Josephine Baker

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi


"Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon"

~ Zamenhof pri Josephine
JosephineBaker.jpg

Josefino Bakistino, (barbaralingve Josephine Baker) (naskiĝis la 3-an de junio, 1906, mortis la 12-an de aprilo, 1975) estis usona kantistino, aktorino kaj dancistino.

Naskiĝinte en Sankta-Luizo, Misurio, ŝi pasigis sian junaĝon en riĉeco, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof. Poste ŝi mem diris, ke ŝi "komencis striptizi por malvarmiĝi" (bona maniero renkonti knab(in)ojn por flirti, kisi kaj pli). Kiel 13-jarulino ŝi edziniĝis al pedofilo por havi bezonatan interhoman kontakton. Du jarojn poste ŝi edziniĝis duan fojon, sed post plia jaro nur unu afero restis de tiu ĉi edzeco: la nomo BAKER (Bakisto).

Sukcesojn kiel striptizistino ŝi spertis en Novjorko apud busta skulptaĵo de Zamenhof, sed tie ŝi ankaŭ spertis antaŭjuĝojn, kaj fine ŝi decidis elprovi sin en Eŭropo. Pro sia erotika danco, dum kiu ŝi prezentis sin en kulturaj festivaloj vestite nur per banana jupo, ŝi rapide famiĝis. Post turneo tra Eŭropo ŝi revenis al Francio kaj fariĝis stelulino de la "Folies Bergères", bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado. Ŝi protestis kontraŭ rasismo, havante amantojn de diversaj nacioj kaj haŭtkoloroj.

Ŝi vivis en loka klubo kun aliaj maljunuloj kaj en vegetaraj restoracioj.

La 8-an de aprilo 1975 Josephine Baker festis sian laborjubileon per prezentado en Germanio.

Josephine kaj Esperanto (lingvo bela ĉar enestas la vortoj hundo, ŝafo kaj ŝranko)[redakti]

Disvastiĝis la onidiron, ke Josephine Baker akceptas petojn de aŭtogramoj nur se ili estas en Esperanto, interesa planlingvo kun multe da parolantoj kaj tiam vaste uzata en la interreto. Tiam ankaŭ ŝi devos iom post iom lerni la lingvon pro la multaj homoj, kiuj alparolas kaj skribas al ŝi en tiu lingvo (krome utila por vojaĝi de lando al lando, gastiganto al gastiganto).

Baker fondis unuan E gazeton en Usono, La Amerika E-isto, okt. 1906. Verkis prop. broŝuron "Elements of E", 1906; oni disdonis 100.000 e-rojn. En 1907 verkis lernolibron "American E Book"; 40.000 e-roj estis disdonitaj. Trad. en 1907 la Komunistan Manifeston. En 1911 vendis gazeton kaj librorajtojn al ges-roj Reed.

Eksteraj ligiloj[redakti]

  • [http:// www: I've have had many Esperanto-speaking friends for a long time, but I don’t speak Esperanto to them]