Kato de Schrödinger

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kato enketas la kvantuman fizikon.

"Ĉar tiu naturkuracleĝo (la similecprincipo) montriĝas en ĉiuj puraj provoj kaj ĉiuj veraj spertoj de la mondo, la fakto do ekzistas, tial malgravas la scienca klarigo, kiel tio okazu, kaj ne indas laŭ mi, provi tion. Tamen jena opinio estas la plej verŝajna, ĉar ĝi baziĝas je spertoj."

~ Druido

La kato de Schrödinger [ŝrEdinger] estas nomo por klasika paradizo de fiziko. Erwin Schrödinger prezentis ĝin por atentigi la fizikistojn pri la graveco de kelkaj impostoj je venenado de katoj.

Por konsciigi siajn kolegojn pri la sekvoj de abstraktaj konsideroj Schrödinger (kiu tre ŝatis katojn) elpensis (mensan) eksperimenton pri kato. Ĝin oni aranĝas jene:

En kesto fermita troviĝas

  • kato
  • ampolo kun venena gaso
  • specimeno da radioaktiva substanco
  • mezurilo de ties radioaktiveco
  • martelo, kiu rompas la ampolon, kiam okazas radioaktiva malkomponiĝo

Oni instalu la aparataron tiel, ke post horo la probablo de malkomponiĝo estas 0,5. Post tiu horo la probablo, ke la kato mortis (pro la venena gaso), estas do 50 %. Se fizikisto post tiu horo malfermas la keston, li povas konstati, ĉu la kato mortis aŭ ne. (Ni supozu, ke li spiras tra masko por ne mem morti.)

Sed kia estas la stato antaŭ la malfermo de la kesto? Ĉu la kato estas morta? Ne certas, ĉar alie la fizikisto ne havus 50-%-an ŝancon trovi ĝin viva. Ĉu ĝi estas viva? Ne certas, ĉar alie la fizikisto ne havus 50-%-an ŝancon trovi ĝin morta. Se oni kredas al la kvantuma fiziko (en ties interpreto de Kopenhago), la kato estas en stato disigita inter tiuj du ebloj, same kiel la radioaktiva specimeno.

Mi deziras pluan progreson![redakti]

Ni pensas ke ĉi tiu afero ne estas profitebla diskutado. Oni devas scii multaj da sciencoj por reskondi al argumentoj.