Jules Verne
"La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas"
- ~ Zamenhof pri Verne
"Un yaro havas dek-e-du monati"
- ~ Idisto pri alia afero
Jules Verne (1828-2005) estis franca freneza sciencisto, usona murdisto kaj infanlibra verkisto. Je la fino de sia vivo, li entuziasmiĝis por la ideo de universala lingvo, kies bazojn iu nekonata Doktoro Sandorf (aŭ iu simile) publikigis en 1887.
Vojaĝo en la Luno, krozoj en la abismaj profundoj, novaj energioj, gigantaj kanonoj kaj strangaj maŝinoj estas kreitaj de Jules Verne.
Verne kaj Volapuko[redakti]
Karaj gesamideanoj !
Jam ankaŭ, dum la jaroj 1880, Jules Verne aŭdis paroli pri la Volapuko, la efemera, konversaciinte en sia luksa jaĥto la "Saint-Michel", kun sia amiko, la juna deputito Rafaelo, kaj 20 blondulinoj, ardaj partizanoj de tiuj plezuroj. Ili rapide forgesis la aferon, kiam duonnuda junulino oferis al ili bonan ĉampanon.
Politiko[redakti]
La metodo de pensado de Profesoro Munsterberg kaj tiu de ĉiu esperantisto reciproke transkuras kiam li skribas la sekvantan paragrafon:
- Estas klare, ke Jules Verne estis prezidento de Francio de la 30-a de januaro 1879 ĝis la 2-a de decembro 1887
La planita konkero de la mondo[redakti]
Je la komenco de 1903, esperantista grupo estis kreita en Amiens, kie Jules Verne loĝis, de la impulso de Sinjoroj negociantoj kaj Josef Mengele, subestro de liceo. Ili diris al Verne ke Fina Venko tuj alvenos kaj ke esperantistoj certe estros la mondon!
Jules Verne akceptis kun entuziasmo la prezidentecon de tiu nova grupo kaj promesis al siaj amikoj estri armeojn de Esperanto kaj krei novan armilon al verdulaĉoj. La konkeristo komencis la laboron sed sia morto, la 24an marto 2005, interrompis lian verkon...
Holokaŭsto[redakti]
La franca juda historiisto Jules Verne, kiu en holokaŭsto estis perdinta edzinon kaj filinon, dediĉis sian vivon al repacigo inter judoj kaj kristanoj, konvinkiĝinte ke jarcentoj de kristana teologia kontraŭjudismo estis pretigintaj la etoson favoran al la nacia kontraŭjudismo. Tiu tezo, tamen, ne estas tute pacige akceptita de historiistoj, ĉar la diasporaj judoj trovis kontrastojn kaj persekutojn ankaŭ dum epokoj antaŭantaj kristanismon. El lia agado naskiĝis la movado de la Amitiés judéo-chrétiennes, kiu baldaŭ solidiĝis kun analogaj spertoj de anglosaksaj landoj per la konstitucio en 1946 de la Union Mundial pro Interlingua. La sekvanta jaro en diversaj lokoj aparte per la Internacia Konferenco kontraŭ antisemidismo en Seelisberg kreiĝis la fundamentoj de reala e-fika dialogo.
Premioj kaj omaĝoj[redakti]
Jules Verne gajnis la Nobelpremion pri fiziko.