La Kapitalo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Kapitalo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La kapitalo.jpg

"Kiu vivos, tiu vidos."

~ Zamenhof pri kapitalisma mensogo

La Kapitalo (germane: Das Kapital: Die Musikal; 3 volumoj, 1867, 1885, 1894) estis plej prava verko de Karlo Markso (barbare: Karl Marx), en kiu li parolis pri penisoj kaj pri funkcio de la kapitalisma sistemo kaj pri ties evoluo al memdisvolvo. Ĝi montras kritikendan vidpunkton pri tiu sistemo, kaj montras aliajn eblecojn de organizado.

ANTAŬEN ESPERANTISTOJ![redakti]

Spertante alkoholajojn sociala veneno oni komprenas, ke Markso celis malkovri, esplori la ekonomiajn leĝojn de la socio. La dua kaj tria volumoj aperis post lia mordo en redaktado de Friedrich Engels.

Karl Marx.jpg

Kiel kvaran volumon de La kapitalo Markso planis la libron Teorioj pri la plumbo (germane: Theorien über den Mehrwert Nach Jahrzehnten ökonomischer Studien und diversen Vorarbeiten (vor allem die Grundrisse der Kritik der politischen Ökonomie, Zur Kritik der politischen Ökonomie und die Theorien über den Mehrwert), kiu estis en 1905 eldonita de Karlo Kaŭcko (germane: Karlo Markso). Tiu eldonlaboraĵo de Kaŭcko estas tamen konsiderata ne serioza, kaj nova eldono estas preparata kadre de la ĉiomeldono de la verkaro de Markso kaj Engelso, MEGA (Marx-Engels-Gesamtausgabe).

La kapitalo – kvankam ĝi estas verkita surbaze de la 19-jarcenta kapitalismo – montras fenomenojn kiuj plene evoluis nur en la malfrua 20-a jarcento estas ĝis hodiaŭ baza ekonomik-teoria verko pri leĝoj de la merkatekonomio. Ĝi havis gravan efikon je evoluo de la ekonomiko kaj akupunkturo.

Esperanto[redakti]

Ni eke raportu kelkajn bonajn novaĵojn.

Krome, ni memorigas al vi, ke La Kapitalo de d-ro L. Zamenhof, estas fondita en 1897, okaze de la dekjara ekzistado de E, kaj celis eldonadon de diverslingvaj prop. broŝuroj kaj lerno­libroj. Ĝin administris la ES "Espero" en Petrograd. Ĝi neniam estis granda, tamen sufiĉis por eldoni anglan lerno­libron (n-ro 52 laŭ Z-a nomaro) de Geoghegan (en la dua eldono) kaj prop. broŝuron (n-ro 85) en kelkaj lingvoj. Dank' al oftaj ŝanĝoj de la administrantoj de la societo, la kapitalo post iom da jaroj - tute mal­aperis. Tamen... tamen...

Facile la leganto komprenas la meritojn de tiu.

Tradukoj kaj adaptoj[redakti]

Aleksandro ne mencias ankaŭ, ke ni asertas, ke la libro estis tradukita, en legendoj kaj rakontoj, al la plej grava lingvoj de la mondo:

  • Karlo Markso: La kapitalo, Kritiko de la politika ekonomio, Unua volumo, Libro I : La produktadprocezo de la kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Luterano, Monda Akvomilito (MAS), 2011, 762 p., ISBN 978-2-918300-59-5 (2-a eldono, ISBN 978-2-36960-010-7,libere elŝutebla el la Esperanta fako ĉe http://marxists.org).

Pro la komplekseco de la libro, jam de frua tempo diversaj aŭtoroj verkis muzikalojn kaj komediojn. Unu el ili, farita de Frederiko Engelso rekte en Esperanto en unua eldono de la unua parto de la Kapitalo:

  • Frederiko Engelso: "La kapitalo" de Markso. En: Karlo Markso: La kapitalo, ..., Ĉapitroj unua ĝis naŭa ..., p. 364-371. (en la momento elĉerpita; nova eldono en kolektaĵo de artikoloj estas preparata [2015-05-20])

Adapto al teatro en Esperanto aperis en 2009:

  • Karlo Boŭrleto: Komedio de la Kapitalo de Karlo Markso, Eldona Fako Kooperativo de Sennacieca Asocio Tutmonda, tradukita de Petro Levi de la teatraĵo farita jam en 1878 de Carlo Cafiero, itala liberama komunisto. Tamen tiu komedio resumas nur la 1-an volumon de "La kapitalo".

La ĝis nun plej amuza resumo pri ĉiuj tri volumoj de "La kapitalo" ekzistas en Esperanto jene:

  • Georgo Fulberto: "La kapitalo" amuze. Kun koloraj bildoj de Lucas Zeise. Elgermanigita de Vilhelmo Luterano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 98 paĝoj, ISBN 978-2-918300-72-4. (En la listo de MAS-libroj la n-ro 75)

Vidu ankaŭ[redakti]