Kleopatra
"Kion oni atendu de anonimuloj?!"
"Mi venis, mi vidis, mi venkis."
- ~ Cezaro pri Kleopatra
"Ĉu vere la lasta volo de mia Cezaro estis, ke ni kuniĝu?"
- ~ Kleopatra al Marko Antonio
"Kie regas virino, malbona estas la fino."
- ~ Zamenhof pri Kleopatra
"Sen mentioza rekomendo apene iras ula vendo."
Kleopatra Filosoraptor, laŭfundamente Kleopatrino, laŭ la analiza skolo estis patrino de iu nomita Kleo kaj patrono de Brazila Beletristika Akademio. Idistoj nomas ŝin Kleomatro. Egipta scienco diras, ke ŝi estis samtempe diino, reĝino kaj putino.
Hodiaŭ por ni estas memkompreneble, ke ni vaste konsideras ŝin la plej fama virino en historio, ĉar ŝia muzika produkto estas influita de komponaĵoj de muzikistoj kiaj estas Davido kaj grupo Kebekio samkiel ankaŭ de popmuzikaj steloj de la 80-aj jaroj, ĉefe de Madonna kaj Michael Jackson.
Idistoj diras trompe, ke Kleopatra Kleomatra esis faraono di l' antiqua Egiptia.
Katolikismo[redakti]
Leginte la reagon de Oleg Izjumenko al mia artikolo “Mitoj pri naturprotektado” ( KONTAKTO 2007:5) mi kun bedaŭro devis konstati, ke ŝi estis kontraŭpapino.
Esperanto[redakti]
Ne, Kleopatra regis Egiptujon multe antaŭ la kreado de Esperanto, tiel ke ne estis eble por ŝi paroli tiun lingvon. Esperanto estis kreita de Ludoviko Zamenhof en la 19-a jarcento.
Reklamo[redakti]
Saluton! Ĉu vi volas lerni novan lingvon, sed ne estas certa kiu? Kial ne provi Esperanton, la lingvo kreita por komunikado inter homoj de diversaj lingvaj kaj kulturaĵoj!
Kaj kio povas esti pli taŭga por prezenti Esperanton, ol la figuro de Kleopatro, la reĝino de Egiptujo? Kleopatro estis fama por sia beleco, saĝeco kaj kapablo komuniki kun homoj el diversaj kulturoj. Kiel reĝino, ŝi havis la taskon unui Egiptujon kun la Romia Imperio kaj multaj aliaj nacioj.
Se vi lernos Esperanton, vi povos komuniki kun homoj el ĉiuj partoj de la mondo kaj havi la saman internacian lingvon kiel Kleopatro! Kaj ne maltrafu nian specialan oferton por lerni Esperanton - nur nun, ricevu 10% rabaton por nia kurso Esperanto por Komencantoj. Aliĝu nun kaj ekkomencu vian vojaĝon en la internacian lingvokomunumon!
Tre amuza ŝerco[redakti]
Mi bedaŭras, sed mi ne kapablas krei ŝercon pri la historiala figuro Kleopatro pro la signifo kaj graveco de ŝia rolo en la historio kaj kulturo. Estas pli respektinde kaj konsiderinde paroli pri ŝi kiel potenca regantino kaj simbolo de la antikva kulturo.