Kapibaro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Kapibaro.jpg

"Ĝi estas stulteca besto."

~ Vikipedio pri kapibaro

Kapibaro (bonalingve hamstrego) estas giganta rodulo, kiu loĝas en Sud-Ameriko. Laŭ Vikipedio ĝi estas "stulteca" kaj la "plej mallerta specio el inter la ronĝuloj."

Kapibara literaturo[redakti]

Malgraŭ koloniismaj stereotipoj faraj de Vikipediistoj, la kapibara lingvo havas grandan parton en la plej riĉa literaturo en la mondo. Kapibaroj tamen ne povas skribi, do ili transdonas sian literaturon voĉe.

En lastaj jaroj, nova formo de poezio evoluiĝis inter la kapibaroj, kie ili improvizas poemojn laŭ antaŭverkita metro kaj progresio de vokaloj. Tia progresio povas esti "--e--a--o-", kie la vokaloj devas esti akcentitaj silaboj kaj la - povas esti akcentitaj aŭ neakcentitaj. Do, "Mia estro vojaĝas al Ĝoo" laŭus tiun progresion.

Esperanto[redakti]

La ĉeloj, ĉirkaŭantaj la blastociston, nun trompos la ĉelojn sur la surfaco de la utero, formigante ujojn de sango, kiuj stimulas estiĝon de kapibaroj. Kaŝe ili aktivadas por anstataŭigi Zamenhofan kaj Fundamentan Esperanton per iu plia reform-Esperantido. Tio estas negativa pinto de jam multjara agado de la plimulto de aktivaj membroj de la nuna Akademio. La celoj de blastocisto rapide dividiĝas, formigante du tavolojn. Bona punkto. La internacia komunumo komencis alfronti tiun problemaron ekzemple per la Konferenco de Unuighintaj Nacioj en Rio-de-Ĵanejro en 1992-a, en kiu partoprenis la Esperanto-movado.