Julian Assange

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Assa.jpg

"La artikolo evidente kreis tute malĝustan bildon ĉe la publiko."

~ Julian Assange

Julian Paul ASSANGE (naskiĝis 1971 en Townsville, Aŭstralio) estas aŭstralia ĵurnalisto kaj politika aktivulo. Li aktivas kiel proparolisto de WikiLeaks.

Assange akiris praktikajn spertojn pri komputila sekureco kaj ŝtele aliris komputilojn de pluraj organizaĵoj [1] por trovi kaj pruvi sekurecajn mankojn. Li konfesis sin kulpa pri tio kaj estis punita je 2.100 aŭstraliaj dolaroj.

Kvankam Assange multe studis aŭtodidakte, li ankaŭ ĝis 2006 studis fizikon kaj matematikon en la universitato de Melbourne.

Usonaj aŭtoritatoj persekutas Assange de julio 2010 pro eblaj krimoj koncerne la diskonigon de sekretaj NATO-dokumentoj [2].

Svedaj aŭtoritatoj je 2010 proklamis arest-ordonon kontraŭ Assange, pro seksperforto. Sekvatage ili nuligis la ordonon, tamen nun plu enketas pri la afero kaj je la 18-a de novembro renovigis la ordonon. Assange estis arestita en brita policejo, kien li iris libervole[3][4]. Svedio petas de Britio lian ekstradicion.

Assange vivis en pluraj landoj kaj deklaris, ke li estas daŭre moviĝanta, vivanta en flughavenoj.

Distingoj[redakti]

  • En 2008 Assange kaj WikiLeaks ricevis la premion Freedom of Expression Award de la organizaĵo Index on Censorship.
  • En 2009 ili ricevis la premion Amnesty International Media Award, agnoske al meritoj pri senverdiktaj ekzekutoj

Nifologio[redakti]

La fondinto de WikiLeaks, Julian Assange, asertis, ke kelkaj el la dokumentoj publikigotaj en la portalo enhavas informojn pri nifoj, kvankam li ne indikis kiajn datumojn ili entenas nek kiam estos publikigataj.

Korelativoj[redakti]

0aŭs.jpg

Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. ― La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon „k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon „ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).

Minacoj[redakti]

Assange avertis, rilate la ricevitajn mortminacojn, laŭ lia takso ĵetitaj de la tutmondaj superpotencoj pro la lasta malkaŝo de diplomataj dokumentoj, ke se “io” okazus al li aŭ al lia skipo, estos “aŭtomate” disvastigitaj “solvaj” aspektoj de la dokumentoj.

Notoj[redakti]

  1. Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2
  2. Ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo.
  3. Por mendi, vi iru al la Retbutiko.
  4. Kial ri simple ne foriras?