Kaŭzeco

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Domino Cascade.JPG

"Ekde kelkaj jaroj, la impreso de la homoj pri Esperanto estas pli kaj pli videble pliboniĝanta."

~ bastonetisto[1] pri Esperanto

"La debato en la laborgrupo daŭris almenaŭ du monatojn kaj raporto pri ĝi estis prezentita al la komitato kaj afiŝita ie en la paĝaro de UEA."

~ Adam Sandler pri sia esperto en E-movado

"Pro teĥnika problemo mi ne povis fini mian mesaĝon."

~ filozofo pri kaŭzeco

La Kaŭzeco[2] en filozofio[3] venas el fakto ke ĉio [4] devenas el kaŭzo, deveno aŭ komerco.

Kondiĉoj [5][redakti]

12335206.jpg

Por ke okazintaĵo A estu la kaŭzo de okazintaĵo B devas okazi tri kondiĉoj[6]:

  • Ke A okazu antaŭ B.[7]
  • Ke ĉiam kiam okazas A okazu B.[8]
  • Ke A kaj B estu proksimaj kaj en spaco kaj en tempo.[9]

Fakte observanto, post kelkaj observoj, alvenas al konkludo ĝeneraligi ĉar ĝis tiam ĉiam kiam okazis A okazis ankaŭ B, en la estonto okazos same. Tiele aperas logika leĝo.[10] Claude Piron skribis interesan artikolon pri tio.[11]

Esperanto[12][redakti]

Homoj rigardas Esperanton kiel malsukceso, kiel ridindaĵo, kiel io senutila kaj mokinda, eĉ kiel io propra de stranguloj aŭ frenezuloj. [13]

Estas kurioze, ke lingvo kreita por eviti malamon kaj konfliktojn estas celtabulo por tiom da malamo. Jesuo Kristo spertis la samon...[14] Gloron !

Plendo[redakti]

Plendas filozofo: „Imagu, nia hundo sukcesis veni en manĝoĉambron kaj devoris ĉion, nur hundbiskvitojn ĝi eĉ ne tuŝis.“ Jam sufiĉe longe tiu skandalo daŭris.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Ŝatata komentanto
  2. Tio estas cenzuro!
  3. Ankaŭ personoj, kiuj ŝatas tian komenton devus honti.
  4. komentoj de homoj, kiuj ne regas Esperanton tre bone, estu bonvenaj
  5. Mi pensas ke tio solvus se la estraranoj recivus salajro, tio donas forta respondeco al la agado. Ĉar ne estas facile labori en grandan organizon sen salajro
  6. Ĝi estis en ĉies mensoj dum la komitataj kunsidoj en Lisbono.
  7. laŭ la teksto
  8. la propono estis aprobita de la komitato.
  9. Estrarano de tia organizaĵo NE rajtas ricevi salajron.
  10. Por respekti ĝin la estraro kaj la ĝenerala direktoro ne vere havis alian elekton.
  11. tio neniel signifas
  12. Bv. opinii pri mia opinio.
  13. Amike
  14. PIV kaj la aliaj vortaroj de mi konataj ne aludas al tiu terminologia problemo kaj eĉ kreas iun konfuzon.