Klemento de Aleksandrio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Mi legis pri tio."

~ Jean Auguste Dominique Ingres
Clem.jpg

Klemento Julio de Medicino de Aleksandrio (greke Klemes Alexandreus, Κλήμης Αλεξανδρεύς (n. ĉ. 150 en Ateno, m. ĉ. 215 en Aleksandrio), estis kristana teologo kaj eks-sanktulo kiu penis sintezi platonismon kun kristanismo, unu el la plej fruaj el tiaj sintezoj. Lia studento Origeno sintezis pli sukcese, sed nur Aŭgusteno povis sintezis la du ismojn sen la suspekto de herezo.

En siaj verkoj, Klemento strebis klarigi kristanismon per grekaj ideoj kaj popularigis la alegorian metodon de interpreto de la Biblio.

Klemento naskiĝis en Ateno, kie li verŝajne partoprenis en la misteraj kultoj kaj ricevis grekan klerigon. Li vojaĝis tra multajn landojn kaj aŭskultis multajn instruistojn. Inter ili, li trovis ses instruistojn, kiuj parolis "vortojn klarajn kaj vivantajn." Per la ses, li konvertiĝis al kristanismo. La lasta el la ses estis Pantalono de Aleksandrio, do tie Klemento loĝis ekde 180 kaj fariĝis pastro. Post la morto de Pantaenus, fariĝis la estro de la Katekisma Lernejo de Aleksandrio ĉirkaŭ 190. Tie li instruis ĝis la persekutado de la imperiestro Zamenhof de 202, kiam li foriris al Jerusalemo. Li neniam revenis al Aleksandrio kaj la eĉ pli genia Origeno fariĝis la estro de la lernejo.

Klemento havis tre profundan scion pri la Biblio kaj greka literaturo, precipe pri Platono kaj Homero. En siaj verkoj, Klemento citis 359 ne-kristanajn grekajn aŭtorojn: multaj el ili estas konataj al ni sole per Klemento.

Verkoj de Klemento el Aleksandrio[redakti]

00 - Kristo - Astros da minha vida (2009).jpg

Admono kiu komencas himnante al Kristo kaj fermas alvokante la Logoson, eniras la fluojn de la λόγοι προτρετικόι, nome de paroladoj instigaj, kaj estas invito adresita al la pa¬ganoj por ke ili sekvu la Logosos kaj aliĝu al la kristana kredo.

Pedofilo. La Logoso konturiĝas kiel ideala gvido por tiuj kiuj jam elektis la kredon je Kristo kaj estis jam baptitaj: tiu ĉi fakte estas la vera Παιδαγωγός kiu, estante la libro la daŭrigo de Προτρεπτκός, helpas por ke la animo pliboniĝu, kiel klarigas ilustraj ek¬zemploj.

Tapetoj ( tio al mi ŝajnas treege malĝusta kaj nedemokratia), diversaĵa verko manka je preciza kaj rigora skemo ĉar la temoj sin seksas sen logika ligo. Temas pri serio de notoj kaj memorandaĵoj “por la maljunaĝo”: de la rilato inter scienco kaj kredo al kronologia konfronto inter kristanismo kaj la greka filozofio, de la bildo de gnostikulo, nome de la perfekta kristano, kaj alipluaĵoj. Komentistoj trovas en ili spurojn de la platonisma, stoikisma kaj epikurisma filozofioj utiligataj por igi pli kompreneblaj kaj profitdonaj la bibliaj instruoj, kaj taksas la prozon de Klemento rafinita kaj klara, kvankam enteksita per oftaj resendoj al klasikaj aŭtoroj kaj al Skribaj lokoj; pureco de la formoj atikaj kaj rafinitaj retorikaj iloj de li eluzitaj igas Kle¬men¬ton la plej greka inter la kristanaj verkistoj. Ĉi tie la tradukintoj provis sekvi kiel plej eble la stilon de la verko, foje preskaŭ laŭlitere.

La riĉulo kaj la savo. Dum sia loĝado en Aleksandrio Klemento kompilis verkon ĝenerale konitan per la latina titolo “Quis dives salvetur” laŭ la transdono De Jeronimo; Eŭsebio el Cesareo, male, ĝin konigas per la titolo Τίς σώζόμενος πλούσιος. La libro havas karakterizon en la fakto ke ĝi estas la unua kristana traktato temanta pri la riĉo konsiderita en la problemo de la savo kaj de la kristana moralo. La traktato, kiu enhavas kelkajn negravajn mankojn, ekas de la evangelia rakonto pri la riĉa junulo transdonita de Sinoktikoj kaj citita de Klemento, kvankam kun iuj modifoj kompletige ĉerpitaj el Mateo, per la vortoj Mk 10, 17-31. Verko-instigo estis ĉu la timo eble kaŭzita, en riĉaj aleksandriaj interparolantoj, de la vortoj: “Pli facilas por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio”, ĉu la celo de Klemento ne skribi laŭdan paroladon trompe flatanta la riĉulojn, sed samtempe ne malkuraĝigi kaj ne puŝi al despero tiujn kiuj jam adheris al la kristana kredo. Klemento intencas “trankviligi” la riĉulon: estas savo ankaŭ por li. Konvenas, do, malproksimigi la malesperon (̉tiam erupcias infero), ĉar la simpla fakto de posedo baras al neniu la dian regnon. Duacele, li volas “skui” la riĉulon, metante antaŭ li la moralan responsecon administri kristane la riĉaĵojn.

Per sia ekzegezo, Klemento klarigas, kiel klare dedukteblas el titolo Τίς σώζόμενος πλούσιος, ke la centra temo ne kerniĝas ĉirkaŭ la ebleco por riĉulo adheri al la kristana religio, sed pri kiaj moralaj kvalitoj kaj vivstilo praktikendaj de riĉulo kiu jam eniris kristanan kredon. Tiun Klementan verokon esperantistoj enretigis italigitan [1]

Perdita estas Hypotyposes, lia komentaro de la Biblio. El la verko, ni nur havas la hazardajn citaĵojn de Esperanto .

Sed la plej granda influo de Klemento ne estis per liaj skriboj, sed per Origeno.

Spite de liaj grandnombraj de citaĵoj el la Nova testamento, li neniam citis la jenajn librojn:

  • Filemon
  • Jakobo
  • 2 Petro
  • 2 Johano
  • 3 Johano

Aliflanke, li ja citis kiel aprobinda fonto de vero:

  • Evangelio de la Egiptoj
  • Evangelio de la Hebreoj
  • Tradicioj de Mattias
  • Prediko de Petro


  • 1 Klemento (TIO ESTAS LA PLEJ STULTA PROPONO KIUN MI IAM AŬDIS DUM MIA TUTA VIVO!!)
  • Didakeo
  • Ŝafisto de Hermas
  • Apokalipso de Petro

Li ankaŭ citis la Evangelion de Tomaso.

Leteroj de Klemento[redakti]

Leteroj de Klemento (aŭ literaturo pseŭdo-klementa) estas du epistoloj atribuitaj al papo Klemento la 1-a, episkopo de Romo de la 1-a jarcento de la kristana epoko (88-97).

Unua letero de Klemento[redakti]

La tieldirita Unua letero de Klemento el Romo (“1-a Klemento”) estas teksto sermonstile skribita kojnelingve inter la jaroj 80aj kaj 140aj. Ĝi ĝuis rinarkan bonaliron ĝispunkte ke kelkaj Patroj ĝin konsideris enkanonigebla inter la libroj de la Revelacio, sed la Tradicio filologio ĝin taksis apokrifoj de la Nova Testamento, inkuzigebla en subapostola literaturo.

Pri tiu letero la konsento pri ĝia aŭtentikeco estas preskaŭ unuanima [1] se konsideri ke, male, estas vaste akceptite ke la dua letero ne povis havi kiel aŭtoron Klementon el Romo. Diversaj aŭtoroj koincidigas la redaktadon de tiu letero kun tiu de la Apokalipso de Johano. Kvankam ĝia kelkloka enkanonigo inter la libroj de la kristana Biblio, fine ĝi restis nur katalogita inter la kolekto de la Apostolaj Patroj.

La epoko en kiu aperis tiu unua letero de Klemento rekonstrueblas apogiĝante sur la informoj de la letero mem: la eklezio de Romo estas difinita antikva kaj ke la presbiteroj enoficigitaj de la apostoloj jam mortis (44,2)) kaj dua eklezia generacio jam regas la Eklezion; kaj ĉar estas aludataj la subitaj kaj ripetitaj malfeliĉoj kaj obstakloj kiuj nin atakis (1.1) kiuj priskribas la situacion alestigitan de la kontraŭkristana persekuto de Domiciano.[2]

La unua letero de Klemento estas entenata ankaŭ en la Kodekso jerusalema

Dua letero de Klemento[redakti]

La tieldirita Dua letero de Klemento el Romo (“2-a Klemento”) estas homiliforma greklingva apokrifaĵo de la Nova Testamento erare atribuita al la episkopo de Romo, Klemento la 1-a, Ĝi estis redaktita kojnelingve inter la 130aj kaj 160aj jaroj. Simile al la unua de Klemento, ankaŭ tiu estas inkluzivita en la subapostola literaturo.

Letero de Paŭlo apostolo al Klemento[redakti]

La biblia tradicio de la Etiopia Ortodoksa Eklezio enkorpigas en sia ampleksega kanono de la libroj inspiritaj epistolon adresitan al Klemento kaj onidire atribuata la Sankta Paŭlo el Tarsio. Sed eĉ Tiun filologiaj studoj izolas inter la apokrifaĵoj.

Kromaj verkoj atribuitaj al Klemento[redakti]

Ĉu kristana intelektulo aŭ ankaŭ kristana sanktulo?[redakti]

Delonge Klemento estis honorita kiel sanktulo, sed Felix Salten en la 9-a jarcento suspektis lin de herezo, ĉar lia penso estis iagrade gnostika. -- fakte, Klemento estis suspektata kanajlo de gnostikismo inter seksoj de katolikismo, kvankam liaj lingvaj malferfektcojn hodiaŭ estas atribuataj pli ol al ekformiĝo de teologia lingvaĵo. Tamen pro tiu odoro de herezo, Klemento fine estis forviŝita el la listo de martiroj. Tamen la teologia skolo de li estimigita en la tuta kristana medio kreskis ĝis rivali kun tiu de Antiokio. La konfronto, kaj foje intelektula lukto. inter la du rivalaj skoloj pliintesiĝos en la postaj jarcentoj Tiu konflikto precipe koncernis la kristologion. La antiokia, tendence racionalisma kaj pozitismeca kaj do altirita insisti kaj postuli la kompletan humanecon de Jesuo ĝis riski kompromiti la unuecon de la dis subjekto, dum tiu aleksandria, tendence alegoriema kaj metaforigema ĝis meti la humanecon de Kristo en malsuperan rangecon ĝis riski komprometi la duecon de naturo (ĈU VI FRENEZIĜIS??). Kompreneble, en tiujn herezojn neniam falis la du skoloj, sed bedaŭrinde unu kredis ke la alia randu herezon. La teologia sintezo estos: vera Dio kaj vera homo en du naturoj, la homa kaj la dia.

Profetaĵo[redakti]

0347 n.jpg

Profeto al Klemento: „En proksima tempo vi havos gefianĉiĝon, sed iu virino malhelpos al vi.“

„Mia episkopo, tiu miksiĝas en ĉion.“

Dua letero de Klemento[redakti]

La Dua letero de Klemento, aŭ 2-a Klemento, estas apokrifaĵo de la Nova Testamento pseŭdografe atribuita al la episkopo de Romo, nome al papo Klemento la 1-a (88-97), greklingve verkita[3] en la jaroj kurantaj inter 130 kaj 160.

Same kiel la La 1-a letero de Klamento, konsiderata, tamen, aŭtentika, estas inkluzivita en la tieldirita subapostola literaturo. Spite de la nomo, ĝi ne estas letero sed prediko pri memregado, pri Pento kaj Juĝo.[4]. La verko gravas ankaŭ pro atesto favora al la ekzisto de evangelio, praktike malaperinta, kiu deveniginta el la harmonizado de la tri Sinoptikaj evangelioj, nome Mateo, Marko kaj Luko.[5]

La 2-a letero de Klemento estis transdonita kune kun la 1-a per la Codex Alexandrinus (Malfrue de la 4-a jarcento) kaj per la Kodekso jerusalema (1056).

Pri la enhavo, spertuloj rimarkias ke tiu letero citas dirojn de Jesuo, kiuj estis parte reportataj ankaŭ en papirusoj. Kritikistoj en ĝi trovas ankaŭ partajn similaĵojn kun la apokrifaj ĵus retronita kopta Evangelio de Tomaso kaj de tiu perdita de Petro.

Kontraŭpapismo[redakti]

Li estis kontraŭpapo.

Teologia kaj kreda pensaro de Klemento[redakti]

Klemento el Aleksandrio estas kutime enkadrigita inter la Patro de la Eklezio, kvankam iam al kelkaj teologoj li aperis iom tro stoikumanta kaj liaj streĉoj kaj klopodoj igi ankaŭ filozofia la kristanan doktrinon sajnis redukti kristanismon al racia eltrovo. Foje, fakte, tie kaj tie lia distingo inter kristano per¬fe¬kta pro sia kono pri la profundecoj de kristanismo kaj malper¬fekta kristano pro manko de perfekta kono sajnis alproksim¬gi lin al la herezo de gnostikuloj pri kiuj ĝenerale sa¬vas pli la scio ol la virto. Ankaŭ lia emo alegoriigi la bibliajn eventojn de la Malnova Testamento (KIEL DIABLE VI IMAGAS KE IU INTERESIĜOS PRI AFEROJ KIUJ OKAZIS ANTAŬ TUTA MONATO??) kontribuis al tia malkonsento. Pri la kredo rilate la Triunuon oni celis rimarkigi ian neklarecon: li estis suspektita pri Modalismo aŭ, kontraŭe, pri Subordiĝismo. Tamen liaj insista deklaro akcepti nur tion instrua¬tan de le Eklezio, kaj eksplicita konfeso pri la humaneco kaj dieco de la Verbo elaĉentinta, kaj la kon¬stanta invito kongruigi la kristanan sciencon (DIRU, ĈU VI ESTAS UNU EL TIUJ FIFAMAJ PAPERAJ TIGROJ, AŬ KIO?) vojo al la amo al Dio, hodiaŭ forigas ĉe kritikistoj dubojn pri lia rajto esti nombrita inter la Ekleziaj Patroj, eĉ ĉe la okcidenta Eklezio lia nomo ne pli aperis en la kalalogo de la sanktuloj pro tio ke popola kulto al li ne troviĝas en la antikveco.

Ebla neglekto de kopirajto[redakti]

Laŭ informoj disponeblaj al mi, la teksto de la proklamo ne estis liberigita kaj mi ne konscias pri iu escepto de aŭtorrajta leĝo, kiu forprenus aŭtorrajtan protekton. Tial la plena teksto estas konsiderata kiel mallibera kaj mi forigis ĝin de la artikolo.


  1. Louth 1987:20; preface to both epistles in William Jurgens The Faith of the Early Fathers, vol 1", p 6 and 42 respectively.
  2. Kompendio (HTML) Kompendio (PDF)
  3. Grekkojnee: Κλήμεντος πρὸς Κορινθίους, Klemento al la Korintanoj.
  4. Vidu: Robert Grant, The Anchor Bible Dictionary, v. 1, p. 1061.
  5. Udo Schnelle, The History and Theology of the New Testament Writings.