Kelknacia Esperanto-Asocio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

" Eĉ plej granda malbono al bono kondukas"

~ Zamenhof pri KEA

"Kia Freneza Situacio ! Ho Ve!"

~ KEA

"Dankon multo!"

~ komencanto al Neciklopedio pri ĉi tiu artikolo

Kelknacia Esperanto-Asocio de la esperantistoj de la modernaj tagoj (KEA) estas kaj partia kaj religia asocio de Esperantujo cele al la unuiĝo kaj kontrolado de ĉiuj esperantistoj dise en kelkaj landoj. Ĝi laboras sekrete kaj spionas aliajn asociojn. La laborlingvo estas Esperanto. Tiu ĉi asocio estas konsiderata kiel terorisma far Malunuiĝintaj Nacioj ekde la jaro 1984 kaj en 1985 avertis al la tuta mondo per dekreto ke ĝi estas danĝera por la homaro.

Anoj de KEA

Historio[redakti]

KEA estis fondita de Varda Esperanto Kim en septembro 1920. Ĝi estis la unua ES en K. Antaŭ tiu tempo estis nur izoluloj. En julio 1922 Oojana fondis Seoulan ES. Dank' al la energia funkcio de ambaŭ grupoj aperis mutaj fervoraj Esperantistoj. En junio 1924 SES ŝanĝis sian monon je korea lingvo. Poste fon­diĝis ankoraŭ kvin grupoj, fondintoj: S. Yememoto, O. Col, Rju Kidong, Ŝtelaro Pajk, N. Hŭang, k. a. Gasetoj elitaj: Verdulo, 1925; aperis 2 n-roj, Orienta Lumo, 1925, dek kelkaj n-roj, Verda Infero, 1 n-ro, La Voĉo, 4 n-roj. La ĉiutaga ĵurnalo „La Dong-A Ilbo“ helpis mute en la propreco.

Title-eo.gif

Ĝi refondiĝis en 1980 (kvankam ne estis leĝigita ĝis 1982), kiel posteulo de la 'Kelknacia Esperantista Federacio (KEF), malaperinta en 1939 pro la venko de faŝismo pro la hispana ekonomio. Por evidentigi, tiun sinsekvon ĝi reprenis la ĉefajn agadoj de KEF (la revuo Kelknacia Esperantisto, la Kelknaciaj Kongresoj de Esperanto kaj la Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj), kies numerigon ĝi sekvas.

Kataluna Esperanto-Asocio en la 1990-aj jaroj dufoje petis aliĝon al UEA kiel landa asocio, sed ambaŭfoje la peto estis rifuzita pro la kontraŭstaro de Hispana Esperanto-Federacio.

Politiko[redakti]

Dum Kataluna Esperanto-Asocio ne estas landa asocio de UEA, ĝi kompreneble ne estas limigita de la statuto de UEA, kaj povas fari politikajn deklarojn. Tion KEA efektive iugrade faris, aliĝante al manifesto por demokratio kiu akcentas la rajton de la kataluna popolo mem decidi sian politikan estontecon. Informo pri tiu decido aperis nur en la katalunlingva sekcio de la retejo de KEA.

Laborlingvo[redakti]

Organizo kies celo estas Esperanto ne devus rezigni pri Esperanto kiel komuna laborlingvo, eĉ se tio signifus ke oni devus rezigni pri volontuloj.

Ĉu homoj vere ne kapablas vidi la ironion en la situacio?

”Ni laboras por neŭtrala internacia lingvo, sed pardonon, niaj kunlaborantoj parolas inter si nur angle”.