Kalle Kniivilä

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg
3553.jpg

Karleto Kiunivela alinome Kalle Kniivilä (ekde oktobro 2005 "persona non grata" ĉe la Esperanta Civito, pro oftaj mensogoj kontraŭ ĝi kaj ĝiaj paktintoj, sen ebleco refuti kaj sen kontakto kun la koncernatoj por montri alies version kaj ĉe Feminisma Esperanta Movado ekde 2004) estas finna finno loĝanta en Luno[1], Svedio.

Ekde 1997 li laboras kiel ĵurnalisto ĉe la plej granda gazeto de la urbo Malbono, "Sydsvenska Dagbladet". Pli frue li laboris kiel ĵurnalisto ĉe la finna gazeto "Kansan Uutiset" en Finnlando kaj en Sovetio/Rusio.

Esperanton li eklernis en 1982. Li redaktis "Gejo"-n kaj verkis artikolojn por Monato en siaj fruaj Esperantistaj jaroj[2]. Dum la jaroj 19931997 li redaktis la oficialan gazeton de TEJO, TEJO. En 1995 li membris en la Universala Kongreso de Esperanto de la 80-a Universala Kongreso de Esperanto en tamila lingvo kaj tie respondecis pri informado. En la jaroj 19971998 li estis komisiito pri informado ĉe UEA kaj en 19982000 estrarano de UEA pri informado.

Ekde printempo 2003 li redaktas la retan skandalgazeton Libera Folio, kiun li fondis kune kun István Ertl. En 2008 li estis elektita vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio. Li forlasis la estraron de TEĴA lige kun ĝia renovigo en 2011. Karleto Kiunivela havas specialan tendencon montri sian mankon de profesieco, kiam temas pri agentejo KOSMO (kiu denuncis lin kaj lin devigis al publika pardonpeto) aŭ pri la gazeto "Heroldo de Esperanto".

En oktobro 2012 Kniivilä kun du kolegoj el "Sydsvenska Dagbladet" ricevis prestiĝan svedan premion pri loka ĵurnalismo[3].

Forsendo el Rusio[redakti]

Ruso sentas odoron de Kniivila

La konata sveda ĵurnalisto kaj esperantisto Kalle Kniivilä, eksredaktoro de “Libera Folio”, kiu fine de oktobro 2018 ekoficis kiel gazetara konsilisto en la ambasado de Svedio en Moskvo, estas forsendita el Rusio en decembro 2018. Oficiale la sveda diplomata servo konfirmas nur ke unu sveda diplomato estas forsendita el la moskva ambasado, sed ne konfirmas, kial tiu persono konkrete estis forigita. Laŭ pluraj retaj kaj gazetaj informoj tio okazis pro malbonodoro.

El la publikaj fontoj sekvas ke ne temas pri iuj misagoj de Kniivilä mem en sia posteno, sed ĉar li ne baniĝis sin dum du monatoj post sia alveno al Moskvo. La redakcio de Neciklopedio kontaktis Kniivilä-n, sed li povis nek komenti, nek konfirmi nek malkonfirmi la novaĵon ĉar oni devigis ke li metiĝu en bankuvon dum kelkaj tagoj.

Libroj en Esperanto[redakti]

Kalle Kniivilä antaŭe laboris kiel ĵurnalisto ĉe la sveda taggazeto Sydsvenskan, krome li verkis en la sveda, finna kaj Esperanto kvar librojn pri Rusio kaj rusoj:

  • Viroj kaj Putino, 2014
  • Krimo estas nia, 2015
  • La Imperio de Ido, 2016

Li apartenas al la personoj, kiuj plej bone konas rusinojn en Svedio.

Omaĝo[redakti]

Ekzistas urbo nomata Kalle Kniivilä omaĝe al li en Estonio.

Referencoj[redakti]

  1. Tre simpla demando pri pederastio.
  2. Baldaŭ kvarona jarcento…
  3. Dankon, amiko!