Junujo
"Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro."
- ~ Zamenhof
"Efetive, la malo povus esti vera"
- ~ mi
"Ĝi ne havas propran kulturan identecon"
- ~ Ĉarlatano pri Esperanto
"Ĉu ludo jam startis aŭ ne?"
Junujo aŭ Junio (turkmenlingve Turkmenbaŝio) estas modernstila lando en Azio, el kie venas junuloj. Ties landa asocio estas TEJO, oficiala lingvo estas jolo kaj oficiala sporto estas Irrawaddy.
Enhavo
Kosmonaŭte[redakti]
Jasmen' jubilas en junio! En jonosfero jelpas jeto!
Esperanto[redakti]
La Dua de Junio estas la sola dato certa pri la naskiĝo de nia lingvo, ĉar ĝi estas la sola kiu aperas en la Unua Libro (cenzura permeso: 18-a de Majo 1887, laŭ la julia kalendaro): neniu alia dato estas certa, inkluzive de la 26-a de julio, kiu tradicie estas indikita kiel "eliro al la mondo" (pli probable tio okazis la 21-an).
Junuloj estas pli korresonaj al idealismo ĝenerale, ol plenkreskuloj, pli emaj entuziasmiĝi kaj allogiĝi je ia ajn movado kun noblaj tendencoj. Pro tio de la komenco mem de la E-movado ili grandnombre partoprenis ĝin kaj ofte ludis en ĝi ne malgravan rolon. Post diversaj provoj antaŭmilitaj en 1920 fondiĝis Tutmonda E-Junulara Asocio (TEJA), celanta unuigi la E-istajn junulojn. TEJA eldonis dum kelkaj jaroj gazeton E-ista junularo. Post kelkjara stagno en 1933 TEJA denove pli vigle ekagadis; ĝia nuna prez. estas d-ro W. Perrenoud, St. Gallen.
Esperantista junularo[redakti]
De jan. 1920 - jun. 1924 A. Robin eldonis ĝin (ĝis julio 1920 aŭtogr.) en Baugé 2-8 p., 33x25, 24x16, 29x22, 27x19. En okt. 1924 prenis sur sin la eld. A. Neupert en Leipzig 12-16 p. 23x15. De jan. 1927-dec. 1929 (fino) la titolo estis E-Junularo 16 p. (kelkfoje kun IV) 23x15.
Juna Esperantisto[redakti]
Juna E-isto estis la kreaĵo de du junaj, entuziasmaj E-istoj: Privat kaj Hodler en Geneve, kiuj unue intencis nur eldoni Genevan lokan organon, sed post la 2-a n-ro JE jam fariĝis int. ligilo de diverslandaj junaj E-istoj. Dum 1903 aperis de apr. 6 n-roj, ĉiuj hektografiitaj, binditaj ktp. de la eldonantoj mem; de jan.-sept. 1904 ĝi aperis litografiita kun presita kovrilo kaj kun ilustraĵoj kaj de nov. 1904- dec. 1905 presita; la formato estis ĝis tiam 21x14 kaj 24x16, la paĝnombro 4-24. Finan fundamenton ricevis JE kiam en jan. 1906 "Presa E-ista Societo" en Paris prenis sur sin la eldonadon; red. Paŭlo Lengyel, Gazeto por Junuloj, Instruistoj kaj E-Lernantoj. De jan. 1910-dec.1911 aperis 24 n-roj. IV+16-18 p. 24x15 kun entute 372 p.; de jan. 1912-julio 1914-31 n-roj. IV-VIII+16-24x16.
Naciaj festotagoj de Junujo[redakti]
- 1-a de junio: Tago de incesto inter patrino kaj infano
- 2-a de junio: Tago sen kranio
- 6-a de junio: Tago de Kiso
- 9-a de junio: Tago por legi malnovajn mesaĝojn el la diskutejaj arkivoj de Vikipediistoj
- 10-a de junio: Tago de la sklavo
- 12-a de junio: Nursola tago por klopodi ne aĉeti infanlaboraĵojn (krom se ili estas pli ĉipaj ol kutime)
- 14-a de junio: Tago por bruligi la usonan flagon
- 15-a de junio: Nursola tago por honori oldulojn
- 17-a de junio: Tago por kontraŭstari naturon
- 18-a de junio: Tago de atisma fiero
- 21-a de junio: Tago de muziko
- 26-a de junio: Drogmerkata tago
Referencoj[redakti]
- Juneco kaj Amo. Legendo el Venecio. Originale de Payson. 1930, 72 p. "Amaventuro de pentristo. Priskriboj de l' urbkvartaloj, de l' markanalo, de sunsubiĝo. Malnovmoda novelo, bonintenca. Stilo flua".
La 12 Monatoj de la Jaro |
---|
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio |
Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |