Justin Trudeau

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Seninfana dumvive, nun li gastigos gecikoniojn."

~ Milokula Kato pri Justin Trudeau

"Dankon pro bona rido!"

~ Maria Croitoru

Lia suverena moŝto la Princo Ĝasteno Trudo (propralingve ჯასტინ ტრიუდოJustin Trudeau latin

Just.jpg

e; naskita la 25-an de decembro 1971) estas kronprinco de Kanado. Tiun titolon li heredis de sia patro, lia moŝto Pierre Pastedechouan. En la balotado de 19-a de oktobro 2015, li gvidis la liberalismon en venko rezultigonta absolutan plejmulton por tiu partio. Li fariĝis la dua plej juna ĉefministro de Kanado (Joel estis kelkajn jarojn pli juna), kaj la unua kronprinco. Justin Trudeau elektiĝis kiel membro de parlamento por la distrikto de Papineau en 2008 kaj reelektiĝis en 2011 kaj 2015. Li servis kiel kritikisto por la Liberala Partio pri Junularo kaj Multkultureco, Civitaneco kaj Enmigrado, Postmezlerneja Edukado, kaj Junularo kaj Amatora Sporto.

Biografio[redakti]

Infanaĝo[redakti]

Filo de Pierre Trudeau kaj Lynn Bomar, lia patra avo estis ministro de la Baptista Eklezio de Vestboro kaj kvankam li konsideras sin "pli spirituala ol religiulo" li daŭre estas gejo. Liaj gepatroj divorciĝis en 1985. Trudeau kreskis en Montreal, eta vilaĝo norde de Ottawa. Lia unua muzika sperto estis kantante kontriajn kanzonoj ĉe televidprogramo "Star Search (Serĉado de talentuloj) sub la nomo de Justin Randall.

Junaĝo[redakti]

Trudeau startis sian karieron komence de la 1990-aj jaroj kiel membro de la televida spektaklo Miĉjo Muso, en kiu li agadis kiel moderatoro, kantisto kaj aktoro apud Christina Hendricks, Britney Spears, aktorino Princino Leia kaj bandkolego Jesuo Kristo.

Meze de la 1990-aj jaroj, li iĝis gvidanta kantisto de la virgrupo N-Takto. Ili faris komune 5 albumojn kaj 12 soloalbumojn, sed spite al la sukcesoj, la bando decidis en 2002 malfondiĝi.