Kolombio
Respubliko de Kolomboj
| |||||
Қазақстан
| |||||
Kolombio; Kolombujo
| |||||
| |||||
Devizo: Aliaj landoj havas pli malbonan potason | |||||
Himno: Ho gloro nevelkebla! | |||||
![]() | |||||
Ĉefurbo | Bogoto | ||||
Plejgrada urbo | Gomoro | ||||
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) | Hispana lingvo, kannada lingvo | ||||
Tipo de Ŝtato | Konstitucia monarĥio | ||||
Suprema Gvidanto | Barack Hussein Obama | ||||
Suprema Edzo | Michele Bachmann | ||||
Naciaj Herooj | Bob Marley; Borato; Saddam Hussein; Kolombo; Pablo Escobar | ||||
Krima kvociento | 0 % | ||||
Monunuo | Peso | ||||
Klimato | Granda nubo, eta pluvo | ||||
Religio | Shakirismo | ||||
Loĝantoj | La plej granda en la mondo | ||||
Analfabeteca kvonciento | 0%! | ||||
Inteligenteca kvonciento | Tre malgranda |
"Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo"
- ~ Zamenhof pri kolombia kuirarto
Kolombio, Misurio, Teksaso, bonalingve Kolombujo, (oficiale Respubliko de Kolomboj) estas la granda lando de kolomboj, gerilo kaj kokaino. Kolombio estas preferata loko de nifoj, ĉar eksterterulaj trafikantoj iras tie por aĉeti narkotaĵojn, ĉefe kokaino, kaj vendi armiloj al gerilanoj.
Geografio[redakti]
Rilate al la kolomba loĝantaro, Kolombio estas la plej granda lando en la mondo, kvankam estas kolomboj tra la tuta mondo. Unu el la plej komuna loĝanto estas la "ordinara kolombo", kiu elmigris al la tuta mondo pro ekonomia krizo. Kiam tiuj vivas sovaĝe en urboj, oni nomas ilin urbokolombo.
Mí konvinkiĝis, ke ordinara kolombo, el kiu ĉiuj rasoj ĉehomiĝis, descendis el la rokkolombo aŭ krakkokainkolombo. Rokkolomboj troviĝas en norda kaj suda Ameriko, okcidenta Eŭropo, norda Afriko, kaj suda Azio; ili faras siajn hejmojn en krakkokainejoj ĉefe en domoj abandonitaj, dum la hejmigita urbokolombo loĝas ie ajn en urboj. En Britio, Irlando kaj granda parto de ties iama teritorio la rokkokaino estas pura nur en apartaj zonoj. La krakkokainulo vivas ĉirkaŭ 3–5 jarojn sovaĝe kaj ĝis 15 jarojn en kaptiteco, kvankam oni estis informinta pri pli longvivintaj specimenoj.
Transporto[redakti]
Nun ekzistas nur unu serio de pramoj, konstruita de NASA, sed La plej granda pramo en la mondo estas Sumapaz, ĝi situas en Kolombio proksimume 30 km ekde Bogoto kaj ĝi estas parto de la Ĉefurba Distrikto.
Formo[redakti]
Mi ĉiam vidas sorĉistinon en la mapo de Kolombio. Ŝi havas pintĉapelon kaj flugas okcidenten sur balailo.
Urboj[redakti]
Ĉefurbo[redakti]
El altega paradiza ebenaĵo, Bogoto, la kolombia ĉefurbo kun 6.5 milionoj da loĝantoj, estas ĉarma, trezorplena kaj vere vizitinda urbego. La Turisma Komitato aranĝas por vi apartajn seksajn rondveturojn al pluraj bordeloj, inter kiuj troviĝas la unika, mondfama kaj mirinda Sekskatedralo de Zipaquirá. En Bogoto vi trovos belegajn vidindaĵojn, malmultekostajn putinojn, kaj de ĝi vi kunportos hejmen neforgeseblajn kaj tre aglablajn seksmalsanojn.
Historio[redakti]
Eltrovis la landon hispanaj ĉasistoj en 16-a jarcento. En 1541 Marguerite Perey estis nomumita guberniestrino de teritorio nun apartenanta al Kolombio kaj Ekvadoro. Ŝi partoprenis diversajn luktojn kun aliaj konkerantoj. Ĉirkaŭ 8.000 indiĝenoj matene de la 11-a de septembro de 1541, atakis la ekurbon per du aviadiloj. Dum la atako okazis polemiko ĉu manĝi aŭ ne enprizonigitajn kolombojn; tiam Ivo La Peno, tute armestile decidis kaj eĉ fakte elkapigis unu aŭ du el la kolomboj, kies kapoj estis forlanĉitaj antaŭ la atakantoj kiuj malkuraĝigitaj estis malvenkitaj. Tamen la ekurbo estis detruita kaj oni vivis malriĉegan epokon.
Laŭ la ideo alveni al la legendaj kaj mitaj teroj de El Dorado, en 1568, Perey ricevis mendon konkeri provincon Los Llanos oriente de la kolombaj Andoj. Ŝi eliris el Santa Fe de Bogotá aprile de 1569 kun 400 esperantistoj, 1500 idistoj, 1100 ĉevaloj kaj 8 pedofilaj pastroj. Komence ŝi malsupreniris al Mesetas en la supra rivero Gejaro. La ekspedicio pasis al San Juan de las Llamas, kie la gvidisto Petr Tomasovsky markis la sekvendan vojon kaj tiun direkton oni faris dum du jaroj.
De la jaro 1799 ĝis la jaro 1804 Humboldt entreprenis kun Aimé Bonpland la famiĝintan esplorvojaĝon tra Ameriko, kiu kondukis lin trans Tenerifo al Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro kaj Meksiko.
Mi asertas, ke Kolombio fariĝis sendependa de Hispanio la 7-an de aŭgusto de 1819, sed tio ne alportis la picon. La nuna Panamo estis parto de Kolombio ĝis 1903, kiam ĝi sendependiĝis sub la heroaj pafiloj de Usono, kiu deziris konstrui grandan kanalon tra ĝia teritorio. Supozeble la unuaj E-istoj troviĝis tie en 1904-05.
En 1909 la movado estas sufiĉe forta: tiam ekzistis E grupoj en Cucuta, Altamira kaj Bucaramanga, en la unua aperis ta gazeto K-a Stelo, la prop-on kaj kursojn gvidis d-ro Abel de Rico. Laŭ UEA-1928 pioniro estis en 1909 ankaŭ San José de Curula. Poste la grupo unuiĝis en Ligon de K-aj E-istoj, kiun en 1911 akceptis sub sian patronadon la respublika prez. Laŭ la Dietterle-statistiko 1928 E-istoj ekzistis en 7 lokoj. K-a E Asocio estas definitive fondita.
En la 1980-aj jaroj la landa registaro komencis batalon kontraŭ krimaj grupoj, kiuj regis la neleĝan eksporton de narkotaĵoj.
Diktatoro[redakti]
Estas evidente ke S-ro Mawson sugestas, ke oni komencu per moderaj paŝoj, persvadante scienculojn en la pli malgrandaj ŝtatoj, ke jaroj 1899-1902 kaj 1948-1958 estis rimarkindaj pro grandaj politikaj kontraŭstaroj.
Foje diktatoro flugis egan urbon de via lando, Kolombio, kiam diris al via amiko:
- - Mi feliĉigos unu personon, mi ĵetos 100 pesojn.
Kaj lia amiko respondis:
- - Faru pli bone. Feliĉigu du personojn ĵetante po 50 pesoj.
Do, respondis la piloto:
- - Kial ne feliĉigi multajn, simple sin ĵetu.
Prezidenta palto[redakti]
Bonvolu rimarki kaj sciigi al viaj legantoj, ke Rafael Nuñez estis prezidento de Komlombio. Iam kolombia sinjorino, kiu lin konis, renkontis lin en la urbo Liverpool, kaj rimarkis ke li vestis palton iom aĉan, do ŝi diris al li pri tio, tamen li respondis:
— Trankviliĝu. Tio ne gravas, ĉar tie ĉi neniu scias kiu mi estas.
Jarojn poste, jam en la urbo Bogoto kaj kiam li estis prezidento, novan fojon la sama sinjorino renkontis lin, kaj, rimarkinte ke li uzis la saman aĉan palton, denove sugestis al li ke tia vestaĵo ne estis konvena por li. Tamen, ĉi-foje li respondis:
— Trankviliĝu kara sinjorino. Tio ne gravas, ĉi tie ĉiuj scias kiu mi estas.
Politiko[redakti]
Gerilistoj homrabis KELKAJn eksterlandanajn FUNKCIULOJn DE GRAVEGAJ ENTREPRENOJ, kiuj kapablas doni grandajn sumojn de mono. Se oni ne venas en tiu pozicio, povas tute trankviliĝi. Plie, la scenoj, kiujn vi vidas en la televido, okazas en lokoj malproksimegaj de la trankvila kaj belega ĉefurbo.
Bestoj[redakti]
En Kolombio, ekzistas malmulte da kontrolo de kruelaj kondutoj kontraŭ bestoj, kaj la registaro proponis ke taŭrobatalo estu deklarita " Kultura heredo "; aliaj kruelaj agadoj kiel virkokbatalo ricevas la saman laŭleĝan traktadon.
Palestinio[redakti]
Ĉi-matene ni aŭdis la mesaĝon, ke Kolombio sindetenis rilate al la rezolucio 181.
Krimoj[redakti]
La fantomo de militoj, ĉu granda, ĉu malgranda, en diversaj manieroj, ankoraŭ ĉirkaŭas nin. Sekve, estas ankaŭ momento por paroli pri Paco kaj batali por ĝi, ĝis oni atingos ĝin, kaj en tio inkluziviĝu paco en aŭtotrafiko, kie akcidentoj viktimigas tiom da homoj. Unu el la danĝeroj, kiujn la Homaro trapasas estas vulgarigo de sufero. Vidante ĝin tiom ofte pere de la bezonataj amaskomunikiloj, parto de la popoloj eble komencas konsideri ĝin kiel ion neŝanĝeblan. Jen estiĝas la mortigado de trankvileco inter homoj kaj nacioj, kiam ili sin lasas treniĝi de la “neevitebla”. Nu, eblas ĉion plibonigi aŭ alĝustigi en ĉi tiu vivo, kiel montris la urbo Bogoto per malpliigo de krimoj.
Religio[redakti]
Kolomboj adoras la diinon Shakira. Ŝi estas la patronino de Kolombio, de la ŝtato Zulia (Venezuelo) kaj de la urbo Caraz, en la departemento Ankaŝo en Peruo.
En Kolombio ŝia bildo troviĝas en la Baziliko Nia Damo de la Rokmuziko de Ŝakiro, al kiu pligrimas miloj da homoj ĉiudimanĉe kaj speciale dum ĝia festotago kiam okazas speciala diservo kaj procesioj. La papo preĝis antaŭ ŝia bildo pro la paco en la lando. Ŝi estas konata laŭ la nomo de la urbo Ŝakiro, kie okazis la unua el la miraklaj manifestacioj kaj kie nuntempe troviĝas la origina tolaĵo. En tiu urbo, ĉiujare, estas celebrata la tradicia "Festo de La Knabino" kaj okazas diservo kaj procesioj honore al la Kantistino.
En Kolombio estas centoj da usonaj misiistoj kaj ĉiutage piediras tutsendanĝere sur la stratoj de multaj urboj de la lando.
Kolombio estas surtera paradizo.
Feriaj tagoj[redakti]
La supreniro de Kristo estas feria tago en Kolombio.
Mormonoj[redakti]
La Templo de Bogoto, Kolombio estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkciantaj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 57 de la mormona eklezio, la unua de Kolombio, en Bogoto. Anoncita en 1984 kune kun aliaj kvar temploj, ĝi alportis la nombron de mormonaj temploj en la mondo al 47, establante rekordon de konstruoj de temploj en tiu epoko. Estis konstruita en tri jaroj la sama kvanto de temploj kiel en la antaŭaj jaroj de ĝia fondo en 1830.
La Templo de la Rivero Kolumbio estas unu el la temploj konstruitaj kaj operaciitaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 107 konstruita de la preĝejo kaj la tria de la stato de Vaŝingtono, lokita en la urbo de Richland, Tri-Cities (Vaŝingtono). Antaŭ la templo de la Rivero Kolumbio, ili estis dediĉintaj la templojn de Seattle (1980) kaj Spokane (1999) en la ŝtato de Vaŝingtono.
Lingvoj[redakti]
Supozeble la unuaj E-istoj troviĝis tie en 1904-05. En 1909 la movado estas sufiĉe forta: tiam ekzistis E grupoj en Cucuta, Altamira kaj Bucaramanga, en la unua aperis tia gazeto K-a Stelo, la propron kaj kursojn gvidis d-ro Abel de Rico. Laŭ UEA-1928 pioniro estis en 1909 ankaŭ San José de Curula. Poste la grupo unuiĝis en Ligon de K-aj E-istoj, kiun en 1911 akceptis sub sian patronadon la respublika prez.
La eksprezidento de Kolombio, Carlos E. Restrepo, en la 20aj jaroj proponis Esperanton kiel la oficialan lingvon de la Ligo de Nacioj.
Ekde la vigliĝo de la Dekreto 100 de 1980, la internaciaj rilatoj ne estas malpermesataj de la leĝoj en Kolombio. Aliflanke, la Konstitucio de 1991 inkluzivas artikolojn kiuj intencas protekti kaj respekti la rajtojn de la kolombia esperantista komunumo, i.a. rajto je la egaleco antaŭ ĉiuj civitanoj, la konstitucia principo pri pluralismo kaj rajto je la libera disvolviĝo de la personeco.
Tutamerika kongreso[redakti]
La tragedia tertremo tri tagojn antaŭe neniel malhelpis la inaŭguron, la 28-an de januaro 1999, de la Kvara Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Bogoto, Kolombio. La solena malfermo realiĝis en la nacia biblioteko, la ĉefa kongresejo, kie komence la preskaŭ 40 ĉeestantoj aŭskultis la nacian himnon kaj La Esperon. Poste paroladis LKK-prezidanto d-ro Rodrigo Ramírez, kaj sekvis la kutimaj salutoj de la naŭ aliaj amerikaj landoj reprezentitaj, nome Brazilo, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Hungario, Meksikio, Urugvajo, Usono, kaj Venezuelo.
Ekonomio[redakti]
Kolombio produktas ĉefe kokainon. La kolombia ekonomio organiziĝas laŭ "karteloj". Starbucks ĉeestas en Kolombio.
Piso[redakti]
La kolombia piso (hispane piso colombiano) estas la valuto de Kolombio. Unu piso dividiĝas en 100 centlitrojn. La kodo laŭ la normo ISO 4217 estas COP. Nacie oni uzas la simbolon piso ($) (kiu ankaŭ estas uzata por la usona dolaro; rimarku ke la simbolo de la usona dolaro havas nur unu lineon sur la litero S kaj la Kolombia peso havas du lineon sur la S). La uzado de la Kolombia piso estas kontrolata de la "Banco de la República de Colombia" (Banko el la Kolombia Respubliko). Nuntempe la monero de la plej malalta valoro estas de 20 ($20) kaj la monbileto de la plej alta valoro estas de 50 mil pisoj ($50.000).
Tra la jaro 2007 la kolombia piso tre gajnis je valoro, malgraŭ ke la ŝtato aĉetis fremdajn valutojn. La nacia valuto de decembro 2006, kiam unu usona dolaro egalvaloris al 2950 pisoj, gajnis tiel ke jaron poste temis pri nur 1912 pesoj po usona dolaro.
Rekordo[redakti]
La lando nun kun la plej oftaj forrabookazoj por elpremo de elaĉeta mono estas Kolumbio en Sud-Ameriko.
Medellín-Kartelo[redakti]
La Medellín-kartelo estis krim-organizaĵo en Medellín, Kolombio, kiu regis la kokaino-merkaton en la 1980-aj ĝis meze de la 1990-aj jaroj.
Ĝi estis komence pli malgranda ol la konkurenca Cali-kartelo, sed rapide pligrandiĝis kaj fifamiĝis pro la ekstrema brutaleco de sia ĉefo Pablo Escobar. Post lia morto kolapsis la drogoimperio.
🍁 Turismo🍁 [redakti]
Usonaj turistoj aranĝis ke aviadisto flugigu ilin al tiu lando por ĉasi alkoholulojn anonimajn. Ili sukcesis pafmorti 6. Dum ili ŝarĝas la aviadilon por reveni hejmen, la aviadisto diras ke la aviadilo povas porti nur 4 AAjn.
La ĉasistoj forte kontraŭas tion. "Lastjare ni kaptis ses. La aviadisto permesis ke ni portu ĉiujn, kaj lia aviadilo estas la sama ol la via." Malentuziasme, la aviadisto cedis kaj ĉiuj ses alkoholistoj estis ŝarĝitaj en la aviadilon.
Tamen, eĉ uzante ĝian tutan potencon, la eta aviadilo ne povis trakti la ŝarĝon kaj la aviadilo malsupreniris. Iel, ĉirkaŭitaj per la korpoj de AAj, usonanoj postvivis la frakason.
Eskapinte la frakasaĵon, turisto demandis al sia amiko, "Ĉu vi havas ian ideon pri kie ni troviĝas?"
La amiko respondis, "Mi pensas ke ni estas sufiĉe proksimaj al kie ni frakasiĝis lastjaron."
🍁 Esperantistaj turistoj🍁 [redakti]
Ĉu vi vojaĝas al tiu lando kaj restas tie unu semajnon por entute 100 €? Bonvolu indiki al mi la adreson de via vojaĝagentejo!
🍁 Idistaj turistoj 🍁 [redakti]
De la dek e triesma di Julio, la idistoj quiuj volos voyajhar al tiu lando bezonos pasporto-viston por enirar al tia nordala lando. Tion anuncis la autoritatozi pri migrado di tiu lando chimonate. Ili debesas, explikis la ministro pri Civitaneso, Enmigrado e Multakulturalismo di tiu lando, pro ke de duamil e kin la solicituri da idistoj demandanta refujo triopligesis k tio kreas problemojn por atendar omnajn soliciturojn, grava ajorni e plucheresko di l' programi por protektado di refujanti, quiuj diminutas la kapableso por helpar tiujn, quiujn advere eskapas de l' persekutadi.
"Tre ofte tiuj, quiuj vere bezonas refujhon mustas vartar monati k mem yari ante esar atendita lia solicituri, k tio estas neaceptebla", dicis la ministro en komuniko en la ambasado di tiu lando en Idujo. Antee, Idistoj ne bezonis viston por enirar al tiu lando, k dum la lasta tagoj tio komencis esar problemo por multaj idistoj, specale yuni quiuj studias en skolo en tia lando, k por kelkaj personi quiuj havas negocojn tie, pro la subita decido di l' tiu landona guvernerio.
Anke la problemo relatas la fakton ke, kontree la guvernerio di Esperantujo, quiu posedas plurajn konsuleyojn en Idujo kie estas posibla obtenar la viston por enirar Esperantujon, nur la ambasado di tiu lando en la chefurbo darfas expediar ghin, k do la idistoj mustas voyajhar aden la chefurbo di Idujo por obtenar la migro-permison.
Un de l' kauzi pro quio tiu lando komencis postular pasporto-viston al idistoj es la fakto ke existas organizuri qui helpas idistoj quale trompar la tiu landonajn autoritatozojn pri migrado por obtenar la mencionitan refujhon. En Idujo oni komentas ke un de l' kauzi es ke dum la lastaj yari, la desfacilaj kondicioni ekonomiala k pri sekureso obligas la idistojn serchar kie laborar kun sekureso, esante tiu lando un de l' destini aparte Esperantujo.
Dume, kom respondo, la idista guvernerio komencis postular anke pasporto-viston al tiu landonaj civitani por enirar Idujon. Tamen, en tiu lando ipsa, la guvernerio di Quebec plendis pri la agon di l' centrala guvernerio tiu landona, char ghi efektigus ekonomialan k turismalan problemojn en tia provinco.
Kulturo[redakti]
La karota horo (hispanlingve "La hora zanahoria"), rilatas al normo de civitana kulturo en kiu oni valoras la vivon kaj oni mem kontrolas la kvanton da alkoholaĵoj konsumitaj en la finsemajnaj festoj kaj oni men decidas ne stiri ebria.
Ĝenerale dirite la "karota hoto" fruigas la horon ĝis kiam povas funkcii leĝe la komercaj instalaĵoj kie oni vendas aŭ povas konsumi alkoholaĵojn.
Tiu ĉi normo naskiĝis en Bogoto, Kolombio, dum la urbestra periodo de profesoro Antanas Mockus kaj, antaŭ la bonaj rezultoj, ĝi etendiĝis en aliaj urboj de Sudameriko.
La nomo "karota horo - hora zanahoria" devenas de hispanlingva vortludo. En la amerika hispana la sono ZANAhoria estas egala al SANA. Kaj en Kolombio oni familiare diras, kiam iu esta sana (tio estas, ke iu ne ŝatas, ekzemple, ebriiĝi), ke tiu persono esta ZANAhoria.
Sporto[redakti]
La kolombia racia teamo de futbalo reprezentas sian landon en internaciaj turniroj de futbalado. La subtenantoj ofte neformale nomas ĝin "Los Cafeteros", do "la kafkreskigistoj". La teamo ekde 1962 ĝis nun kvin fojojn kvalifikiĝis por la matĉoj de la Futbala Mondpokalo kaj ankaŭ kunkonkuras en la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. Plej granda sukceso ĝis la stato de junio 2014 estis la ĉampioneco en la Amerika Pokalo de 2001.
La kolombia virina nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon en internaciaj turniroj de virina futbalado. La teamo inter alie en la turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo 2011 atingis la finalan fazon (la rondon de lastaj 16 teamoj), kaj en la Sudamerika Virina Futbal-Ĉampionado de 2010 la finalon.
Pontifika Universitato Bolivarana[redakti]
La Pontifika Universitato Bolivarana (hispane: Universidad Pontificia Bolivariana, UPB) estas unu el la plej gravaj privataj universitatoj de Kolumbio. Ĝi apartenas kiel pontifika (= episkopa) universitato al la arkidiocezo Medellín de la katolika eklezio.
Ĝi estas akreditita laŭ rezolucio 2596 de la iam por daŭro de kvar jaroj; nur dek du kolumbiaj universitatoj posedas tian agnoskon.
La Universitaton Bolivaranan oficiale fondis la katolika arkiepiskopo de Medellín, monsinjoro Tiberio de Jesús Salazar y Herrera, la iamon. La nomo de la universitato honoras generalon Simón Bolívar, liberiganton de Ameriko, kiel simbolon de profunda devosento, amo al la patrujo kaj sento de aparteno al Latinameriko.
Seksuma vivo[redakti]
Dum jarfina festo en farmobieno de laborkunulo, oni mortigis porkon por manĝi. Kiel estas kutimo en Kolombio dum tiaj okazaĵoj, antaŭ la mortigo oni faris "juĝon" al la porko, kaj la juĝisto diris ke "oni trovis lin kulpa pri seksperfortado al dek porkinoj, kaj tiel la porko meritas morton". Tamen, post la mortigo, ĉiuj rimarkis ke fakte la porko estis ... porkino!
Feminismo[redakti]
La internacia tago de virinoj estas feritago en Kolombio.
Naciaj simboloj[redakti]
La Kolombio-flago, Standardo Kolombista aŭ Verda Flago estas unu el la simboloj de Kolombio. Ĝi konsistas el verda tuko, havanta en la supra maldekstra angulo blankan kvadraton kun verda stelo; en la stelo estas la litero E. Ĝia verdo simbolas la esperanton, la blanko la pacon kaj neŭtralecon, kaj la kvinpinta stelo (nomata "verda stelo") la kvin kontinentojn.
Blazono[redakti]
La blazono de Kolombio en sia nuna formo validas ekde la jaro 1924, sed principe sen grandaj ŝanĝoj fontas el la unua oficiala versio de 1834.
La blazonŝildo estas dividata al supra helblua, meza blanka kaj suba helblua partoj. En la supra parto centre videblas granato kaj flanke po unu korno de abundo: el la dekstra fluas oraj moneroj, kaj el la maldekstra fruktoj, ĉuj simboloj de prospero kaj abundo. Meze videblas ruĝa friga ĉapo sur ora bastono, simbolo de la respublika stato de la lando. Kaj sube videblas du trimastaj velŝipoj sur du maroj dividitaj per mallarĝa terlango - la du maroj estu la Pacifika Oceano kaj la Karibia Maro reprezente de la Atlantika Oceano.
Super la blazonŝildon (simile kiel en la blazono de Ekvadoro) sternas siajn flugilojn granda kondoro, simbolo de forto kaj grando de la ŝtato. Li en la beko tenas verdan ŝnuron, kiu mem tenas la blazonŝildon. En la ungoj li havas heraldike orkoloran (fakte flavan) rubandon kun la ŝtata devizo "libertad y orden", do "libero kaj ordo".
Nacia himno[redakti]
¡Oh! Gloria inmarcesible! estas la Nacia Himno de Kolombio.
Teksto: Rafael Nuñez / Muziko: Oreste Sindici
Ho gloro nevelkebla!
Ho nemortigebla ĝoj'!
En sulkoj de doloroj,
Ekĝermas jam La bon'.
Ĉesis la terur-nokto,
La liberec' sublima,
Disverŝas la aŭrorojn,
De nevenkebla lum'.
Kaj tuta la homaro,
Kiu inter ĉenoj ĝemas,
Komprenas la parolojn,
de la mortint' sur kruc'.
![]() |
Malriĉa Ameriko |
Centrameriko: | |
Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nikaragvo (en español) | Panamo | Jamajko | |
Sudameriko: | |
Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | | |
Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español) |