kolonjo, germane KurkölnErzstift und Kurfürstentum Köln, estis unu el la plej gravaj princlandoj de la Sankta Romia Imperio. Kolonjo kongruas kun la antikva urbo nomita Colonia Agrippina. Ĝi fariĝis libera urbo en 1288, kaj la loĝejo de la ĉefepiskopo estis movita el la katedralo de Kolonjo al Bonn. La teritorio de la elektoepiskopujo entenis parton de la maldekstra bordo de la Rejno, oriente de Jülich, sed ankaŭ la duklandon Vestfalio preter la Rejno. La ĉefepiskopo estis tradicie unu el la princoj-elektistoj de la Imperio.

Dum la 16-a jarcento, tri ĉefepiskopoj de Kolonjo konvertis al protestantismo, kaj tio kaŭzis gravan konflikton kun Bavario. La Kolonja Milito (germane: Kölnischer Krieg, Truchsessicher Krieg) estis konflikto, kiun efektivigis de 1583 ĝis 1588 ĉefe elektepiskopaj kolonjaj kaj bavaraj trupoj. La milito malsukcesigis la provon de princelektisto Gebhardo de Waldburg-Trauchburg ŝanĝi la ĉefepiskopujon Kolonjo en heredeblan, protestantan duklandon.

Post 1795, la ĉefepiskopaj teritorioj de la maldekstra bordo estis okupitaj de Francio, kaj estis oficiale aneksitaj en 1801.

kaj dumnokte
katedralo, ĉefstacidomo kaj hohencolerna ponto de supre

Katedralo de Kolonjo[redakti]

la katedralo dum vespero

La katedralo de Kolonjo - germane Kölner Dom, oficiala nomo Hohe Domkirche St. Peter und Maria ("alta katedrala preĝejo Sanktaj Petro kaj Maria") - estas katolika preĝejo en la historia centro de la germana urbo Kolonjo kaj la katedralo de la katolika diocezo Kolonjo. La scienco ne povas klarigi, kial ebliĝas, ke la patronoj de la katedralo estas Simono Petro kaj Maria, la patrino de Jesuo.

Sankta Ursulo de Kolonjo[redakti]

Martireco de Ursulo kaj de ŝiaj kamaradinoj

Sankta Ursulo de Kolonjo, patronino de la virgulinoj, laŭlegende estis brita princino. Ŝia signo estas la sago, ŝia memortago la 21-a de oktobro. Pleje konata bildo pri ŝia martiro estis pentrita de Vittore Carpaccio (Akademio de Venecio).

Dezirate fare de nekristana princo ŝi petis tri jarojn da pripensotempo. Dume ŝi pilgrimis kun 11.000 virgulinoj boate tra Kolonjo al Bazelo kaj poste piede ĝis Romo. Revenante ili estis atakitaj fare de armeo de Hunoj proksime de Kolonjo.

Verŝajne tiu ĉi legendo devenis el enskribaĵo ĉe la Kirko Sankta Ursulo en Kolonjo pri martira morto de virgulinoj el la 4-a jarcento. Tiu ĉi preĝejo estis iama konventa (ĝis 1802). Ekde 1155 skeletoj amase - inter ili ankaŭ viraj - estis elfositaj sur la kampo Ager Ursulanus. Paralele estis notita revelacio privata de la abatino Elisabeth von Schönau; ambaŭ aferoj intermiksiĝis kreonte legendon mirindan.

Lingvo[redakti]

kompleta bildo de la okcidenta fasado

Kolonia germanaKolonial-Deutsch estas planlingvo kreita de Doktoro juristo Emil Schwörer en jaro 1916.

Ĝi estis planita kiel artefarita piĝino por komunikado en Germana Sudokcidenta Afriko kaj publikita en broŝuro kun la titolo "Vorschläge einer künftigen deutschen Kolonialsprache in systematisch grammatikalischer Darstellung und Begründung". Eble ĝi estis bazita sur la angla piĝino kun influoj de la bantua kaj de svahila.

Gramatiko[redakti]

Ĝi havas neŭtran difinan artikolon de por singularo kaj die por la pluralo, kaj nedifinan artikolon neŭtralan eine ne ŝanĝebla.

La pluralo de substantivo finas per -en-n (se la singularo finas per -e,-r-l): de Fäll> die Fällen, eine Kanne> Kannen.

La genitivo kaj dativo fariĝis per prepozicio (von kaj vor respektive). Pronomoj estas pli kompleksaj ĉar havas malsamajn formojn por genitivo kaj dativo.

La verboj estas neŝanĝeblaj, bazitaj sur la baza formo de infinitivo.

Ĉiuj atributivaj adjektivoj finas per -e kaj estas neŝanĝeblaj.

Signifo[redakti]

La katedralo de Kolonjo havas altecon de 157,38 metroj. Ĝi estas, post la katedralo de Ulm, la dua plej alta preĝeja konstruaĵo de Eŭropo kaj la tria plej granda de la mondo.

La katedralo situas en distanco de proksimume 250 metroj okcidente de la rivero Rejno ĉe la eksa norda limo de la antikva romia urbo Kolonjo. Laŭ la nuntempa urba arkitekturo, rekte najbaras la trajna ĉefstacidomo de la urbo, la muzeo Ludwig, romia-ĝermana muzeo, kaj la fervoja hohencolerna ponto, kiu okcidente-oriente superpontas la riveron.

La konstruaĵo troviĝas sur monteto pli-malpli 17 metrojn super la rivera nivelo, kaj ankaŭ plurajn metrojn super la ĉirkaŭaj stratoj, kaj nuntempe prezentiĝas kvazaŭ starante sur betona konstruaĵo, kiu ĉirkaŭ la katedralo kreas vastan placon. La preĝejo bonorde havas poŝtan adreson, kiu estas Domkloster 4.

La kolonja katedralo estas la tutmonde tria plej granda katedralo en gotika arkitektura stilo – post la katedraloj de Sevilo en Hispanio kaj Milano en Italio. Multaj artohistoriistoj en ĝi vidas unikan harmonian realigon de ĉiuj konstruaj elementoj kaj dekoraĵoj de la mezepoka-gotika arkitekturo. La katedralo dum la jaro 1996 registriĝis en la listo de la monda kultura kaj natura heredaĵo de UNESKO.

Inter la jaroj 1880 kaj 1884 la katedralo estis entute la plej alta konstruaĵo de la mondo. Krome temas pri la plej populara turisma vidindaĵo de Germanio: dum la jaro 2001 nombriĝis kvin milionoj da vizitantoj, kaj dum la jaro 2004 ses milionoj da vizitantoj el ĉiuj partoj de la mondo.

Antikva kaj frumezepoka arkitekturo[redakti]

frukristana baptejo oriente de la katedrala ĥorejo

Dum arkeologiaj fosadoj sub la katedraloj estis trovitaj restoj de romiaj loĝdomoj de la 1-a ĝis 4-a jarcentoj. Fine de la 4-a aŭ komence de la 5-a jarcento sub la ĥorejo de la nuntempa katedralo ekestis 30 ĝis 40 metrojn longa halo, kiu eble jam estis absida preĝejo. Post jarcento tiu konstruaĵo anstataŭiĝis pere de simile granda konstruaĵo, kiu havis tombejojn de frankaj regantoj kaj probable jam estis preĝejo. Dum la dua duono de la 6-a jarcento ekestis tria konstruaĵo, kiu klare rekoneblas kiel kristana preĝejo. La konstruaĵo ĝis la jaro 800 pli kaj pli ampleksiĝis. El la 6-a jarcento konserviĝis frukristana baptejo oriente de la nuna katedrala ĥorejo kun okangula bapta baseno.

Malnova katedralo[redakti]

La "malnova katedralo" estis la konstruaĵo, kiu senpere antaŭis la nunan katedralon. Ĝi inaŭguriĝis la 27-an de septembro 873. Arkeologiaj fontoj indikas, ke ĝi konstruiĝis dum pli ol 70 jaroj, kaj ke la konstruaj laboroj do komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 800.

Tiu katedralo havis longan centran navon kaj ĉe ambaŭ finaĵoj pli malgrandajn transversajn navojn. Ĝi estis la modelo por multaj aliaj preĝejoj de la epoko en tuta Eŭropo. En la katedralo admireblis la tiel nomata Gero-kruco, la dua plej aĝa granda ligna skulptaĵo de tuta Eŭropo kreita post la antikva epoko. Ĝi verkiĝis dum la 10-a jarcento kaj altas 2 metrojn.

Dum la jaro 1248 oni planis iom post iom malkonstrui la malnovan katedralon por havi spacon por komenci la konstruan laboron pri la nova katedralo. Dum provo forigi la orientan ĥorejon per brulado tamen akcidente brule detruiĝis preskaŭ la tuta konstruaĵo. La okcidenta flanko estis provizore riparita, por havi lokon por kristanaj diservoj, sed energie oni samjare, pli intense ol planite, komencis la konstruon de la nova, nuntempa katedralo.

Nova katedralo[redakti]

la nefinita katedralo ĉirkaŭ la 1824.
la katedralo mallonge antaŭ la finkonstruo dum la jaro 1880

La konstruo de la nuna gotika katedralo evoluis en du epokoj. La unua konstruofazo komenciĝis la 15-an de aŭgusto 1248. Ekde 1510 iom post iom ĉesis la konstrulaboroj je la katedralo, la lasta sciigo pri konstruado devenas el 1528. La dua fazo komenciĝis en 1823 kaj daŭris ĝis la finkonstruo de la katedralo en 1880.

Unua Konstrufazo: 1248 ĝis 1530[redakti]

Kolonjo tiutempe havis duonmilionon da enloĝantoj kaj estis senkonkurence la plej granda urbo de la mezepoka Eŭropo – komerca metropolo. La 23-an de julio 1164 la kolonja ĉefepiskopo alportis la relikvojn de la sanktaj tri reĝoj, salutintaj la novnaskitan bebon Jesuo, de Milano al Kolonjo. La imperiestro Frederiko la 1-a de la germanlingva Sankta Romia Imperio nomis la relikvojn donaco al sia kanceliero. La relikvoj altiris amason da pilgrimantoj al la kolonja katedrelo, kiuj estis tro multaj por la malnova preĝeja konstruaĵo kaj fortigis la planon krei pli grandan, vere metropolan katedralon.

La gotika konstruaĵo komenciĝis la 15-an de aŭgusto 1248. La uzitaj ŝtonoj plejparte venis el la proksima montaro Siebengebirge oriente de Bonno. Modelo estis la katedralo de Amiens en Francio. Post kiam Kolonjo dum la jaro 1288 fakte iĝis libera imperia urbo, ne plu posedaĵo de la katolika episkopo de Kolonjo (kiu daŭre posedis la tutan kompletan regionon), la konstruata konstruaĵo plue formale restis la rezidejo de la ĉefepiskopo, sed li vizitis sian rezidejon malofte. La ĥorejo inaŭguriĝis la 27-an de septembro 1322, kaj la relikvoj de la sanktaj tri reĝoj estis transportitaj tien.

Dum 1410 la suda turo ricevis sian duan etaĝon, kaj sur ĝi dum 1418 en ligna kadro pendiĝis granda katedrala sonorilo. Fine de la 15-a jarcento pli kaj pli malintensiĝis la laboroj pri la katedralo, post la jaro 1530 la laboroj tute ĉesis. Pluraj epidemioj estis malforigintaj la urban loĝantaron, la reformacio malfortigis la pozicion de la katolika eklezio kaj la pilgrimantoj forte malpliiĝis, kio rezultigis fortajn financajn problemojn por la giganta preĝeja entrepreno.

Dum pli ol 300 jaroj la nefinita katedralo dominis la urban silueton. Ĝis la jaro 1868 sur la nefinita suda turo troviĝis konstrua gruo el la 14-a jarcento, kiu dum jarcentoj ne plu estis uzita, sed ne forprenita. La urbanoj ekŝercis, ke la mondo pereos kiam la katedralo pretiĝos (sed tio neprobablas...).

Konstruestroj de la unua konstrufazo[redakti]

Dua Konstrufazo: 1823 ĝis 1880[redakti]

la katedralo dum 1900

Dum 1814 la arkitekto Georg Moller en Darmstadt retrovis unu duonon de la pli ol 4 metrojn granda historia fasadoplano pri la katedralo, kaj la alian duonon dum 1816 retrovis lia kolego Sulpiz Boisserée en Parizo. Komence de la 19-a jarcento krome la epoko de romantikismo fortigis la publikan intereson pri la mezepoko kaj repopulariĝis la nefinita katedrala konstruaĵo. La 4-an de septembro 1842 rekomenciĝis la konstruaj laboroj. Multaj privatuloj donacis monon por la projekto, kaj ankaŭ la ŝtato Prusio, kiu estis konkerinta la okcidentan provincon Rejnlando kun sia centro Kolonjo, kontribuis al la kostoj. Dum la jaro 1880 la katedralo estis finkonstruita, pli ol 600 jarojn post la komenco de la konstruaj laboroj. La pezo de la konstruaĵe uzataj ŝtonoj ampleksas proksimume 300.000 tunojn. La 157,38 metrojn alta preĝejo dum kvar jaroj estis entute la plej alta konstruaĵo de la mondo: fine de la jaro 1884 la rekordon transprenis la 169,3 metrojn alta Vaŝingtona Monumento.

La fino de la katedrala konstruo la 15-an de oktobro 1880 estis celebrata per granda festo, kiun Vilhelmo la 1-a, imperiestro de la naŭ jarojn pli frue fondita Germana Regno, uzis por publika memprezento kaj naciisma reprezentado. La festo tamen okazis dum la epoko, en kiu la prusia ŝtato en Germanio favorigis la protestantisman eklezion kaj luktis kontraŭ katolikaj institucioj. La oficanta kolonja ĉefepiskopo Paulus Melchers estis en ekzilo, kaj multaj el la plejgrandparte katolikaj kolonjanoj bojkotis la akcepton de la protestantisma imperiestro.

Konservo[redakti]

Dum la Dua Mondmilito la katedralo forte damaĝiĝis, inter alie per la trafo fare de pli ol 70 bomboj. Brulojn kaŭzitajn de la bomboj pluraj helpantoj poziciigitaj en la konstruaĵo tuj estingis, sed tamen la fizikaj damaĝoj pro la eksplodoj kolapsigis plurajn tegmentajn volbaĵojn. La fera tegmenta skeleto restis stabila. Post la milito 95 procentoj de la kolonja urbocentro estis detruitaj, kaj inter la ruinoj la nur parte detruita katedrala skeleto fantome elstaris. Dum 1948 komenciĝis la rekonstruo, kaj ekde la jaro 1956 la kadedralo denove taŭgis por diservoj.

Nuntempe aparte mediaj problemoj damaĝiĝas la katedralon. Acida pluvo atakas la ŝtonan substancon, kaj la motoraj gasoj de la urbocentra trafiko malheligas ĝin. Daŭre la katedralaj skulptistoj renovigas unuopajn fasadajn elementojn, kaj luktas pli rapidi ol la mediomalpura detruo.

Iom da fotaj impresoj[redakti]

Elektoprinclando kompare kun episkopujo[redakti]

La ĉefepiskopo de Kolonjo havis du rolojn: ŝtatan kaj eklezian. En la ŝtata rolo li estis princo-elektisto kaj reganto (ŝtatestro) de la elektoprinclando (elektoepiskopujo). En la eklezia rolo li estis la ĉefepiskopo de sia episkopujo (diocezo). Tiu ĉi episkopujo estis multe pli granda ol la princlando mem; do, grandaj areoj havis la ĉepiskopon de Kolonjo nur kiel sian episkopon, sed havis aliajn ŝtatajn regantojn.

Aparte grave, tio validis por la urbo Kolonjo mem. Post longjaraj konfliktoj, fine la ĉefepiskopo de Kolonjo malvenkis kontraŭ la urbanoj de Kolonjo en la batalo de Worringen 1288. La urbo Kolonjo ekde tiam ne plu apartenis al la elektoprinclando Kolonjo, sed fariĝis libera regna urbo (oficiale 1475). Eklezie la urbo plu apartenis al la ĉefepiskopujo Kolonjo, sed por viziti la urbon (kun la oficiala episkopa rezidejo, la katedralo de Kolonjo) la episkopo devis peti la permeson de la urbanoj.

Kolonia militado[redakti]

Estis en iu kolonia milito en la nigra kontinento. Du Eŭropaj soldatoj, Jim kaj Bob, patrolis en densejo netravidebla, iom aparte unu de la alia. Subite Jim aŭdis ekkrion de Bob: “Jim, Jim, venu rapide ĉi tien! Mi ĵus kaptis du indiĝenojn!”
“Nu, kial vi ne venigas ilin al mi ĉi tien?”
“Ho, vidu, ili ja ne lasas min iri libere.”

Knabaj krucmilitistoj el Kolonjo[redakti]

Dum tiu franca infana movado tragike fiaskis, alia pretiĝis en Germanio. Ankaŭ tie alia “puer" (el latina lingvo: knabo, aŭ eble nur “humila ulo, tio estas nekavaliro”), nome Nikolao, ĉefis grandan nombron de “knaboj kaj knabinoj”, devenintaj el Loreno, Rejnlando kaj Nederlando ĝin gvidante al sudo sub komunaj flagoj en longa procesio kiu atingis, parte, Ĝenovon, parte Pizon. Eble du ŝipoj startis al Oriento. Sed iliaj spuroj perdiĝis, ankaŭ pro tio ke multaj revenis al sia lando kaj multaj eble restis en Italio.

Nikolao vestis “signon kvazaŭ krucon kiu havis la formon de Tau signifanta, laŭ atestoj, lian sanktecon kaj miraklecan kapablon”: kiu tamen certe reigis al spirita dimensio. Nikolao subtenis ke mem ricevis la taskon, fare de anĝelo, veni kaj venigi al Jerusalemo: tiu ĉiela interveno, kvankam malpli intense, fortigas afinecon kun la diroj de la franca Stefano: sama certeco transiri la maron “siccis pedibus” (sen bani la piedojn) same kiel Moseo ktp.

Dua Mondmilito[redakti]

Dum la milito oni neniam bombis la fabrikon de Fordo en Kolonjo. Kolonjo tamen mem pereis meze de ruboj kaj cindroj. Fakte Henriko Fordo estis tre forta antisemito kaj pro tio en la komenca fazo li tute ne subtenis la Usonan registaron en ria strebo ataki Nazian Germanujon.

Fenestro de Gerhard Richter en la Katedralo de Kolonjo[redakti]

Fenestro de Richter en la Katedralo de Kolonjo, fotita de ekstere dum nokto.
Sunbrilo en la Fenestro de Richter (detalo), vidita de ekstere.
Efiko de la Fenestro de Richter en la interno.

Fenestro de la Katedralo de Kolonjo estas la nomo kiun oni uzas lastatempe por aludi al la fenestra vitralo en la suda transepto de la Katedralo de Kolonjo desegnita de la kolonja artisto Gerhard Richter. Sur surfaco de 106 m² 11.263 vitraj kvadratoj de 72 koloroj 9,6 cm × 9.6cm grandaj estis hazarde aranĝitaj.[1] La fenestro estis inaŭgurita la 25an de aŭgusto 2007 kiel parto de eŭkaristia celebro; la abstraktismo de la verko estis kaj laŭdita de kelkaj kaj tre kritikita de aliaj. La moderneco de la vitralo ege kontrastas kun la formala gotikeco de la fenestra kadro.

Kulturo[redakti]

En Kolonjo, Ernst, Baargeld, kaj ARP lanĉis kontestatan Dadaismekspozicion en 1920 kiu temigis sensencaĵon kaj kontraŭ-burĝajn sentojn. Early Spring Exhibition de Kolonjo estis starigita en drinkejo, kaj postulis ke partoprenantoj piediras preter pisejoj estante legitaj obscena poezio fare de virino en komuneca robo. La polico fermis la ekspozicion pro kialoj de obsceneco, sed estis remalfermite kiam la kulpigo estis faligita.

Der bewegte Mann[redakti]

Der bewegte Mann estas germanlingva kineja filma komedio el la jaro 1994, kiu baziĝas sur la samnomaj komiksoj Der bewegte Mann kaj Pretty Baby de Ralf König, kiuj satire troigite temigas la mikrosocion de gejoj en la germania metropolo Kolonjo kaj la interrilatojn kun la "normala mondo".

Scenaro[redakti]

La juna kelnero Axel estas bonaspekta juna aliseksemulo, kiu havas konstantan partnerinon, sed krome seksumas kun ĉiu havebla alia ino. Kiam lia amikino kaptas lin dum tia seksumo kun kolegino en la restoracia necesejo, ŝi forsendas lin el la komuna loĝejo. Tamen rapide poste ŝi rimarkas esti graveda de li kaj decidas pardoni al li kaj edziniĝi.

Axel jam antaŭe estis sendita al psikoterapia grupo de viroj, kiuj - laŭ la ideoj de la inisma movado, kiu kontraŭbatalas tradiciajn rolomodelojn de viroj kaj virinoj - provas ĉesi rigardi virinojn seksobjektoj kaj klopodas iĝi novaj, "movataj" viroj. En tiu grupo ankaŭ estas geja viro, Walter, kiu - male al ĉiuj aliaj grupanoj - simple esperas tie konatiĝi kun interesaj aliaj viroj. Axel petas tiun grupanon, provizore esti gastigata en ties loĝkomunumo, sen konscii, ke Walter kaj ties kunloĝanto Norbert estas gejoj. Ambaŭ samseksemuloj forte interesiĝas pri la bonaspektulo Alex, kiu tamen daŭre amas la eks-amikinon Doro.

Kiam Doro trovas la eks-amikon nude kun Norbert en la loĝkomunumo, ŝi erare supozas lin ŝanĝiĝanta al gejismo, sed fine tamen konsentas geedziĝi kaj nur estis malamuzita, kiam la gejaj ekskonatoj de Axel venas al la burĝa nupra ceremonio en bizaraj virinaj kostumoj, stereotipoj de geja protestemo.

Axel timas seksumi kun la novedzino, kies gravedeco estas progresinta kaj la naskodato proskima. Ĉar li tamen havas sekskuniĝajn impulsojn, li interkonsentas amori kun bela malnova konatulino, kaj por tio pruntas la loĝejon de Norbert. Malbonŝance li konsentas preni drogon, kiu plialtigu la amoremon, sed kiu fakte senmovigas la nudan Axel. Kiam ĉe Doro komenciĝas la naskaj spasmoj, ŝi trovas la edzon nude kaj senmove kaŭranta sur la kuireja tablo de la fremda loĝejo, histerias kaj fine la gejo Norbert anstataŭ la elŝaltita edzo akompanas ŝin al urba kliniko por naski la infanon. Plian fojon pardoni al Axel, estas pli malfacile, sed baze Doro feliĉas ke la edzo "nur plian fojon trompis ŝin kun alia ino" kaj ne praviĝas ŝiaj timoj ke la patro de ŝia infano eble tamen estus samseksema (ja ŝi ree trovis lin en la loĝkomunumo de "pekaj" samseksemuloj, kaj daŭre ŝi estas iritita pro tio).

Fonaj notoj[redakti]

La komiksoj de Ralf König, sur kiuj baziĝas la filmo, karikature troigis la ecojn kaj de samseksemuloj kaj de malsamseksemuloj, kaj en la konfronto de ambaŭ "mondoj" montras stereotipojn de ambaŭ grupoj. Laŭ iuj kritikantoj en la filmo la kritiko de la "normala", malsamseksemula mondo, iom reduktiĝis kaj ŝercoj aparte fokusigas la gejajn rolulojn. Tamen la ideo ankoraŭ kaptiĝas, kaj krome la etoso de la metropolo Kolonjo, kie sukcesas paralele ekzisti tiom malsamaj subsocioj, estas bone kaptata.

Dum la unua jaro post la publikigo, pli ol 6,5 milionoj da germanoj vidis la filmon, kaj ĝi iĝis unu el la plej sukcesaj kinejaj produktaĵoj de la 1990-aj jaroj en la lando. Estante tute malserioza karikaturaĵo, la filmo gajnis tutan fakson da kinejaj premioj, kaj sume do tre laŭdiĝis.

Esperantistoj[redakti]

Verŝajne estas pli multe da esperantistoj en Eŭropo ol en aliaj mondopartoj, kaj pli en urboj ol en la kamparo; do, supozi ke estas la sama proporcio da esperantistoj en ekz. la universitata urbo Kolonjo kiel en la tuta mondo estus konservative. Sed, se estas unu miliono da esperantistoj el 5,5 miliardoj da homoj, devus esti 182 esperantistoj en Kolonjo.

Viruso[redakti]

La viruso situis en la radiko, en la organiza strukturo elpensita en Kolonjo 1933. Perfektigante tiun strukturon, Ivo Lapenna plenumis modele sian devon de movadestro, samtempe akompanante la viruson al letala metamorfozo.

Notoj[redakti]

  1. Bonan tagon kaj fartu bone