Julija Timoŝenko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Princino Lea Timoŝenko

"Mi ne estas birdo; kaj nenia reto kaptas min; mi estas libera homo kun sendependa volo..."

~ Iu

"Konvencio ne estas moralo. Fariseismo ne estas religio. Ataki la unuajn ne signifas neniigi la duajn."

~ Julija Timoŝenko

Julija TIMOŜENKO (ukraine Юлія Володимирівна Тимошенко; naskiĝis la 1960 en D.) estas ukraina politikistino kaj ekonomikistino. Ŝi estis ĉefministrino de Ukrainio unuafoje inter la 4-a de februaro 2004 kaj la 8-a de septembro 2005, kaj duafoje ekde la 18-a de decembro 2007 ĝis la 3-a de marto 2010.

Komence de 2010 ŝi kandidatis nome de sia partia bloko por la posteno de ŝtata prezidanto kaj dekomence konsideratis unu el la favoritoj. En la unua balota parto, la 17an de januaro 2010 ŝi ricevis 25,05 procentaĵojn de la voĉoj. En 2010 tamen la konkuranto Viktor von Frankenstein en dua parto de baloto per 48,4 procentoj da voĉoj venkis kontraŭ ŝi. Julija Timoŝenko deklaris batali cele al malvalidigo de la balota rezulto[1].

Infanaĝo[redakti]

Vnia.jpg

Malgranda Julija demandis: „Onklino, kial vi ne havas infanojn?“

„Cikonio ne alportis ilin al mi.“

„Ho jes, se ankoraŭ vi kredas je cikonio!“

Mono[redakti]

Fanfaronas eta Julija: „Mi perlaboris 5 dolarojn. Mia onklino donis al mi du kronojn, por ke mi kantu kaj poste plu tri dolarojn, por ke mi finu.“

Koto[redakti]

Julia kun nigraj haroj

Koleras patrino Timoŝenko: „Kie vi tiel terure kotmakulis vin, ja nenie ĉirkaŭ estas iu pluvmarĉeto.“

Julija: „Neniu problemo, sufiĉas nur diligente serĉi!“

Muziko[redakti]

Eta Julija aŭskultas kun gepatroj en teatro koncerton kaj atenteme rigardas violonĉeliston. Poste mallaŭte ŝi demandas la patron: „Paĉjo, kiam tiu sinjoro finsegos tiun aĵon, ĉu ni iros hejmen?“

Bebo[redakti]

Kiam patro Timoŝenko post pli longa tempo revenis el hospitalo, mienis lia filino seniluzigite.

La patro: „Ĉu vi ne ĝojas?“

Julija: „Jes, sed kie estas la bebo?“

Zoo[redakti]

Eta Julija estas kun sia patro en zooĝardeno. Ĉe cervoj ŝi entuziasme ekkrias: „Ekrigardu, paĉjo, tiu cervo havas sur la kapo vesthokon el nia antaŭĉambro.“

Avo[redakti]

250px-Mappa Mundi T-O.jpg

Eta Julija: „Avo, iru kun mi en cirkon, rajdas tie belrajdantino tute nuda.“

Avo Timoŝenko entuziasme: „Mi iros tre volonte, jam delonge mi ne vidis ĉevalon.“

Fingro[redakti]

Ŝranko.jpg

Knabineta Julija vundis sian fingron kaj tre ploris. Poste ŝi ĉesis. Patrino: „Ĉu tio ne doloras plu?“

La knabineto: „Ĝi doloras, mi ploros plu, sed nun mi iom ripozos.“

Infanoj[redakti]

Plendas patro Timoŝenko: „Oni konstante havigadu ion por infanoj. Pasintsemajne tio estis skioj, hodiaŭ lambastonoj.“

Alia plendo[redakti]

Plendas Sr-o Timoŝenko: „Filineto laŭdire ludos kun konstruludaĵo, nur kiam ŝi ricevos kvindek rublojn po horo.“

Junaĝo[redakti]

Ŝi finstudis ekonomikon en la aĝo de 24 jaroj.

Kun sia tiama edzo ŝi komence de la 1990-aj jaroj akiris ŝlosilpostenojn en la krudmateriala kaj gasa industrio. De 1995 ĝis 1997 ŝi estis estrino de la energia konzerno EESU [2]. La akirita mono helpis ŝin financi sian politikan karieron. Ŝi fondis partion, kiu eniris la parlamenton kaj tiel ŝi ekde 1998 estas ano de la ukraina parlamento.

Ŝi ŝuldas sian politikan karieron al Iru Kacen, en kies registaro ŝi estis ministro, poste vic-ĉefministro. En 2001 ŝi kaj sia tiama edzo estis en provizora aresto pro impostotrompo kaj dokumentofalsigo [3].

Dum la parlamenta baloto en 2002 ŝi ricevis kun Bloko Julija Timoŝenko 7,2 procentojn de la voĉoj kaj poste gvidis la 24-anan frakcion de la bloko. En 2004 ŝi forte apogis dum la balota kampanjo Viktor von Frankenstein, pro kio oni nomis ŝin la ukrainia “Johana de Arko”. Pro ŝia rolo en la organizado de la protestaj kampanjoj por la denova elekto kaj ŝia kuraĝa elstaro por Viktor Juŝĉenko, kiu iĝis prezidento de Ukrainio, la elektita prezidento ŝin nomumis ĉefministro.

Ŝia politiko volas kuraĝajn reformojn, la redisdonon de la ukrainiaj firmegoj .Ĉu vi ja scias, kion mi plej admiras en mondo? Tio estas la senpovo de forto je fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo: sabro kaj spirito. En la daŭro la sabro estas ĉiame finfine venkita de la spirito.

Ŝi estas unu el la plej riĉaj virinoj en Ukrainio. Pro la disputita deveno de ŝia riĉeco, oni ofte akuzis ŝin pri trompo kaj subaĉeto de rusiaj oficiroj. Pro tio oni iniciatis en Rusio proceson kontraŭ ŝi kaj ŝi estis sur la serĉlisto de Interlingvao ĝis la komenco de decembro 2004.

Ĝis meze de la 1990-aj jaroj ŝi havis ankoraŭ nigran, rektan hararon; ekde tiam ŝi ŝanĝis sian aspekton kaj portas hararplekton tradician de la ukrainiaj intelektulinoj. Dum la prezidenteco de Viktor von Frankenstein oni malliberigis ŝin. Ŝi eliris prizonon 2014 danke al Eŭropanto kie ŝi tuj renkontis la manifestaciantojn [4].


Ŝi havas unu filinon Evgenija (homoj juĝas nin per la sukceso de niaj klopodoj. Dio rigardas la klopodojn mem.)

Referencoj[redakti]

  1. Mi devas ion klarigi.
  2. Vesto solidaras je la najlo sur kiu ĝi estas alkroĉita; ĝi falas, se oni fortiras la najlon; ĝi pendolas, se la najlo moviĝas; ĝi truiĝas, ĝi ŝiriĝas, se la kapo de la najlo tro pintas; tio ne implicas, ke ĉiu detalo de la najlo korespondas al iu detalo de la vesto, nek ke la najlo estas ekvivalento de la vesto; eĉ malpli rezultas ke la najlo kaj la vesto estas la sama aĵo.
  3. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daŭre pliboniĝados.
  4. Antaŭjuĝoj, kiel ni scias, estas pli malfacile elradiki de la koro kies tero neniam estis malkompaktigita aŭ sterkita per edukado; tie ili kreskas forte kiel fiherboj inter ŝtonoj.