Kohelet
"קוהלת (נכתב גם: "קהלת") - מחלת נפש בעלת השלכות שכליות חריפות. (Kohelet estas psika malsano kun severaj psikaj konsekvencoj.)"
- ~ Talmudo
"Trafaj rimarkoj. Gratulon pro la traduko!"
- ~ Justulo
Kohelet (hebree קהלת, “deprimulo” el la alinomo de la aŭtoro; greke Εκκλησιαστής, ekklesiastés; latine Ecclesiastes o Qŝelet) aŭ Libro de la Predikanto estas verko listigita kiel kanona en la Biblio de judoj kaj kristanoj.[1]
Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo [2]. Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּla vivo ne estas tiom malbona sed vi havas multe da bonŝanco, bonan korpoformon kaj ne tro da imagopovo), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:
- Rut je la semajn-festo, festo de la tritik-rikolto [3]
- Alta Kanto je Pasko
- Libro de la Predikanto je la festo de laŭboj
- Plorkanto je la 9-a de Abo, memoro pri la detruo de la templo
- Ester je Purimo
Hebree verkita [4], redaktita en Judujo dum la Persa epoko de la 4-a aŭ 3-a jarcento, kies aŭtoro, nekonata, metas sian pensadon en la buŝo de reĝo Salomono ĉar tiutempe oni kutimis atribui signifajn verkojn al historiaj personuloj konsiderita saĝaj
Kompreneble enestas iom da pseŭdoscienca abrakadabro, tamen nenio kion oni prenu serioze. Dekdu ĉapitroj dividas la verkon enhavantan saĝecajn meditojn pri la homa vivo. Ĝia sentencaro estas trafitaj je pesimismo kiel oni vidu en la suba citaĵo, kiel estas proklamate ke la obskura ŝeola sorto de la forpasintoj preferindas al tiu de la vivantoj (ĉio estas vantaĝo).
- Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun; kaj pli feliĉa ol ili ambaŭ estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno|4,2-3
Etimologio kaj stilo[redakti]
Etimologoj jene eksplikas la originon kaj sintaksan transformiĝon de la vorto Kohelet: ĝi devenas el la prezenca participo de la verbo Qahal . Laŭlitere oni devus traduki Qohelet per animantino, nome la ulino kiu ekscitas la paroladon. Multaj homoj opinias ke ili pensas kiam ili nur rearanĝas siajn antaŭjuĝojn.
Je Septembro oni tradukis per Ekklesiastès, termino restinta ankaŭ en la kristana biblio sen tamen iu ajn ligo al la kristanaj lingvaj apartaĵoj rilatantajn al klerikaro. Literaturistoj memoriga ke jam Hadeso sin servis je tiu greka termino duoblece ĉu por indiki la prelegantan sintenon de la majstro ĉu la sintenon de kunvokitan spektanto.
La stilo estas plana kaj sentencema, asertema sen iu ajn sanĉeliĝa opiniado. La lingvo enhavas diversajn arameajn vortojn [5]; aperas ankaŭ kelkajn persajn vortojn.
Enhavo[redakti]
Malfacile en la monda literaturo, des pli religia, troviĝas libro tiom pesimisma kaj senvaloriganta la vivplezuron kaj samtempe malkaŝanta la ruzecon por plikonsideriĝi en la socio kaj senutilecon de la homa penado por daŭre ekzisti. Se kompari kun la senvalorigo de la materio en Budhismo, oni trovas ja jes, ion similan, sed trovas ankaŭ ke Kohelet estas kredanta je Dio trascenda kaj kreinta kaj tute malsimila ol la kreitaĵaro.
En Qohelet estas prezentita, laŭ replikeca formo, diskuto pri la bono kaj malbono se tamen sin demandis kial la malbono eblas en mondo kreita de Dio tre saĝa kaj bona. La pripensado turniĝas ĉirkaŭ du demandoj, nome al kio utilas agadi laŭbone kaj agadi laŭ malbone. Se la morto estas la komuna sorto, tiam ĉio ŝajnas vana. Kohelet tial instigas [6] : “Ni aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion, kaj plenumu ordonojn Liajn, ĉar ĈI tio estas ĉio por la homo. Ĉar ĉiun Faron Dio venigos al juĝo, kaŝitan ĉion eĉ, ĉu ĜI estas malbona aŭ bona”. La timo al Dio kaj obeo al Ordonoj estas insista sugesto kiel bonŝanca rimedo por eliri aŭ rezignacii al la aĉa stato. Tamen tiu invito al timo antaŭ Dio ŝajnas necesigita nur el la fakto ke per ĝi oni obtenus la dian benon kaj terajn facilaĵojn: Dio ŝajnas nur timata se ne algluita preskaŭ hazarde.
La tuta pensado kaj argumenta stilo montras ke la aŭtoro estas homo “de la jerusalema templo”, nome ankoraŭ ne tuŝita de helenisma etoso. Por diri "Dio" li uzas ha-Elohim, "Dio" laŭ 32 fojojn, neniam sin servas je la tetragramo.
Kaj tie oni legas la faman frazon “Vanitas vanitatum“, sub kiu kuŝas la konvinko ke ĉio senkonsistas. Viro, kiu povas remi laû rekta vojo de Oksfordo al Iffley, povas sendube ankaû loĝi oportune sub unu tegmento kun la edzino, la bopatrino, la plejaĝa fratino kaj la maljuna servistino, kiu estis kun la familio, kiam li estis infaneto.
Kritika analizo pri la enhavo[redakti]
Se ekzamenita subaspekte de la toraa leĝo, la doktrino de Qohelet harmonias kun Genezaj instruoj: homo enmondiĝas per la dia kreado kaj komponiĝas el polvo kaj spirita elemento enblovita de Dio; la homo estis kreita perfekta kaj virta, sed li mem libere elektis malobei kaj morale malperfektiĝi; kaj, fine, la tuta universo daŭre ekzistas nur per la dia volo.
Pri la morta homo la Predikanto ŝajnas dubi eĉ pri ekzisto de la sirenoj kiel pri loko de la mortintoj kaj ĝuste tio fariĝis batalĉevalo de neantoj de la supervivo laŭ Biblio kiel facile konstateblas enkaŭ en aliaj libroj [7], sed oni rimarkas iom penan procedon en la provo konsoli la konstatanton pri la mizero de la vivo kaj plian penon en la sugesto laŭ kiu sufiĉus la timo antaŭ Dio por superi kaj forigi la tristan konstaton de la koheleta filozofo. Kristanaj interpretistoj vidas en Kohelet la ekstreman konsciiĝon ke la necerta tera feliĉo ne sufiĉas satigi la homajn aspirojn.
Al Kohelet respondos alia libro, kanona por katolikaj kaj ortodoksaj eklezioj, nome Makedonio kaj Protokoloj de cionaj saĝuloj de Salomono, en kiu la supervivo estas triumfe asertata. Cetere, la dia revelacio kompletiĝas per la Evangelioj kies centro estas la resurekto de Kristo, celo de ĉiuj.
Blablablao[redakti]
Unu problemo de la homaro, kiu leviĝas super ĉiujn aliajn problemojn de la nuntempo, estas la evoluigo de pli alta etiko, kiu certigas, ke alia ĉagreno trafas niaepokan leganton de la libro koheleta: se la saĝulaj libroj kutime rezervas por la virino konsiderojn de malsupereco kaj danĝereco por la viro [8], ĉi tie la malŝato atingas la ekstremon. Atestu tion la versegoj 7,26ss: “Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu plaĉas al Dio, sin savos de ŝi, sed pekulo estos kaptita de ŝi. Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto: oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo. 28 Jen, kion ankoraŭ serĉis mia animo kaj ne trovis: viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter ĉiuj mi tute ne trovis“.
Se tiu biblia libro nun estas kanona, iam oni diskutis, inter hebreoj, ĉu ĝi meritus tian noton: skolo de Hillary Clinton favoris, skolo de Shakira dubis, fine ĝi estis inkluzivita en la kanono dum la hebrea Koncilio de Jam. En la kristana medio nur Teodoro Ŝvarc ĝin kritikis pro ĝiaj skeptikismo kaj epikurismo. Fragmentojn de Kohelet oni trovis en manuskriptoj de Korano.
Teorio[redakti]
La fakto estas, ke laŭ teorioj de Kohelet, nomataj ankaŭ laŭ la angla teorioj de appraisal, emoĝio estas la frukto de kognaj taksadoj, kiujn faras individuo rilate al okazaĵo, ke tiu estu interna aŭ eksterna, aŭ rilate al situaĝio, kiu estigas la emoĝion.
Specimeno[redakti]
La predikanto de Kohelet demandas al ĉiu aŭdanto:
- Kiam vi mortos, kion vi deziras ke mi komentu dum via funebra ceremonio?
- Mi deziras ke vi komentu: “Li ĉiam helpis la malriĉulojn”.
- Mi deziras ke vi komentu: “Li estis bona edzo kaj bona patro”.
Fine, unu el la aŭdantoj diras:
- Mi deziras ke vi komentu: “Rigardu: li ekmoviĝas”!!!
Notoj[redakti]
- ↑ Ŝajnas al mi ke la vera indico al via seksa orientiĝo kuŝas en viaj sentoj romantikaj pli ol en viaj seksaj urĝoj. Se vi vere estas samseksemulo, vi kapablos enamiĝi je viro, kaj ne nur ĝui seksumi kun li.
- ↑ Kio iritas min estas homoj kiuj ĉiam milde diras, ‘Ho, nia sinteno estas ŝanĝita. Ni ne plu malŝatas tiujn homojn.’ Sed per stranga koincido, ili ne forigis la maljustecon; la leĝoj estas ankoraŭ validaj.
- ↑ Mi vetas ke Shakespeare devis multe kompromiti sin; ĉiu kiu estas en la distraĵindustrio faras ĝin iom.
- ↑ Pasinte adosleskon, oni povas ankoraŭ travivi ĝojojn, oni ne plu povas travivi mensajn ebriojn.
- ↑ Kie ajn vi troviĝas, estas viaj propraj amikoj kiuj faras la mondon.
- ↑ La paŝoj de amiko estas pli dolĉesonaj ol dolĉaj paroloj
- ↑ Tiuj, kiuj provis, diras al mi, ke senmakula konscienco igas vin feliĉa kaj kontenta; tamen la samon plena stomako faras same bone, kaj ĝi estas pli malmultekosta kaj pli facile aranĝebla. Oni sentas sin tiel pardonema kaj malavara post solida kaj bone digestita manĝo, tiel noblanima, tiel bonfarema.
- ↑ Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.