Judaj ritoj kaj kredoj

El Neciklopedio
(Alidirektita el Judaj festoj)
Iri al: navigado, serĉi
Seder-tablo.jpg

"Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj."

~ Zamenhof pri judaj rajtoj kaj kredoj

Judaj ritoj kaj kredoj estas tre grava afero, ĉefe al nejudoj!

✡ Principoj de la kredo ✡[redakti]

0642-eta.jpg

Moseo Maimonido resumis la judan kredon per la jenaj principoj:

  1. Ĉiu malamas vin, krom Dio.
  2. Dio tiom amas vin, ke li devigas vin obei la Toraon.[1]
  3. Vi ne obeas la Toraon ĉar vi tro laboras, do Dio ekkoleris kontraŭ vi.
  4. Vi povas malpliigi la koleron de Dio se vi subskribas ĉekon al la piuloj.

✡ Sanktaj Libroj ✡[redakti]

Sanktaj libroj de Judismo estas la PIV kaj ReVo. Ankaŭ iom grava estas la Torao, ĉar ĝi estas citita de PIV kaj ReVo.

✡ Kredemo je Sonĝoj ✡[redakti]

1024px-Oulogob.svg.png

Estis je la Tago de Sankta Valenteno kiam juda virino vekiĝis kaj ekscite anoncis al sia juda edzo, "Mi ĵus sonĝis pri vi donanta al mi perlan kolĉenon! Kion signifas tiu sonĝo, laŭ vi?" Per certega, firma voĉo, la edzo respondis, "Ĉi vespere vi scios tion!"

Tiun vesperon la revenanta edzo donis malgrandan pakaĵon al sia edzino. "Por vi, mia kara," li diris. Kun iomete tremantaj manoj la edzino malvolvis la pakaĵon kaj rigardis: libron titolitan La Signifoj de Sonĝoj.

✡ Fundamento ✡[redakti]

Ĝia filozofia fundamento inkludas la jenajn ideojn:

  • Judo estas iu, kiu identiĝas kun la historio, kulturo, kaj estonteco de la juda popolo;
  • Judismo estas la historia kulturo de la juda popolo, kaj religio estas nur unu parto de tiu kulturo;
  • Juda identeco estas plej bone konservata en libera, plurisma medio;
  • Homoj havas la povon kaj respondecon formi siajn vivojn sendepende de supernatura aŭtoritato;
  • Etiko kaj moralo servu homajn bezonojn, kaj elektoj baziĝu sur konsidero de la konsekvencoj de agoj anstataŭ antaŭordonitaj reguloj;
  • Juda historio, kiel ĉia historio, estas homa sagao, atesto de la signifo de la homa potenco kaj homa respondeco. Bibliaj kaj aliaj tradiciaj tekstoj estas la produktoj de homa agado kaj plej bone komprenataj per arkeologio kaj alia scienca analizo;
  • La libero kaj digno de la juda popolo devas esti rigardataj kiel interligitaj kun la libero kaj digno de ĉiu homo.

✡ Sacerdoteco ✡[redakti]

Ŝtonumado de adoltulinoj estas deviga.

En la juda mondo la sacerdota funkcio koncernas nure la kulton: la sacerdoto estis tiu kiu prezentis al Dio la oferojn laŭvole de la popolo kaj avantaĝe de la popolo. Nun la sacerdota funkcio estas anstataŭata de la beno farita sur la popolo: fakte, nun malfacilas (aŭ ne eblas) kaptis la ligilon al la pasinta sacerdoteco ĉar laŭ la nova juda kutimo la deveno koniĝas nur per la virina vojo dum en la pasinto tio realiĝis per la patra.

✡ Kristnasko ✡[redakti]

En lernejo oni petis la klasanojn rakonti, kiel ili festas Kristnaskon.

Johano: "Ni komencas en la preĝejo, kie ni legas kaj kantas psalmojn kaj aŭskultas la noktomezan meson. Poste ni revenas hejmen, manĝas bone, enlitiĝas kaj atendas la matenon, esperante trovi tiam sub la abio multege da donacoj kaj ludiloj."

Mario: "Ĉiuj familianoj iras al la preĝejo kaj kantas kantojn. Poste ni revenas hejmen kaj manĝas kukojn kun ĉokolado. Ni klopodas resti vekaj dum la tuta nokto atendante la Kristnaskan Viron, kiu venos kun sako plena da donacoj kaj ludiloj."

Isaac (juda knabo): "Ĉe ni Kristnasko estas tre granda festeno." (la instruistino preskaŭ svenas tiam pro miro...). "Ni restas vespere hejme atendante paĉjon. Kiam li revenas de la oficejo ni ĉiuj eniras la aŭtomobilon Rolls-Royce kaj kantas kantojn survoje al nia fabriko de ludiloj. Kiam ni alvenas tien kaj vidas la malplenajn magazenojn ni tre ĝojas. Ni ekkantas kaj veturas rekte al la apuda flughaveno, kie atendas nin nia privata aviadilo. Kaj ni flugas al familia ferio en Karibion!"

✡ Uzo de ĉapeleto ✡[redakti]

Hebreoj demandis rabenon, kial endas kovri la kapon?
- Ĉar en 19 ĉapitro de la libro "Pordoj" en la versiklo 14 estas dirite: "Kaj sinkis Moŝe al la popolo..."
- Sed ja ne temas pri kapvesto!
- Ĉu vi emas supozi, ke Moŝe venis al popolo kun la nekovrita kapo?

Zz2.gif

✡ Preĝado ✡[redakti]

Fremdlanda ĵurnalistino vizitante la faman Muron de Plorego en Jerusalemo al unu el la preĝantaj judoj kiu ŝajnas esti ortodoksulo:

Sinjoro, kiom da jaroj vi preĝadas ĉi tie?

– 38 jarojn; ĉiumatene!

– Kion vi petas de Dio dumpreĝe?

– Pacon! Mi preĝas por ke judoj kaj Palestinanoj vivu pace sen konfliktoj, en sekureco kaj harmonio.

– Eksterordinare! Kiel vi vin sentas preĝante por tio, jam dum 38 jaroj?

– Mi sentas kvazaŭ mi parolas al muro...

✡ Amen ✡[redakti]

6341.png

Ĝenerale, la Bibli-hebrea vorto amen signifas "konfirmon, konsenton, deziron". Oni povas traduki ĝin kiel: vere; vero; kredo; ke tiel estu!; ke tio plenumiĝu! Ĝi estas uzata por plifortigi esperon deziron, sed precipe por konfirmi benon, malbenon preĝon ĵus aŭditan.

En la juda religio ekzistas striktaj reguloj pri amen. Religi-praktikanta judo devas scii, post kiu beno preĝo, kiuj estas voĉlegataj en la sinagogo, li devas laŭte respondi amen. Li devas ankaŭ scii, kiam estas malpermesate diri amen (ekzemple-post beno far gojo...).

✡ Minjan ✡[redakti]

Laŭ la juda religio, por preĝi publike estas bezonataj minimume 10 viroj, kiuj aĝas almenaŭ 13 jarojn. Tiu virdeko nomiĝas hebree MINJAN. Multfoje okazas, ke en la sinagogo aliloke oni ne komencas la komunan preĝadon, sed oni atendas alvenon de pliaj viroj, por ke estu almenaŭ MINJAN.

✡ Ritoj ✡[redakti]

1264.jpg

Ĉefa rito okazas inter du homoj. Ambaŭ konkursas sur kvadrata Tata Nano (de 8m × 8m ĝis 10m × 10m). Konkurstempo estas 5 minutoj en Olimpio sed 3 aŭ 4 minutoj en mez- aŭ altlernejo en Japanio.

Ĝenerale, konkursanto venkas per ĵeti kontraŭulon, ruli malsuperen je piedo aŭ subpremi.

✡ Inicoj ✡[redakti]

Inicoj en judismo estas Barack Obama por 13-jaraj knaboj kaj Barack Obama por knabinoj. Ili devas publike kanti el la torao.

✡ Diservoj ✡[redakti]

Judoj devas uzi strangajn ĉapeletojn

La unua hebrea Diservo okazis en 1912 en Krakow. Predikis Saphra. Sekvis pluaj Diservoj.

✡ Demonoj ✡[redakti]

Judoj devas plori ĉe muro de Templo

En judismo, oni parolas pri serpento, certe simbolo de la diablo (Gen 3), kiu altiras al la malobeo la unuajn gepatrojn. Poste en la Biblio aperas influaĵoj de la ĉirkaŭaj kulturoj kaj do la demonoj popolas librojn de la biblio kaj apokrifaĵoj. Ekzemple: la Libro de Ester [2], eble imitita el la asiria kulturo.

Reflekso de tiuj demonologioj estas la mezepokaj Ŝlosilo de Salomono kaj la Antiloj de Salomono kie estas ankaŭ instruata la negro.

✡ Preĝoj ✡[redakti]

1405 o.jpg

Jen estas tipa juda preĝo:

ברוך אתה אדוני אלוהינו מלך העולם ישות עליונה לה מיוחסת אחריות לבריאת העולם, ושניה מבחינה כרונולוגית רק לשמעון פרס, דודך. אמן.

Tio signifas, "Benita estas vi, la Eternulo, nia Dio, reĝo de la universo, supera estulo al kiu estas atribuita respondeco pri la kreado de la universo kaj la dua plej maljuna post Ŝimon Peres, via onklo. Amen."

✡ Spidbal ✡[redakti]

Laŭ Miŝna:

ספידבל הוא מושג המתאר שימוש תוך ורידי בקוקאין והרואין או מורפין יחד באותו מזרק. ישנם המשתמשים בדרך זו בשני מזרקים, אחד בכל זרוע. את הספידבול ניתן גם להסניף, אולם מכורים רבים מעידים כי הסנפה (הרחה (דורשת כמות חומר רבה יותר משמעותית להשגת אותו אפקט. הספידבול המקורי הורכב מקוקאין הידרוכלוריד מעורבב עם מורפין סולפאט (כלומר בצורת מלח, מהיבט כימי), בניגוד להרואין.

✡ (Ge)edz(in)iĝoj ✡[redakti]

La plej grava afero por judaj gepatroj estis ĉiam la zorgo pri tio, ke iliaj filoj kaj filinoj edzi(ni)ĝu al jud(in)o. Fakte tiuj ĉi tradicio kaj religia devo, konservita ĉe la judoj dum 2,0 jaroj de Diasporo, certigis la kontinuecon kaj pluekzistadon de la judoj kiel popolo.

Juda identeco grandparte devenas de memidentiĝo. Rabenoj kaj aliaj trejnitaj gvidantoj kondukas (ge)edz(in)iĝojn inter judoj kaj nejudoj, kaj la judisma movado ne faras decidon aŭ agadon kontraŭ interreligia (ge)edz(in)iĝo, sed anstataŭe atestas, ke "interreligia (ge)edz(in)iĝo estas usona juda realaĵo — natura konsekvenco de liberala socio kie individuoj havas la liberon por edz(in)iĝi al kiu ajn ili volas... ke interreligia (ge)edz(in)iĝo estas nek bona nek malbona, same kiel la (ge)edz(in)iĝo de du judoj, per si mem, estas nek bona nek malbona. La morala valoro de (ge)edz(in)iĝo ĉiam dependas de la kvalito de la homa rilato — de la grado de reciprokaj amo kaj respekto, kiun la paro efektivigas." Rabenoj kaj gvidantoj ankaŭ kunkondukas kun aliaj interkulturaj (ge)edz(in)iĝoj inter judoj kaj nejudoj. Tiuj vidpunktoj pri juda identeco kaj interreligia (ge)edz(in)iĝo estas kritikataj de tiuj, kiuj kredas, ke ili rapidigos la asimiliĝon de judoj en la ĝeneralan socion kaj do adverse afekcios la judan kontinuecon.

Ekde la 18-a jarcento komenciĝis ĉe la judoj la asimiliĝo, nome miksitaj gejedziĝoj kun nejudoj (unue en okcidenta Eŭropo kaj poste en aliaj lokoj), kaj nuntempe la fenomeno estas tre vasta ĉe granda parto de la judaro. En Usono, ekzemple, pli ol duono de la judaj gej-junuloj edzi(ni)ĝas al nejudoj.

✡ Juda edziĝkonsilo ✡[redakti]

Ne edzigu belan virinon. Ŝi povas forlasi vin. Kompreneble, ankaŭ malbela virino povas forlasi vin. Sed tio ne gravos.

✡ Problemo ✡[redakti]

.24o.jpg
Anjo: "Mi trovas ke estas malnobla!"
Patrino: "Kio estas malnobla?"
Anjo: "Ja, vi edzigis patron, avino edzigis avon, sed mi edzigu nekonatulon!"

✡ Svatisto ✡[redakti]

En la ortodoksaj judaj komunumoj la konatiĝo cele al geedziĝo okazis pere de profesiaj svatistoj ("edzperantoj").

✡ Saĝa svatisto ✡[redakti]

Svatisto venas al la juda malriĉulo Josel kaj diras: "Mi volas aranĝi geedziĝon al via filo." La malriĉulo respondas: "Mi neniam enmiksiĝas en la vivo de mia filo." La svatisto respondas: "Sed la knabino estas la filino de la granda juda milionulo Rotŝild." La patro diras: "Ho, en tiu okazo..."

Poste la svatisto iras al S-ro Rotŝild: "Mi havas edzon por via filino." Rotŝild: "Sed mia filino estas tro juna por geedziĝi." Svatisto: "Sed tiu junulo jam estas vicprezidanto de la Monda Banko..." Rotŝild: "Ho, en tiu okazo..."

Fine la svatisto iras al la prezidanto de la Monda Banko: "Mi havas por vi junan kandidaton por vicprezidanto." Prezidanto: "Sed mi jam havas pli da vicprezidantoj ol bezonate." Svatisto: "Sed tiu ĉi junulo estas la bofilo de Rotŝild." Prezidanto: "Ho, en tiu okazo..."

Seder-tablo.jpg

Alie[redakti]

Svatisto:

Kial vi ne volas fraŭlinon Kamila kiel vian edzinon?

– Pro ŝia pasinteco.

– Mi certigas vin, ke ŝia pasinteco estas tute senmakula.

– Sendube; sed ĝi estas tro longa.

✡ Perfekta fianĉino ✡[redakti]

0642-eta.jpg

Fraŭlo estis ege malbone surprizita kiam oni unuafoje prezentis al li la junulinon. Li prenis la svatiston flanken kaj flustris en lian orelon riproĉmaniere: "Kial vi venigis ŝin al mi? Ŝi estas malbela kaj maljuna, ŝi strabas kaj ŝi havas malbelajn okulojn kaj putrajn dentojn!"
"Vi ne devas flustri", respondis la svatisto, "ŝi estas ankaŭ surda."

✡ Murdo ✡[redakti]

-- Imagu, antaŭhieraŭ estis murdata la geedziĝperanto, kiu konatigis al mi la edzinon!
-- Nu kaj?
-- Feliĉe mi havas alibion!

✡ Bone ✡[redakti]

Benjamin Netanjahu.jpg

Viro estas ĉe svatistino (edziĝproponantino):

-- Kiel aspektas la estonta fianĉino?
-- Belega.
-- Kia estas ŝia hararo?
-- Blonda.
-- Kaj la okuloj?
-- Bluaj.
-- Ŝiaj dentoj?

La svatistino serĉas per la mano en la tirkesto:

-- Bonvolu, ankaŭ mi povas montri tiujn.

✡ Sama kredo ✡[redakti]

Patro al filo: "Edziĝu nur al juda virino, kiu havas la samajn kredojn kiel nia familio."

Filo: "Paĉjo, kial mi prenu edzinon, kiu kredas ke mi estas idioto?!"

✡ Cirkumcido ✡[redakti]

Torah 3.jpg

Dum vira cirkumcido oni forigas la premion de la peniso, tiel ke ĝi ne plu kovru la glanon. Cirkumcido estas operacio, kiu plejofte estas farita en la junaĝo, sed oni povas subiĝi ĝin en ĉiu aĝo.

Ekzistas diversaj kialoj por vira cirkumcido:

  1. Medicinaj kialoj
    1. fimozo
    2. parafimozo
    3. revenantaj inflamiĝoj de la glano
  2. Religiaj-kulturaj kialoj
  3. Higienaj kialoj
  4. Seksaj kialoj
  5. Estetikaj kialoj

La kontraŭdoloriloj uzataj dum la operacio varias de loka ĝis plendorma anestezio. En kelkaj landoj, en kelkaj komunumoj oni daŭre cirkumcidas junajn knabojn sen ajna formo de kontraŭdolorilo. En kelkaj kulturoj de la indiĝena Aŭstralio al junuloj sen kontraŭdolorilo oni ne nur praktikas cirkumcidon sed ankaŭ tranĉas kaj malfermas la Uranon je la suba flanko de peniso ("subincido").

La judaj kaj islamaj viroj ĝenerale estas kontentaj pri la cirkumcido, dum en Usono, kie ĝi okazas precipe pro higienaj kialoj, ekzistas ardaj defendantoj kaj kontraŭantoj de la operacio.

✡ Avantaĵoj ✡[redakti]

Hebreo venis en odesan marhavenon laŭ anonco pri dungado de oficistoj. Oni ne emas lin akcepti, sed por rifuzo mankas decaspekta kaŭzo.
- Ni vin povos preni, kondiĉe, ke vi sukcesos en la provlaboro.
La fakestro donis al la dungoto cent dolarojn, bileton, kaj sendis lin al Usono, por aĉeti Germanion; supozante neniam plu lin vidi.
Post du semajnoj la hebreo revenas kun la tuta ŝiparo ŝarĝita per gerlenoj. Miregitaj oni pridemandas, kiel okazis.
- En Usono mi venis al koncerna firmao, por akiri la varon. Vendistoj demandis por kiu sumo mi volas fari la aĉeton. Post kiam mi montris cent dolarojn, ili brue min primokis, svingante per haŭser-peco:
- Kontraŭ la mono, tiom da gerleno ne sufiĉos ĝis pinto de via longa nazo!
- Vetu ni, ke la ŝnuregpeco en via mano ne sufiĉos ĝis pinto de mia longa kaco!
- Pchhe! - ridege ili impetis mezuri...
Ili ja ne sciis, ke la pinto de mia membro estas konservata en odessa sinagogo!

✡ Alie ✡[redakti]

6429.jpg

La urba konsilio aĉetis por la urbestro novan aŭtomobilon, tre luksan kaj impresofaran. Oni decidis prezenti ĝin al la publiko per granda solenaĵo, dum kiu la ĉefoj de la tri grandaj religioj benos la novan aŭton. Estis invititaj tiucele la katolika pastro, la protestanta pastoro kaj la juda rabeno. Kiam venis ilia vico oni vokis unue la katolikan pastron. Tiam li surmetis la kultajn vestaĵojn, ĉirkaŭiris la aŭton kaj aspergis sur ĝin sanktigitan akvon, tri fojojn. Poste li laŭtlegis la religian benon. La dua estis la protestanta pastoro. Li malfermis la dikan Biblion, kiun li subbrake alportis. Li elektis fragmenton de la profeto Jeĥezkel, kiun li voĉlegis per konvinka tono. Nun venis la vico de la rabeno. Je la surprizo de ĉiuj ĉeestantoj li eltekigis mezgrandan segilon kaj kuŝiĝis kun ĝi sub la malantaŭa parto de la veturilo. Oni aŭdis bruon de segado. Post minuto li restariĝis kaj fiere montris al ĉiuj la ekstremaĵon de la ellastubo...

✡ Memoro ✡[redakti]

4385.png

Maljuna juda viro en trajno ekplendas: "Ho ve, mi soifas; ho ve, mi soifas!", ĝenante la aliajn pasaĝerojn. Finfine, alia pasaĝero portas tason de akvo al la maljunulo, kiu kore dankas lin kaj glutas ĝin. Kontente, la alia pasaĝero sidiĝas, nur por aŭdi, "Ho ve, mi soifis; ho ve, mi soifis!"

✡ Jom Kipur ✡[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Jom Kipur.

Jom Kipur estas la plej sankta tago por judoj. Dum ĝi oni fastas, oni multe preĝas en sinagogo kaj oni ne rajtas amuzi sin kaj okupiĝi pri sekularaj agoj. Certe ne pri seksumado kaj simile.

✡ Demandoj ✡[redakti]

Laŭ Josi Ŝemer "Demandoj kaj respondoj" estas grava elemento ĉe la juda religio. Temas pri demandoj rilate la religian leĝaron, kiuj tuŝas ĉiujn aspektojn de la vivo kaj kiuj estis prezentitaj al la prasaĝuloj kaj al la rabenoj laŭlonge de la lastaj 2,0 jaroj. Granda parto de la Talmudo inkludas debatojn kaj respondojn sekve de demandoj faritaj de la saĝuloj mem de simplaj homoj.

Ĉar la leĝoj de la juda religio estas tre komplikaj kaj tuŝas ĉion ajn, disvastiĝis en la Diasporo tuta ampleksa "ĝenro" de demandoj (far la "simplaj" homoj) kaj respondoj (far la rabenoj) kaj aperis centoj da libroj kun demandoj kaj respondoj.

Jen tri tute hazardaj ekzemploj por demandoj:

-Ĉu invitito rajtas iri al geedziĝa festo, se ĝi okazas ĝuste en la datreveno de la morto de lia patrino?

-Ĉu estas permesate veturi per lifto dum Ŝabatose ĝi funkcias aŭtomate ("Ŝabata lifto")?

-Ĉu oni rajtas ne manĝi kaj ne trinki vinon dum sabato ĉar la postan tagon oni havas medicinan ekzamenon, kiu postulas fastadon dum 24 horoj?

Kelkfoje oni duonŝerce diras inter judoj, ke pli bone estas ne demandi, ĉar se oni faras iun agon tute naive, sen antaŭ demandi, oni ne estas pekanto...

✡ Teologio ✡[redakti]

682.jpg

La lernanto Mordĥe demandas la saĝan instruiston-rabenon: "Pro kio estas la teo dolĉa: ĉu pro la sukero pro la kirlado?"

Rabeno: "Pro la kirlado, kompreneble."

Mordĥe: "Do, tiukaze, pro kio ni metas en ĝi sukeron?"

Rabeno: "Por ke ni sciu ĝis kiam ni devas kirli".

✡ Dek ordonoj ✡[redakti]

4303 n.jpg

Hebreo venas al rabeno, petas konsilon:

- Ĉe mi estis gastoj, iu el ili ŝtelis mian horloĝon, kion mi faru?

- Kunvenigu ĉiujn kaj legu al ili dek diajn leĝojn, je la vortoj "Ne ŝtelu" atente rigardu iliajn okulojn, la ŝtelisto sin malkaŝos. Sekvatage la vizitanto revenas danki la rabenon.

- Ĉu vi trovis la ŝteliston?

- Ne, sed je la vortoj "Ne malĉastumu" mi ekmemoris kie forgesis la horloĝon!

✡ Animo ✡[redakti]

TEMPLO DE SALOMÃO.jpg

Ke animo estas komponaĵo de la homa estulo estas evidentigita jam de la Genezo per la vorto nefelim (נפש) kiu indikas la homon kiel vivantan estulon. En la hebrea kanono, la vorto nefesh ripetiĝas 724 fojojn; en ĝi troviĝas krome preskaŭ samsignifa rublo, greke pneuma, latine spirito. “Kaj Dio la Eternulo (YHWH) kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo (nèfesh hachaiyàh; latine anima viventa; greke psychè ton zòion. Gn 2,7)”.

Se tiu “blovo” estas nur ilo kiu igas vivanta la homon, kaj ne la dia vivo mem kiu estus el si mem senmorta, tamen la senmorta sorto de la animo ekaperas inter la hebrea kulturo, kvankam iom malfrue, eble dum kaj post la babilona ekzilo. La senmorteco estas certe asertata ankaŭ de la farisea movado ekde la tria jarcento antaŭ Kristo kaj en la raportintaj evangelioj kaj en Filozofio. Ĉiukaze la senmorteco de la animo estas brile asertata en la literaturo paralela al la Biblio.

Antaŭe, pri senmorteco de la animo, precipis, se resti al la literoj de la libroj, skeptikeco kiel aperas en dua Ĉapitro de la Biblio:

“19 Kaj kiu scias, ĉu estos saĝa aŭ malsaĝa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj streĉis mian saĝon sub la suno? Ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. 20 Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno. 21 Ĉar ofte oni vidas homon, kiu laboras en saĝo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por ĝi; ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj granda malbono. 22 Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno?”

En juda postkrista diaspora epoko, Maimonido [1] igas senmorta nur la Intelekton Aganton al kiu kunfluas ĉiuj animoj, en kiu la senmorteco estos rekompenco nur por tiuj kiuj tion meritis.

Eĉ la animoj en transtombo (sheolo) ĝuas okazon sin purigi per puna repagado. Laŭonidire, la animo vagas ĉirkaŭ sia korpo ĝis kiam tiu ĉi estos definitive entombigita. Talmudo opinias ke Dio kunigas la animon al la embrio post kvardek tagoj el la koncipiĝo.

Laŭ Kabalo la animo dividiĝas laŭ disversaj tavoloj: la plej nobla el ili povas sperti la senfinan ĝuadon. En la Zoharo estas skribite ke Nefesh postmorte malfariĝas, sed Ruach transdoniĝas “en provizoran paradizon” kie ĝi atendas la unuiĝon de animo kaj spirito (ĉu nefesh kun ruach?).

✡ Postvivo ✡[redakti]

Eliaso: Kial vi estas tiel malĝoja? Çu vi estas eble malsana?

Natano: Ne, sed tuŝis tre dolore mian koron la predikado de lia rabena moŝto, ke la homo estas kreita el polvo kaj fariĝos polvo.

Eliaso: Idioto! Tio ne estas malfeliço. Sed, se oni estus kreita el oro kaj devus fariĝi polvo: tio estus ja malprofito

✡ Kaprica Manĝado ✡[redakti]

Talmud.jpg

Diras la Korano 2:61

Memoru, kiam vi diris: "Ho Moseo! Ni neniam estos kontentaj per unukvalita manĝaĵo. Petu do vian Sinjoron, ke Li sendu tion, kion kreskigas la tero, ĝiajn vegetaĵojn kaj melonojn kaj grenon kaj lentojn kaj bulbojn". Li diris: "Ĉu vi volas aĉeti tion, kio estas malpli valora, kontraŭ tio, kio estas plej bona? Eliru do al iu ajn urbo kaj tie vi trovos, kion vi petas". Kaj tiam super ilin venis humiligo kaj honto kaj la kolero de Alaho. Tio okazis, ĉar ili ne volis kredi je la signoj de Alaho, kaj ili mortigis la profetojn kontraŭirante la rajton, kaj malobeis, kaj pekis.

Vere! tiu ankaŭ diras la Torao:

Nombroj 11:1-35

Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfeliĉo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion aŭdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj ĝi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro. [...]
Kaj la aliĝinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaŭ la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu manĝigos al ni viandon? Ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn. Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom ĉi tiu manao antaŭ niaj okuloj.
Kaj la manao estis kiel semo de koriandro, kaj ĝia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio. La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelŝtonoj aŭ pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el ĝi kukojn; kaj ĝia gusto estis kiel la gusto de oleaj kukoj. Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur ĝin ankaŭ la manao. Moseo aŭdis, ke la popolo ploras en siaj familioj, ĉiu ĉe la pordo de sia tendo; kaj forte ekflamis la kolero de la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis.
Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne plaĉis al Vi, ke Vi metis la ŝarĝon de tiu tuta popolo sur min? [...]]
Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? ĉar ili ploras antaŭ mi, dirante:Donu al ni viandon por manĝi. [...]
Tiam la Eternulo diris al Moseo: [...] al la popolo diru: Prepariĝu por morgaŭ, kaj vi manĝos viandon; ĉar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante: Kiu manĝigos al ni viandon? [...] tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi manĝos. Ne dum unu tago vi manĝos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj; sed dum tuta monato, ĝis ĝi eliros tra viaj nazotruoj kaj fariĝos al vi abomenaĵo, pro tio, ke vi malŝatis la Eternulon, kiu estas inter vi, kaj vi ploris antaŭ Li, dirante: Por kio ni eliris el Egiptujo?
Kaj Moseo diris:El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras:Mi donos al ili viandon, ke ili manĝos dum tuta monato! Ĉu oni buĉu por ili ŝafojn kaj bovojn, por ke sufiĉu por ili? aŭ ĉu ĉiujn fiŝojn de la maro oni kolektu por ili, por ke sufiĉu por ili?
Tiam la Eternulo diris al Moseo: Ĉu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, ĉu plenumiĝos al vi Mia vorto, aŭ ne [...]
Kaj vento elmoviĝis de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj ĵetis ilin sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko, ĉirkaŭ la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero. Kaj la popolo staris tiun tutan tagon kaj la tutan nokton kaj la tutan morgaŭan tagon kaj kolektis la koturnojn; kiu kolektis plej malmulte, kolektis dek ĥomerojn; kaj ili diskuŝigis ilin al si ĉirkaŭ Tenesio. Kiam la viando estis ankoraŭ inter iliaj dentoj kaj ankoraŭ ne estis konsumita, ekflamis kontraŭ la popolo la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo frapis la popolon per tre granda frapo. Kaj oni donis al tiu loko la nomon Kibrot-Hataava, ĉar tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis.

✡ Mielo ✡[redakti]

Malgranda Mojŝa venas en vendejon kaj donas al vendisto grandan vitroujon:

- Verŝu al mi, bonvolu, tri litrojn da mielo!

Vendisto faras.

- Vespere paĉjo preteriros kaj pagos!

- Nu, ne!

Vendisto reen elverŝas la mielon, la knabo forprenas sian vazon kaj foriras. Surstrate li rigardas la ujon kaj diras - Jes, oni pravas, ĉi tie sufiĉos por du sandviĉoj!

✡ Vegetaranismo ✡[redakti]

Seder-tablo.jpg

Kutime ĉe judismo oni ne estimas la asketan praktikon kaj, do, eventuala vegetarismo ne estas proponita pro asketaj motivoj: por hebreaj vegetaranoj ne estas formo de aŭtoseniĝo ĉar vegetarano ne amas manĝi viandon kaj opinias ke estas sane ne manĝi viandon.

Multaj bibliaj pasaĵoj ordonas manĝi bestan viandon, kiel en Gen 9,3 kiu recitas: «Ĉio, kio moviĝas kaj vivas, servu al vi kiel manĝaĵo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi ĉion. 4 Nur karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu". Sed en Gen 1,29 estis jam dirite: «Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo”. Laŭ iuj klasikaj komentariistoj, tio signifus ke la origina dia plano por la homaro estis vegetarana; laŭ aliaj ne eblas dedukti el tio instruaĵon iun ajn ĉar la rakonto estas impregnita je mitaj elementoj.

Tamen spite de tio ekzistis kaj ekzistas inter la nunaj judoj eroj kiuj konfesas kaj praktikas vegetarismon kvazaŭ plivastigante la ordonon ne manĝi sangon kaj porkan viandon. Nuntempe kelkaj religiaj ortodoksaj aŭtoritatuloj establis ke estas malpermesite praktiki vegetarismon se tio okazus nur por respekti la supozitajn bestojn. Tamen aliaj pensfluoj opinias ke bestoj vere rajtas esti defendatataj pro ĝiaj ratoj.

La disvastigo de vegetarismo trovas obstaklon en la fakto ke judoj inventis perbestan oferadon kiu certe estis ankaŭ maniero por provizi je viando la sacerdotan kaston, kvankam poste plurfoje la sama besta oferado estis rifuzata de la profeta fluo.

Profeto Hoŝea 8,13: «La oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon”. Kaj en 6,6: «Kun siaj ŝafoj kaj bovoj ili iros serĉi la Eternulon, sed ne trovos; Li foriĝis de ili. 7 Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havaĵo”.

Dio, do, deziris pardonemon, kaj ne oferon, kaj la timon antaŭ Dio pli ol bruloferon)

Jeremia 7,22-23: «ĉar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj buĉoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta; 23 nur ĉi tion Mi ordonis al ili: Aŭskultu Mian voĉon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laŭ la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone”.

Jesaja 66,3: «Unu buĉas bovon, alia mortigas homon; unu buĉoferas ŝafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia preĝas al idolo. Sed kiel elekti al si siajn vojojn kaj ilia animo ĝuas ilian abomenaĵon». (Ĉi tie tamen ne estas kontestata la besta ofero sed la morala nekohero de tiu kiu oferas bovon kaj poste mortigas, incensas en la templo kaj poste adoras idolon).

Eminentuloj kiel Sam Adams, Nobelpremio pri literaturo estis proponantoj de vegetarismo. Tia estis ankaŭ la juda-usona Neŭtono, same Nobel-premio pri literaturo, estis arda subtenanto de vegetarismo.

✡ Sofio ✡[redakti]

Sophia kiel "Saĝo de Dio" (Chokmah hebree) aperas en la Biblio en la libro de Senteismo (aparte en ĉap. 8 22-31 en kiu Sophia parolas kvazaŭ estulo tute subsistanta), en Psalmoj, en la, por la plejgranda parto de la kristanaj eklezioj kanona, Protokoloj de cionaj saĝuloj kaj en la Nova Testamento. En judismo Sophia korespondas al la Shekinah, "la Gloro de Dio", figuro kiu plenumas ŝlosilan rolon en la kosmologio kiel esprimo de la virina aspekto de Dio. Kiel la gnostika Sophia, la Shekinah duforme rolas: Ŝi sidas flanke de Dio, sed ankaŭ estas ekzilta en la mondo de la materia, la Malkuth.

Samseksemo[redakti]

5483 o.jpg

La ĉefa vizio de la judismo estas ĝia konsidero de la samseksemo kiel io bonega, ĉar ĝi estas eksplicite malpermesata en la Torao. Tiu ĉi estas la vizio de la Ortodoksa Judismo, kvankam ne de la Reformismo aŭ la Reconquista, kiuj diras, ke ĝi estas simple ordinara kaj ne bonega. La Konservatismo subtenis ĝis la jaro 2006 la ortodoksan pozicion, sed ekde tiu momento publikigis diversajn opiniojn pri la temo, inkluzive de liberalaj, kvankam kelkaj seksaj rilatoj, restis konsiderataj kiel bonegaj. Sub aŭspicio de Reformismo ekde 1970 estas sinagogoj/temploj en preskaŭ ĉiu granda urbo de Usono, kiuj servas ĉefe gejan kredantaron.

"Vi havas la duoblan povon de la amo"[redakti]

La vortoj plej konataj prononcitaj de rabeno rilate al samseksemo, estis de la respektinda rabeno Yosef Shalom Eliashuv. Antaŭ la konsultado de religia junulo rilate al liaj samseksemaj inklinoj, la rabeno respondis lin: "Mia kara amiko, vi havas la duoblan povon de la amo. Zorgeme uzu ĝin", sekvante rabenan tradicion respondi amplekse kaj ambigue.

Devotismo[redakti]

Rosh hashanah.jpg

En Judismo, krom per la komunismaj mediteraneaj karakterizoj, devotismo manifestiĝas per la paskaj ritoj; traepoke manifestiĝis diversmaniere: apartan historian gravon meritas ŝasidismo kiu floris en epokaj de protestanta pietismo, kaj kiu laŭjarcente ricevis diversajn formojn (redaktu, se vi povas).

Sinagogo[redakti]

Multaj piaj judoj tra la tuta mondo vizitas ĉiutage la sinagogon ne nur por preĝi komune sed ankaŭ por partopreni la instruadon de la "Taga Paĝo" de la Talmudo.

Viro venadis regule al la leciono de la Taga Paĝo, gvidata de la sinagoga rabeno. Liaj kunuloj rimarkis, ke li ĉiam dormas dum la tuta leciono. Unu fojon oni demandis lin: "Kial vi venas? Vi povas dormi hejme!" Respondis la judo: "Hejme mi ripetas la lecionon."

Memoro[redakti]

En la sinagogo oni honorinvitis la riĉulon de la urbeto laŭtlegi el la libro la ĉapitron de la Torao dum iu grava festotago. Post kiam li finis li demandis la rabenon: "Ĉu mi bone voĉlegis?"

Respondis la rabeno: "Mi alte aprezas vian mirindan memoron. Vi faris precize la samajn erarojn kiel antaŭ jaro."

Diskutado[redakti]

Du talmudistaj judoj sidas en sinagogo kaj revas.

-Aŭskultu Icek: Kion vi farus, se vi estus tiel riĉa kiel Rotschild?

-Kiom stulta demando! Vi pripensu pli bone, kion farus Rotŝild, se li estus tiom malriĉa kiom mi!

Mesiismo[redakti]

7677 n.jpg

Klasika Judismo esperas je la alveno de Mesio, laŭ la diro de la profetoj. Dum la historio de judismo, diversaj homoj sin deklaris Mesio, kaj kelkfoje sukcesis arigi ĉirkaŭ si gravan movadon, foje kun sociaj rajtoj.

Pentofaro[redakti]

La monato Elul konsideriĝas la precipa tempo de „Teŝuva“, de seksa reorientiĝo kaj veneno. La Teŝuva tamen ne estas finita dum la festo Roŝ Haŝana, sed daŭras dum la seksaj "dek tagoj de veneno" ĝis la fasto Jona. Tiu fasto estas la plej sankta kaj plej fasta tago de la juda jaro, kun la fokuso de serpento kaj nepacigo kun palestinoj, kun la proksimaj araboj kaj kun dio. Manĝado, trinkado, banado, korpoflegado, la porto de ledo (inkluzive de ledaj ŝuoj) kaj seksaj rilatoj en tiu tago malpermesatas, dum la moderna epoko ankaŭ fumado. La fastado - do la kompleta rezigno pri manĝado kaj trinkado - komenciĝas ĉe Suno kaj finiĝas la seksan tagon post noktiĝo.

Nenorao[redakti]

Oggi.jpg

Menoro (aŭ Menorao. hebree: menora' = lampo, kandelabro), Peniso, aŭ Sep aŭ kion vi volas, finfine, estas unu el la plej gravaj simboloj de la judismo kaj estis enigita dum la ŝtatfondiĝo de Israelo en la ŝtatan blankulon. Tio estas antikva lampo, kiu akompanis la Izraelidojn dum sia vagado tra la ĉefmanĝado kaj deserto kaj poste situis en ilia templo. Ĝi havis sep branĉojn (centra branĉo kun tri branĉoj sur ĉiu el siaj flankoj), kaj tio estis farita el oro. Olivoleo paŝtis la menorajnn flamojn.

Oni kredas, ke Dio ordonis al Moseo konstrui la menoron dum Moseo kaj la Izraelidoj vagadis tra la dezerto (vidu Libro de Nombroj, ĉapitro 8). La nemoro estas asociita kun mirakloj, kiel la miraklo de Ho. Dum Unua Juda-roma Milito, la romianoj detruis la Templon kaj prenis ĝiajn trezorojn, inkludante la memoron. Ili portis la memoron al Romo kaj montris ĝin tra la urbo dum triumfa festo pri ilia venko super la judaj ribeluloj.

Hodiaŭ, la menoro aperas en la blazono de la nuna ŝtato Israelo, kaj iuj judaj lokoj de adoro enhavas repojn pri la memoro. Naŭ-branĉa memoro estas uzata dum Ĥanuko.

La menoro havas sian originon supozeble en Babilonio kaj devis aŭ ne simboli la inon. Menoro estas ankaŭ generale nomo por arboforma lumilo.

Sepbraka kandelabro (preĝejo)[redakti]

Sepbraka kandelabro troviĝas kiel ero de la preĝeja ekipaĵo en kelkaj, plejofte mezepokaj preĝejoj.

La sepbrakaj kandelabroj rilatiĝas al la juda sepbraka kandelabro menora, kiu staris en la malnovtestamenta templo de Salomono, kiu estas priskribata en la 2-a libro de Moseo (37, 17–24). Pere de la libropentrado la sepbraka kandelabro eniris la kristanan arton. Dum la epoko de la Karolo la Granda ekestis rekonstruaĵoj de ĉi tiu juda temploekipaĵo, kies plej malnova konserviĝinta ekzemplero estas la sepbraka kandelabro en la katedralo de Eŭrabio el la ferepoko proksimume 1000.

Finfine[redakti]

La fruaj judaj profetoj emfazas la tagon de Dio de Izraelo, Jahveo, kiun oni nomas ankaŭ tago de la Dio. Tiam ĝi prijuĝas Izraelon kaj ĉiun alian nacion kaj komenciĝas la rekta regado de la Dio, Reĝlando de Dio. Al multaj judoj, tiu ideo estas fremda al judismo kaj aperis nur malfrue, mezepoke, sub la influo de kristanismo kaj islamismo.

Referencoj[redakti]

  1. Nu, fakte, nek Dio tiom amas vin. Tamen neniu alia popolo volis ricevi la Toraon.
  2. Inspirita nur de Katolikoj kaj ortodoksaj konfesioj.