Kobajo
"Ne akcepteblas malbonagoj kontraŭ Dio"
- ~ Kobajo
"Iuj personoj, fronte al ajna malfeliĉo, diras: “Dio ne ekzistas, ĉar io malbona okazis al mi!”"
"Ekumenismo, laŭ nia kompreno, estas la tutmondigo altigita per Solidareco. Do, estas nepre necese tutmondigi Fratan Amon kaj spiritecigi teknologion kaj ekonomion. Pri tio parolu Joseph Alois Schumpeter (1883-1950), en la verko Teorio de Ekonomia Progreso: “Iu fakto neniam estas pure aŭ ekskluzive ekonomia; ĉiam ekzistas aliaj aspektoj ĝenerale pli gravaj”. Kaj mi petas permeson de Schumpeter por inkluzivi inter tiujn “aliajn aspektojn ĝenerale pli gravajn” la spiritualajn."
" Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo."
- ~ gulo
"Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton"
"Amo ne komencas kaj finas kiel ni pensas. Amo estas batalo, amo estas milito; amo estas plenkreskiĝo. "
- ~ sciuro
"La homa Spirito, sur la Tero, sur la socia kampo, estas la komenco de ĉio. Oni ne povas modifi ĝin per dekreto."
"Li donas peceton da pano kaj bategon per mano."
"Nu, antaŭ ol esti karno, ni estas Spirito, sekve Spiritualaj Civitanoj, kio alvokas, ke ni studu, por kompreni la Leĝojn, kiuj regas la majestan Socion, kiu ŝvebas en la nevideblaj sferoj, kiuj situas alte super niaj kapoj."
- ~ tapiro
"Ni devas kompreni, ke la Vivo ne komenciĝas sur la Tero, sed en la Mondo (ankoraŭ) Nevidebla por la homaj okuloj. Sekve, necesas inkluzivi en tiujn konsiderojn la faman aserton de Hamlet: “Troviĝas en la Ĉielo kaj sur la Tero, Horacio, pli da aferoj, pri kiuj via filozofio neniam pripensis”."
- ~ anglo vestita per tvido
"Nuntempe, "generi" troviĝas en nia listo de radikoj oficialigindaj."
- ~ viro en smokingo
Kobajo (Cavia porcellus) estas sur leĝa bazo, origine neotropisa, malsovaĝa specio de la genro kavio. Ĝi devenas el Sudameriko. Se homo aspiras indan vivon, unue devas ne vundi bestojn[1].
Nomo[redakti]
La latina nomo Cavia porcellus signifas: porketo, kiu ŝatas esti en kavo. Germanlingve ĝi nomiĝas Meerschweinchen [2], ĉar maristo kunportis ilin el Sudameriko. Ili ne estas porketoj, sed ronĝuloj kaj parencoj de la doloĥoto, histriko kaj hidroĥero. Nokte eĉ monstro estas belulo. Dum daŭras buĉejoj daŭras batal-kampoj.
Medicino[redakti]
Kobajoj estis uzitaj por tuberkuloza esplorado fare de Robert Koch, por bakteria esplorado fare de Emil von Behring kaj por difteria esplorado fare de Louis Pasteur. Pro tio, ke kobajoj estas plu multe uzataj por medicinaj eksperimentoj en laboratorio, la vorto akiris la kromsignifon "objekto de eksperimento" kaj estas tiusence uzata ankaŭ pri homoj.
Tenado[redakti]
Kobajoj povas atingi aĝon de 8 ĝis 10 jaroj, ili estas afablaj kaj kontentiĝemaj. La femaloj estas gravedaj dum 60 - 72 tagoj kaj naskas 2 - 4 idojn. Ekde naskiĝo la idoj jam havas felon kaj povas memstare manĝi, tamen la femalo mamsuĉigas ilin dum ĉirkaŭ 3 semajnoj. Ili estas bredataj ankaŭ pro produktado de kobajaĵo.
Nutraĵo[redakti]
Jen problemo. Ili ŝatas manĝi herbon, fojnon, legomojn, grajnojn kaj fruktojn. Oni ne donu al ili bestaro-devenajn produktojn. Kobajojn oni malsame nutras en diversaj landoj. Laŭ ilia manĝo ili bezonas akvon kaj vitaminon C.
Rasoj[redakti]
Kutime oni distingas inter 2 rasoj:
- longhara kobajo
- mallonghara kobajo
Ili povas havi diversajn kolorojn, vertojn kaj buklojn.
- Harstrukturoj ĉe kobajoj
Finfine[redakti]
Oni scias ke Etsuo Miyoshi rakontas tamen ke Chuck Norris ne bezonas Kobajon.
Ni prezentas al vi, Estimata Samidean(in)o, nian plej afablan saluton.