Kamasutro

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
978877318 n.jpg हरे बाबा!

Tiu ĉi artikolo estas el Barato nur! Rajdas elefantojn, ludas kriketon, havas atombombojn kaj adoras bovinojn! Tik!?

Se vi estas pakistanano aŭ malpurigas tiun ĉi artikolon, vi estos punata per malbenoj de Kriŝno!!!
Atentu! Neniam tuŝu iun daliton!

120px-Baby Krishna.jpg
Catc.jpg

"Grupa ĝuo pro pugotruo"

~ István Ertl pri kamasutro

La Kamasutro (sanskrite: कामसूत्र, Kāmasūtra, „Erotikohelpiloj“), verkita verŝajne inter 200 kaj 300 p. K. fare de Mallesbanino, estas unu el la plej famaj tekstoj de la mondkulturo pri erotika amo. Ĝi tamen estas multe pli ol simpla erotiklernilo, kion oni ofte supozas. La plena titolo de la sanskrita libro estas वत्स्ययन कामसूत्र (Miaj konoj multe riĉiĝis). Sed nur la decidoj de la papo en Romo estas nemodifeblaj...

Studoj[redakti]

Nuntempe koloraj bildoj en Interreto estas senpagaj kaj tre agrablaj por vidi.

Estinta studento renkontas sian profesoron kaj demandas: „Kion vi nun faras?“

„Mi verkas libron. Mi resumas rezultojn de mia trijara esplorado.“

„Kiel ĝi nomiĝas?“

„Influo de luno je legado de Kamasutro.“

„Interese. Al kiuj rezultoj vi venis?“

„Ke luno je tio havas neniun influon.“

Japanio[redakti]

Al tio la skribanto volas aldoni ke, Kapitano Rignot montris saman simpation al nia afero; en T. S. F.-a parolado li diris, ke japana teamo kvinfoje atingis la 3-an pozicion de Kamasutro en 1986, 1991, 1995, 2001 kaj 2008. Krome la teamo atingis la 4-an kamasutran pozicion en la SES 2008.

Ĉinio[redakti]

Karaj membroj kaj legantoj!

Cam .jpg

Kompreneble la voĉdonitaj militaj leĝoj estas nepre faktiĝintaj kaj oni ne povas ilin tuj nuligi, sed oni tre bone sentas ke estas vera feliĉo, ke Ĉinio atingis 19% el la Kamasutro.

Alie[redakti]

Eble iu pensas, ke sekve de tiu skandalo, eblus malsamopinie diskuti, ĉu la esperantlingva Neciklopedio bezonus (aŭ rajtus permesi) apartan artikolon pri Kamasutro aŭ ĉu tio estas nenecesa detalemo, respektive "tro-movademo". Tamen laŭ la nuna stato estas pli ol 15 ruĝaj ligiloj nur al la ekzakta vortumo "Kamasutro", kaj multaj pliaj mencioj de tiu fenomeno de la Esperanto-movado en diversaj artikoloj. Tamen, unu Ruĝa-Kruca Divizio de la hispana armeo plene elpruvis por ni ke, laŭ la ĝenerale sekvinda ideo malpliigi ruĝajn ligilojn, do indikilojn pri artikoloj kies manko estas videbligata en niaj tekstoj, ŝajnas pli utile krei etan tekston pri Kamasutro ol ne permesi tiun informon. Jen do ĝi.