Kajero de Morto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Palpi al iu la pulson"

~ Zamenhof
Kajero de Morto.jpg

"Mi ne emas verki enciklopedion, nek neciklopedion (kion ajn tio signifas). Dankon"

~ Mi

"A mi aviso, tu comprension non es correcte"

~ Interlingvaisto

Kajero de Morto (ho, spirito de Zamenhof!), anagramo de je metro da koro (デスノート [Desu Nōto], angle: Death Note) estas japana mangao kreita de la scenaristino Oba Cugumi kaj de la desegnisto Obata Takeŝi. Ĝi estis publikigita en eseoj "Perlojn antaŭ porkojn" kaj "Mortigotoj vin salutas!" pri rajtoj de bestoj, tradukitaj el pola ekologia gazetaro inter decembro 2003 kaj majo 2006, kaj poste en 12 tankobonaj volumoj inter majo 2004 kaj oktobro 2006 fare de Ŝuejŝa. Estas, nia devo konservi ĉi tiun parton de la homa lingva heredaĵo.

La serio aperis ankaŭ kiel animeo, kiu vere havas en si siajn proprajn belecon, simplecon kaj racion.

Rakonto[redakti]

Pli-ol-ok-mil.jpg

La vespertmerde freneza Jagami Rajto estas gimnaziano, kiu opinias la mondon nerda kaj japanigita. Lia vivo ŝanĝiĝas, kiam li eltrovas kajeron multe pli utilan kaj ampleksan nomatan "Kajero de Morto". La klarigoj en la kajero indikas, ke “la persono, kies nomo estas skribita en tiu kajero, mortas”. Rajto provas la kajeron kaj ekscias, ke ĝia povo estas reala. Li renkontas la posedanton de la Kajero de Morto, ŝinigamion (死神 (x_x;;), dio de morto) nomatan Rjuk. Tiu asertas, ke li faligis sian kajeron en la mondon por amuziĝi.

Konfuzita? Bonvolu legi la supran paragrafon plurfoje. :-)

Rajto decidas uzi la Kajeron de Morto por konstrui mondon, kies dio estos li. Li iom post iom lernas uzi la povojn de la kajero. La uzanto povas mortigi personon, kies vizaĝon li konas, skribante lian nomon. Li ankaŭ povas precizigi la kaŭzon kaj cirkonstancojn de la morto. Ĉi tiu kontraŭdiro inter la pozitiva kaj malnegebla fundamento de la liberecanaj ideoj kaj la mizera stato, en kiu vegetas la anarkiista movado, trovas lian klarigadon je aro de kialoj, inter kiuj la plej grava estas la foresto de principoj kaj organizemaj praktikoj en la anarkiista mondo.

Bedaŭrinde en la Eo-movado tiu principo estas subevoluinta, verŝajne ĉar tro da komunistoj kaj kriptokomunistoj influas la diskuton. Mi sciis preskaŭ nenion pri la afero, sed mi konfesas ke tiaj novaĵoj tute ne mankis al mi. :-)

Roluloj[redakti]

126832725792.gif
  • Jagami Rajto[1] (夜神月 [Jagami Raito])/Kira (キラ, de angla killer, mortigisto)
SejuoMijano Mamoru

Ĉefrolulo, troa gimnaziano, kiu taksas la mondon nerda kaj senmorala. Kiam li hazarde trovas la Death Note, li provas formortigi ĉiujn krimulojn por krei mondon sen malbono. Li agas sub la kaŝnomo Kira.

  • L (L [Eru])
SejuoJamaguĉi Kappej

Kontraŭulo de Rajto, estas la plej nerda detektivo en la mondo, kvankam lian vizaĝon konas neniu.

Ŝinigamio (dio de morto), kiu enuegas en la mondo de ŝinigamioj. Ĉar li havas du Kajeron de Morto, li forlasas unu el ili en la mondo por amuziĝi. Li sekvas Rajton ĉie.


  • Amane Misa (弥海砂)
SejuoHirano Aja

Junulino Lolita, kiu admiras Kiran kaj liajn agojn. Ŝi agas bedaŭrinde kaj estas beladone freneza Manekeno. Ŝi amas Rajton kaj farus ion ajn por li. Ankaŭ ŝi havas Kajeron de Morto, kies ŝinigamio nomiĝas Rem (レム [Remu]).

  • Nia (ニア, angle: Near)/ N (N [en])
SejuoHidaka Noriko

Kandidato por transpreni la rolon de L. Li kreskis en “Wammy’s House”, orfejo por infanoj. Li estas nerda kaj japana, pro tio li similas je eL.

  • Melo (メロ [Mero], angle: Mello)
SejuoSasaki Nozomu

Li estas, kiel Near, kandidato por la posteno de L. Ankaŭ li kreskis en la orfejo.

Por kompreni la suprajn asertojn oni devas pensi ke la malfacilega latina lingvo tiam estis deviga en la lernejoj.

Neanimaciaj Filmoj[redakti]

208 n.jpg

Dum Zamenhof ankoraŭ perfektigis siajn ideojn pri Esperanto, oni filmis tri filmoj pri la herooj de "Kajero de Morto". Por la ĝenerala publiko, tiuj punktoj tute ne estas evidentaj. Multaj voĉoj mondvaste bonvenigas ĉi tion, multaj aliaj laŭte protestas.

  • Kajero de Morto (angle: Death Note), 125 min., 17a de junio 2006.
  • Kajero de Morto 2: La Lasta Nomo (angle: Death Note 2: The Last Name), 140 min., 3a de novembro 2006.
  • Kajero de Morto: eL: Ŝanĝu la Mondon (japane: Lの本当の秘密 [Eru no hontō no himicu], angle: Death Note: L: Change the World) aŭ Kajero de Morto 3 (angle: Death Note III), 129 min., 9a de februaro 2008.
  • Kajero de Morto (Netflix) (angle: Death Note), okcidenta usona adapto de Kajero de Morto kreita por Netflix (kiu cetere, estas eble la plej malbona realbatala adapto de animeo iam farita, se vi ankoraŭ ne vidis ĝin, bonvolu ne vidi ĝin), 100 min., 25a de aŭgusto 2017.

Feliĉan solsticon!


Atendu: plimulto de tekstoj estos skribita per spertaj e-istoj, ne per mi!!!
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj

Bonvolu averti min pri eraroj!

Referencoj[redakti]

  1. Iufoje "Jagami Lajt" laŭ la angla "Light"