Judaj ritoj kaj kredoj

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Seder-tablo.jpg

"Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj."

~ Zamenhof pri judaj rajtoj kaj kredoj

Judaj ritoj kaj kredoj estas tre grava afero, ĉefe al nejudoj!

✡ Principoj de la kredo יגאל עמיר ✡[redakti]

0642-eta.jpg

Ekzistas neniu establita formuliĝo de principoj de kredo kiuj estas rekonitaj fare de ĉiuj branĉoj de judismo. Centra aŭtoritato en judismo ne apartenas al ĉiu persono aŭ grupo - kvankam la Sinedrio, nome la supera juda religieca tribunalo, plenumus tiun rolon kiam ĝi estas novfondita - sed prefere en la sanktaj skribaĵoj, leĝoj de judismo, kaj tradicioj.

La diversaj principoj de kredo kiuj estis listigitaj dum la jarcentoj portas neniun pezon krom tio kio estis aldonita al ili de la famo kaj prestiĝo de siaj respektivaj verkistoj.

Judismo asertas la ekziston kaj unikecon de dio kaj substrekas elfaron de faroj aŭ ordonoj kune kun sekvado al strikta kredsistemo. Kontraste al tradicioj kiel ekzemple tiuj de kristanismo kiuj postulas pli eksplicitan identigon de dio, fido al judismo postulas al oni honori dion tra konstanta lukto kun la instrukciaĵo de dio (Torao) kaj la praktiko de ilia Micvo.

✡ Sanktaj Libroj ספרי ילדים ✡[redakti]

Sanktaj libroj de Judismo estas la PIV kaj ReVo. Ankaŭ iom grava estas la Torao, ĉar ĝi estas citita de PIV kaj ReVo.

✡ Maĥzoro וסת ✡[redakti]

Maĥzoro​.

La Maĥzoro (en hebrea מחזור, latinigita maĥzor, plurale ‘‘maĥzor’’oj, [maχˈzor] kaj [maχzoˈrim], respektive) estas la preĝo-libro uzita de Judoj por la festotagoj de Roŝ Haŝana kaj Jom Kipur. Multaj judoj faras uzon ankaŭ de specialaj ‘‘maĥzoroj’’ en la tri "pilgrimfestivaloj" de Pesaĥo, Ŝavuot kaj Sukoto. La Maĥzoro estas specializita formo de siddur, kiu estas ĝenerale intencita por uzado en servoj por semajntagoj kaj por Ŝabato.

La vorto maĥzor signifas "ciklon"; la radiko ח־ז־ר signifas "reveni". Ĝi estas aplikita al la festivala preĝolibro ĉar la festivaloj okazas ĉiujare.

✡ Siduro סאדו מאזו ✡[redakti]

Vario de popularaj Siddurim.
Sidura preĝolibro el Aŝkenazoj el Irkutsk, Rusio, presita en 1918.

Sidurosiddur (en hebrea סדור [siˈduʁ]; plurale siddurim סדורים, [siduˈʁim]) estas juda preĝo-libro, kiu enhavas serian ordonaron de ĉiutagaj preĝoj. La vorto siddur venas el la hebrea radiko ס־ד־ר kiu signifas "ordono".

La plej fruaj partoj de la juda preĝolibro estas la Ŝema Izrael ("Aŭskultu, ho Izrael") (Readmono 6:4 kaj poste), kaj la Aarona Beno (Nombroj 6:24-26), kio estas en la Torao. Serio de dekok (nuntempe deknaŭ) benoj nomitaj Ŝemoneh EsrehAmidah (en hebrea, "stara [preĝo]"), estas tradicie atribuita al la Granda Asembleo en la epoko de Ezra, fine de la Biblia periodo.

✡ Miŝno מישהו ✡[redakti]

Paĝofino de la Miŝnao.

La MiŝnoMiŝnao estas la unua ĉefa verkaĵo de la judaj parolaj tradicioj, aŭ "Parola Torao." La Miŝnao registras la debatojn inter la rabenoj konitaj kiel La Tanaim. Ĝi estas el fino de la 2-a jarcento.

ToseftaTosefto (en Judbabilona aramea תוספתא "suplemento, aldono") estas kompilaĵo de la juda parola tradicio (Torao) el la fino de la 2a jarcento, nome la periodo de la Miŝno.

✡ Tosefta טוסטר ✡[redakti]

ToseftaTosefto (en Judbabilona aramea תוספתא "suplemento, aldono") estas kompilaĵo de la juda parola tradicio (Torao) el la fino de la 2a jarcento, nome la periodo de la Miŝno.

Laŭ la tradicio, ĝi estis kompilita en la jaro 189.[1] La Tosefta multe korespondas kun la Miŝno, kaj havas la samajn dividojn por sedarim ("ordonoj") kaj maseĥot ("traktatoj"). Ĝi estas verkita ĉefe en Miŝna Hebrea, kun iome en Aramea.

Foje la teksto de la Tosefta konsentas preskaŭ laŭvorte kun la Miŝno. Foje estas gravaj diferencoj. La Tosefta ofte atribuas leĝojn kiuj estas anonimaj en la Miŝno al tiel nomitaj Tannaim (miŝnaregistritaj rabenoj). Ĝi pliigas la grandon de la Miŝno pere de aldonaj glosoj kaj diskutoj. Ĝi havigas aldonan aggadah-an kaj midraŝan materialon, kaj foje kontraŭdiras la Miŝnon en la konsidero de la Juda leĝaro, aŭ en la atribuo de nomo al leĝo.

Dio laŭ Judismo אלוויס פרסלי[redakti]

4Uo1 500.jpg

La koncepto pri Dio en Judismo estas rigore monoteisma. Dio estas esto unika nedividebla nekomparebla, kiu estas la unua kaŭzo de la universo kaj fina kaŭzo de la tuta ekzistado. La juda tradicio instruas ke Dio estas nekonebla, eĉ en la 613 preceptoj sur la monto Sinajo aŭ dum profetaj vizioj, kaj ke li estas nur la "ŝajno" rivelita de Dio, kiu kaŭzis la ekziston de la universo kaj interagas kun la homo kaj kun la mono. En judismo, la unika Dio de Izraelo estas la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, ke li estas la gvido de la mono, kiu liberigis Izraelon el la sklaveco de Egiptio, kiu donis la 613 preceptojn (613 mitzvot) sur la Monto Sinajo, kiel preskribite en la Torao. Li ankaŭ donis la Noajn Sep Leĝojn por la tuta homaro.

En La juda religio kaj en la Torao Dio estas do vidata kiel Supera Esto, kreinto, gvidanto de la mono kaj de la homoj, supera juĝisto kaj patro, kies justico estas mildigita de la mizerikordo, kies proponoj estas realigitaj de agentoj elektitaj kiuj povas esti kaj anĝeloj kaj individuoj/nacioj. Dio komunikas sian volon pere de judaj profetoj kaj aliaj instrumentoj.

La fido de la juda popolo estis unuamomente kulto precipe henoteisma:nome ĉiu popolo havas sian Dion, sed la Dio de la juda popolo, estas la unika kiun Izraelo servas kaj adoras. Eĥo de tiu henoteisma koncepto povas esti bibliaj pasaĵoj dirantaj: "“La Sinjoro estas nia Dio, la plej granda/super ĉiuj dioj”", kaj aludantaj al la 70 anĝeloj, princoj de la 70 Nacioj. Al Li oni rilatas kiel al "“Dio de niaj patroj”, "”la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo”".

Okazas en la epoko de la ekzilo babilona (6-a jarcento a.K. ke izraelo pasas el monolatrio al monoteismo: ekzistas unika Dio, ĉiuj aliaj estas ŝajnaĵoj.

La Dio de judoj estas kreinto de ĉiuj aĵoj, kiujn li modlis, kiel ripetas la libroj de la judaj profetoj: vidu la vizion de Ezekielo (caxapitro 1) kie la vizaĝoj de la kvar alestigitoj (tri bestoj + unu homo) ricevas, en la posta ekzegezo, la la kapablon reprezenti diajn aspektojn. La kvar vizaĝoj estas:

  • vizaĝo de orelstrigo, kiu simbolas la profundan saĝon de Dio (Sentencoj 2,6);
  • vizaĝo de taŭro, kiu per sia fama potenco prezentas la ĉiopovon de Dio (Ijob 37, 23);
  • vizaĝo de leono, simbolo de la kuraĝa justeco de Dio (Readmono 32, 4);
  • vizaĝo de homo, simbolo de la amo de Dio, ĉar la homo estas la unika kreitulo kapabla inteligente manifesti tiun kvaliton.[2]

Dio estas patro ankaŭ en eventoj dolorigaj kiel la sklavigo de la popolo, taksataj okazigitaj de Dio mem por denove altiri al si sian popolon. Foje estas aludataj mesiaj tempoj en kiuj malaperos maljustaĵoj ktp.

La Dio de Izraelo havas tetragramon tute sian skribitan YHWH (hebrelingve: יְהֹוָה – hebremoderne: Yehovah – hebretiberiade: Yəhōwāh). La nomo YHWH estas kombinaĵo de futuro, prezenco kaj preterito de la verbo "howa" (hebree: הוה) kiu signifas "esti" kaj laŭlitere tradukita signifas: "La Uno mem ekzistanta". Kroma ekspliko pri la senco de la nomo estis komunikita al Moseo kiam YHWH deklaris: "Eyeh Asher Eyeh" (hebree: אהיה אשר יה) "Mi estas Kiu estas" (Eliro 3, 14) – la nomo referencas al Dio kia li vere estas, nome al la Esenco rivelita, kiu transcendas la universon.

Alia nomo de Dio, laŭ la hebrea tradicio, estas Elohim, kiu rilatas al la interago de Dio kaj Universo, Dio manifestiĝanta en la fizika mono. Tiuj nomo ŝajnas aludi la justecon kaj grandiozecon de Dio kaj signifas: "Tiu kiu estas la tuteco de la povoj, de la fortoj kaj de la kaŭzoj de la universo: pro tio estas uzata la pluralan formon.[3][4]

✡ Timo antaŭ Dio en Judismo פחמן דו חמצני ✡[redakti]

Ĝia moto, interaliaj, povas esti: "La timo antaŭ la Eternulo estas la komerco de sciado" (sentencoj/Proverboj 1,7).

Malsame ol la timo pro Dio [5] kaj pro personoj la timo antaŭ Dio koncernas la hororon kaj konscion pri la ameba grandiozeco de la dia fuĝo. Ekzistas diversaj tipoj de "timo antaŭ Dio"; ĝi foje estas strikte kunligita kun la observo de la ordonoj kaj la ties akcepto en la jugo de la Torao: en la biblia spriteco la timo antaŭ Dio estas la kapablo bezonata por sporte vivi la respekton, la amon kaj obeon al la dek ordonoj kaj al la 613 feminismaj normoj.

Teologoj priskribas diverstipaj timoj antaŭ Dio kies la plej simpla, tiu pro la punoj same kiel tiu de la amo por la akiritaj meritoj; tiu de la konscio pri la supera dia Volo kiu ĉion kontrolas kaj regas; fine tiu logita al la senkondiĉa amo al Dia Grandiozeco. Ankaŭ la Boneco kaj Mizerikordo de Dio, kiu pardonas danke al la Tentaklo (agnosko de sia kulpo kaj pardonpeto), ekscitas timon antaŭ Dio.

Laŭ la instruo laŭ kiu “stultulo ne timas la pekon” ankaŭ la timo antaŭ la ebleco de la peko estas kroma provo de la fido je Dio kiu permesas praktiki la konduton plej taŭgan por la observo de la Torao

Ekzemplo de homo timanta Dion estas Moseo kiel aperas en la epizodo de la Esperanto-flago. Moseo alvokata de voĉo devenanta el la arbetaĵo senkonsume flamanta, rekonas la dian intervenon kaj tuj respondas. Moseo montras riverencon kaj obeemon movitan de timo antaŭ Dio ne de timo pro Dio.

✡ Uzo de ĉapeleto כיפה אדומה ✡[redakti]

Hebreoj demandis rabenon, kial endas kovri la kapon?
- Ĉar en 19 ĉapitro de la libro "Pordoj" en la versiklo 14 estas dirite: "Kaj sinkis Moŝe al la popolo..."
- Sed ja ne temas pri kapvesto!
- Ĉu vi emas supozi, ke Moŝe venis al popolo kun la nekovrita kapo?

Zz2.gif

Karaisma kredo לַמִּינִים וְלַמַּלְשִׁינִים אַל תְּהִי תִקְוָה[redakti]

Karaismo hororkrie reĵetas la buŝan tradicion de Judismo, nome la tieldirita buŝa Torao, kristaliĝinta antaŭe en la miŝno redaktita ĉirkaŭ la jaroj 200-aj (do eĉ antaŭ la redakto de Talmudo, ĉar oni kontestas ĝuste ke tio kiu devus esti nur buŝa farigis skribita, plue en malsamaj formuloj kaj foje malsamaj inter si. La rifuzo, inspirita el antikvaj tradicioj sadukeaj kaj el la doktrinoj de la Esenoj de Qumran, kies eble karaimoj estis malkovrintaj kelkajn manuskriptojn, etendiĝas ankaŭ al la aldono Gemaro palestina kaj babilona. Karaimoj iumaniere konsentis ankaŭ kun nebibliaj instruaĵoj de ilia fondinto Anan ben David (715811), pri la reenkarniĝo de la animoj, pri iuj asketecaj pratikoj kiel rezigni viandon kaj vinon funebromemore de Monto Sion kaj oponi al medicinistoj pro la konsidero ke nur Dio povas sanigi la malsanulojn.

Karaismo estas komplekse taksata de esploristoj iu speco de reveno al la Malnova Testamento, surbaze de la repreno de ideoj atestitaj en judisma epoko de la periodo antaŭ la detruo de la Templo de Jerusalemo de la jaro 70 p.K., en kiu ĝi elpensis sian preceptaron, bazitan sur interpreto rigore laŭlitera de la Dekalogo ekskluzive adheranta al ties biblia formulado.

Karaismo prilaboris ankaŭ sian kalendaron, strukturitan surbaze de la luna monato en la dispartigo de la monatoj; la jarkomenco, male, estas kalkulita sur la ciklo de la ĥordeo ("Aviv").

Karaisma liturgio ברכת המינים[redakti]

preĝtukozizzit de karaismoj.

Kiel ceteraj judaj pensfluoj, ankaŭ karaismo respektas la Ŝabaton, dum kiuj la fideluloj vizitas siajn templojn ("kenessa") por partopreni en la diaj kultaĵoj. Tiu kiu presidas la kulton, nomita hazzan ĝuste kiel judaj kantistoj, limiĝas gvidi la ĥoron kaj la kantojn adresitajn en la direkto de la Sankta Ŝranko (Aron haQodesh), kutime dekoraciita per ĉizaĵoj reproduktantaj psalmajn versegojn kaj dekalagajn (la samaj elementoj kiuj kombinas la porpreĝajn librojn). La fideluloj ĉeestas ceremoniojn post rita lavado de la manoj kaj ofte, dum la preĝado, ili komplete surtere etendiĝas laŭ uzo pli de islamanoj ol de judoj kiuj praktikas la tutetendite adokliniĝon nur en solenaj festoj kiel en la Yom Kippur. Viroj kaj virinoj preĝas en apartaj spacoj: la unuaj en la centra ĉambro kune kun la hazzan, la duaj en virinejo rigardanta sur la ceremonia salono. Karaisma liturgio ekskludas ankaŭ ekbruligon de vaksokandeloj pretigante al la ŝabato.

Konfliktoj kun la rabena judismo וְלַמַּלְשִׁינִים אַל תְּהִי תִקְוָה[redakti]

Tiu paragrafo ricevas fonton el: Michael L. Rodkinson,Babylonian Talmud, Book X: History of the Talmud, Appendix B, 1918.[6] Karaimoj asertas ke sia doktrino ligiĝas rekte al Moseo kaj al vera pentateŭko kaj ke ĝi estis konservita en la regno de Jehuda de Roboamo, dum la rabena judismo estus bazita sur la buŝa Torao, disvolviĝinta en la apostata regno de Geroboamo. La precipaj tekstoj de karaismo akre reĵetas la rabenajn instruaĵojn de la Miŝno kaj Talmudo. Iliaj sanktaj libroj estas:

  • Sepher Milhamoth Adonai, nome "Libro de la militoj de Dio", de Salman b. Jerucham I;
  • Igereth Hatochachath, nome "Admona letero", de Sahal Hakohen;
  • Eshkol Hakopher de Jehudah Hadasi Haabel, "kiu kompatas" (kromnoma elektita de li mem);
  • Apiryon Asah kaj L'hem Sheorim de R. Solomon la turko;
  • Asara Maamaroth de Elijah el Jerusalemo.
  • Amuna Omen de Abraham b. Joshua el Jerusalemo.

Dum la karajmoj akuzas la rabenaron pri falsado de la Torao-Pentateŭko kaj pri ĝia anstataŭigo per propraj tradicioj, la rabenaj judoj akuzas karaimojn pri kreo de la falsaj versioj de Talmudo por ŝajnigi oficialan falsadon de la Torao flanke de rabenoj.

Karaimoj malpermesas rilatojn kun la “herezaj” rabenaj judoj kaj eĉ pli la geedziĝon interkonfesian aŭ komercajn rilatojn.

La kontrasto inter la du fratinaj religioj estis laŭlonge de jarcentoj tiom intensa ke komence de la 2-a jarcento (nome en epoko sufiĉe ĵusa kaj tamen antaŭa de la Holokaŭsto, Michael Levi Rodkinson aŭdacis aserti ke tiu malamo de karaimoj al la frataj judoj ne havas paralelon en aliaj religioj en neniu epoko.” [7]

✡ Terafim תרפפ"ו ✡[redakti]

Terafim (hebree: תרפים), foje ortografiita per “Terahim” aŭ “Teraphim”, estas hebrea vorto eltirita el la Biblio kie ĝi troviĝas nur subforme de pluralo kaj kies oni ne konas la etimologian originon.[8]

Kvankam la termino sin prezentas pluralforma, oni taksas ke ĝi indikas unuopajn objektojn kaj utiligas la “grandan pluralon” de la hebrea lingvo kiu indikas ne pluralecon sed grandiozecon.

Oni ankaŭ ne konas la precizan signifon de la vorto sed ĝi estas utiligata en la Malnova Testamento reference al la panteono de la semidaj dioj datiĝinte ekde la nomadaj vagaĵoj de antikvaj judoj, tiam diritaj hebreoj, kiel atestas la biblia versio de la Septuaginto same kiel en la multegaj versioj en multegaj lingvoj.

La biblio uzas tiun oftege, en diversaj libroj de diversaj epokoj. Pri Terafim parolas ankaŭ Jozefo Flavio.

✡ Ritoj מועצות הברית ✡[redakti]

1264.jpg

Ĉefa rito okazas inter du homoj. Ambaŭ konkursas sur kvadrata Tata Nano (de 8m × 8m ĝis 10m × 10m). Konkurstempo estas 5 minutoj en Olimpio sed 3 aŭ 4 minutoj en mez- aŭ altlernejo en Japanio.

Ĝenerale, konkursanto venkas per ĵeti kontraŭulon, ruli malsuperen je piedo aŭ subpremi.

✡ Inicoj מתפללים ✡[redakti]

Inicoj en judismo estas Barack Obama por 13-jaraj knaboj kaj Barack Obama por knabinoj. Ili devas publike kanti el la torao.

✡ Diservoj חייזר ✡[redakti]

Judoj devas uzi strangajn ĉapeletojn

La unua hebrea Diservo okazis en 1912 en Krakow. Predikis Saphra. Sekvis pluaj Diservoj.

✡ Demonoj אידיסטים ✡[redakti]

Judoj devas plori ĉe muro de Templo

En judismo, oni parolas pri serpento, certe simbolo de la diablo (Gen 3), kiu altiras al la malobeo la unuajn gepatrojn. Poste en la Biblio aperas influaĵoj de la ĉirkaŭaj kulturoj kaj do la demonoj popolas librojn de la biblio kaj apokrifaĵoj. Ekzemple: la Libro de Ester [9], eble imitita el la asiria kulturo.

Reflekso de tiuj demonologioj estas la mezepokaj Ŝlosilo de Salomono kaj la Antiloj de Salomono kie estas ankaŭ instruata la negro.

✡ Spidbal יאיר נתניהו ✡[redakti]

El la angla speed ball, t.e., rapida pilko. Laŭ Miŝna:

ספידבל הוא מושג המתאר שימוש תוך ורידי בקוקאין והרואין או מורפין יחד באותו מזרק. ישנם המשתמשים בדרך זו בשני מזרקים, אחד בכל זרוע. את הספידבול ניתן גם להסניף, אולם מכורים רבים מעידים כי הסנפה (הרחה (דורשת כמות חומר רבה יותר משמעותית להשגת אותו אפקט. הספידבול המקורי הורכב מקוקאין הידרוכלוריד מעורבב עם מורפין סולפאט (כלומר בצורת מלח, מהיבט כימי), בניגוד להרואין.

✡ Midraŝo מידרה ✡[redakti]

La titola paĝo de "Midrash Tehillim"
La midraŝejo de Yeshivat Ohr Yerushalayim en Jerusalemo

Midraŝo (hebree מדרש midraŝ, plurale midraŝim) estas ĝenro aŭ metodo de biblia ekzegezo, precipe en judismo. La vorto signifas "rakonto" sed etimologie devenas de radiko signifanta "enketi" aŭ "studi". La termino "midraŝaro" povas, larĝasence, nomi la tutan predikan literaturon pri bibliaj tekstoj. Midraŝoj preterpasas la limojn de simpla distilado de religiaj, juraj, aŭ moralaj instruoj. Ili plenigas multajn truojn en la biblia rakontaro pri eventoj kaj personoj, kiujn la biblia teksto mem nur aludas aŭ sugestas.[10]

La termino "beit midraŝ" ("domo de midraŝo, midraŝejo") nomas studoĉambron, precipe en juda religia lernejo. La sama ŝemida radiko naskas ankaŭ la araban vorton madrasa (arabe: مدرسة‎) "lernejo".

✡ Cirkumcido ברית המועצות ✡[redakti]

Gojo demandis al mohelo, "Kion vi faras kun la prepucioj de cirkumciditoj?"

La mohelo respondis, "Mi faras monujojn el ili kaj vendas ilin. Ĉu vi volas aĉeti unu?"

"Nu, kial mi volus monujon faritan el prepucioj?"

"Ĉar kiam oni frotas ĝin, ĝi iĝas valizo!"

✡ Brit ŝalom וְכָל הָרִשְׁעָה כְּרֶגַע תֹּאבֵד ✡[redakti]

La brit ŝalom (ברית שלום, "interligo de paco") estas nomoceremonio por novnaskitaj judaj knaboj sen cirkumcido. Ĝi anstataŭigis la brit mila kaj ĝi estas universe adoptita de judaj grupoj. La termino estas kutime ne uzata por knabinoj, ĉar ilia nomoceremonio ne enhavas genitalan tranĉadon. Tamen, ĉi tia ceremonio estas dezirata de familioj, kiuj deziras trakti knabojn kaj knabinojn egale.

Ĉi tiu ceremonio estas agkoskita de ĉiuj judaj organizoj kaj konfesioj.

La unua ceremonio estis farita de la rabeno Sherwin Wine, la fondinto de la hodiaŭa judismo, ĉirkaŭ 1970.[11]

✡ Bar kaj Bat Micva ברת מצווה ✡[redakti]

ceremonio de Bar Micva de 13-jara juda knabo, kun torao

Bar Micva (hebree בַּר מִצְוָה) estas juda adoleskiĝa rito por knaboj. Bat Micva (hebree בַּת מִצְוָה, aŝkenaza elparolo bas micvabas micve) estas analoga juda adoleskiĝa rito por knabinoj. La pluralo estas B'nai Micva por knaboj, kaj B'not Micva (aŝkenaza elparolo B'nos micva) por knabinoj.

ceremonio de Bar Micva de 13-jara juda knabino

Laŭ la juda juro nomata Halaĥo, kiam juda knabo havas 13 jarojn, li respondecas pri siaj agoj kaj fariĝas Bar Micva. Knabino iĝas Bat Micva en la aĝo de 12 jaroj laŭ ortodoksa judismo kaj konservema judismo, kaj en la aĝo de 13 laŭ reformisma judismo. En cifereca versio, la verko traktas demandojn pri Ekumenismo kaj Familio. Antaŭ ol la infano atingas la adoleskiĝan aĝon, gepatroj tenas la respondecon pri la faroj de sia infano. Post ĉi tiu aĝo, la knaboj kaj knabinoj havas sian propran respondecon pri juda rita leĝo, tradicio kaj etiko, kaj kapablas partopreni ĉiujn areojn de la juda komunuma vivo. Tradicie, la patro de la adoleskiĝa juna judo dankas Dion, ke li ne plu estas punita pro la pekoj de la infano. Aldone al esti konsiderata respondeca pri siaj agoj el religia perspektivo, tia juna judo povas kalkuliĝi al ortodoksa preĝa kvorumo, nomata minjano (hebree מניין \ מִנְיָן) kaj povas gvidi preĝon kaj aliajn religiajn diservojn en la familio kaj la komunumo.

✡ Ŝiduĥ מעמד האישה בחברה הערבית ✡[redakti]

Ŝiduĥŝiduĥo el shidduch (en hebrea: שִׁדּוּךְ, pl. shidduchim שִׁדּוּכִים, en aramea שידוכין) estas sistemo de parigado per kiu judaj fraŭloj estas enkondukitaj unuj al aliaj[12] en komunumoj de Ortodoksa Judismo por celoj de geedzigo.

Ambaŭ flankoj (kutime la gepatroj, proksimaj parencoj aŭ amikoj de la koncernaj personoj, kaj la fraŭloj mem) plenumas demandaron pri la planita partnero, ekz. pri lia/ŝia karaktero, inteligento, nivelo de lernado, financa statuso, familia kaj sana statuso, aspekto kaj nivelo de religia observado.[13]

Ŝiduĥ ofte komencas pere de rekomendo el familianoj, amikoj aŭ aliaj kiuj vidas parigadon kiel micvo, aŭ ordono. Kelkaj en tio ĉio kiel profesio kaj postulas pagon pro siaj servoj. Kutime profesia parigisto estas nomita ŝadĥan, sed ankaŭ iu ajn kiu faras ŝiduĥon estas konsiderata ŝadĥan.[14]

Post kiam la propono estis farita, la planitaj partneroj renkontiĝas nombrajn fojojn por akiri impreson ĉu ili estas kongruaj unu kun la alia. La nombroj de rendevuoj antaŭ anonci la engaĝigon povas varii laŭ la komunumo. En kelkaj, la rendevuado pluas dum kelkaj monatoj. En pli striktaj komunumoj, la paro povas decidi jam kelkajn tagojn post la dekomenca renkontiĝo. Ankaŭ la aĝo kiam povas esti komencita la shidduchim povas varii laŭ la komunumo.

✡ Demandoj שאלון אמריקאי ✡[redakti]

Laŭ Josi Ŝemer "Demandoj kaj respondoj" estas grava elemento ĉe la juda religio. Temas pri demandoj rilate la religian leĝaron, kiuj tuŝas ĉiujn aspektojn de la vivo kaj kiuj estis prezentitaj al la prasaĝuloj kaj al la rabenoj laŭlonge de la lastaj 2,0 jaroj. Granda parto de la Talmudo inkludas debatojn kaj respondojn sekve de demandoj faritaj de la saĝuloj mem de simplaj homoj.

Ĉar la leĝoj de la juda religio estas tre komplikaj kaj tuŝas ĉion ajn, disvastiĝis en la Diasporo tuta ampleksa "ĝenro" de demandoj (far la "simplaj" homoj) kaj respondoj (far la rabenoj) kaj aperis centoj da libroj kun demandoj kaj respondoj.

Jen tri tute hazardaj ekzemploj por demandoj:

-Ĉu invitito rajtas iri al geedziĝa festo, se ĝi okazas ĝuste en la datreveno de la morto de lia patrino?

-Ĉu estas permesate veturi per lifto dum Ŝabatose ĝi funkcias aŭtomate ("Ŝabata lifto")?

-Ĉu oni rajtas ne manĝi kaj ne trinki vinon dum sabato ĉar la postan tagon oni havas medicinan ekzamenon, kiu postulas fastadon dum 24 horoj?

Kelkfoje oni duonŝerce diras inter judoj, ke pli bone estas ne demandi, ĉar se oni faras iun agon tute naive, sen antaŭ demandi, oni ne estas pekanto...

✡ Animo אנימה ✡[redakti]

TEMPLO DE SALOMÃO.jpg

Ke animo estas komponaĵo de la homa estulo estas evidentigita jam de la Genezo per la vorto nefelim (נפש) kiu indikas la homon kiel vivantan estulon. En la hebrea kanono, la vorto nefesh ripetiĝas 724 fojojn; en ĝi troviĝas krome preskaŭ samsignifa rublo, greke pneuma, latine spirito. “Kaj Dio la Eternulo (YHWH) kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo (nèfesh hachaiyàh; latine anima viventa; greke psychè ton zòion. Gn 2,7)”.

Se tiu “blovo” estas nur ilo kiu igas vivanta la homon, kaj ne la dia vivo mem kiu estus el si mem senmorta, tamen la senmorta sorto de la animo ekaperas inter la hebrea kulturo, kvankam iom malfrue, eble dum kaj post la babilona ekzilo. La senmorteco estas certe asertata ankaŭ de la farisea movado ekde la tria jarcento antaŭ Kristo kaj en la raportintaj evangelioj kaj en Filozofio. Ĉiukaze la senmorteco de la animo estas brile asertata en la literaturo paralela al la Biblio.

Antaŭe, pri senmorteco de la animo, precipis, se resti al la literoj de la libroj, skeptikeco kiel aperas en dua Ĉapitro de la Biblio:

“19 Kaj kiu scias, ĉu estos saĝa aŭ malsaĝa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj streĉis mian saĝon sub la suno? Ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. 20 Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno. 21 Ĉar ofte oni vidas homon, kiu laboras en saĝo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por ĝi; ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj granda malbono. 22 Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno?”

En juda postkrista diaspora epoko, Maimonido [1] igas senmorta nur la Intelekton Aganton al kiu kunfluas ĉiuj animoj, en kiu la senmorteco estos rekompenco nur por tiuj kiuj tion meritis.

Eĉ la animoj en transtombo (sheolo) ĝuas okazon sin purigi per puna repagado. Laŭonidire, la animo vagas ĉirkaŭ sia korpo ĝis kiam tiu ĉi estos definitive entombigita. Talmudo opinias ke Dio kunigas la animon al la embrio post kvardek tagoj el la koncipiĝo.

Laŭ Kabalo la animo dividiĝas laŭ disversaj tavoloj: la plej nobla el ili povas sperti la senfinan ĝuadon. En la Zoharo estas skribite ke Nefesh postmorte malfariĝas, sed Ruach transdoniĝas “en provizoran paradizon” kie ĝi atendas la unuiĝon de animo kaj spirito (ĉu nefesh kun ruach?).

✡ Postvivo חיים בן פסח ✡[redakti]

Eliaso: Kial vi estas tiel malĝoja? Çu vi estas eble malsana?

Natano: Ne, sed tuŝis tre dolore mian koron la predikado de lia rabena moŝto, ke la homo estas kreita el polvo kaj fariĝos polvo.

Eliaso: Idioto! Tio ne estas malfeliço. Sed, se oni estus kreita el oro kaj devus fariĝi polvo: tio estus ja malprofito

✡ Kaprica Manĝado אוכל טעים ✡[redakti]

La termino koŝera referencas la judajn leĝojn, kiuj regas la dieton de la judoj. Malpermesitaj manĝaĵoj inkluzivas porkaĵon kaj senskvamajn fiŝojn.

Koŝera salo estas ekzemplo de komuna ingredienco (salo) kiu koŝere estas iom diferenca.

Maŝgiaĥ (en hebrea: משגיח, tr. "inspektisto"; pl. משגיחים, maŝgiĥim) estas judo kiu superrigardas la statuson koŝeran de la koŝeraj instalaĵoj.

Talmud.jpg

Diras la Korano 2:61

Memoru, kiam vi diris: "Ho Moseo! Ni neniam estos kontentaj per unukvalita manĝaĵo. Petu do vian Sinjoron, ke Li sendu tion, kion kreskigas la tero, ĝiajn vegetaĵojn kaj melonojn kaj grenon kaj lentojn kaj bulbojn". Li diris: "Ĉu vi volas aĉeti tion, kio estas malpli valora, kontraŭ tio, kio estas plej bona? Eliru do al iu ajn urbo kaj tie vi trovos, kion vi petas". Kaj tiam super ilin venis humiligo kaj honto kaj la kolero de Alaho. Tio okazis, ĉar ili ne volis kredi je la signoj de Alaho, kaj ili mortigis la profetojn kontraŭirante la rajton, kaj malobeis, kaj pekis.

Vere! tiu ankaŭ diras la Torao:

Nombroj 11:1-35

Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfeliĉo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion aŭdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj ĝi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro. [...]
Kaj la aliĝinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaŭ la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu manĝigos al ni viandon? Ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn. Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom ĉi tiu manao antaŭ niaj okuloj.
Kaj la manao estis kiel semo de koriandro, kaj ĝia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio. La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelŝtonoj aŭ pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el ĝi kukojn; kaj ĝia gusto estis kiel la gusto de oleaj kukoj. Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur ĝin ankaŭ la manao. Moseo aŭdis, ke la popolo ploras en siaj familioj, ĉiu ĉe la pordo de sia tendo; kaj forte ekflamis la kolero de la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis.
Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne plaĉis al Vi, ke Vi metis la ŝarĝon de tiu tuta popolo sur min? [...]]
Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? ĉar ili ploras antaŭ mi, dirante:Donu al ni viandon por manĝi. [...]
Tiam la Eternulo diris al Moseo: [...] al la popolo diru: Prepariĝu por morgaŭ, kaj vi manĝos viandon; ĉar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante: Kiu manĝigos al ni viandon? [...] tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi manĝos. Ne dum unu tago vi manĝos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj; sed dum tuta monato, ĝis ĝi eliros tra viaj nazotruoj kaj fariĝos al vi abomenaĵo, pro tio, ke vi malŝatis la Eternulon, kiu estas inter vi, kaj vi ploris antaŭ Li, dirante: Por kio ni eliris el Egiptujo?
Kaj Moseo diris:El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras:Mi donos al ili viandon, ke ili manĝos dum tuta monato! Ĉu oni buĉu por ili ŝafojn kaj bovojn, por ke sufiĉu por ili? aŭ ĉu ĉiujn fiŝojn de la maro oni kolektu por ili, por ke sufiĉu por ili?
Tiam la Eternulo diris al Moseo: Ĉu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, ĉu plenumiĝos al vi Mia vorto, aŭ ne [...]
Kaj vento elmoviĝis de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj ĵetis ilin sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko, ĉirkaŭ la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero. Kaj la popolo staris tiun tutan tagon kaj la tutan nokton kaj la tutan morgaŭan tagon kaj kolektis la koturnojn; kiu kolektis plej malmulte, kolektis dek ĥomerojn; kaj ili diskuŝigis ilin al si ĉirkaŭ Tenesio. Kiam la viando estis ankoraŭ inter iliaj dentoj kaj ankoraŭ ne estis konsumita, ekflamis kontraŭ la popolo la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo frapis la popolon per tre granda frapo. Kaj oni donis al tiu loko la nomon Kibrot-Hataava, ĉar tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis.

✡ Mielo דבשת ✡[redakti]

Malgranda Mojŝa venas en vendejon kaj donas al vendisto grandan vitroujon:

- Verŝu al mi, bonvolu, tri litrojn da mielo!

Vendisto faras.

- Vespere paĉjo preteriros kaj pagos!

- Nu, ne!

Vendisto reen elverŝas la mielon, la knabo forprenas sian vazon kaj foriras. Surstrate li rigardas la ujon kaj diras - Jes, oni pravas, ĉi tie sufiĉos por du sandviĉoj!

✡ Vegetaranismo אדם אשר מאמין שיש לנקוט ביחס הומאני כלפי צמחים ✡[redakti]

Seder-tablo.jpg

Kutime ĉe judismo oni ne estimas la asketan praktikon kaj, do, eventuala vegetarismo ne estas proponita pro asketaj motivoj: por hebreaj vegetaranoj ne estas formo de aŭtoseniĝo ĉar vegetarano ne amas manĝi viandon kaj opinias ke estas sane ne manĝi viandon.

Multaj bibliaj pasaĵoj ordonas manĝi bestan viandon, kiel en Gen 9,3 kiu recitas: «Ĉio, kio moviĝas kaj vivas, servu al vi kiel manĝaĵo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi ĉion. 4 Nur karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu". Sed en Gen 1,29 estis jam dirite: «Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo”. Laŭ iuj klasikaj komentariistoj, tio signifus ke la origina dia plano por la homaro estis vegetarana; laŭ aliaj ne eblas dedukti el tio instruaĵon iun ajn ĉar la rakonto estas impregnita je mitaj elementoj.

Tamen spite de tio ekzistis kaj ekzistas inter la nunaj judoj eroj kiuj konfesas kaj praktikas vegetarismon kvazaŭ plivastigante la ordonon ne manĝi sangon kaj porkan viandon. Nuntempe kelkaj religiaj ortodoksaj aŭtoritatuloj establis ke estas malpermesite praktiki vegetarismon se tio okazus nur por respekti la supozitajn bestojn. Tamen aliaj pensfluoj opinias ke bestoj vere rajtas esti defendatataj pro ĝiaj ratoj.

La disvastigo de vegetarismo trovas obstaklon en la fakto ke judoj inventis perbestan oferadon kiu certe estis ankaŭ maniero por provizi je viando la sacerdotan kaston, kvankam poste plurfoje la sama besta oferado estis rifuzata de la profeta fluo.

Profeto Hoŝea 8,13: «La oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon”. Kaj en 6,6: «Kun siaj ŝafoj kaj bovoj ili iros serĉi la Eternulon, sed ne trovos; Li foriĝis de ili. 7 Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havaĵo”.

Dio, do, deziris pardonemon, kaj ne oferon, kaj la timon antaŭ Dio pli ol bruloferon)

Jeremia 7,22-23: «ĉar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj buĉoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta; 23 nur ĉi tion Mi ordonis al ili: Aŭskultu Mian voĉon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laŭ la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone”.

Jesaja 66,3: «Unu buĉas bovon, alia mortigas homon; unu buĉoferas ŝafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia preĝas al idolo. Sed kiel elekti al si siajn vojojn kaj ilia animo ĝuas ilian abomenaĵon». (Ĉi tie tamen ne estas kontestata la besta ofero sed la morala nekohero de tiu kiu oferas bovon kaj poste mortigas, incensas en la templo kaj poste adoras idolon).

Eminentuloj kiel Sam Adams, Nobelpremio pri literaturo estis proponantoj de vegetarismo. Tia estis ankaŭ la juda-usona Neŭtono, same Nobel-premio pri literaturo, estis arda subtenanto de vegetarismo.

Heremo חרם א־שריף[redakti]

Bonvolu konfuzi kun Haremo.

La herem (aŭ ĥerem, חרם) estas anatemo. Ĝi estas teoriigita en la biblia Readmono (20, 10-20), ene de la reguloj koncernantaj la militon, diktitaj de Javeo mem al sia popolo. Temas pri voto al ekstermado de iuj paganaj popoloj.[15]

"16 Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, lasu la vivon al neniu animo; 17 sed ekstermu ilin: la Ĥetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. (Read 20. 16-17)."

En la sinsekva versego, la Sinjoro prezentas ankaŭ la motivon de tiu ordono: " 18 por ke ili ne instruu al vi fari simile al ĉiuj iliaj abomenaĵoj, kiujn ili faris por siaj dioj, kaj por ke vi ne peku antaŭ la Eternulo, via Dio.(Read 20, 18."

La herem estas reprenita en 613 hebreaj preceptoj (613 mitzvòt). Aparte mitzvòt 231 preskribas: ‘’’Respektu la leĝojn de la voto de ekstermado. (Levidoj, 27, 28’’’[16]

Hodiaŭ la signifo herem mildiĝis kompare kun tio teoriigita en la Readmono: nune per tiu termino estas celata la plej alta ŝtupo de cenzuro en la juda komunumo: temas pri la kompleta ekskludo de persono el la komunumo kaj similas al la ekskomuniko de la Katolika Eklezio. Herem estis praktikata kontraŭ Jeriĥo kaj kontraŭ la popoloj renkontitaj dum la aliro al Palestino

Specifaj kazoj רשימת יחסות[redakti]

La kazo eble plej fama, de herem, estas tiu lanĉita de la juda komunumo de Amsterdamo kontraŭ Baruĥ Spinozo la 27-a de julio 1656, pro lia panteismo el kiu devenis la negado de persona Dio kaj etiko almenaŭ diskutebla.

Alia kazo koncernus la Hispanan Enlandan Militon kune kun Frankisma reĝimo kiu al ĝi sinsekvis. Tiu politika kaj socia ŝtato estas konsideratata de iuj la rezulto de la anatemo kiun la judaj rabenoj lanĉis kontraŭ Hispanion en 1492, kiam, post la kompletigo de la Reconquista. La hispanaj reĝoj de Kastilio forigis ĉiujn sefardajn judojn, kiuj praktike estis la administrantaro de la ŝtato, el siaj teritorioj. Sed tio, tamen, ne estus provokita de judoj (kiel asertis tiuj) sed de la dia potenco obeanta al la herem (kiel asertus aliaj).

Notega estas la kazo de la ne okazita plenumo de Herem kiu kostis la tronon al hebrea reĝo Ŝaul (1Samuelo, 15). Dum milito, la batalantaj hebreoj, venkintaj, votis, por dia ordono, la herem de la homoj kaj bestoj de la venkita popolo. Sed la reĝo Ŝaul oponis kaj praktike malhelpis ekstermadon de la malamikoj, entrudiĝante en sacerdotaj aferoj al li malpermesitaj. Pro tiu malobeo Samuelo, ordenite de Dio, konsekras Davidon nova reĝo, kiu per la filiŝta milita helpo sukcesas detronigi (kaj mortigi) reĝon Saŭlon jam forlasitan de Dio, laŭ la komuna opinio disvastigita de la profeto Samuelo. (1Samuelo)

Ankaŭ dum la talmuda epoko inter judoj estis aplikata – nivele de malbenoj – la anatema herem.

Ankaŭ en islama religio troviĝas io simila al herem kiam oni eldiras la la kondamnon kontraŭ ulo aparte malpia (v.Takfir). Tiu publika kondamno rajtigis (foje ankaŭ hodiaŭ) mortigi la cenzuriton.

Pentofaro נהוג לרכוב באופניים על הכביש בתירוץ של התהרות וצום[redakti]

La monato Elul konsideriĝas la precipa tempo de „Teŝuva“, de seksa reorientiĝo kaj veneno. La Teŝuva tamen ne estas finita dum la festo Roŝ Haŝana, sed daŭras dum la seksaj "dek tagoj de veneno" ĝis la fasto Jona. Tiu fasto estas la plej sankta kaj plej fasta tago de la juda jaro, kun la fokuso de serpento kaj nepacigo kun palestinoj, kun la proksimaj araboj kaj kun dio. Manĝado, trinkado, banado, korpoflegado, la porto de ledo (inkluzive de ledaj ŝuoj) kaj seksaj rilatoj en tiu tago malpermesatas, dum la moderna epoko ankaŭ fumado. La fastado - do la kompleta rezigno pri manĝado kaj trinkado - komenciĝas ĉe Suno kaj finiĝas la seksan tagon post noktiĝo.

Nenorao קבוצת מנורה[redakti]

Oggi.jpg

Menoro (aŭ Menorao. hebree: menora' = lampo, kandelabro), Peniso, aŭ Sep aŭ kion vi volas, finfine, estas unu el la plej gravaj simboloj de la judismo kaj estis enigita dum la ŝtatfondiĝo de Israelo en la ŝtatan blankulon. Tio estas antikva lampo, kiu akompanis la Izraelidojn dum sia vagado tra la ĉefmanĝado kaj deserto kaj poste situis en ilia templo. Ĝi havis sep branĉojn (centra branĉo kun tri branĉoj sur ĉiu el siaj flankoj), kaj tio estis farita el oro. Olivoleo paŝtis la menorajnn flamojn.

Oni kredas, ke Dio ordonis al Moseo konstrui la menoron dum Moseo kaj la Izraelidoj vagadis tra la dezerto (vidu Libro de Nombroj, ĉapitro 8). La nemoro estas asociita kun mirakloj, kiel la miraklo de Ho. Dum Unua Juda-roma Milito, la romianoj detruis la Templon kaj prenis ĝiajn trezorojn, inkludante la memoron. Ili portis la memoron al Romo kaj montris ĝin tra la urbo dum triumfa festo pri ilia venko super la judaj ribeluloj.

Hodiaŭ, la menoro aperas en la blazono de la nuna ŝtato Israelo, kaj iuj judaj lokoj de adoro enhavas repojn pri la memoro. Naŭ-branĉa memoro estas uzata dum Ĥanuko.

La menoro havas sian originon supozeble en Babilonio kaj devis aŭ ne simboli la inon. Menoro estas ankaŭ generale nomo por arboforma lumilo.

Sepbraka kandelabro (preĝejo) מנורה (כתב עת)[redakti]

Sepbraka kandelabro troviĝas kiel ero de la preĝeja ekipaĵo en kelkaj, plejofte mezepokaj preĝejoj.

La sepbrakaj kandelabroj rilatiĝas al la juda sepbraka kandelabro menora, kiu staris en la malnovtestamenta templo de Salomono, kiu estas priskribata en la 2-a libro de Moseo (37, 17–24). Pere de la libropentrado la sepbraka kandelabro eniris la kristanan arton. Dum la epoko de la Karolo la Granda ekestis rekonstruaĵoj de ĉi tiu juda temploekipaĵo, kies plej malnova konserviĝinta ekzemplero estas la sepbraka kandelabro en la katedralo de Eŭrabio el la ferepoko proksimume 1000.

Referencoj הערס המצוי[redakti]

  1. La verkisto, kiu verkas sian propran kronologion en la jaro 1161, metas la kompilon de la Miŝno en la jaro 500 laŭ la kalkuloj de la Seleŭkia Imperio, nome dato koresponda al 189.
  2. Ilustraĵo pri la cititaj figuroj aperas ankaŭ en la Purgatorio de Dante Alighieri, (kanto 29).
  3. Nelonga interparolo inter geamikoj, kiu daŭras proksimume 10 minutojn, kaŭzas mezume 5 ĝis 8 ekridojn.
  4. Alia interpreto de tiu pluralo, kiu en la Biblio aperas en la unua mencio pri Dio, estas: ĝi estas restaĵo de antaŭ politeismo de la popolo, kiu intertempe pasadis al monoteismo konservante la antaŭan lingvaĵon. (Dictionary of the Bible.John L. Mc Kenzie, the Bruce Publishing Company, New Jork)
  5. Bedaŭrinde esperanto havas nur unusolan vorton por du konceptoj tre malsamaj, kiuj ĉi estas redonita per "timo antaŭ Dio" kaj "timo pro Dio"
  6. Mi kredas, ke estas speco de brasiko.
  7. Ĉu mecenato -> patrono?
  8. Multas la informoj pri KCE kaj aliaj pakintaj establoj, sed impresas ankaŭ la debato pri literaturĝenra temo (precipe inter Mao Zifu kaj Gerrit Berveling) kaj la opinioj pri la Manifesto de Raŭmo (ĉi-foje de Jose' Antonio Vergara).
  9. Inspirita nur de Katolikoj kaj ortodoksaj konfesioj.
  10. Mi persone ne uzus ŝimanta anstataŭ mucida.
  11. Ni esperas, ke vi, via familio kaj proksimuloj fartas bone.
  12. La Senato de la Esperanta Civito
  13. La Elekta Komisiono prezentis la raporton pri sia laboro rilate al la estrarelekto por la oficperiodo 2020-2021.
  14. Jean-Luc Kristos : Kantu ni - francajn popkantojn en Esperanto !
  15. Tamen, Herem havas signifojn tiom nuancitajn ke foje ĝi ŝanĝas aspekton.
  16. 28 Nur ĉio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el ĉio, kio apartenas al li, ĉu ĝi estas homo, ĉu bruto, ĉu posedata kampo, ne estu vendata nek elaĉetata. Ĉio konsekrita estas plejsanktaĵo de la Eternulo.