Klistero

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Klisterilo.jpg

"Saltadi el unua al deka"

~ Zamenhof pri klisteroj en siaj notoj dum medicina kurso

"Malofte aludas (kiel ĉi tiuj) al malĉastejoj kaj klisteroj."

~ Revuo Monato pri si mem kompare kun ĉi tiuj artikoloj en Neciklopedio

"F. Dejĉ aligas al la trono atributojn de malsanula seĝo — radetojn, klisterilon, pelveton."

~ Julija Timoŝenko pri klistero

" Anke vu esas tro naiva carelate"

~ Idisto

" Ĉi tiu frazo ŝajnas al mi kiel bildo de Escher... la logikeco enigmas"

~ Nerdo

Klistero, laŭ Reta Vortaro estas laksiga aŭ nutra fluaĵo, enŝprucigita en la rektan inteston tra la anuso. Klisteri estas doni klisteron.

Tamen laŭ PIV, ĝi estas injekto de likvo per kanulo en la kojlon, jen por fek-incitado, jen por nutra celo. Tio, kion ReVo priskribas, vere estas klisteraĵo, la enhavo de klisterilo (ilo por klisteri, konsistanta el ujo kun longa tubo k kanulo). Klisteri, do, estas fari tian injekton, aŭ doni klisteraĵon per klisterilo.

Vikipedio supozas la PIVan difinon, kaj aldone klarigas, ke la klisteroj faratas pro kuracaj aŭ higienaj tialoj, cele diagnozi, aŭ kiel parto de terapioj ĉu alternativaj ĉu tradiciaj.

Kiu sinteno estas la plej bona? Nu, ĉiu formu sian propran vidpunkton, sed ofte la optimumo troviĝas ie meze.

En la ventro murmuro[redakti]

Anusumo.jpg

Kruko kuŝas en malsanulejo pro grava flegmono en la gorĝo. Li ne plu povas paroli, kaj oni nutras lin per klisteroj.

Matene flegistino alportas kafon kun lakto kaj komencas enŝpruci la trinkaĵon en lian postaĵon. Kruko eligas protestan ĝemon. La flegistino haltas kaj demandas:

— Ĉu tro varmas?

Kruko prenas paperon kaj skribas: «Vi forgesis la sukeron».

Klisterofilio[redakti]

Klisterofilio estas seksa alogo al klisteroj. Tia fanatikeco historie estas relative banala, kvankam ege danĝera kaj feliĉe relative malofta.