Kapo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Averto! Ĉi tiu artikolo prias la homan korpon, kaj eĉ havas bildon.
1294035220514.jpg

"Neniu senkapigas pli facile ol tiu kiu sencerbas."

~ Friedrich Dürrenmatt

"Antaŭ la lango laboru la cerbo"

~ Zamenhof

"La vortoj de Carl Sagan sonas en mia kapo!"

~ Cindy McKee pri malplenaĵo inter siaj oreloj

"Putrado di fisho komencas del kapo"

~ idisto

"Cerbo estas tute alia afero"

~ Blondulino pri supra zamenhofa proverbo

""Unu kapo meditas bone, sed du - pli bone""

~ Stulta malnova proverbo

"Makrocefalo estas greka por "grandega kapo""

~ Antonio De Salvo pri kapo
21560115 4.jpg

Kapo estas seninteresa aĵo de la korpo, vere, ĝi eĉ ne estas en la korpo mem, sed sur ĝi. Ĝenerale, ekstere ĝi ne havas harojn kaj interne ĝi ne havas cerbon. En la Naziaj koncentrejoj, la kapo estis malliberuloj kiuj havis la tasko gardi la aliajn malliberulojn.

Zamenhof busto 1909 350p.jpg

Ĉar kapo estas senutilaĵo, oni ne diru tro pri ĝi.

Kapo kaj ĉapelo[redakti]

Tio faras ke oni perdas la kapon!

Hans Christian Andersen estis vestata tre malzorgeme. Iam, iu maliculo demandis lin: - Ĉu tiun mizeran objekton sur via kapo vi nomas ĉapelo? La granda aŭtoro de fabeloj ne nervoziĝis kaj trankvile respondis: - Ĉu tiu mizera objekto sub via ĉapelo nomiĝas kapo?

Demando. Kiu en la 17-a centjaro portis la plej grandan ĉapelon? — Tiu, kiu havis la plej grandan kapon.

Biblio[redakti]

Diras Eliro 30. 11-12

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam ĉiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado.

Kristanismo[redakti]

Ies kapo

- Nekristano per sia malgranda kapo ne povas scii la intencojn de Dio.

- Paralizito ekmarŝas.

- Kristano asertas "tio estas miraklo, kaj ĝi okazis laŭ la intencoj de Dio"

- Do la kristano scias la intencojn de Dio.

- Do la kapo de la kristano pli grandas ol tiu de la nekristano.

Kapo kaj gimnastiko[redakti]

Daŭre frapadi vian kapon kontraŭ muro igas vin eluzi 150 kaloriojn hore. (Ne provu fari tion hejme; sed eble en la laborejo!)

Netute senrilata bildo

Kvarobla spritaĵo[redakti]

Renkontiĝas du amikoj kaj unu demandas: „Kial vi estas tiel malgaja?

a/ Ĉe Balatono: „Mi eksedziĝos, mia edzino estas je kapo pli alta ol mi.“

„Ĉu tio gravas?“
„Ĉu vi vidis jam tiun kapon?“

b/ En Skotlando: „Mi eksedziĝos, mia edzino estas je kapo pli alta ol mi.“

„Mi komprenas, tiom multe da ŝtofo por vesto!“

c/ En Sicilio: „Mi estis dek jarojn arestita. Mia edzino estis je kapo pli alta ol mi kaj mi mallongigis ŝin.“

d/ En Bohemio: „Mi eksedziĝis. Mia edzino estis je kapo pli alta ol mi.“

„???“
„Tio ne helpis. Ŝi estas konstante pli alta ol mi.“

Kapo kaj postaĵo[redakti]

Kruko, vidante en drinkejo sian kalvan amikon Bepo, moke karesas ties kapon, dirante: "Ha, kvazaŭ palpi la postaĵon de mia edzino."

Bepo, tuŝante per la mano la propran kapon: "Ho, jes, efektive!"


G kapo mar g.jpg

Problemo[redakti]

Patrino panike vokas kuraciston: S-ro kuracisto, Joĉjo ludis soldaton kaj kiel kaskon metis kuirpoton sur la kapon. Sed nun ni ne plu povas forpreni ĝin!

Kuracisto trankvilige respondas: Ne zorgu. Mi povas pruntedoni al vi alian poton.

Kapo kaj skroto[redakti]

Kelkaj perdas la kapon pro tio!

Ĉu vi jam rimarkis ke virinoj gratas sian kapon matene? Mi de ĉiam demandas min kial.

Ne frakasu al vi la kapon. Estas tutsimple ĉar ili ne havas skroton.

Anatomio[redakti]

Kranio estas skeleto de kapo.

Edza kapo[redakti]

127591093490.png

Edzo: „Viaj riproĉoj iras tra unu orelo internen kaj tra la dua eksteren.“

La edzino: „Ŝajne ja en via kapo ili ne povas je io teni sin.“

Edzina kapo[redakti]

Demandas Petro sian edzinon;

-Ĉu vi volus medikamenton kontraŭ kapdoloro?

-Ne, mi fartas bonege

-Nur mi tion volas aŭdi ! ĈU NI SEKSUMU?

Senkapigo[redakti]

Rogier van der Weyden
Senkapigo de Johano la Baptisto, ĉirkaŭ 1446-1453
Fra Angelico: Senkapigo de Sankta Cosmas kaj Damian, 1348

La senkapigo estas la perforta disigo de la kapo disde la trunko, kio povas okazi per aktiva agado (ekzekuto) aŭ kiel akcidento.

La senkapigo tuj kondukas al morto ĉe plimulto de la bestoj kaj ĉe la homo, ĉar cerbomorto okazas ene de minutoj pro manko de cirkulado de oksigenplena sango. Do, kelkaj bestoj, insektoj (ekz. blatoj) povas travivi senkapigon kaj mortas ne pro perdo de la kapo, sed pro malsatmizero.

Origino[redakti]

Senkapigo okazis jam en la ferepoko, kiam oni senkapigis la ĉasitan beston kaj rezervis poste ties kapon, kranion.

Historio[redakti]

La senkapigo okazis plej frue per kavalira glavo aŭ per speciala hakilo. La franca revolucio enkondukis la t.n. gilotinon. Tiu nova metodo certigis rapidan kaj fideblan senkapigon. Ambaŭ metodoj okazis sur eŝafodo.

En la mezepoko, la senkapigo estis rezervita por la nobeloj kiel "honora" mortpuno, kontraste al pendumo ĉe pendumilo. Dum la franca revolucio, oni uzis tiun metodon je ĉiu ekzekutinto.

Intertempe, en Anglio, oni senkapigis homojn genuantajn. La nobeloj genuis en rekta pozicio, oni senkapigis ilin per glavo, dum la nenobeloj estis senkapigitaj per hakilo sur ligna trunko.

En Svedio, oni senkapigis 644 homojn inter 1800 kaj 1866, inter ili preskaŭ 200 virinojn. Poste estis senkapigitaj ankoraŭ 14 homoj ĝis enkonduko de la gilotino en 1903. La lasta publika ekzekuto okazis en 1876.

En Germanio senkapigo estis favorita ekzekuta metodo pro civilaj krimoj ekde 1871, dum en la armeo oni mortpafis krimulojn. Dum epoko de la naziismo, mortis ĉirkaŭ 10.000 homoj per gilotino.

Ĉe la japana samuraja milita kasto same okazis senkapigo.

Hodiaŭ[redakti]

Hodiaŭ, la senkapigo kiel ekzekuta metodo estas praktikita nur en Sauda Arabio (plej laste en 2007).

Post la senkapigo[redakti]

Laŭ kuracistaj rimarkoj, kelkajn sekundojn post la senkapigo, la okulo povis moviĝi je alparolo. Laŭ patologo Ron Wright, post disigo de kapo kaj trunko, la cerbo povas plu funkcii ĉirkaŭ 13 sekundojn kaj eblas okulmoviĝoj ene de tiu tempolimo.

Kapdoloro[redakti]

8296 n.jpg

Blondulino plendas: Mia kapo ekdoloras kiam mi tro forte pensas.

Brunulino ironias: Vi probable trostreĉas muskolon en la kapo.

Blondulino: Nu, sciu ke mi multe pripensadas lastatempe.

Brunulino: Pripensadas? Kion?

Blondulino: Ĉion.

Brunulino: Kaj kion vi eltrovis?

Blondulino: Nenion.

Brunulino: Tion mi ja pensis.

Blondulino: Ĉu ankaŭ vi!?

Taŭga Medikamento[redakti]

Ino plendas: Mia kapo ekdoloras.

Kuracisto: Prenu aspirinon.

Ino: Sed la doloro estas nur ĉe unu flanko de mia cerbo.

Kuracisto: Do, prenu duon-aspirinon.

Oo-320x200.jpg

Migremo[redakti]

Se vin ofte trafas migreno, malofte vin kaptos migremo.

Geedzoj[redakti]

Jam noktas kaj la edzo eniras en la dormejon kie kuŝas sur la lito lian edzinon. Li portas en la mano glason plena da akvo kaj en la alia mano, boteleton kun pilolojn. Nu li diras:

- Amoro, mi portas viajn piloloj kaj akvo, trinku!!!

La edzino respondis:

- Oh mia amato, sed mi ne suferas kapdoloron nun...

La edzon ridetis...

Edzoj[redakti]

Aperis du viroj kun bandaĝitaj kapoj ĉe kuracisto. Tiu demandas, kio okazis al ili.

La unua: „Mi ne volis pruntedoni veturilon al mia edzino.“

La dua: „Mi al mia edzino pruntedonis ĝin.“

Pafu en la kapon![redakti]

Cannibal-bbq.jpg

Unufoje du amikoj iras arbaren por ĉasado. Subite granda urso atakas ilin. Unu el la timigitaj ĉasantoj supergrimpas arbon, tamen ankaŭ la urso faras la samon por persekuti lin.

-- Mortpafu ĝin! - krias la supergrimpanta ĉasanto al sia amiko. Tiu pafas kaj trafas ursan testikon. La urso ekmuĝas, sed persekutas plu la supergrimpantan ĉasanton. La alia ĉasanto pafas denove kaj ankaŭ trafas la ursan testikon.

-- Stultulo! Pafu en la kapon! - krias lia kompatinda amiko, - mi certas, ke ĝi volas ne fiki min, sed formanĝi!

Lingva noto[redakti]

Oni ne scias kiam oni inventis la kapon, ĉar oni havas gravan amnezion aŭ estas tre stulta. Tamen, la vorto "kapo" venas el la itala "capo" /'kapo/ kiu signifas "estro de mafio", eble ĉar mafiestroj tre ŝatas uzi ilin kiel pilkon. Malgraŭ tio, kelkaj filologoj preferas kredi ke Zamenhof uzis kiel bazo la germanan vorton "Hoved", kiun oni uzas nur en Danio.

Kapo.100.jpg

Unue, Zamenhof invertis la finan "d" kaj faris ĝin "p": "Hovep"; due li ŝanĝis la lokon de la "o": "Hvepo"; trie li metis ĉapelon en la "H" por ke oni sciu ke la vorto signifas "ĉapelejo": "Ĥvepo"; kvare li transformis la "Ĥ" en "K" por proceso de "arkaismo/neologismo": "Kvepo"; finfine, ĉar li ne memoris la originalan formon, li ŝanĝis "ve" al "a":"kapo". Resume:

  • Hoved>Hovep>Hvepo>Ĥvepo>Kvepo>Kapo.


Jen kapo, malantaŭ la okulvitroj.

Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia dio ĵus alvenis kun sia libro por mia ĉiu-jara korekta seanco.