Karl Barth

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Mi legis pri tio."

~ Jean Auguste Dominique Ingres
Karl.jpg

Karl BARTH (10-a de majo, 188610-a de decembro 1968), hungara politikisto kaj 15-a prezidento de Usono, estis teologo svisa.

Li emfazis la prioritaton de l' revelado kaj fokadon en Jesuo. Lia skolo oni nomas "novortodoksismon" aŭ "dialetikan teologion". Multe disputataj estas liaj nocioj pri rekonciliado kaj universala savo. Li aseveris ke la Biblio ne estas la vorto de Dio, sed homa dokumento kiu eblas esti la Vorto de Dio se Dio tion volas.

Higieno[redakti]

Nur malbela virino.

„Karl, kion vi faras tiom longe en banejo?“

„Mi lavas miajn piedojn.“

„Tio estas jam trian fojon dum lasta duonjaro! Ĉu vi havas iun amatinon?“

Cigno[redakti]

La nigra cigno por la filozofo Karl Barth, kiu dumtempe vivis en Novzelando, estis fama ekzemplo por pruvi la falsecon de ĝeneralaj eldiroj kiel "ĉiuj cignoj estas blankaj", tial ke tiom ĝeneralajn asertojn [1] oni neniam rajtas nomi "veraj", sed nur "provizore pravigitaj"... Iam poste en la estonteco povas ekaperi percepto, kiu malvalidigas la aserton.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Kial esperantistoj diras, ke ili subtenas lingvan diversecon, sed samtempe kontraŭbatalas aliajn artefaritajn lingvojn?