Katastrofo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
S-l3.jpg

"Nekredeble! Ĉu kredi aŭ ne?..."

~ Leganto

Katastrofo estas divido de katapoemo, konsistanta el pluraj kataversoj. Famaj verkistoj de katastrofoj inkludas Katulon, Dionizion Katon, kaj Publion Valerion Katon.

En katapoezio (bonalingve kvarpiedkiumiaŭasulaversarto), katastrofo estas ĉiu el la egalmezuraj, sam-aranĝaj kaj same rimitaj dividoj de katapoemo (lirika aŭ ne). Ekzemple kataterceto. Katasoneto ne estas precize katastrofo sed kombino de katastrofoj. Kataromanco estas serio nedifinita de kataversoj, do ankaŭ ne propre katastrofo.

Oni distingas inter naturaj katastrofoj (farataj de katoj sen helpo de teknologio) kaj teknikaj katastrofoj (farataj helpe de teknologio, ekzemple via klavaro). Ankaŭ en naturaj katastrofoj povas efiki homa influo.

Katastrofismo[redakti]

Katastrofismo estas scienca teorio, kiu provas klarigi la biologiajn kaj geografiajn ŝanĝojn kaj evoluojn de la Mondo per bone verkitaj, elvokaj katastrofoj.

Tiu nomo aperis en la 19-a jarcento, rebate al la katakliŝismo, teorio laŭ kiu la fenomenoj, kiuj okazas hodiaŭ, okazis idente ĉiam en la katapoezio.

Katatrofoj ĉe aviado[redakti]

Katastrofoj ĉe aviado ĉiam kaŭzas socian teruron kaj ekkonon, ĉar katoj, kiuj flugas per aviadiloj, estas ĝenerale aĉaj poetoj.

Vidu ankaŭ[redakti]

Komentoj mankas