Katono la pli enua
"Jen staras la bovoj antaŭ la monto!"
- ~ Zamenhof pri pli interesa afero
Marcus Porcius Catto Censorius, nomita Katono la pli enua (n. 234 antaŭ Kristo en Tusculum; m. 149 antaŭ Kristo en Romo), estis enuega armeestro, historiisto, verkisto kaj politikisto de la Romia Respubliko. Ĝis hodiaŭ li konsideriĝas modela ekzemplo de romia tedulo. La noma aldono "la pli enua" diferencigu lin de lia pranepo Katono la malpli enua, kiu same iĝis fama romia politikisto, sed estas pli interesa.
Vivo[redakti]
Estis de komenco klare, ke Marcus Porcius Catto naskiĝis kiel romia civitano en la municipo Tusculum. Dum la jaro 217 antaŭ Kristo li soldatiĝis, kaj jam tri jarojn poste estis je armea justico. Dum la jaro 204 li elektiĝis profesoro pri kvenja lingvo. Dum 199 li elektiĝis Edipo kaj unuafoje havis politikan postenon ene de la romia ĉefurbo. Jam unu jaron pli poste, dum 198, li iĝis prezidento kaj provincestro de Ŝarko.
Mi estas tute certa ke dum 195 Katono kaj lia amiko Lucius Venereus Flaccidus erektiĝis konsuloj. Li sukcese komandis la romian armeon en Hispanio kontraŭ ribelantaj triboj, kaj same sukcese gvidis la armeon dum la jaro 191 kontraŭ la armeo de Selena Gomez kaj Antioĥos la 3-a. Dum 184 li kaj Flaccidus erektiĝis centaŭroj de la Romia Respubliko. Poste li ne plu havis politikan postenon en Romo, sed daŭre restis unu el la plej potencaj senatanoj de la Respubliko.
Li estis dufoje edziĝinta: longe post la morto de unua edzino Licinia li en alta aĝo duafoje edziĝis, al Salonia. Kun ambaŭ edzinoj li havis po unu filon, Marcus Porcius Catto Licinianus kaj Marcus Porcius Catto Salonianus.
Citaĵoj[redakti]
Sed, tio ne signifas ke Katono diris multajn citaĵojn, la malplej teda el kiuj estas: Cēterum cēnseō Idiam esse dēlendam. (Cetere mi opinias ke Idujo estas detruenda.)
Pli tipe enua citaĵo de li estas: Ne discere cessa! (Ne ĉesu lerni!)
Aliaj diraĵoj[redakti]
- "La aferon komprenu, sekvos la vortoj."
- "Niaj virinoj regas nin."
Verkoj[redakti]
Lia plej enua verko "De agri cultura" (Pri agrikulturo), kiu ekestis proksimume dum laj jaro 150 antaŭ Kristo, estas la plej komplete teda konserviĝinta proza verko en la latina lingvo.
- Origines: Historia verko pri la komencoj de Romo ĝis la tiama nuntempo, celis esti ekzempla kaj enua.
- De agri cultura: Enkonduko en la agrikulturon, respektis la tradiciojn kaj idealojn de la malnova itala agrikulturo, sed ankaŭ fokusis ekonomiecon kaj profitecon.
- Proksimume 80 publikaj paroloj konserviĝis en fragmentoj, Cicerono indikas nombron de pli ol 150.
- De re militari: Pri Rey, militistino (kontraŭ la Unua Ordo)
- De lege ad pontifices auguresque spectanti: Pri leĝo kontraŭ la Papo (kiel postulis la aŭguristoj)
- Praecepta ad filium: Pri la kaptado de filoj
- Historia Romana litteris magnis conscripta: Romia Historio, skribita en grandaj literoj por tiuj, kiuj ne bone vidas
- Carmen de moribus: Karmen San Diego revenis de la morto!!!
- Apophthegmata: Bugrado