Kalsoneto
"Ĉerpi akvon per kribrilo"
- ~ Zamenhof pri kalsoneto
"La pugo sen vesto pikotas de vespo."
- ~ Arĥaika Esperanta Proverbaro
"Kiu faras kalsonon, malŝparas kotonon."
- ~ Ruĝĉapulino
"Mi estas pli perdita ol kalsoneto dum mielluno"
- ~ mi pri mi
La kalsoneto aŭ pugujo aŭ persiksako aŭ malvizaĝmasko estas pli romantike konata kiel truzono, vorto parenca al la franca trousseau. Ĝi estas rava rubando portata pube, plejparte por prezenti pudoron.
Enhavo
Avantaĝoj[redakti]
La malgranda vestaĵo tamen havas multajn aliajn avantaĝojn. Oni povas ekz.
- Porti du aŭ tri samtempe, por protekti la pugon kontraŭ pugbatado,
- En kriza situacio, svingi kiel flagon por allogi helpon,
- Sendi kun mallonga letero tra la poŝto por esprimi amikecon.
Problemo[redakti]
Konata problemo de la kalsoneto estas, ke ĝiaj elastaj randoj emas vidiĝi kiel reliefaĵoj (kalsonlinioj) ĉe la pugo de strikta pantalono. Pro tio populariĝis la tangao kaj la ŝnurkalsoneto.
Uzado en akvaj sportoj[redakti]
La pugujo sen mamzono ofte portis inoj naĝantaj kaj sirenkaptantaj, antaŭ la invento de la bikino kaj la malkovro de nuda naĝado.
Simbolaj signifoj[redakti]

La blanka truzono simboligas la virgecon. Ĝin tradicie portas la fianĉino ĉe geedziĝa ceremonio.
Nigra aŭ kolora kalsoneto simboligas la spertecon kaj la aŭtoritaton.
Kiam du amikinoj duŝas sin kune, kelkfoje la pli sperta portas malhelan pugujon kaj eble banĉapon, dum la alia portas blankan truzonon tre etan.
La knabino en la malhela kalsoneto zorge kaj malrapide lavas la tutan korpon de la knabino malsperta. La lavatino devas resti senmova kaj obei. Se ne, la spertulino ekprenas ŝian harojn, kaj traktas ŝin kiel petolan infanon.
Ĉiokaze, la eta blanka truzono baldaŭ ne plu zonas la truojn.
Aĉetado[redakti]
En modvestbutiko, Kruko hezite petas al tre bela komizino, "Mi ŝatus aĉeti gantparon por mia edzino, sed mi ne certas pri ŝia grando...."
"Do, mi provu ilin," proponas la komizino metante la gantojn. "Kaj vi provu taksi la grandon."
"Jes, jen," diras Kruko. "Ŝiaj manoj estas samgrandaj kiel viaj. Do, mi prenos ilin."
"Kaj ĉu vi ŝatus ion alian, sinjoro?" demandas la junulino.
"Nu... eble...," cerbumas Kruko. "Jes, fakte, nun ke vi proponas tion, mi aĉetu por ŝi ankaŭ kalsoneton...."
Aliflanke[redakti]
La edzino furioze atakas edzon ĵus alvenintan hejme:
- -- Acha fiulo! Kiel aperas virina kalsoneto en via poŝo?
La edzo malvarme:
- -- Ĝin redonis la najbaro. Hieraŭ vi lasis ĝin ĉe li
Etnaj kalsonetoj[redakti]
T-kalsoneto estas speco de [precipe por-ina] kalsoneto, kiu havas formon similan al la litero "T" (en la angla 'thong') uzata en Usono. "Ŝnur-kalsoneto" estas precipe por-ina vestaĵo kiu troveblas en arpitana ŝranko.
Truoj[redakti]
Blondulino: Ĉu vi havas truojn en via kalsoneto?
Brunulino: Certe ne!!
Blondulino: Do, kiel vi trametas la krurojn?
artikolon tute senhumuran pri la kalsono.