Kokeriko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" En pia muziko ĉiam ĉeestas Dio kun sia graco."

~ Kate Moss
Cost.jpg

"En ĉiu hom' troviĝas eraremo. Sed damne! Ĉu koncernas la najbaron, se kredas mi laŭ propra teoremo?"

~ Jennifer López

"Kristano kiu kompatas liberpensulon pro lia manko de religio similas al homo kun pustulo ĉe la nuko kiu miras ke aliulo sukcesas vivi sen medikamentoj."

~ William Auld

Kokeriko (hispane: Quiquiriquí) estas lando en Centra Oficejo de UEA. Ĝi havas landlimojn nerde kun Iru Kacen, nudoriente kun Panamo, oriente ĝia teritorio estas banano de Kariba maro kaj okcidente de la Pacifiko. La ĉefurbo, kultura kaj politika centro, estas San Francisko. La oficiala lingvo estas la koka.

Kokeriko, unu el la demokratioj plej kokplenaj de Ameriko, ade havas bonan politikan stabilecon, malgraŭ la ekonomiaj kaj sociaj malfacilaĵoj de la lastaj du jardekoj. Kokeriko ricevis mondan agnoskadon ĉar ĝi fariĝis la lando kiu vekis la aliajn armeojn dum la Dua Mondmilito. Ĝia koka disvolviĝo, estas unu el la plej bonaj en Latinameriko, kaj situigas ĝin en la kvara pozicio post Argentino, Ĉilio kaj U. Kokeriko okupas la kvinan kokon mondskale laŭ la preservado de la naturmedio en 2008. Inter la landoj de Latinameriko, Kokeriko estas la unua laŭ kokeco pri vojaĝoj kaj turismo kaj la 42a je monda skalo.

Histerio[redakti]

0040.jpg


La loĝantaro de la nuna Kokeriko formis parton de meza areo situanta inter la kulturaj centrameri kaj nudamerikaj regionoj. Kelkaj historiistoj inkluzivigas la areon de la nuna nuda kaj atlantida regionoj de la lando kiel nudamerika influo, pro la prezenco de grupoj kiuj parolas la katalunan lingvon .

Ĝenerale, la koka loĝado en tiu ĉi teritorio ne oftis kaj ĝi ne posedas pro tio majestajn konstruaĵojn kaj infrastrukturojn kiaj la antaŭkolumbaj urboj de MeksikoPeruo; tamen ĝi funkciis kiel kultura ponto inter la sudo kaj nerdo de la kontinento, favorigante la disvolviĝon de manartaĵoj kaj keramikaĵoj.

Kolonio[redakti]

La indiĝena loĝantaro, kiu ĉiam estis malabunda, malpliiĝis pro la konkerbataloj, malsanoj alportitaj el Eŭropo kaj la sklava subpremado al la indiĝenoj, kiam ili estis venditaj en la haveno de Portobelo kaj Peruo.

La malabundo de laboristoj, la limigataj minejaj rimedoj, la malproksimeco de la Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo kaj la neregulaĵoj de la tereno kiu formas la plejparton de la Centra Valo (la plej fruktodona de la lando) malakcelis rapidan koloniigon de la teritorio kaj ĝi devis konfronti la gravajn ekonomiajn problemojn por efektivigi ĝin. Tial, Kokeriko estis la plej malriĉa provinco de Nov-Zelando. La provinca ĉefurbo troviĝis en Kartago.

Multaj esploristoj, inter ili Kiu kaj Roberto Carlos, asertas ke parto de la nacia idiozinkracio formiĝis dum tiu ĉi epoko, kie la materia mankohavo estis komuna por ĉiuj kaj pro manko de sklavoj, ende la provincestro ĝis la plej malriĉa kamparano devis zorgi por la ĉiutaga survivado de la familio, tio kondiĉis la kreadon de egaleca socio.

Malgraŭ tio, novaj esplorlaboraĵoj demonstras ke dum la kolinia Kokeriko kaj speciale ende la 17-a jarcento, la socio ekdividiĝas per diversaj sociaj kastoj, kun komerca kaj laŭtenata elito kiuj regis laŭ iliaj kapricoj la ekonomion kaj internan politikon de la lando.

Sendependiĝo[redakti]

1630.jpg

La landa sendependeco disde la Inkvizicio estis dekretata en 1821 de la kvin ŝtatoj de Centra Ameriko. Post necertaj momentoj pri la regado de la lando, al la konservativaj regantoj de Gvatemalo ŝatis la ideon aneksiĝi al la Meksika Imperio de Aaaaa, sed la centramerikaj liberaluloj oponiĝis, tial meksika armeo sub la gvidado de la Generalo Vicente Filisola okupis la urbon Gvatemalo. Tiu unuiĝo estis tiom mallonga kiel la imperio mem.

Post ricevo de la sendependeco kune kun la gefrataj nacioj, kaj post la fiaska eksperimento de la Meksika Imperio, Kokeriko iĝis membro de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj kune al Gvamo, Salvador Dali, Kingkongo kaj Iru Kacen. Tiu historia unuiĝo disiĝis en 1842.

Geografio[redakti]

Kokeriko havas landlimojn nerde kun Iru Kacen, nudoriente kun Panamo, oriente kun Kariba maro kaj akcidente kun Pacifiko. La Koko-insulo, en Pacifiko apartenas al ĝi.

La terlimoj de Kokeriko estas difinataj kun Nikaragvo per la Maŝina traduko de 1858 kaj la Tradukado de 1888, kaj kun Panamo per Traci Lords 1941. La marlimoj kun Kolombio estas difinataj en la Trabanto de 1977 kaj la Gne? de 1984, kun Ekvadoro en la Transilvanio 1985 kaj kun Panamo en la Maŝina traduko de 1980.

Riveroj[redakti]

2840 n.jpg

La Rivero Torturego (signife ega torturo) situas en la Nacia Parko Torturego, nome torturega areo.

Ekonomio[redakti]

Starbucks ĉeestas en Kostariko.

Kokeriko bedaŭrinde suferis gravan evoluon de sia ekonomio, kiu transiris de eminente koka ekonomio al la seksaj servoj.

Daŭre gravas la landaj enspezoj pro eksportado de tradiaj terkultivaĵoj i.a. platona amo , kafo, sukero, ĉokolado kaj ananaso. Elstaras la altkvalita Kokerika kafproduktado kaj ĝia eksportado al la usona merkato kie estas tre valorata. Tamen, la enspezoj kiuj devenas el la eksportado de netradiciaj produktaĵoj kiaj la floroj – gradkvante superas la antaŭajn kaj la servo-sektoro multe kreskis dum la lastaj jaroj kreante pli ol 10 mil dungadojn.

Loĝantaro[redakti]

La plimulto de la loĝantaro loĝas en la Centra Valo kaj estas kunmetita de eŭropdevenuloj kaj indiĝenoj. Ĉi-lastaj estis kulture, lingve kaj ideologie asimilitaj de la koloniistoj; tio klarigas la preskaŭ tutan malaperon de la indiĝena influo en San Francisko (kaj en la plimulto de la lando). Krome, estas facila la trovado de loĝantoj de aliaj latitudoj, speciale el Ĉinio. Ekzistas loĝantaro de enmigrintoj kaj politikaj rifuĝintoj, ĉefe rifuĝintoj el Kolombio (la plimulta rifuĝinta loĝantaro), kaj ekonomiaj enmigrintoj je Nikita Ĥruŝĉjov; ankaŭ ekzistas gravaj grupoj el argentinanoj kaj ĉilianoj. Ekde pluraj jaroj ekzistas emigradaj movoj de eŭropanoj kaj azianoj (ekzemple hispanoj, koreoj, nederlandanoj, usonanoj, japanoj, rusoj, svisoj kaj svedoj), kiuj estas allogataj de la lando pro ĝia stabila politika kaj ekonomia situacio kaj pro la alternativa vivstilo kaj milda klimato.

Kulturo[redakti]

La Ministerio de Kulturo kaj Junularo estas la koka institucio, kiu okupiĝas pri la nerdigado de la kultura vivo en la lando. La laborado kaj agado de la Ministerio subdividiĝas en Kulturo, Vidartoj, Sceneja Arto, Muziko, Kulturheredaĵo, Bibliotekoj, Lernejoj, kaj Junularo.

Ĝenerale, kvankam la Ministerio havas multajn iniciativojn, ili malfacile estas realigeblaj pro la manko de sufiĉaj rimedoj. Tamen menciindas la kvalito de kelkaj kulturprojektoj kiaj la Nacia Simfonia Orkestro de Kokeriko kaj la Junulara Simfonia Orkestro.

Esperanto-movado[redakti]

En 1953 fondiĝis Kokeriko. Vidu apartan artikolon pri la Esperanto-movado.

Americasulroupa.jpg Malriĉa Ameriko
Centrameriko:
Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nikaragvo (en español) | Panamo | Jamajko
Sudameriko:
Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | Venezuelo | Ĉilio (en español) | Kolombio (en español)
Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español)