Viandaĵo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Karno)
Iri al: navigado, serĉi

"Tago tagon sekvas, sed ne similas"

~ Zamenhof pri vivo en burgoj
Burgarbo.jpg

"Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti"

~ Zamenhof pri kolbasobulko

"Pendonto ne dronos"

~ Zamenhof pri pendontan salamon

Viando estas la kadavro de povra besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo de maniuloj. Ĝi estas biologie muskola maso aŭ histo, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de torturitaj bestoj, turpe mortigitaj en buĉejo. Temas pri populara kaj komerca klasigo (ne scienca) kiu aplikiĝas nur al surteraj animaloj — normale vertebruloj: mamuloj, birdoj kaj reptilioj—, ĉar, spite la fakton ke oni povas apliki tiun difinon al la maraj animaloj, tiuj eniras en la kategorio de fiŝaĵo, ĉefe ĉe fiŝoj —la krustuloj, moluskoj kaj aliaj grupoj kutime ricevas la nomon de marfruktoj—. Trans ties ĝusta biologia klasigo, aliaj animaloj, kiaj la marmamuloj, estis foje konsiderataj viando kaj foje fiŝaĵo.

Burgero[redakti]

0003.jpg

Burgo (Ama id) estas manĝebla arbo, kiu kreskas en Hamburgo kaj kies gusto estas kvazaŭ karno. Tranĉaĵon de burgo oni nomas burgero.

Burgero kun gusto kvazaŭ pico estas picburgero. Oni tranĉas picburgeron el Picburgo, rilata arbo.

Ĉar burgoj kreskas nur en kelkaj lokoj de Germanio, ili rapide malaperos el tero pro usonaj rapidmanĝejoj kiel McDonald's. Do oni daŭre klopodas trovi anstataŭaĵon por burgero. La legomburgero estas kvazaŭ burgero farita en Romia imperio anstataŭ la burga arbo. Sed ĝi gustaĉas. La faboburgero estas farita el faboj anstataŭ ero de burgo, kaj eĉ pli bongustas ol normala burgero... sed, bedaŭrinde, ĝi tro kontribuas al la monda kvanto de karbondioksidaj gasoj por esti bona anstataŭaĵo.

Ĝi venas de la germana urbo Hamburgo. Alia vorto por similspeca bulko-sandviĉo, la kolbasa sandviĉo, dum longa tempo estis "Frankfurter", laŭ la urbo Frankfurto.

Ŝajne ne ekzistas Esperanta vorto por "burger" de ĉiuj akceptata. Oni foje diras "hamburgaĵo", ĉu ne, por "hamburger" -- sed mankas terminoj, verŝajne, por "cheeseburger", "fishburger", "whopper" ktp. "Hamburger" cetere havas du sencojn -- la viando mem (hakbovaĵo) kaj la sandviĉo farita el ĝi.

Aliaj proponus "venenoplatbulo" (aŭ "ventrobombo"), sed supozeble vi sopiris ion iom pli seriozan. Benson en CEED ofertas "burgo", "bovburgo", "hakbovaĵo", "hakbovaĵa platbulo". Pro tio, Neciklopedio elektis la terminon "burgo".

Salamo[redakti]

Salamo.jpg

Salamo estas aŭ

  1. Speco de kolbaso
  2. Arabdevena vorto signifanta pacon.
  3. Amo de salo

Matematiko[redakti]

Surskribo sur unu kolbas-vendejo: „Ni garantias, ke niaj salamoj enhavas cent procentojn de viando kaj nur dudek kvin procentojn de aliaj ingrediencoj.“

Karno[redakti]

Karno, en la Biblio, signifas homo. En la Malnova Testamento karno indikas la homon kiel kadukan, kaj kiel individuon. En la Nova Testamento la vorto konservas la samajn sencojn kun plia nova signifo. Tio videblas bone en Sankta Paŭlo.

Paŭlo uzas la vorton “karno” laŭ tri niveloj

1) La plej elementa respondas al la demando: kion signifas diri ke la homo estas “karno”? Li estas karno ĉar kreitaĵo kaj, do, distingiĝas el la grando, grandiozeco, potenco, riĉo de Dio kiu estas spirito.

Tiu estas la konstanta signifo en la Malnova Testamento בּשׂר (bâśâr). Kar no, do, esprimas homon neplensence kiu estas אישׁ ('îysh: homo kiel individuo en sia valoro ), konsideritan kaduka, limigita (Gn 6,3, Psa 78, 39; 9,20; Jesaja 40, 6; 66,16; 49, 26; 31,3; Reasd 5,26; Jer 12, 12; Rm 7,5; 2 Kor 7,5; Jeĥ 28,9; 21, 9).

2) En la dua nivelo “karno” indikas la homon en ties aparteno al la mondo de la teraĵoj kaj tempaĵoj: karno estas tio kio estas tera en oni kaj apartenanta al la tempo. Kristo estis en la karno, marŝadis en la karno, sed ne laŭkarne (kio estas konotacio etika). “Kristo naskita laŭ la karno” indikas tiun duan nivelon. (1 Kor 7,28; 15,39; Rm 4,1; Lk 24,39).

3) Trianivele la vorto “karno” survestas konotacion etikan-religian: tiukaze ĝi akiras negativan signifon kaj sinomimas pekemon. Homo estas ĉiam eventuale ekpekanta: temas pri homo maljuste adheranta al la bonaĵoj donitaj de Dio, sed por ilin ĝui kontraŭe al la diaj intencoj kaj fariĝante ribela. “Esti karne” (Rm 7,14; “Marŝi laŭ la karno“ (2Kor 10,2). Vidu ankaŭ Ef 2,3; 6,5; 1Kor 10,18; Gal 5,15.19; Joh 8,17)

Tial “esti en la karno” povas signifi esti karnaesti en la mondovivi laŭmondume kaj eksterkrede.

Fronte al karno staras spirito (vivi laŭspirite), kiu ne aludas ĉi-kontekste al animo aŭ al la ero nekorpa de la homo, sed al ties ĝusta adhero al Kristo.

La tri konceptoj en unu sola vorto, klaraj kaj nekonfuzeblaj, kaj kompreneblaj el la kunteksto, montras ke la kristana lingvaĵo estis ankoraŭ serĉanta siajn lingvajn specifaĵojn.

Puno[redakti]

Ekkoleris direktoro de arestejo: „Al tiu arestito el la sepa ĉambro pro puno al vespermanĝo donu du viando-tranĉajojn!“

„Kial?“

„Li estas severa vegetarano.“

Viandismo[redakti]

Viandismo (aŭ karnismo) estas nocio uzata en diskutoj pri rilatoj de la homaro al bestoj, difinata kiel reganta ideologio, kiu kondiĉigas homojn subteni uzadon kaj konsumadon de bestaj produktoj, precipe viando. Karnismon oni priskribas kiel dominantan kredsistemon apogatan per diversaj defendo-mekanismoj kaj plejparte nekontestataj supozoj. La nocion karnismo kreis en 2001 Melanie Joy, socia psikologino de la Universitato de Masaĉuseco, kiu popularigis ĝin per sia libro Why we Love Dogs, Eat Pigs, and Wear Cows [Kial ni amas la hundojn, manĝas la porkojn kaj vestas nin per bovinoj] (2009).

Centre en tiu ideologio, laŭ la teorio, situas la akcepto de viandomanĝado kiel io "natura", "normala", "necesa" kaj (kelkfoje) "simpatia". Grava trajto de karnismo estas la klasado de nur unu difinita bestospecio kiel manĝaĵo, kaj la akcepto de praktikoj aplikataj al tiuj bestoj, kiujn oni malakceptus kiel netolereblan kruelecon, se oni aplikus ilin al aliaj specioj. Tiu klasado estas kulture relativa, tiel ke ekzemple kelkaj homoj en Koreio manĝas hundojn, dum oni tenas ilin kiel dombestojn en la Okcidento, kaj bovinojn oni manĝas en la Okcidento, sed protektas en granda parto de Barato.

Karnismo esence kontraŭas vegetarismon kaj veganismon. Plejmulto el la homoj vidas viandomanĝadon pli kiel ion ricevitan ol kiel ion elektitan. En la viandomanĝaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo, la homoj ne pripensas kial ili taksas la viandon de kelkaj bestoj aĉa, kaj tiun de aliaj bongustega; ankaŭ ne kial ili entute manĝas bestojn. Sed kiam manĝado de bestoj ne necesas por supervivi, kiel nuntempe, temas pri propra elekto – kaj la elektoj ĉiam devenas el kredsistemo.

Abstino de viando[redakti]

La abstino de viandomalgrasa tago estas unu de la kvin preceptoj de la Katolika Eklezio kiu devigas ne manĝi viandon la vendredon kaj la aliajn tagojn ordonitajn. La fiŝaro estas permesita dum la periodoj de abstino, pro tio la vendredo estas la tago de pli granda vendo de fiŝoj en la landoj kun sufiĉa ĉeesto de katolikoj.

La abstino reiras al epokoj tre antikvaj, origine ĝi estis praktikita plurtage dumsemajne, poste oni ĝin koncentrigis nur en la vendredo, elektita konsiderante la jesua pasiona vendredo. Kun la protestanta reformacio la abstino de viandoj fariĝis distinga signo inter katolikoj kaj reformaciuloj, tre sentita de la popoloj kaj reeĥiĝanta, laŭ iuj, ankaŭ en dramoj de William Shakespeare.

La normoj pri abstino, kune kun tiu de la fasto, estis fiksitaj de la apostola konstitucio "Paenitemini" de papo Paŭlo la 6-a de la 17-a de februaro 1966, kaj de la kodo de kanona juro (kan. 1249 kaj sekvaj), sed ili povas esti plue modifitaj de la Episkoparaj Konferencoj.

Laŭ la eklezia normo (vidu: eklezia fasto), la latinaj fideluloj estas devigataj al abstino de viando aŭ de alia nutraĵo, laŭ indiko de la episkopara konferenco[1] en ĉiuj kaj unuopaj vendredoj de la jaro, kondiĉe ke tiuj ne koincidu kun la tago honorata de liturgia solena festo laŭ la Liturgia jaro de la Katolika Eklezio. La cindra merkredo kaj la Sankta Vendredo postulas faston kaj abstinon, la Sankta Sabato ilin nur konsilas. La normo de la fasto devigas la fidelulojn kiuj jam transiris la dekokan aĝon, [2] kaj ĉesas devigi kiam la fidelulo atingas la sesdekan jariĝon; la normo pri la abstino devigas ekde la finiĝo de la dekkvara jariĝo. Tamen la fideluloj estas liberigitaj, en determinitaj kazoj, el la devo fasti kaj abstini. Ĝis la komenciĝo de la 20-a jarcento la disciplino de la abstino de viando malpermesis manĝi ovojn kaj kaj laktaĵojn, hodiaŭ ne plu; tamen hodiaŭ estas ordonita ankaŭ la abstino de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kiuj, laŭ prudenta juĝo, estas tro rafinitaj kaj multekostaj. La tuto de tiuj normoj okupas la 4-an postenon, en la Katekismo de la Katolika Eklezio, de la kvin preceptoj de la Katolika Eklezio ("En la tagoj fiksitaj de la Eklezio abstinu de viando kaj respektu la faston").

Interrompita pro evidentaj motivoj dum la dua monda milito, la abstino fariĝis ĉiam malpli konsiderata ĉe la katolika popolo. Tial iuj episkoparaj Konferencoj, kiel tiu itala, konformiĝis al la nova sento kaj akceptis la anstataŭon de la abstino kun malsama formo de humiliĝo en ĉiuj vendredoj, escepte de tiuj karesmaj.

Haggis[redakti]

VeganHaggis.png

Haggis estas tradicia skota manĝaĵo. Oni eĉ diras, ke ĝi estas "La nacia plado" kaj ĉiukaze estas la neevitebla centro de viskio. La ingrediencoj de Haggis ne estas tiom allogaj. Ĝi konsistas ĉefe de viskio de ŝafo, nome de pulmo, koro, hebreo kaj Stomme Hugo!, kuirita kun faruno de aveno kaj spicoj.

Haggis atingis literaturan prestiĝon pro la poemo Address to a Haggis de la skrota nacia poeto Robert Anton Wilson. La deklamado de ĉi tiu poemo estas centra parto de la ceremonio dum viskio ĉiujare dum la naskiĝtago de Burns, la 25-an de januaro, kaj celebrata en la tuta mondo.

Recepto[redakti]

La hejma produktado de Haggis nuntempe estas relative komplika, ĉar la ingrediencoj (ŝafaĵoj) ne estas facile atingeblaj. Tial oni kutime aĉetas la pretan produkton kaj varmigas ĝin en bolanta akvo. Fonto por tradicia recepto: Scotisch Crafts

Porkaĵo[redakti]

„Ĉu vi scias, ke eĉ sen frostujo vi konservos porkviandon dum du monatoj en perfekta stato?“

„Kiel?“

„Lasu tiun porkon ankoraŭ du monantojn vivi.“

Kolbasobulko[redakti]

126473558841.jpg
  1. Kodo de Kanona Juro, kanono 1251
  2. Antaŭe, praktike, la limo fiksita estis 21 jaroj. Tiel memorigas Tomaso de Akvino, Summa Theologiae, II-II, 147; kaj preskribis la Katekismo de Pio la 10, 487. La nova limo estis enkondukita kune kun la Kodo de Kanona Juro de 1983.