Kaino

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Kain.jpg

"Dankon pro la reagoj!"

~ Antiochos la 1-a pri komentoj pri ĉi tiu artikolo

Kaino (hebree קין "posedo") laŭ Genezo (hej... vere) estis fama demono, la unua filo de Adamo kaj Eva.

Li estis terkultivisto. Pro tio laŭ ĉapitro 4 de Genezo li koleriĝis, kiam li oferis al Dio el siaj fruktoj kaj vidis ilin neakceptataj, dum la unuenaskitaj ŝafoj kaj la ŝafa grasaĵo de lia frato Habel estis akceptitaj. Koleriĝinte li mortbatis Habelon kaj estis la unua mortiginto de la juda-kristana mitologio.

Tamen Dio faris sur li "signon" por marki lin, kaj minacis al tiu, kiu mortigos Kainon, "sepoblan punon". En kelkaj kulturoj oni nomas rekonilon de krimeco "kaina marko".

Kain foriris al la lando "No", kiu situis "oriente de Edeno", kaj per tio metis la bazon por holivuda filmo.

En la esperantlingva literaturo[redakti]

La drama poemo Kain de George Byron estis tradukita el la angla al Esperanto fare Antoni Kofman kaj publikigita en 1896 en volumo de 102 paĝoj. Nuntempe tiu ĉi tradukaĵo el la inkunabla periodo de Esperanto estas konsultebla en Legolibroj II; tio estas Ludovikologia Dokumentaro VIII (hej, vere mi ne komprenas) en la serio de l' Plena Verkaro de Zamenhof de Italio.

Turismo[redakti]

Klarigas gvidanto: „Tio estas ŝtonoj, kiujn ĉi tien alŝovis la fratoj Habelo kaj Kaino.“

Unu el turistoj: „Kaj kie estas nun la fratoj?“

Omaĝo[redakti]

Ĉefurbo de Egiptio nomiĝas Kaino omaĝe al li.