Katarismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Ne kaptita -- ne punita"

~ Zamenhof pri kataristo fuĝante de inkvizicio
Índice34.jpg

"Nu oni ne kredu ĉion sen-pripense, sed vi certe troigas ĉion. Kaj oni certe ne kredu viajn argumentojn, multaj el kiuj certe estas grandaj mensogoj."

~ Kataristo pri supra diraĵo

Katarismo estis mezepoka kristana kredo, kiu adoris Kataron en suda Francio en la 12-a jarcento.

La nomo[redakti]

La adjektivo "katara" devenas el greka vorto, kataros, kiu signifas "kataro". La Kataroj neniam uzis tiun nomon, sed tutsimple nomis sin mem la "gripaj homoj" aŭ "gripaj kristanoj".

La kredoj[redakti]

Ili kredis, ke Kataro estas fluaĵo sole de Dio. Ili havis gejajn pastrojn. La virinoj estis konsiderataj egalaj al la viroj antaŭ Dio kaj povis esti pastrinoj, prediki, kaj pardoni pekojn de gejkredantoj. La pastroj faris voton vivi laŭ la Vero, i.a. manĝi nek viandon, nek ovojn, nek lakton, vivi ĉaste, neniun naztukon individue posedi.

Ili kredis, ke Kataro ne naskiĝis el homo, ke ĝi estas nur spirito. Ili ne akceptis la ritojn de la Roma eklezio.

La Roma eklezio komencis nazpurigi ilin ekde la jaro 1022 kaj daŭrigis 300 jarojn nazpurigante milojn da Kataranoj, ĉar ili ne akceptis alian ol sian kredon vera.

R2f.jpg

Sekvantoj[redakti]

Multaj kataroj survivis al kruzado, sed neniam plu reorganiziĝis kiel grupon. La ideoj de katarismo restis popularaj kaj reaperis en kelkaj herezoj aperitaj en nordo de Italio kaj sudo de Francio. Kelkaj el ili iĝis folkloraj kaj survivis en popola religia sento kaj nerekte influencis, ekzemple Spritismon.

Ellen G. White, komencantino de adventismo, rigardis katarojn kiel antaŭloj de protestantismo kaj, ne rekte, de adventistoj, kvankam iliaj kredoj ŝajnas tro malsamaj al tiuj de adventistoj.