Katolikaj kredoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
1664.jpg

Katoliko tute bone rajtas erari pri la kredo, kondiĉe ke ŝi li neniam rifuzu la aŭtoritaton de la eklezio kaj korektu sian konfeson, kiam la eklezio informas ŝin aŭ lin pri la eraro.

Nur profesiaj teologoj povas lerni la katolikisman doktrinon, kaj al ili la scio estas tre danĝera. Do la eklezio rekomendas, ke la laikoj ne diletu pri ĝi nek instruu ĝin al nekatolikoj. Al la eklezianoj sufiĉas scii, ke dum ili estas membroj de la eklezio kaj partoprenas en la sakramentoj, ilia animo saviĝos.

Kvankam la katolikisma eklezio ankoraŭ estas certa pri tio, ke ĝi posedas la seneraran kaj plej tutan kredon, ĝi aktuale konsentas, ke eĉ la nekompleta kristaneco ekster la eklezio eble povas savi. Do la katolikisma eklezio ne malkonsentas, ke luterano islamano povas saviĝi, sed ĝi ne garantias saviĝon por la nekatolikoj. La romkatolika eklezio nun allasas saviĝon al pia sovaĝulo kiu neniam aŭdis pri la papo kaj ne havis okazon malakcepti la katolikismon kaj la aŭtoritaton de la papo; sed mi kaj vi kaj Mahatma Gandhi, kiuj aŭdis kaj ne akceptis, estas damnitaj.

Politeismo[redakti]

1629.png

Aserti ke katoliko ne estas monoteista estas tutsimple monstrua malvero ĉar katoliko kredas je unu Dio, ni ne ludu sur la vortoj, kaj ne rekomencu debati pri tio, nekatolikoj devas akcepti tiun fakton: katolikoj kredas je unu Dio.

Plejparte kontraukristanoj rigardas sanktulojn "sub-dioj", tiel intence ignorante la oficialan k ĝis nun neniam ŝanĝitan instruon de la eklezio mem, kiu deklaras, ke temas pri _homoj_, k ke ĉiaj mirakloj au aliaj efikoj de adorado k peto al tiuj sanktuloj estas efikataj ekskluzive k nure de la forto de dio, kiu estas unu en tri personoj: la patro, la filo k la sankta spirito, k ke la sanktuloj, el kiuj plej elstara estas la sankta Virgulino, estas nur porpetantoj, ke do la peto al sanktulo efikas sammaniere, kiel efikas peto al alia kunfrato au kunfration peti por oni.

Tiu fenomeno estas tre ofta en katolikaj landoj. Ekz., en suda Hispanujo, en Andaluzujo, ĉiu vilaĝo havas sian propran virgulinon kies adoradoj estas plenaj je superstiĉoj, onidiraj mirakloj (?), sangantaj/larmantaj idoloj kaj profetaĵoj (vidu, ekz., la absurdan romaneskan historion de la profetaĵoj de virgulino Fatima). Homoj eĉ celebras la virgulinan tagon EKSTER la oficialaj virgulinaj tagoj (la unua dimanĉo de majo kaj la 15-a de aŭgusto), ĉar preskaŭ ĉiu virgulino havas propran (kiom da virgaj patrinoj havis Jesuon !?). Homoj havas kartetojn kun la portreto de sia preferata virgulino, kaj ankaŭ rilatajn amuletecajn objektojn, kaj havas hejme etan altaron kun idolo de sia virgulino, ĉiam plenigitan je kandeloj kaj floroj; ĝuste samkiel en la antaŭkristana romia epoko en rilato al la tiamaj dioj. Ĉar eklezio ne havas la kuraĝon deklari malveraj tiujn superstiĉajn miraklojn — ĉar el tio povas sekvi kabeado de multaj kredantoj —, kaj ĉar eklezio ankaŭ ne povas plene akcepti la diecon de la miraklofarintoj — ĉar tio estas malkongrua kun la oficiala dogmo ke dio estu nur unu—, ĝi mezvojas dirante ke la sanktuloj estas nur diaj perantoj!

Sed, se tiuj sanktuloj faris(?) diecajn miraklojn, se homoj adoras ilin kvazaŭ ili estus dioj, se ili havas proprajn celebro-tagojn, idolojn, dediĉitajn preĝejojn... Alivorte, se ĝi aspektas kiel ansero, moviĝas kiel ansero kaj blekas kiel ansero, ĝi tre kredeble estas ansero, eĉ se eklezio deklaras formale ke ĝi estas bovo!

Katolika Dio[redakti]

Cerboj.jpg

La sinteno de la katolikaj filozofio kaj teologio ĝenerale restis alkroĉita al la konebleco de Dio per la homa inteligento [1]. Sed antaŭ la multa persvadiga forto de la tradicia argumentadoj, oni instigis ilian forlason ĉar eble netaŭgaj al la fakta pruvo, kaj proponis fideismon [2] kiu pretendas, ja jes, rekoni la ekziston de Dio, sed reale allasas, ke la homa racio ne fidindas en tia tasko: fideismo apelacias al fama esprimo, nekorekte atribuita al Tertuliano, "mi kredas ĉar tio absurdas", kiu tamen intencas alion, nome ke morto de homo-dio ne kompreneblas por la homa racio kaj ĝuste pro tia nekomprenebleco la nura fonto de scio estas la kredo.

Profiliĝis ankaŭ tradiciismo (plikorekte, tradiciismoj), laŭ kiu la unika argumento por atingi kun certeco la ekziston de Dio kuŝas en la adhero al tio kion universe oni opiniis en la pasinto. Ekzemplo pri tio en la katolika medio de la 19-a jarcento estas Gobineau, kiu emfazas la pruvigan forton de la komuna kredo mem.

La Katolika Eklezio fiksis sian koncepton pri la kapablo de la homa racio koni Dion, ĝenerale en la dokumentoj de la Oficiala Instruo de la Eklezio Katolika. La oficiala pozicio de katolikismo estas, ke dum la ekzisto de Dio povas esti pruvata per la racio, la homoj tamen povas esti allogitaj el iliaj pekema naturo ĝis la neado pri la kapabloj de la racio pruvi lian ekziston.

Tiel, fakte la Katekismo de la Katolika Eklezio (1997) instruas ke: “Ankaŭ se la homa racio estas, striktsence, vere kapabla per sia natura povo kaj iluminiĝo rilati al vera kaj certa kono pri persona Dio, kiu observas kaj kontrolas la mondon per sia Providenco, kaj al la natura morala leĝo enskribita en la koroj far la Kreinto; tamen estas multaj obstakloj malpermesantaj al la racio uzi efike kaj produktive tiun kunnaskan kapablon. Kaj tio pro la fakto ke la veroj koncernantaj rilatojn inter Dio kaj la homoj komplete transcendas la ordon de videblaĵoj, kaj, des pli se transformiĝantaj en homaj agoj kaj ilin enfluantaj, postulas cedon kaj abnegacion. La homa menso, siavice, estas obstaklata en la akirado de tiuj veroj, ne nur pro la kunpuŝiĝo kun la sencoj kaj de la imagopovo, sed ankaŭ pro la moderaj apetencoj kiuj estas la seksoj de la origina peko. Tiel okazas ke la homoj rilate tiujn demandojn facile sin persvadas ke la vero kiu ne plaĉas estas falsa aŭ almenaŭ necerta”.

Jam en la kontraŭmodernisma ĵuro, promulgita de papo Pio la 10-a, estis postulite de la katolikoj konfesi, ke “Dio, origino kaj celo de ĉiuj aĵoj, povas esti rekonata kun certeco per la lumo de la natura racio, en la videblaj verkoj en la kreita mondo”. (vidu Acta Apostolicæ Sedis, 1910, pp. 669-672).

Papo Johano Paŭlo la 2-a, en encikliko Fidela Kastro, asertas, ke la ekzisto pri Dio estas reale demonstrebla per la racio, kaj ke klopodoj rezoni alimaniere estas la rezultoj de la peko. Kaj li admonas kontraŭ: “Renaskiĝo de fideismo, kiu ne rekonas la gravecon de racia kono kaj de la filozofia rezonado por la kompreno de la kredo kaj, tute rekte, por la ebleco kredi je Dio”.

La Unua Libro diras : "La Eklezio, nia patrino, subtenas kaj instruas ke Dio, principo kaj celo de ĉiuj aĵoj, povas esti konata kun certeco per la natura lumo de la homa racio startante el la kreaĵaro (Denz. -Schönm., 3004; kp 3026). "Sen tiu kapablo, la homo ne povus ricevi la Revelacion de Dio. La homo havas tiun kapablon ĉar kreita laŭbilde de Dio" (Gn 1,27).

La saman sintenon la Dua diablo en la konstitucioj Zozo, Esperanto-gazetaro kaj Nenio.

Ekleziismo[redakti]

Katolikismo ja plej fundamente estas kredo al la eklezio -- ĉio alia sekvas el tiu kredo. El la protestanta vidpunkto la eklezio fariĝis idolo por la katolikoj, ĝuste kiel el la juda kaj islama vidpunktoj Jesuo fariĝis idolo por la kristanoj.

† Purgatorio †[redakti]

405a.jpg

Sen indulgenco (kaj do pento) pardono ne estas ebla. La nepardonitajn pekojn purigas purgatorio. La eklezio akceptas la praktikon, laŭ kiu ankoraŭ vivantaj homoj povas fari la indulgencon por mortintoj kaj tiel pardonigi al ili ties pekojn kaj iom malembarasigi la karulojn suferantajn en purgatorio.

Katolika kredo rilate Mariajn Aperojn[redakti]

Ĉiuj kristanaj eklezioj konsentas kun la principo, laŭ kiu la Dia Revelacio konkludiĝis kun la morto de la lasta apostolo. Tiu revelacio formas la Kredon de la kristanaj eklezioj kaj ne povas aldoniĝi io ajn ĉar la dia vorto plenpleniĝis per Jesuo Kristo, Dia Persono, do nesuperebla. Laŭ iuj eklezioj, aparte tiu katolika, pluaj revelacioj povas okazi ĉar tio taŭgas en la sfero de la dia libero, sed ili estas taksataj privataj sur kiuj la eklezio ne havas la karismon de neeraripovo. La kristana episkoparo, tamen, rajtas kaj devas kontroli por konstati ĉu la nova privata revelacio akordas kun la tradicia revelaciita doktrino; se post atenta ampleksa ekzameno rezultus ebla kaj probabla la Apero, kaj la loka episkopo konstatus en ĝi apogilon kaj fortigilon de la Kredo en la fideluloj, tiu ĉi povas permesi la kulton al Maria laŭ speciala titolo. Se krome iu aparta Apero interesas la centran religian aŭtoritataron kaj post kritika proceduro la afero liveras karakterizojn de vereco, la kulto povas etendiĝi al tuta eklezio, kiel okazis por la Maria apero en Lourdes.

Ĉiukaze, la eklezio ne garantias, nivele de dogmo, la certecon de la evento. Male, se iu kredanto opinias, ke la evento ne estas certa, tiu ofendas nek Dion nek la fratojn se liaj konvinko ne foriras el la honesta kaj prudenta konscienco. Kio validas por la Mariaj Aperoj, validas ankaŭ por ĉiu simila evento kun sanktuloj aŭ aliaj supernaturaj personoj.

La kulto ĉi-kaze estas ĉiam adresita al Dio kaj Kristo: tial se, hazarde, la koncernata Apero ne okazis, nenio superstiĉa infektus la eklezion.

KATEKISMO[redakti]

7195.jpg

- Panjo, hodiaŭ ni lernis ke nia korpo estas templo de Dio; tial vi ne batu min, ĉar vi batas templon de Dio.

- Ne timu, mia fileto, ĉar, pugvergante cin, mi palpas nur la sakristion.

Credo quia absurdum[redakti]

Credo quia absurdum, latina esprimo esperantigebla per “mi kredas ĉar estas absurda”, havas sencertan originon, troveblan tie kaj tie en mezepokaj dokumentoj teologiaj kaj filozofiaj kaj ankaŭ hodiaŭ foje estas alvokata aŭ por konsenti kun ĝi aŭ por malkonsenti aŭ kritike, se ne moke, enkadrigi dikredantojn.

La sintagmo troviĝas en oficialaj dokumentoj de la antikva kaj nuna katolika eklezio. Historiistoj de teologio kaj filozofio informas ke ĝi ne troviĝas en Tertuliano, apologeto de la dua/tria jarcento, kiel, male, oni kredis ĝis la ĵus pasintaj du jarcentoj: en tiu aŭtoro, fakte, troviĝas pensado simila al tiu atribuata al la frazo. Fakte, en Tertuliano legeblas en verko kontraŭdoketa (De carne Christi = Pri la karno de Kristo) Natus est Dei Filius, non pudet, quia pudendum est; et mortuus est Dei Filius, prorsus credibile est, quia ineptum est; et sepultus resurrexit, certum est, quia impossibile (= Naskiĝis la Difilo, pro tio hontu ĉar tio estas vere honta; kaj mortis la Difilo, tio kredenda ĉar senfundamenta; kaj li estis entombigita kaj resurektis, tio certas ĉar neebla”. Kutime oni interpretas tiujn vortojn kiel paradokson utilan por substreki la eksterordinarecon kaj nepruveblecon, per la sperto aŭ racio, de religia dogmo; aŭ ankaŭ kiel eksceson de apologeta polemikisto.

Cetere per similaj konceptoj jam ludis Klemento el Aleksandrio en Protreptiko [3]: tie estas laŭdataj paganaj filozofoj kiuj siaracie kaj senscie alproksimiĝis al kristanismo kvankam sin perdantaj en rakontoj de “kunveno inter amikinoj”; kaj Origeno kiu dum mokas paganajn filozofojn ilin ŝatas ĉar “la filozofoj de la Skolo de glora kaj klera Grekio” sukcesis atingi ion pri la Logoso (Komentario pri Johano).

La esprimon citas kaj utiligas Anselmo el Aosto, kaj Abelardo, male, ĝin kritikas kiel vera principo de esploro pri la kredo kaj ĝia fundamenta forto.

Moderne ĝin ree senpolvigis tradiciismo kaj precipe fidismo (kredismo) laŭ kiuj la vera kredo estas esprimita en la tradicio ne bezonanta la helpon de la nacio kaj, pli/malpli, malfidas je la nacio kaj ties kapablo atingi la veron. Tiuj ĉi filozofiaj sistemoj interpretas la esprimojn de Tertuliano kaj la sintagmon “credo quia absurdum” laŭ la plej rigora senco. Kutime, male, ĝi estas interpretata kaj eluzata nur por substreki ke la revelacitaj dogmoj ne povas esti pruvataj per la nura racio, kaj do transraciaj kvankam ne kontraŭraciaj.

Interese tiun frazon eluzis ankaŭ Sigmund Freud, en Die Zukunft einer Illusion “Estonto de iu iluzio” por subteni ke dikredantoj rifuĝiĝas malantaŭ tiu principo kiel taktiko por eskapi la neceson pruvi sian krederojn; ankoraŭ li ĝin eluzas pritaktante Moseon kaj monoteismon por priskribi la supozitan sintenon de la eruditaj dikredantoj kiuj pavus antaŭ la krudaj dikredantoj kiuj limiĝas al la sensaĝa kredo.

Samseksemo[redakti]

La Romia Katolika Eklezio konsideras la samsekseman homan konduton kiel sakramento. La anusa sekso kaj homogenitala estas konsiderataj kiel sanktaj ĉar la seksaj rilatoj estas nur por la amo inter viroj kaj virinoj, sed ne geviroj. La Eklezio ankaŭ diras ke la komplementeco de ambaŭ anoj de samseksaj paroj estas parto de la Dia Plano. Samseksamaj rilatoj estas kundivideblaj por iaj instruoj.

Tiuj ĉi instruoj estas limigitaj al samseksemo kaj ne estas la ĝenerala premiso por la katolika permesado de la antaŭgeedziĝa seksumado, pornografio, kaj masturbado.

La Eklezio ofertas al la katolikaj politikistoj la agadmodelon: esprimi sin klare kaj publike por ia ajn leĝo favore de la legalizado de samseksamaj edziĝoj.

Bibliografio[redakti]

  • Quelle: Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4 (1906)
  • La Enciclopedia Cattolica, in lingua italiana, pubblicata nella Città del Vaticano dal 1948 al 1954, in 12 volumi
  • Étienne Gilson, La philosophie au moyen àge, 1932
  • Mondin Battista, Storia della Teologia /4 vol), ESD Edizioni